Skip to content

Chapter II: Part 2

Text size

Nu, venis sezono kiam la cervoj malmultiĝis, kaj maljuna Bagh, kun granda penado apenaŭ trovadis sufiĉan manĝaĵon por konservi sian vivon. Diris li: "Nunatempe estas malbone! Tage la vilaĝanoj promenadas multanombre, kaj dum la mallumo ne aperas. Ofte ili enmetas fajron en la longa herbo, kio tre timigas min." Kaj, je la penso, li ruligis siajn okulojn, nudigis siajn dentojn kaj ekĝemis. "Iafoje, tuta semajno pasas, kaj mi ne vidas eĉ cervon, kvankam mi certe ne sopiras je tia malestimaĵo. Sed estas blanka viro kiu, ĉiutage, forrajdas, kaj ĉiuvespere revenas, preter la vojo. Li kaj lia ĉevalo fariĝus sufiĉa manĝaĵo dum tuta monato. Kiu timiĝas je la blanka viro? Ne mi! mi ankoraŭ trinkos lian sangon!" Kaj Bagh ŝmacis siajn lipojn.

Estas bonekonata fakto ke, post la unua gusto de homa sango, la tigro tre sopiradas je ĝi dum sia vivcetero. De tiam li nomiĝas "virmanĝulo" kaj fariĝas pli terura ol ia alia besto.

Tagon, je la krepusko, mi tre surpriziĝis vidi mian kolegon freneze rajdantan en la ĝardenon. Li alvenis senĉapele, senspire, kaj sia vizaĝo aperis kvazaŭ li estis vidinta la Diablon. Efektive granda tigro estis elsaltinta el la ĵunglo.[6] Nature la ĉevaleto pro granda teruro ekforkuris, sed, feliĉe por li, mia amiko povis konservi egalpezon sur la selo. Alie, ni ankoraŭ estus senavizaj--kaj tiel ankaŭ estus la malfeliĉulo!

La sovaĝbesto do ĉasadis lin, sed la ĉevalisto fortege ĵetis sian kaskon poste en la vizaĵon de la besto. Tio videble faris la deziritan efekton, ĉar li ne plu sekvadis. Sed la flugulo neniam haltis antaŭ ol li alvenis ĉe siaj kolegoj. Niaparte, kvankam ĝi kompreneble estis okazo tro vera, ni ekopiniis la aferon kiel granda ŝerco, kiel bona ridindaĵo. Sed la nervoj de mia amiko estis kvazaŭ detruataj, kaj eĉ nun ili estas iom malfortaj.

Proksimatage oni eliris por serĉi la kaskon, sed ĝi ne estis trovebla.

"Kaj kion opiniis Bagh?" vi demandas.

Tiu sinjoro estis kuŝinta en la fina stato de senpova frenezo. Pecetoj de la kasko ĉirkaŭis lin. Lia longa vosto batis la subaĵon. Eĉ la lacertetoj timigis montri sin, sed ili aŭdis liajn vortojn kaj laŭe tremadis.

"La blankaj viroj ja estas la mastroj de ĉio," diris Bagh, penante senkulpigi sin. "Se tiu ĉi estis estinta Hindo, mi certiĝas, ke mi estus kaptinta lin, ĉar la Hindoj rajdas sur malrapidaj ĉevaletoj. Sed kiu povas ĝiskuri la ĉevalon de la blankulo?"

"Malbenu la blankan homaron!" li blekdiris. "Kial ili venas en tiu ĉi lando? Mi scias, ke ili ne apartenas al ĝi, ĉar, anstataŭ ol kunloĝadi familie en vilaĝoj, ĉiu loĝas sole en aparta domo, kun multe da Hindoj por atenti lin. Denove, ili alvenas kaj foriras simile al la jarsezonoj, kaj ĝis nun mi ne vidis iajn inojn aŭ idojn. Sed de kie ili venas, kaj kien ili iras neniu scias! Ne, ili estas senrajtuloj! Krom ili, kiuj estus mastroj de tiu ĉi lando? Tre certege, la tigroj!!"

Kelkminute Bagh pripensadis pri tia feliĉa estado. Tiam li daŭris: "Sed la malbonuloj trairas la kampon sur elefantoj, kaj dissemas morton per tondro kaj fulmo. Kion! Ĉu ili estos permesataj, senrefrape, malsanktigi niajn proprajn loĝejojn? Ha! Mi havas ideon! Mi eĉ vizitos la hejmon de blankulo, kaj venĝos iliajn insultojn. Feliĉe la tuta lando ankoraŭ estas nia proprejo ĉiu nokto, kiam ni povas iradi, maltime, kien ajn ni deziras."

Tiel okazis ke, la proksima noktomezo, mi miregis trovi min tute veka--tre neordinara okazo je mi.

Subite mi sciiĝis pri laŭta nazspirado ekster la maldikaj muroj. La bruo movadis de pordo al fenestro, de fenestro al pordo, tute ĉirkaŭ la domo. Kelkafoje profunda bleketo sonoris--nur klarigo de la gorĝo, mi supozas. Nu, estas unu afero moki onian amikon ĉar li forkuris de tigro dum la taglumo. Sed, kredu min, estas tute alia afero esti vekata noktomeze de malsata besto, precipe kiam oni memoras ke, se ĝi sciis, ke puŝado de sia frunto aŭ unu bato de sia piedo kontraŭ la fenestro donus al si la deziritan manĝaĵon! Sed la tigro ne atakis la malfortan konstruaĵon kaj mi hodiaŭ povas skribi tiujn ĉi vortojn. Tamen ŝajnis al mi multaj horoj antaŭ ol li foriris.

Post kelkaj tagoj la blankaj viroj venis kun pafiloj kaj elefantoj kaj multe da Hindaj servantoj. Kia glora vidaĵo estis vidi ok grandegajn elefantojn majeste promenantajn tra la longa herbo.

Sed Bagh sukcese kaŝadis sin kaj ne plu estis vidita. Li jam estis forlasinta la ĉirkaŭaĵon, neniam (espereble) por reveni.

FOOTNOTES:

[4] Bagh, la Hinda vorto por Tigro.

[5] Hindaj laboristoj.

[6] La dika kreskaĵaro.

NESENTIMENTALA AMKANTO AL EDZINO; AŬ PROFITEMA AMO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Mi amas vin tagiĝe,
Ĉar vi, senkorenue,
Min lasas redormantan
Dum vi leviĝas frue.
La domon vi balaas,
La fajron vi bruligas,
Kaj por la matenmanĝo
La kafon vi pretigas.

Mi amas vin matene,
Vi iras al vendejo
Aĉeti necesaĵojn
Por mi kaj kuirejo;
Kaj poste vian devon
Mastrinan bone faras,
Ĉar mian tagmezmanĝon
Per zorgo vi preparas.

Mi amas posttagmeze,
Ĉar, apud la stebilo
Vi sidas kun kotono
Kun pingloj kaj kudrilo.
Vi flikas la tolaĵon
La jakojn, la kalsonojn,
Vi gladas la ĉemizojn
Aŭ metas la butonojn.

Kaj post la taglaboro
Mi amas vin vespere
Ĉar tiam, laca, sata,
Mi _ĉiujn_ amas vere.
Kaj en seĝeg' sidante
Mi legas La Gazeton,
Aŭ ĝuas mian pipon
Kaj, eble, dormeteton.

Sed, pleje, dum la nokto,
Edzin', mi vin amegas,
Ĉar (ekceptinte ronkon)
Trankvile vi dormegas.
Kaj tiam vi ne povas
Min plu riproĉegadi,
Aŭ kun la najbarinoj
Senĉese babiladi.

Vivu la Gazeto!
Verda diamanto!
Vivu Zamenhofo!
Vivu Esperanto!
Vivu Esperanto, kara lingvo nia!
Vivu Zamenhofo, Elpensinto ĝia!

(4686).

KARULINETO!

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Ruĝaj pafarkoj viaj du lipoj
Pafas senĉese, ho! belulino,
Helajn sagetojn,
Dolĉajn ridetojn,
Je mia koro, jun' kaptantino.

Lagoj profundaj viaj okuloj:
Belaj feinoj tie kuŝantaj
Ĉiam gajemaj
Ĉiam amemaj,
Kaptas la pensojn de koroj amantaj.

Retoj de haroj sunokaptantaj,
En kies maŝoj nun impleksiĝas
Grand' radiaro:
Ho! kiel aro,
Aro de koroj ankaŭ kaptiĝas.

Kiel potencaj manoj senpovaj,
Kara kvarjara infanineto,
Vere infano
Estas la amo,
Vivu, grandiĝu, dolĉ' Karulineto!

LU MI' KARA LU.

Por la melodio de la fama Amerika "Coon" Kanto, de Harry Dacre.

Tradukita de C. W. T. Reeve.

Lulu ĉu vi venos kune kun ĉe mi,
Lulu mi' kara Lulilu?
Mi havas belan kanton, kiun eble vi,
Kantos en la ĥoro, Lulilu.
Mi ludos la gitaron se vi kantos kun,
Ĉar vi' voĉo ŝajnas tiel dolĉa nun.
Venu sub la luno; Venu nun kun mi.
Respondu nun al mi. Respondu nun al mi.

_Ĥoro_:--
Mi pensas pri neniu krom vi Lulu.
Mi' kara Lu, Mi' bela Lu
Matene post dormante,
Mi vekiĝas ploregante,
La kaŭzo estas Lu,
La tutsola kaŭzo estas Lu, Lu, Lu.

Kial Lulu koleriĝas nun je mi,
Lu, Lu, ĉiame kara Lu?
Ĉu vi povas trovi bonan pli ol mi?
Diru nur la veron Lulilu!
Ofte ĵaluzulo forte batas sin,
Ĉar la nigrulinoj multe amas min.
Tamen en la mond' neniun amas mi
Escepte Lu, Jes--Ŝi--
Escepte Lu, Jes--Ŝi--

_Ĥoro:_--Mi pensas, k.t.p.

DIVERSAJ AVIZOJ.

Ni ricevis Bulgaran tradukon de Esperanta Lernolibro (de M. Cart), verkita de Sro. Atanosof. Ni esperas ke ĝi, kune kun la Unufoliego anoncita en nia lasta numero, multe helpos la disvastiĝon de la kara lingvo (kosto 5d.).

La Esperanta Germana Vortaro ankaŭ alvenis, kaj oni devas gratuli Sron. Jurgensen pri la bonegeco kaj grandeco de lia verko. Ĝi enhavas 220 bonepresitajn paĝojn, kaj kostas 2s. afrankite.

* * *

La _Swiss_, _Aix-les-Bains and Nice Times_ de Junio 19 enhavas daŭrigotan artikolon pri Esperanto kiu kredeble interesos ĝian kosmopolitan legantaron. La artikolo estas skribita en la Angla lingvo de Sro. Hector Hodler, Redaktoro de la Juna _Esperantisto_.

* * *

Kunbatalanto en Victoria, Aŭstralio, skribas: "Kvankam estas nur antaŭ malmultaj semajnoj, ke mi estas lerninta ke Esperanto estas vivanta, mi memoris, ke oni al mi sendis antaŭ multaj jaroj, gazeton Esperantan Hodiaŭ (Junio 6) mi serĉis inter diversaj paperaroj, presaĵoj, leteroj, k.t.p., kaj trovis jene: _La Esperantisto_, No. 1, Nurnberg, 1 Septembro, 1889.

"Estas tre interese vidi, ke ĝi presiĝis preskaŭ tute en la nuna Esperanto."

* * *

"Estimata Sinjoro,--Mi havas la plezuron anonci al vi, ke multaj personoj interesas sin pri nia Liona bonfarado. Jam mi posedas pli ol 630 lotaĵojn, sed nun ni devas disvendi 3,000 biletojn! Kiel vi scias tre certe, la serioj de 5 biletoj havos almenaŭ unu gajnantan numeron. Mi plezurege sciigas al vi, ke la Rhona Prefekto, volante partopreni al nia bonfarado, sendis kune kun afabla letero, belegan bronzan artfaritaĵon; statuon reprezentantan 'La Ventego.'

Kiel mi tre deziris du oficialajn lotaĵojn, mi faras ankoraŭ paŝadojn ĉe la Lionan Urbestron; mi atendas lian respondon, kiu tre certe, estos favora.

Ni devos ankoraŭ sciigi al viaj Gelegantoj, ke antaŭ du tagoj, mi ricevis mendon de 100 biletoj de Ŝia Moŝto la Reĝino de Sved-kaj-Norveĝujo, kiu interesiĝas pri tio, kion oni povas fari por faciligi la vivadon de la malfeliĉaj blinduloj.

Jen kelkaj bonaj novaĵoj, kiuj kuraĝigos la ŝanceliĝantojn aĉeti biletojn.

Volu akcepti miajn sincerajn salutojn,

E. Zabilon d'Her."

Oni adresu la mendojn de biletoj rekte al Fraŭlino Zabilon d'Her, 33, rue Sala, Lyon, France.

* * *

La Berlina Grupo pretigas dum la somero Esperantan Ekspozicion, kiu estos farata en la aŭtuno, kaj kies celo estas malfermi ĝian vintran agadon kaj Esperantajn kursojn. Oni esperas, ke la tutmonda Esperantistaro sendos poŝtkartojn al Prinzenstrasse 95 Berlin S.

* * *

Ĉe la Essex Hall kunveno de la Londona Klubo, Julio 11, oni decidis nenion definitivan pri la proponita fondo de Komerca Firmo. Ŝajne la ĝenerala opinio estis, ke tia entrepreno ne helpus je la Klubaj aferoj.

La Hon. Sekretario, Sro. H. Bolingbroke Mudie, bedaŭrinde estis devigita eksiĝi tiun Sekretariecon pro la grandega laboro de la Redaktado kaj eldonado de lia Gazeto.

Li dankis la Membrojn pro la tre kora aprobesprimo pri liaj penadoj, kiun oni donis al li, kaj diris ke li esperas, ke tiuj afablaj Esperantaj amikoj, kiuj korespondadis kun li ĉar li estis la Hon. Sekretario, daŭrigos siajn interesajn leterojn, sendante ilin al lia privata adreso, 67, Kensington Gardens Square, W.

Sinjoro Stead proponis, ke la Klubo estu remodelata, por ke ĝi fariĝu Societo de ĉiuj Britaj Esperantistoj, estrita de delegatoj de ĉiuj la Britaj Grupoj. Oni aplaŭdis la proponon, kaj eble la nova Hon. Sekretario baldaŭ povos sendi pluajn avizojn pri la rezultato de la propono.

* * *

"Triope" estas la nomo de la plej nova Esperanta libreto. Sinjorino Fauvart-Bastoul (Vic-Prezidantino de la Diĵona Grupo) tie donas al ni alian tradukon de "Nokto en Calabre" (The Esperantist, p. 143).

La dua parto estas Humoraĵaro, tradukita de Sro. Louis Fauvart-Bastoul. Tiam sekvas "Historia aventuro de la Imperia epopeo" originale verkita de Skadrestro Fauvart-Bastoul.

Tre bone presita en la Franca kaj Esperanta lingvoj, tiu ĉi libro estas interesa aldono al nia literaturo, kaj ankaŭ estas tre ŝatinda ekzemplo de Familia-verko.

* * *

La Septembra numero kredeble enhavos: Rakonton de H. G. Wells, tradukita (kun la permeso de la aŭtoro) de Dr. Martyn Westcott. Ankaŭ Originala Esperanta Sistemo de Eterna Kalendaro, elpensita de Rev. R. A. Davis; belaj poemoj kaj aliaj interesaĵoj tie troviĝos. Doktoro R. J. Lloyd, D. Litt., M.A., ankaŭ afablege promesis verki artikolon pri la Esperantaj Fonetikoj.

LA SIMPLANIMULO.

Originale verkita de E.W.

_Por daŭrigi tiujn ĉi skizetojn pri miaj amataj samlandanoj, mi raportos pri la jena okazo, pri kiu mi skribis iom post kiam mi ĝin estis vidinta._

Mi vidis belegan pejzaĵon kaj la herbo estis tiel malseka, ke mi petis al kamparanino ke ŝi pruntu al mi seĝilon kiam mi skizus. Ŝia edzo alportis maton kaj seĝon, kiujn li metis por mi ekstere de la plektobarilo de la ĝardeneto. Mi sidiĝis tie kaj skizadis.

Post iom da tempo mi aŭdis piedfrapadon de ĉevalo, kaj poste, la voĉon de la rajdanto.

"Bonan matenon," li diris al la viro, "ĉu via nomo estas Thomas Johns?"

"Nu, vere, Via Moŝto, oni min konas per tiu nomo en tiu ĉi loko."

"Ĉu vi estis en la vendejo ĉe Llanfach sabaton?"

"Vere, Via Moŝto, mi ne ofte iras en vendejojn: tie estas ĉiam tro da trinkaĵo kaj da----"

"Ne penu min trompi, Vi tie estis lastan Sabaton kaj vi partoprenis en la tumulto ĉe la vendejo."

"Vere, Via Moŝto, neniam mi deziras tumultojn, ĉar mi ĉiam estas sobra, bonkonduta, junulo."

"Tiom pli bone; via atesto estos tiom pli utila. Tial, senprokrasto diru al mi akurate ĉion, kion vi aŭdis kaj vidis dum la tumulto."

"Ĉu, Via Moŝto, parolas pri batalo? Mi ĝin ne vidis, mi nenion tie vidis, ja nenion!"

"Sed vi certe devas esti vidinta ĉion; la loko estas tre malgranda."

"Vere, Via Moŝto, se la loko estas tiel malgranda, kiel mia ĝardeneto, mi povis ion nek vidi nek aŭdi, ĉar mi ne estis sabaton ĉe la vendejo."

"Estas senutile peni min trompi. Mi havas certan informon, ke vi ĉeestis dum la tuta tempo."

"Vere, Via Moŝto, al mi ne konvenas kontraŭdiri Vian Moŝton, kiu estas tiel scienculo kaj kiu estis edukita ĉe granda Universitato Angla, kaj vi havas grandajn literojn post via nomo."

"Nu! Diru al mi ĉion, kion vi vidis, kaj memoru, ke vi devos ĝin ripeti en la juĝejo."

"Vere, eĉ se mi devus ĵuri en la juĝejo de la Ŝafido en la ĉiela Jerusalemo mi ne povus diri, tion, kion mi neniam vidis, ja neniam!"

"Je kia horo vi venis en la vendejon sabaton?"

"Vere, Via Moŝto, kiam mi tie iras, mi alvenas kutime iom antaŭ la deka."

"Nu, vi estis tie vidita de la dekunua matene ĝis la kvara. Vi vidis la tutan aferon!"

"Vere, Via Moŝto, mi ja nenion vidis. Sed, se Via Moŝto bonvolos skribi sur papero tion, kion mi vidis, mia edzino min helpos ĝin lerni, kaj en juĝejo mi ĝin diros je mia ĵuro. Unue mi diros, ke Via Moŝto diris, ke mi ĝin vidis, ĝi do devas esti vera, ĉar Via Moŝto estas tiel klera sinjoro."

"Mi kredas, mia amiko, ke vi ne estas tiel simplanimulo, kiel vi ŝajnigas. Sed mi vin citos, kaj vi venos, aŭ vi estos punata."

"Vere, Via Moŝto, mi venos."

La ĉevalo kaj sia rajdanto foriris. Kiam mia skizo finiĝis, mi leviĝis, kaj la viro revenis al mi dirante: "Mia Fraŭlino, ĉu vi pensas de mia parolado kun la advokato?"

"Vi ne devas koleriĝi, mi mem estas Galino, kaj mi hontas kiam mi aŭdas miajn samlandanojn verŝajne mensogi. Kial vi ne rekte kaj honeste respondis: Jes, Via Moŝto, mi ĉeestis?" mi respondis.

"Jes, vere jes. Sed ĉu vi neniam legis vian Sanktan Biblion? Ĉu vi ne legis: Ne ĵetu viajn perlojn al porkoj? Tio signifas: Diru neniam la veron al advokato, ĉar, se vi ĝin faras, li certe ree sin turnos kaj vin disŝiros. Ankaŭ, se mi honeste al li diris, ke mi estis tie, mi estus mensoginta, tial ke mi ne tie estis. Mi laboris la tutan tagon ĉe la landsinjoro F. La viro, kiun la advokato bezonas, estas Thomas John Johns, kiu loĝas duonmejlon de ĉi tie. Se mi estis dirinta tion ĉi al li, mi ne estus aginta je mia najbaro tiel, kiel mi dezirus, ke li faru je mi. Neniu el ni iam ŝatas devi paroli kun juĝoj kaj advokatoj. Nu! Supozante ke kelkaj amikoj kunvenas en la vendejo, kaj la biero superfluas iliajn cerbojn tiel, ke ili malpaciĝas kaj batalas; certe ili povos decidi siajn proprajn aferojn. Se kelkaj kapoj estos fendataj de bastonoj, tio estas multe pli bone ol esti fendataj de la paroloj de advokatoj en ilia bela Angla miksaĵo kaj konfuzo, kiun ili nomas lingvo! Ke la viroj aranĝu aŭ batalu ĝis la fino, kaj tiel fariĝu pli bonaj amikoj ol antaŭe. Jen estas mia opinio."

"Sed kion vi faros kiam vi ricevos vian asignon?" mi demandis.

"Mi iros, ja, mi iros; kaj mia edzino akompanos min. Ŝi povos grimaci ridindege. Ofte, ja ofte, niaj najbaroj kunridos kun ni kiam ŝi imitos la malsaĝan mienon de la advokato, kiam li aŭdos Sinjoron F. diri, ke mi estis dum la tuta tago dek du mejlojn de la vendejo!"

La kamparano laŭtege ridis, kaj mi ne povis min deteni de kunridi ankaŭ.

Kompreneble mi ripetis la konversacion al neniu, nek tiam nek tie. Lia konfido je mi, nekonatulino, plaĉis al mi. Mi sciis, ke li ŝatis min, ĉar nur unufojon li nomis min "Fraŭlino."

Montri multe da ceremonia respekto antaŭe estis la ĝentila Gala maniero por esprimi la malestimon aŭ antipation.

CORRESPONDENCE NOTES.

Dear Sir,--"_ULO, Greatest seen_," is certainly not right (see page 144); neither is "_AĴO, Work_," entirely correct. The one is a _person_, and the other a _thing_ denoted by the root, which is, in the one case, often adjectival, and in the other verbal. The Text-Book's definition of _ulo_ as "_one remarkable for_" is somewhat exaggerated. _One possessing the quality of_ would be better (page 48).

The Text-Book does not give EL, _out of_, among the prepositions.

I take--AĴO to be adapted from the French--AGE, to which it corresponds in pronunciation and, to a certain extent, in meaning.--Kore samideane,

John B. Shipley.

P.S.--Sokta lingvo!!!

The Editor is indeed vexed that such a ridiculous slip should have remained uncorrected.

He hastens to assure Readers that this is no new rival to Esperanto, but a delightful speech to be found north of the Tweed (Skota).

* * *

_Multaj_ and _Multe da_ have given rise to several queries. They are alternative expressions for the English _Many_. Dr. Zamenhof apparently disliked the dismal series of--_ajn--ajn--ojn--ajn_ which frequently occurs if the former method be employed, and so introduced the adverbial locution _Multe da_, wherein the _Da_ does not require the Accusative case.

Mi havas multajn bonajn fidelajn amikojn malnovajn is less euphonious than Mi havas multe da bonaj fidelaj amikoj malnovaj.

* * *

Dear Sir,--The Text-Book does not explain (except in a footnote, p. 41) the use of the Gerund after a preposition: _e.g._, _instead of reading_; _before returning_; etc.

Of course, the Present Participle used adjectivally will not do. We must bear in mind that the _Infinitive_ is a _noun_, and that it is used instead of the Gerund or Verbal Noun on the Continent. (Anstataŭ ol legi: antaŭ ol reveni).--Via vere,

C. G. Stuart-Menteath.

* * *

Mr. Menteath continues his letter (which is too long to print _in extenso_) by reminding British Esperantists that the only way to acquire a knowledge of Esperanto entirely _free from national idioms_ is to correspond frequently with those ignorant of our tongue. We wish to thank Mr. Menteath for this useful reminder, and trust that more foreign friends will make use of our monthly _Adresareto_, not only by writing to the advertisers, but by inserting their own names and special subjects.

* * *

The Passive Voice in Esperanto is most frequently expressed by the little suffix--IĜ, and brevity is the result. For example: This book must be read, may be either: Tiu ĉi libro devas esti legata, or Tiu ĉi libro devas legiĝi.

Hence verbs ending in IĜ are Passive by nature, and such forms as _legiĝita_ cannot exist; only the Active Participle, _legiĝinta_, is admissible.

And these Passive verbs naturally cannot have a direct object, and so are followed by the Nominative case. Mi fariĝas maljuna viro, (lit.) I am getting to be an old man.

* * *

Kara Sinjoro,--Kiu estis la unua Anglo kiu lernis Esperanton?

En la Adresaro Serio, No. 1, datumita 1889 (t.e., Numeroj 1 ĝis 1,000) aperas la nomoj de kvin Liverpulanoj, du Irlandanoj, unu Londonanino kaj unu Essexano. Sed kiu estis la unua ne aperas. Inter ili estas Sro. R. Geoghegan, kiu estas la sama persono kiel R. H. Geoghegan, la tradukanto de la unua Zamenhofa lernolibro. Li do meritas la titolon "Patro do la Esperantistoj Anglaj." Lia ĝusta numero estas 264.

Inter la unua milo da Esperantistoj enskribitaj en la Adresaro estis 29 Germanoj, 20 Aŭstro-Hungaroj, 10 Angloj, 6 Francoj, 4 Unuigitaj Ŝtataj Amerikanoj, 4 Svedoj, 2 Turkanoj, 1 Italo, 1 Hispano, 1 Rumano, kaj la resto (ekceptinte unu nedirita) estis Rusoj.

Signifas nenion kiu estis la unua; en Esperantujo ekzistas spaco por ĉiuj. Donu honoron al tiu, kiu plejmulte laboras pri kaj por Esperanto, ne konsiderante profitojn kaj memglorigon!

Sindonema estas nia Majstro; sindonemaj estu ni! Ni danku ĉiun, kiu helpis la aferon, ĉu nemulte, ĉu multege.--Via,

John Ellis.

* * *

On the occasion of the Motor Boat-Race from Calais to Dover, the Dover Group has sent an invitation to all the northern French Groups, inviting their Members to visit them. Many favourable replies have already been received. An official reception of the Foreign Esperantists by the Mayor, Sir William Crundall (himself a Member of the Group), will be held in the Town Hall, and Mr. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, will be extremely glad to welcome any British Esperantists who can be present. These should arrive in Dover as early as possible on the morning of Monday, August 8th. Among others, the Editor has promised to do his best to be present on the auspicious occasion.

Transcriber's Footnote:

[*] The author of this "First Lesson in Esperanto" used an unusual system of symbols to indicate pronunciation placed over the first eleven Esperanto phrases. This is difficult to reproduce in the current text. An approximation is represented below.

3 8′ ½ 8 0′3 ½′ ½ 0 0′ ½
Mi pens.as ke oni frap.as--sonor.as.

3′ 2 5 3′ 2 3′2 8′ ½ 3′8 3′2 ½′ ½
Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as?

3′2 8′ ½ 3′8 3 8′ ½ 3 y0′0
Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A.

8 3′ 2
En.ir.u.

0′ ½ ½′ 0 3 y0′ 0
Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o).

3′8 3 ½′ ½
Kiel vi san.as?

8 0′ 8 3 y0′ 0 3 ½′ ½ 3
Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n.

0′ 2 8′ 3 sh 0′ 3 ½ 0′ 0
Vol.u ferm.i--ŝlos.i--la pord.o.n.

3 3j′2 3 8′ ½ ch2 3 3 0′ ½
Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as?

3 8 ½′ ½ ½ 0 0′ 0 3 0′ 3
Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i.

3 8′ ½ 8 0 ½′½ ½ 3 8 3 8′ ½ ½ 3′ 0 8 3 y0′ 0 0
Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo.

End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 10, by Various

<pre id="pg-footer">

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, Vol. 1, No. 10Chapter II: Part 2

0%15 min left in chapter