Skip to content

Chapter II: Part 2

Text size

Chess players who want correspondence-play with foreigners may apply to Mr. Ellis, Keighley, who can furnish opponents. The chess terms and method of notation have been translated into Esperanto by Mr. Ellis, and published in the "Lingvo Internacia." Such of the contractions as are needful for correspondence-play Mr. Ellis will willingly make known to those about to play.

During the visit of the Boulogne Esperantists to London, M. Michaux and his party were conducted round the museum of the British South African Company, London Wall, and the interesting exhibits from Rhodesia were duly explained to them in Esperanto by the officials. The occasion was very interesting, and will doubtless be repeated, as the Company have many foreign shareholders.

_Pan-Celtic Congress._

This Congress, which met at Carnarvon, and at which members from many countries were present, decided, after a very interesting discussion, "That a committee should be appointed to discuss the suitability of Esperanto as a means of communication." It had been prefaced by a somewhat amusing, though passionate, discussion. The Cornish Celts said that the Celtic tongue would answer the purpose. Their motion was agreed to, but when the question was asked which Celtic tongue, they at once said, "Why, the Cornish, of course," and an uproar was the result, all preferring their own dialect.

FOOTNOTE:

[1] _The Editor is not responsible for the opinions expressed in these Club reports._

LA LIBERTEMPULO.

Originale verkita de H. W. Southcombe.

Kiam somero revenas, venas ankaŭ familia frenezeco.

Patro, patrino, geinfanoj, hundeto kaj, ne malofte, katino kaj kanario, ĉiu el ili kredas sendube, ke ili devas veturi marobordon.

Neniu scias la devenon de tiu ĉi spirita malsano, kaj mi multe dubas ĉu alilanduloj ankaŭ tiel malbone suferas.

La patro de familio estas kutime viro sufiĉe racia.

Lia propra dometo estas eble malvarmeta, freŝa kaj higiena. Tie, ĉio estas konvena kaj sufiĉe vasta. Tie, se ie en la tuta mondo, li povas kontentigi siajn proprajn gustojn kaj eĉ siajn imagajn bezonojn. Estas lia hejmo.

Sed li havas iluzion. Li kredas ke li devas forlasi sian hejmon kaj ĝian tutan enhavon dum kelkaj semajnoj, kaj ke li ne povas esti feliĉa antaŭ ol li forĵetos ŝtonetojn en la maron, kaj flaros la putrantan markreskaĵon.

Krom tiu ĉi iluzieto, li ne havas la plej malgrandan malsanon, sed tamen li devas iri al la marbordo por resaniĝi.

Li kredas ankaŭ ke fenestro, tra kiu li povas rigardi la maron, estas multe pli bona ol ĉia alia; kaj kiam la afero estas aranĝita kun la mastrino, kiu luigas la loĝejojn, kaj li estas promesinta pagi dum kelkaj semajnoj sufiĉe da mono por aĉeti novan dometon, li komencas kredi, ke li baldaŭ atingos plenan feliĉecon.

Ĉe la loĝejo estas granda amaso da gepatroj, infanoj, infanistoj, pakaĵoj; kaj dum kelkaj tagoj li iom post iom ekscias kiun ĉambron estas definitan al kiu persono.

Nokte, li laciĝas kaj dormas--eble--se la du supra-etaĝaj fraŭloj estas revenintaj hejmen, se la infano ne ploras malsupre, se la gesinjoroj ne ronkas ambaŭflanke, se neniu piedfrapas la trairejon, se la senaereco de la ĉambro ne sufokas lin, se bela nigra hundeto (kun blua rubando ĉirkaŭ la kolo kaj malgranda sonorileto), ne kuradas sur la ŝtuparo, se la najbara gekataro ne kunvenas ekstere, se li povas elpeli el sia kapo fantaziojn pri skaraboj, pri muŝoj, k-t-p.

Ĉiutage, multe da alilanduloj, kaj samlandanoj, penas amuzi la Libertempulon.

Italoj per dancoj, per simioj, per akordionoj, per senĉesaj gurdoj.

Sinjoroj parolantaj la Germanan lingvon ludas antaŭ li antikvajn, dikegajn, flavkuprajn blovinstrumentojn kaj blekemajn klarnetojn.

Germanujo estas muzika lando, kaj la muziko ne konas ian nacian limon, sed atingas rekte la koron de la tuta homaro.

Sed tio ne plaĉas nian Libertempulon, kaj li estas malagrabla kontraŭ sia edzino, kaj deziras piede elĵeti la loĝejan-katon (kiu, oni diras, tre ŝatas la manĝaĵojn de la vizitanto).

Kion vi havas, karulo? diras la kompatinda edzino, sed li ja ne konas kion li havas. Efektive, li suferas de sia mezasomera frenezeco.

Iam li veturas kune kun sia familio, sed la infanoj ne ŝatas veturi, kaj maljuna ĉevalo ne volas ilin posttiri.

La infanoj volas nur fosi la sablaĵon, konstruigi kastelojn, kaj spruĉi la marakvon. Ili ne volas marŝi supre multe da montetoj, kaj la veturo ne prosperas.

Poste, li pensas pri la "Coach," bela kvarĉevala veturilo zorgata de viro kiu mirinde blovas longegan kornon. Li do sidiĝas sur la supraĵo, kune kun dek aŭ dekdu aliaj. Pluvas, kaj ĉiu el ili deziras starigi sian propran pluvombrelon. Tio ĉi okazigas grandan malamikecon inter ili dum tri horoj for, kaj tri horoj re-veturante.

Li ĵuras neniam ree veturi, sed estas simptomo de tiu malsaneco ke li nepre iros ree morgaŭ, kaj kredos ke la vetero sendube estos bonega.

Je alia okazo, li suriras vaporŝipon, kiu faras tuttagan vojaĝeton. Liaj prapatroj estis "regantoj de la ondoj" tial li ankaŭ faros marvojaĝon.

Multe da aliaj "regantoj" ankaŭ enŝipiras kaj apenaŭ estas spaco por sidiĝi.

Muzikistoj kiuj gaje ludas violonojn, glasojn, aŭ harpon, rikoltas iom da pencoj kaj malaperas malsupren. Ili bone antaŭscias ke, iom poste, niaj novaj maristoj ne plue bezonos ian muzikon.

Ilia gajeco baldaŭ malaperos, ili fariĝos pensemaj, kaj fine, ĉiu el ili malbenos la tagon de sia naskiĝo, kaj nur deziros esti permesata morti.

Estas simptomo de tiu ĉi somera malsano, ke morgaŭ la malsanulo denove suriros vaporŝipon kaj kredos, ke la maro sendube devas esti trankvila kaj ebena.

Kiam, post multe da tagoj, li fine atingas sian propran domon, kiam rave li vidas ĉian karaĵon, li ekdubas ĉu li ne estas havinta ian spiritan malsaneton, kaj ĵuras neniam ree veturi maroborden.

Kaj tiu ĉi decido daŭros--nur ĝis la sekvanta somero.

Ĉar estas simptomo de tiu ĉi malsano, ke oni tute forgesas ĉiun ĉagrenon, kiu okazis dum ĝia daŭro.

ĈITUO, LA LUPO-KNABO.

Vera rakonto el Hindujo.[2]

Originale verkita de Alfred T. Simper.

Sur la bordo de la Ĉenabo vivadis bovisto kaj sia malgranda familio. Ĉiuvespere lia edzino, prenante sian infanon Ĉituon, eliris por kolekti verdaĵojn por la vespermanĝo. Kuŝigante la infanon sur la herbo, ŝi ofte vagis dum duonhoro.

Unu tagon, revenante al la kuŝejo, la infano ne ĉeestis kaj, kio estis pli terura, senkrie estis malaperinta. Nur liaj malmultaj kovriloj restis.

La timiga penso, ke sovaĝa besto estis forpreninta ŝian knabeton, tuj prezentis sin al ŝi. Laŭtkriante kaj brustbatante, ŝi ĉirkaŭiradis tiel, kiel tigrino farus je simila okazo. La vilaĝanoj, armitaj de bastonoj kaj tranĉiloj, kuniĝis kun la malfeliĉaj gepatroj, kaj faris serĉon. Nenio rezultadis kaj, kvankam la ĉirkaŭaĵo estis ĉiutage trairata de bovistoj kaj ŝafistoj, ili ne povis iajn postsignojn trovi.

La afero estis de tiam forgesata de ĉiuj, krom la gepatroj.

Tri jaroj pasis.

Unu vesperon kelkaj knaboj arigis la bovojn kaj, laŭ la kutimo, la bestoj alproksimiĝis al la rivero por trinki. Subite ekkriegis unu knabo: "Lupoj, lupoj."

Je tio ili faris grandan bruegon. Patrinlupo kaj siaj idoj rapide forkuris, lasante harkovritan estaĵon--duonsimian, duonknaban--kiu malpli rapide sekvis ilin, kvarpiede.

Kompreneble, la knaboj ĉasis tian kuriozaĵon sed la lupino returnen kuris. Tiam la ĉasantoj rapide forkuris, kaj, hejmatinginte, rakontis pri stranga simio, kiu mankis voston, kaj akompanadis la lupinon.

Dek malfeliĉaj jaroj pasis, kiam la patrino vidis luparon inter kiu estis io, duonhoma, duonbesta, malrapide kuranta. Pri tio ĉi oni sciigis Anglan sportiston, kiu tiame ĉasadis en tiu regiono. "Ŝparu filon mian, mi petegas, kaj nemortigite revenigu lin!" plorpetis la patrino.

La Anglo tutkore klopodis pri tiu ĉi afero. Li kunvenigis la plej spertajn _ŝikariojn_[3] kaj foriris al la bordoj de la ĉenabo. Pretigante allogilon kaj ĉiunokte spionadante, ili penadis kiel eble plej multe por kapti la beston.

Tiamaniere pasis monato, sed la Anglo ne volis maltrafi. Nu, unu nokton, dum li sidadis en lia kaŝejo observante la kaproviandon, kiu estis la allogilo, du lupoj aperis, kune kun stranga kamarado.

La kaŝulo tuj eltiris sian pistolon kaj pafis je la plej granda. La patrinlupo morte falis teren, la pli juna forrapidegis, la duone homa besto sekvis ĝin lame.

"_Ŝikari, ŝikari_, leviĝu! Ne pafu!" kriegis la Anglo.

La _ŝikariaro_ kun ŝnuregoj kaj bastonegoj ĉasis la estaĵon kaj kaptis ĝin. Estis la lupknabo. Li nudigis siajn blankajn dentojn kaj surĵetis sin sur ili. Sed li ne povis plene ekzerci siajn membrojn, kaj baldaŭ estis ligata per fortaj ŝnuroj.

Je la tendaro, oni alligis lin al tendstango per ledrimeno ĉirkaŭ la talio. La lupknabo rifuzis manĝaĵojn kaj sopire rigardis la arbaron, kie estis siaj kamaradoj. Hunde, li ĝemadis kaj blekadis; kaj, je ies alproksimiĝo, li ĉirkaŭe saltetis, kiel simio.

La patrino alvenis por vidi sian knabon. La tuta korpo estis kovrata de molaj haroj, kaj la ungoj estis fariĝintaj pintaj ungegoj.

Tiun nokton, stranga sono estis, aŭdata en la tendaro. La dormantoj vekiĝis, kaj, elkurinte, ekvidis, la lupknabon forkuranta kun siaj fratlupoj, kiuj morde estis disrompintaj la rimenon por liberigi sian kamaradon. Kelkaj senkuglaj pafoj disigis la lupojn, kaj la knabo rekondukiĝis.

Diris la Anglo al la mizera patrino: "Lasu vi la knabon kun mi dum unu jaro, ĝis ni lin resentebligos je la homa influo."

Tiel la aminda sportisto kun la stranga estaĵo forlasis la arbaron.

Iom post iom, Ĉituo estis instruata preskaŭ vertikale staradi. Sed lia korsento restis en la densa arbaro. Kiam ajn li vidis hundon, li kurbiĝis por ĝin karesi.

Estis evidente ke, el ĉiuj ligiloj, kiuj iam altenis lin al la homa gento, ne unu restis. Efektive, li nun estis kvazaŭ senanima besto.

Sed la nova vivmaniero subite finiĝis ĉar, post malmultaj tagoj oni trovis lian senvivan korpon sur ĝia pajla lito.

Tamen la patrino ankoraŭ faras longajn pilgrimadojn por ke ŝi eniru la pli feliĉan mondon, kaj tie renkontu sian knabon,--lupo-knabo kvankam li estis.

FOOTNOTES:

[2] _Tiu ĉi historio estas tre bone konata inter la Sportistoj en Lahore._

[3] _Ŝikari estas Hinda vorto signifanta Sportisto._

PLENDKAŬZO KAJ RIMEDO.

Kimra Historio rakontata de E.W.

Antaŭ okdek jaroj Anglujo kaj Kimrujo same suferis je arbitra imposto kiu, jaro post jaro, plipeziĝis. Por havigi monon por ripari la vojojn ĉiuj rajdataj aŭ tirantaj bestoj, kaj ankaŭ ĉiuj bovoj kaj ŝafoj kiuj marŝis sur la vojoj, submetiĝis al imposto. Por kolekti tiun ĉi monon oni starigis grandajn pordegojn ne tre malproksime unu de la alia. Ĉe ĉiu pordego estis malgranda dometo de la monkolektisto.

En kelkaj lokoj la imposto estis tiel peza kaj la pordegoj tiel multaj ke ĝi estis vera ŝarĝo je la farmamastroj. Ekzemple, ili kutimis bruligi kalkon por riĉigi sian teron; kiam pordego estis inter la bruligejo kaj la farmo, la mastro ofte devis pagi _tri ŝilingojn por ĉiu ŝarĝveturilo plena je kalko_!

La laboristoj kaj la mastroj plendegis, sed vane.

En la jaro 1839 kelkaj pordegoj estis mistere ĵetitaj teren kaj ne rekonstruiĝis, pro loka perforto. Dum tri jaroj oni faris nenion plu, ĉar la Kimroj estis ordemaj, kaj respektis la leĝon. Sed fine ili ekkonis ke ili devis sin protekti. Ili trovis kapitanon (aŭ eble kapitanojn) kiun ili nomis Rebeka kaj perforte ili ekposedis la pordegojn de siaj malamikoj. Tage ĉie estis paco, sed vespere en lokoj multe da mejloj malproksimaj, oni aŭdis bruojn de kornoj, de pafiloj, kaj piedfrapadon de homoj kaj ĉevaloj. Morgaŭe, la magistratoj sciiĝis ke multaj pordegdometoj estis detruitaj. Soldatoj estis sendataj en la landon, sed ili malsaniĝis, ĉevaloj mortis, kaj oni povis kapti nek Rebeka'n nek unu el liaj filoj. (Tiatempe mi estis en Anglujo, kie mi ofte aŭdis, ke Rebeka estis magistrato mem, eksoficiro, landsinjoro kaj de familio honorinda. Oni ankaŭ diris ke li nepre estos kaptata kaj pendigata. Mi havis karan boonklon pri kiu ĉio tio estis vera, kaj mi maltrankviliĝis pro li).

_En Martineau's Historio de Anglujo ni legas_: "Foje ili detruis pordegon malpli ol kvarono da mejlo de la magistrata kunvenejo. Se la portistoj gardis, ili certe ne vidus lumon aŭ ian alian signon; se ili eliris por aŭskulti, neniu proksimiĝis, sed se ili forgesis aŭ dormis ilin ekvekis la blovo de multe da kornoj kaj la krako de pafiloj. La pordo estis perforte malfermata, kaj ili vidis amason da homoj, kelkaj en virina vestaĵo, kaj aliaj kun vualoj kaŝantaj la vizaĝojn. Ili portis brilegajn torĉojn, segilojn kaj armilojn. La portistoj devis movi sian meblaron aŭ ĝin perdi; fortaj manoj helpis porti liton, tablon kaj meblojn sur la kampon, aliaj manoj segis la pordstangojn apud la tero, kaj dishakis la pordegojn. Tiam disŝiriĝis la tegmento de la dometo, la muroj ruiniĝis, plankoj suprentiriĝis kaj la vojo estis libera por la vojaĝantoj.

"Tiam la amaso rajdis al malproksima loko, kie ili refaris tion saman. Nur en Carmarthenshire preskaŭ okdek pordegoj detruiĝis, kaj en du apudaj graflandoj apenaŭ unu restis."

La Rebekidoj eĉ pafis en la fenestrojn de la magistratoj. En la ĉefurbo Carmarthen ili penadis detrui grandan almozulejon, sed, antaŭ ol ili finis tiun ĉi laboron, alvenis multe da cavalerio. En la batalo multe da Rebekidaj vundiĝis, kaj kelkaj centoj estis kaptitaj.

Post tiu ĉi batalo, la aferoj de la ribelanoj ne prosperis. Kelkaj Angloj aliiĝis al iliaj rangoj, kaj oni kredas, ke tiuj ĉi alilanduloj estis perfiduloj. Ĉiuj iliaj planoj estis antaŭsciitaj de la magistratoj, kaj malhelpataj, sed la afero pligraviĝis. Oni komencis bruligi la gren-garbarojn kaj fojnon de la magistratoj, kaj tiujn de iliaj luantoj. La timo al Rebeka fariĝis tiel granda, ke la juĝistoj ne kuraĝis kondamni la bruligstojn. Foje, kiam maljuna virino estis pafita, la juĝo estis: "La malvivulino mortis pro fluo de sango en la bruston, kio sufokis ŝin; sed la kaŭzo de tiu ĉi sangofluo ni ne povas eltrovi!"

Sed la ribelanoj ne ĉiam estis kruelaj. Ili distingis inter la bonuloj kaj malbonuloj. Ekzemple, unu magistrato estis forta malamiko al la Rebekidoj, sed ankaŭ li estis edzo fidela, patro aminda, kaj landsinjoro bonega kaj simpatia. Unu matenon afiŝoj vidiĝis gluitaj al ĉiuj liaj pordoj: "Ne timu pro via familio, aŭ pro via posedaĵoj. Rebeka ne volas ion difekti, kio apartenas al vi."

Kompreneble, la Rebekidaj, venkiĝis, sed iliaj laboroj ne estis senfruktaj. Kune kun la komisio nomata juĝi la ribelanojn, alia komisio sendiĝis por ricevi informojn pri la kaŭzoj de la ribelo.

La registaro neniam penadis eltrovi kiu estis Rebeka kaj, inter la Rebekidoj, nur tri transportiĝis kaj kelkaj estis dum mallonga tempo enmetitaj en malliberejon.

La Parlamento efektivigis leĝon, kiu multe malpezigis la vojajn impostojn. Oni nur devis pagi unufoje inter sep mejloj (dek unu kilometroj) kaj, post unu pago, oni povis trapasi unu pordegon tiel ofte kiel oni volus dum dudek kvar horoj, t. e., de noktomezo ĝis noktomezo.

Anglujo ĝuis, kune kun Kimrujo, tiun ĉi plibonigon, kaj nun la imposto estas preskaŭ neniigata. Nur en malmultaj lokoj, precipe pontoj, oni devas pagi vojimpostojn.

Nunaj veturantoj ŝuldas multe al la Rebekidoj.

CORRESPONDENCE NOTES.

Doctor Zamenhof away from Warsaw! The idea is as startling as that of a Pope from Rome. Nevertheless, this consummation is about to be realised, and all good Esperantists will rejoice accordingly.

During the recent meeting in Calais, Maître Michaux made use of the opportunity to kindly propose an International Congress next August at Boulogne. It is to this attractive function that our esteemed master has promised to do his very best to be present.

Let all Samideanoj who can manage to go make a note of the date and greet him there.

* * *

Men of ideas are a boon to Esperanto, and _vice versâ!_ Our "Holiday Captain," Mr. Reeve, has devised two novelties, announced on the cover. The "Esperantist's Signal" is introduced as a more occasional sign than the Badge for mutual recognition. Its display being optional, travellers will readily perceive the respective advantages of the two devices.

* * *

Readers will notice among the advertisements another example of an Esperanto name being given to a trade article. Several friends have referred to this novel plan, which calls attention to the wares in question and to Esperanto at the same time.

* * *

Several correspondents have expressed their satisfaction that music has again found its way into The Esperantist. It often happens that Groups possess good quartettes, and Esperanto part-songs are much in demand. Next month another new song and words by Mr. Rowe, of Nottingham, should appear, and musical contributions will always receive careful attention, and be inserted whenever possible.

The next issue should contain another story by H.G. Wells, translated by Dr. Martyn Westcott. This author is busy preparing a translation of the _Christmas Carol_, which will, when published, give especial pleasure to our foreign friends--such sincere admirers of Dickens' genius.

* * *

Press notices of Esperanto have been numerous this month. Far and away the most valuable of recent newspaper articles is a long and able treatise by Mr. Albert Dudeney, which appeared in the _Bedfordshire Times_. An attractive reprint, in brochure form, will be sent on receipt of 2d. in stamps.

Reprints of the _Unua Leciono_, by Rev. R. A. Davis (pp. 151-4), can also be had. Price 1s. for 30.

* * *

The word employed for Welsh in No. 8 was adversely criticised as being synonymous with "of or appertaining to gall." Dr. Zamenhof has kindly replied to my inquiry. He prefers Kimra for Welsh, Kimro Welshman, and Kimrujo Wales.

The _Cwmry_ will assuredly be well pleased at the incorporation of their national sobriquet in "The Second Tongue for All."

* * *

Referring to No. 7, some correspondents have asked for an explanation of the German system of telling the time. It is briefly thus:--

As soon as the clock has struck, say, five, the sixth hour has commenced. Thus half-past five is expressed as _halb sechs_, _half of the sixth hour, la duono de la sesa_. This, of course, is most perplexing to Englishmen.

Captain Tudor, R. N., writes suggesting the adoption of the international railway system, by which _half-past five_ is _kvin tridek_ (_5.30_). This method was recommended in No. 8, which had not reached the China Seas when he wrote. No doubt Captain Tudor will be interested to learn that this latter system works perfectly abroad. Esperantists should use no other.

* * *

Another danger in Esperanto is the alteration of place names. Do not address your Fleet Street friend's letters to _Rapidega Strato_. A friend living in _Lazarskaja_ has even received letters addressed to _Strato de la Almozuloj_. This reflects great credit on the local post office.

The Esperantist has sinned in this matter, using such locally adopted forms as Bulonjo, Kalezo, Kastelteodoriko, etc. Now a French friend talks of writing to fellow students in Lejstro, Niukaslo, and La Insulo de Uajto!

Let us continue to employ, for postal purposes, the names commonly in use for the town in question, not even adding the apparently harmless "little O." Our friends in Louvain have often missed their letters through giving their address as Loveno, whereby Italy receives what is not hers, the Post Office has unnecessary trouble, and the non-arrival of the letter is ascribed to the negligence or lack of courtesy of the sender.

* * *

The Editor regrets that a delay has occurred in the preparation of the postcards for illustrating the use of the Esperantic Participles. They are now almost ready, and form an interesting addition to the host of propaganda postcards already in use. (Price, 8d. per dozen).

Amikeco

Words by Ben Elmy, Music by J. Hadfield.

Kantu ni estontan amikecon
De l'homaro en la tero;
Noblan pacan internaciecon
Ni dissemos ĉe la sfero.

Fratoj--Angloj, Francoj, kaj Germanoj,
Kantu do, en Esperanto;
Ĝis ĉe ĉiuj Oceanoj
Eĥoiĝos sama kanto.

Ĉe la nova kaj malnova mondo
Unu lingvo unu koro.
Ĉe Atlanta kaj Hinduja ondo
Resoniĝu paca ĥoro.

End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 12, by Various

<pre id="pg-footer">

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, Vol. 1, No. 12Chapter II: Part 2

0%13 min left in chapter