Skip to content

Chapter II: Part 2

Text size

Fino de la rakonto de H. G. Wells. Tradukita (laŭpermese) de Martyn Westcott.

Evans tremetis. "Ŝajnas preskaŭ malvarme ĉi tie, post la brulego ekstere."

"Mi esperas ke ni rekte iras," diris Hooker.

Post nelonge ili vidis, malproksime antaŭe, interspacon en la malhela mallumeco, kie la blankaj radioj de la varmega sunlumo eniris en la arbaron. Tie ankaŭ estis brile verda subkreskaĵo, kaj koloraj floroj. Tiam ili aŭdis la sonon de la akvofluo.

"Jen la rivereto. Kredeble ni estas nun apud ĝi," diris Hooker.

La kreskaĵaro estis densa apud la riverbordo. Grandaj kreskaĵoj ankoraŭ sennomaj, kreskis inter la radikoj de la grandaj arboj, kaj prezentis bukedojn de vastaj verdaj folioj al la strio da ĉielo. Multaj floroj, kaj kreskaĵo kun brila foliaro, alkroĉis sin al la nekovrataj trunketoj. Sur la akvo de la larĝa, trankvila lageto, malsupren sur kiu la trezorserĉantoj nun rigardis, flosis grandaj ovalaj foliegoj, kaj kvazaŭvaksa duberozkolora floro, ne malsimila al akvo-lilio. Pli antaŭen tie, kie la rivereto kurbiĝis for de ili, la akvo subite ŝaŭmis kaj bruiĝis kaskade.

"Nu?" diris Evans.

"Ni iom flankiĝis," diris Hooker. "Tio estis atendota."

Li sin turnis, kaj rigardis en la malhelajn malvarmetajn ombrojn de la silenta arbaro, malantaŭ ili. "Se ni iros iom supren kaj malsupren, laŭlonge la rivereto, ni kredeble atingos ion."

"Vi diris----" komencis Evans.

"_Li_ diris, ke estas ŝtonaro," diris Hooker.

La du homoj rigardis unu la alian dum momento.

"Ni unue esploru iom malsupren," diris Evans.

Ili antaŭeniris malrapide, scivole ĉirkaŭrigardante. Subite Evans haltis. "Kio, je la diablo, estas tio?" li diris.

Hooker sekvis per la okulo lian montrantan fingron. "Io blua," li diris. Ĝi vidiĝis ĵus kiam ili atingis la supron de malgranda altaĵo de la tero. Tiam li ekkoniĝis tion, kio ĝi estis. Li subite antaŭeniris rapidpaŝe, ĝis ke videbliĝis la korpo apartenanta al senpova mano kaj brako. La mano ankoraŭ rigide tenis la ilon, kiun ĝi estis portinta. La aĵo estis Ĥino, vizaĝo malsupre. La malzorgeco de la kuŝmaniero estis plene klariga.

La du homoj pliproksimiĝis, kaj staris, silente rigardante tiun ĉi senvivan korpon malbonaŭspicie. Ĝi kuŝis en spaco inter la arboj. Apude estis fosilo, laŭ la Ĥina modelo, kaj pli malproksime kuŝis disĵetita-ŝtonaro, proksime de novefosita truo.

"Iu estas alveninta ĉi tie antaŭ ni," diris Hooker, iom tusante en la gorĝo.

Kaj tuj Evans ekblasfemis kaj freneziĝis, kaj piedfrapegis la teron.

Hooker blankiĝis, sed diris nenion. Malrapide li antaŭeniris al la kuŝanta korpo. Li vidis, la kolo plidikiĝis kaj estis purpura, kaj la manoj kaj maleoloj estis ŝvelataj.

"Pa!" li diris, kaj subite deturnis sin, kaj iris al la elfosejo. Li ekkriis surprize, kaj kriegis al Evans, kiu malrapide sekvis lin: "Simplulo! Estas tute bone. Jen ĝi ankoraŭ estas." Tiam li denove turnis sin, kaj rigardis la mortintan Ĥinon, kaj poste la truon.

Evans rapidis al la truo. Jam duone elfosita de la malbonŝanca malfeliĉulo apude, kuŝis nombro da malbrilaj flavaj baroj. Li kurbiĝis en la trueto kaj, forbalaiante la teron per la manoj, li rapide eltiris unu el la multepezaj masoj. Tionfarante, malgranda dorno pikis lian manon. Li forprenis la maldikan dorneton per la fingroj, kaj levigis la fandaĵon.

"Nur oro aŭ plombo povus pezi tiele," li diris triumfe.

Hooker ankoraŭ rigardis la mortintan Ĥinon. Li embarasiĝis.

"Li ruze alvenis tien ĉi antaŭ siaj amikoj," li fine diris. "Li venis tien ĉi tute sola, kaj ia venena serpento mortigis lin.... Mi volus ekkoni kiamaniere li eltrovis la lokon."

Evans staris kun la fandaĵo en la manoj. Sed neniel grava estas la morto de Ĥino. "Ni devos porti tiujn ĉi al la ĉeflando peco post peco, kaj enterigi ilin tie dum mallonga tempo. Kiel ni transportos ĝin al la kanuo?"

Li demetis sian jakon, kaj etendis ĝin surtere, kaj ĵetis du aŭ tri or-fandaĵojn sur ĝin. Iom pli poste, li ekvidis, ke alia dorneto pikas lian haŭton.

"Tiu ĉi estas tiom, kiom ni porti povos," li diris. Tiam subite, kun stranga ekkoloriĝo, "Kion vi rigardadas?"

Hooker sin turnis al li. "Mi ne povas suferi ... lin," kaj li klinis la kapon al la Ĥino.

"Ĝi tiel similas al...."

"Malsaĝeco!" diris Evans. "Ĉiuj Ĥinoj similas unu alian."

Hooker rigardis sur lia vizaĝo. "Ĉiaokaze mi tuj enterigos _tion_ antaŭ ol mi helpos pri tiu ĉi afero."

"Ne estu malsaĝulo, Hooker!" diris Evans. "Lasu resti tiun putriĝantaĵon."

Hooker ŝanceliĝis, kaj tiam liaj okuloj atente ekzamenis la brunan teron ĉirkaŭe. "Ĝi ial timigas min," li diris.

"La afero estas," diris Evans, "kion fari pri tiuj ĉi fandaĵoj. Ĉu ni reenterigos ilin ĉi tie aŭ ĉu ni portos ilin per la kanuo trans la mar-kolon?"

Hooker pripensis. Lia konfuzita rigardado vagis inter la altaj arbtrunkoj, kaj supren en la malproksiman verdaĵaron sunlumigatan. Li tremetis denove, kiam liaj okuloj haltis ĉe la bluvestita Ĥino. Li serĉe rigardis en la grizan profundaĵon inter la arboj.

"Kio okazis al vi, Hooker?" diris Evans. "Ĉu vi perdis vian saĝon?"

"Ni forprenu la oron de ĉi tie iel!" diris Evans.

Li manprenis la finojn de la jaka kolumo, kaj Evans tenis la kontraŭajn angulojn, kaj ili levigis la mason. "Kien?" diris Evans. "Al la kanuo."

"Estas strange," diris Evans, kiam ili estis antaŭenirintaj nur kelkajn paŝojn, "sed miaj brakoj ankoraŭ doloras pro la remado." "Malbenu!" li diris. "Sed ili ja doloras. Mi devas halti."

Ili metis la jakon teren. La vizaĝo de Evans estis pala, kaj ŝviteroj elstaris sur lia frunto. "Estas ial senaere en tiu ĉi arbaro."

Poste, kun subita ŝanĝo al neracia kolero: "Kio bona tie ĉi atendi la tutan tagon? Helpu mi diras! Vi nenion faris krom revi, de la tempo kiam ni ekvidis la mortintan Ĥinon."

Hooker fikse rigardadis la vizaĝon de sia kunulo. Li helpis levi la fandaĵ-portantan jakon, kaj ili antaŭeniris eble cent jardojn silente. Evans komencis forte spiri.

"Ĉu vi ne povas paroli?" li diris.

"Kion vi havas?" diris Hooker.

Evans faletis, kaj tiam, kun subita malbeno, ĵetis la jakon for de li. Dum momento li rigardadis je Hooker, kaj tiam, kun ĝemo, li ekkaptis sian propran gorĝon.

"Ne alproksimiĝu al mi," li diris, kaj li iris sin apogi al arbo. Tiam, per pli forta voĉo, "Mi resaniĝos post minuto."

Post iom, lia tenado al la trunko malfortiĝis, kaj li malrapide glitis malsupren je la arbotrunko, ĝis li fariĝis senpova amaso ĉe ĝia radiko. Liaj manoj konvulsie kunpremiĝis. Lia vizaĝo tordiĝis pro doloro. Hooker alproksimiĝis je li.

"Ne tuŝu min! Ne tuŝu min!" diris Evans, per sufokanta voĉo. "Metu la oron ree sur la jakon."

"Ĉu mi ne povos fari ion por vi?" diris Hooker.

"Metu la oron ree sur la jakon."

Dum Hooker levis la fandaĵojn, li sentis piketon, sur la fingrega radiko. Li rigardis sian manon kaj ekvidis maldikan dornon, eble du colojn da longeco.

Evans elpuŝis senvortan krion, kaj turniĝis.

La makzelo de Hooker falis. Li rigardis la dornon dum momento per plivastiĝintaj okuloj. Tiam li rigardis Evans, kiu nun kunkurbiĝis sur la tero, la dorso fleksiĝante kaj rektiĝante konvulsie.

Tiam li rigardis tra la kolonoj de arboj kaj la interpleksaĵo de ŝnuraj tronketoj, al la loko kie, ĉe la malhela griza ombro, la bluvestita korpo de la Ĥino malklare ankoraŭ vidiĝis. Li pripensis pri la malgrandajn streketojn sur la karta kojno, kaj tuj li komprenis.

"Dio min helpu!" li diris. Ĉar la dornoj estis similaj al tiuj, kiujn la Djakoj trempas en venenon kaj uzas en siaj bloviloj. Li nun komprenis kion signifis la certegeco de Ĉang Haj pri la senriskeco de lia trezoro. Li nun ja komprenis tiun grimacon.

"Evans," li ekkriis.

Sed Evans nun estis silenta kaj senmova, krom pri terura spasma moveto de siaj membroj.

Profundega silentado regis en arbaro.

Tiam Hooker komencis furioze suĉadi je la malgranda rozkolora makulo ĉe la radiko de sia fingrego--suĉanta por kara vivo mem. Post nelonge li eksentis strangan doloron ĉe la brakoj kaj ŝultroj, kaj la fingroj malfacile kurbiĝis. Tiam li komprenis, ke la suĉado neniel utilos.

Subite li ĉesis, kaj, sidante apud la fandaĵaro, kaj apogante la mentonon sur la manoj, li fikse rigardadis la tordiĝintan sed ankoraŭ movantan korpon de sia kunulo. La grimaco de Ĉang Haj denove envenis en lian memoron. La malakra doloro etendiĝis al lia gorĝo kaj malrapide plifortiĝadis. En la malproksimaĵo super li, venteto movigis la verdaĵon, kaj la blankaj florfolietoj de ia nekonata kreskaĵo malsupren flirtadis tra la mallumeco.

KNABETO.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La vivo estis ĝoja rev'
Ĉar estas mi edzeto,
Sed min alvenis dolĉa dev'
Fariĝis mi patreto.
Ĉar vivas knabo en la kor'
Mi estas kortegano;
Kaj riverencas kun ador'
Al Sinjor' la Infano.
De tron' lulila regas li
La tiranega eto;
Kaj kuras pro infana kri'
Patrino kaj Patreto;
Li ion vidas, ploras; ĝi
Fariĝas lia havo;
Al Sinjor' la Infano mi
Nun estas lia sklavo.
"Ni rigardegu!" En okul'
Vidiĝas vidindaĵoj
"Ni duobliĝas!"--"Nesaĝul'
Jen veraj infanaĵoj!"
Jen veraj infanaĵoj!--Ho!
Valoras pli ol oro
La font' de tiu infanaĵ'
La ĝoj' de mia koro.

AL FUMAMANTOJ.

(_Laŭ Irlanda ario_ "_Nora Kreina_").

Ben Elmy.

Se doloras nia kor',
Se ĉagrenas sin la cerbo,
Jen konsol' en tia hor'--
Nikotina ĉarma herbo!
Ĉiopova la rimed',
Freŝa pli ol monta pino,
Pli odora ol resed'
Estas rava Nikotino!

Venu, fumo de nektar'!
Elspiraĵo de feino,
Vera ĝojo de l' homar'
La fidela Nikotino!

Ĉar, per kara nia pip',
Per cigar' aŭ cigaredo,
Sur la tero, sur la ŝip',
Neniiĝas ĉia tedo;
Kaj en kiu ajn sezon',
Glaciiga aŭ varmega,
Ni paciĝas laŭ bezon'
Per la Nikotino flega.

Do en vintro aŭ somer',
Ĉiam, ĉie, kaj sen fino,
Je mateno, je vesper',
Adoriĝas Nikotino!

MUŜOFIŜOBIRDORATOKATOHUNDO.

Originalaĵo de Clarence Bicknell.

Mi foje havis muŝon;
Tre bona kaj tre saĝa
Ĝi estis, kvankam juna,
Nur unutagoaĝa.

Okazis ke en akvon
Ĝi falis, je l'flugado,
Kaj mia ora fiŝo
Ĝin kaptis por manĝado.

Kaj tiam la naturo
De mia fiŝ' ŝanĝiĝis;
La muŝon englutinte,
Ĝi muŝofiŝo iĝis.

Post tio mia birdo,
Belega sed manĝema,
La muŝofiŝon manĝis
Sen penso kompatema.

Kaj mia kara birdo
Post tia buŝotuŝo,
Ne estis simpla birdo,
Sed birdofiŝomuŝo.

La birdofiŝomuŝo
Flugilojn siajn batis,
Kaj tiam mia rato
Ekvidis, kaj malsatis.

La gusto de l'flugiloj
Tre plaĉis al palato;
Kaj mia rato iĝis
Muŝfiŝobirdorato.

Ho ve! ekzempl' malbona!
La kato, al oranĝo
Simile, tiam pensis
Pri gusta vespermanĝo.

La raton tuj li kaptis,
Kaj mi, de tiu dato,
Deviĝis lin eknomi
Muŝfiŝbirdratokato.

Sed baldaŭ li mortiĝis,
Ĉar mia hundo brava
Ekdiris, post pripenso,
"La kato estis prava."

Kaj tial, unu tagon,
Li, per dentega vundo,
Mortigis lin, kaj restis
MUŜFIŜBIRDRATKATHUNDO.

ALVOKO DE LA NATURO.

Tradukita de G. C. Law.

Estis kun bedaŭro, ke la nova vikaro, irante al la Dimanĉa kurso trans la kampoj, eltrovis en la Edeno de verdaj herbejoj kaj arboj, ondetanta rivereto kaj blua ĉielo, klaran postsignon de la Serpento. Apud la ponto, kie la rivereto fluadis kviete ĉirkaŭ la radikoj de tri salikoj, li ekvidis knabon, fiŝkaptantan. Urba knabo, laŭ sia eksteraĵo--pala vizaĝo, brilaj okuloj, kaj la nepriskribebla gajeco je la sido de sia eluzita ĉapo, kiu esprimis la Londonanon, vizitantan en Arkadio.

Ne kolere, sed per voĉo de granda doloro, la nova vikaro parolis al la kulpulo: "Ĉu vi ne konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉon posttagmeze?"

La knabo rigardis lin: "Ĉu la tempo por tagmanĝado pasis?" li demandis, kun mieno de laca surprizo.

"Certe jes," respondis la vikaro; tiu ĉi subita pruvo pri la treega priokupado de la samprofesiano frapis kordon en lia koro laŭ neatendita maniero. "Sed ĉu matenon, ĉu posttagmezon, vi konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉe."

La knabo senĝoje rigardis sian senmovan floson--teruraĵon pentritan je strangaj ruĝaj kaj verdaj strekoj.

Io de la knaba sintenado alvokis la vikaran koron. "Nenian sukceson?" li demandis kviete.

"Ne," diris la knabo.

"Nu, aŭskultu! Vi venos nun kun mi al la lernejo, kaj vi kaj mi atencos morgaŭ nian sorton kune, se vi havos tempon."

La knabo skuis la kapon, decide.

"Ne," li diris, "mi vidis fiŝegon; mi vidis ĝin trifoje dum mi restas tie ĉi; kaj mi ne foriros ĝis kiam mi estos kaptinta ĝin. Ĝi frapis mian floson per la nazo nur por kolerigi min. Estas malbona speco da vermoj ĉirkaŭ tie ĉi; rigardu la vermon, kiun mi uzas nuntempe; kian objekton prezenti al tia fiŝo!"

"Nu," diris la vikaro, "vi devis meti ĝin pli bone sur la hokon. Rigardu, mi montros vin--almenaŭ morgaŭ--se vi volas."

Tiun ĉi momenton, aperis el la klara profundaĵo de la rivereto io, kun grandaj okuloj kaj larĝa korpo, videbla pro ĝia nigreco kaj ruĝaj naĝiloj, kiu rigardis ilin, naĝis ĉirkaŭ la floso, kaj per skueto de vosto, malaperis en sian akvan hejmon.

"Tie ĝi estas!" diris kune la Londonano kaj la vikaro, kaj senkonscie tiu ĉi ekprenis la fiŝkaptilon.

"Ne tuŝu," diris la knabo, eksciteme, "mi kaptos ĝin!"

"Nu, serĉu vermon, belan vermon. Ĝi ne englutos vian."

Ili elserĉis la torfon, kaj la vikaro fosis per sia poŝtranĉilo kaj, eltrovinte pli bonan vermon, komencis aranĝi ĝin sur la hoko. Li okupis pli da tempo je tio ol la knabo volis; sed efektive, li havis nervan rapidecon.

"Ho, rapidu!" ekkriis la knabo kun senpacienca agonio, "la fiŝo ne atendos la tutan tagon!"

"Jen estas!" diris la alia, "mi kredas, ke li estas en kaveto inter la radikoj de tiuj ĉi arboj. Nun, mi--ne vi lasos fali kviete la fadenon en la akvon, kaj ni kuŝiĝos malproksime de la bordo. Kuŝiĝu simile al mi!"

Kaj, konformigante agadojn al vortoj, ili kuŝiĝis kune sur la herbo, kaj la knabo faletigis la tordantan vermon inter la radikojn....

Dek minutoj pasis. Unufoje la knabo volis eltiri la vermon por rigardi ĝin, sed la vikara mano detenis lin. Tiam, kun kvieta decidemo, la floso faris unu rektan senŝanceliĝan salton malsupren.

"Kaptinta ĝin!" diris la knabo.

"Kaptinta ĝin!" diris la vikaro.

La bobineto rapide turniĝis dum la fiŝego naĝis trans la rivereton.

"Ho, mi ne povas haltigi ĝin," ekkriis la knabo.

"Donu al mi la fiŝkaptilon," respondis la vikaro, "aŭ ĝi fornaĝos."

"Ne, mi volas eltiri ĝin!"

"Donu la ilon al mi, malsaĝuleto; se vi ne donos ĝin al mi, mi frapos vian kapon!" ...

Sinjorino Blenkinsop, revenante el la Dimanĉa kurso, kie la vikara foresto estis estinta temo de babilado, ekvidas lin kaj la knabon. Alproksimiĝante neatendite, ŝi rigardas la procedojn. Post kelkaj minutoj, la vikaro, sur la genuoj, trempinte la brakon kaj manikon senzorge en la akvon, eltiris la kaptiton teren, kaj, leviĝante, li vidas ŝin.

Ĉu li ruĝiĝis? Ĉu li ektremis? Ĉu li montris ian signon de pento, je la malboneco de sia konduto?

Ne, kontraŭe, estis nuanco de ekscitita triumfo en lia voĉo dum li ekkriis, elmontrante la viglan fiŝon:--

"Nu, Sinjorino Blenkinsop, ĉu vi iam vidis pli grandan perkon?"

"Mi vetas mian vivon--_neniam_!" diris la Londonano.

ENHAVARO DE "THE ESPERANTIST." VOLUMO I. NUMEROJ 1-14.

Anando. Voĉo el la Himalaja, 193.

Archibald, Jem Ross. Kristnaska Pudingo, 212.

Bauer, Elise. La tri amikoj;* kaj Legendo,* 23.

---- Ĉu vi estas preta,* 64.

---- Mateo Falkone,* 70.

---- La Mistera Edziĝo,* 148.

---- Havro, 164.

Bernard, E. Letero el Genevo, 215.

Bickell, C. S. La Posteno de Robbie,* 111.

Bicknell, Clarence. Itala Somero, 4, 23.

_---- La lasta rozo de somero_,* 4.

_---- L'Almozulino_,* 20.

_---- Kazabianko_,* 41.

---- Vera Rakonteto, 44.

---- Diverslandaj Proverboj,* 43, 64, 68.

---- Itala Fablascienco, 68.

_---- La Nova Jaro_,† 54.

---- Militaj Rekrutoj en Italujo, 85.

_---- Itala nacia Kanto. Addio_,* 85.

_---- Progressive Limerick_, 104.

_---- Reveno al la Montaro_, 125.

_---- Nesentimentala Amkanto_, 157.

_---- La Rozo kaj la Lekanteto_, 176.

_---- La Elmigrantoj_, 184.

_---- La Malgrandegulo_, 205.

_---- Muŝfiŝbirdratkathundo_, 222.

Bono, E. Piode. Lertaj Respondoj,* 84, 111.

Boucon, H. Fablo,* 84.

Boulet, Paul. Nokto en Kalabro,* 143.

Bourlet, Carlo. _Vespero_, 41.

---- Esperanto kaj Pedagogio, 115.

Buchanan, G. Douglas. Atesto pri Kapableco,† 140.

Catt, Elizabeth J. La Strabulino, 111.

Ĉervinski, Kolowrat. _La plendo de la Luno_, 205.

Clephan, H. W. Kiel fondi Grupon,† 52.

Crook, F. _Esperantist's Hymn_, 64.

Davis, Rev. R. A. Unua Leciono, 151.

---- Eterna Kalendaro, 166.

Deshays, Rene. _Vintra Dolĉeco_, 121.

Doorn, J. van. Esperanto en Japonujo, 134.

Elleder, Osip Ivanovitch. Oje, 55.

Ellis, John. Esperanto por ĉiutaga vivado,† 6.

---- La sono de Voĉo,* 24.

---- La deveno de Esperanto,† 76, 87.

Elmy, Ben. _Vivo de Maristo_†, 8.

_---- Lekanteto Aŭtuna_,* 22.

_---- Kantetoj Infanaj_,* 37.

Elmy, Ben. La Sfinkso, 43.

---- La lingvo de la floroj, 79, 138.

_---- El la Rubajat_,† 107.

---- Logiko kaj Instinkto, 122.

_---- La Marseillaise_,* 145.

_---- Amikeco_, 192.

_---- Nikotino_, 222.

Eucharis, Kasimir. El Marcus Aurelius,* 131.

Gambier, M. P. (O. W.). Fabloj,* 79.

---- Instinkto aŭ Inteligenteco, 106, 126, 211.

---- La Komercisto kaj la Rabistoj, 146.

Hadfield, J. Amikeco. Originala Muziko, 192.

Hayes, C. F. Humora Flanko de Telegrafo,* 10.

Henderson, George J. Fonto de la Lingvoj, 213.

Hunter, Thomas, M.A. _Zenita Suno_, 135.

Kabe (Polujo). La Fajfilo de Franklin,* 44.

Kofman, A. La XIXa Jarcento, 180.

Lambert, D. A., B. A. Grafo Fathom,* 118, 133.

---- Okazeto Venezia, 219.

Law, G. C. Peketoj de Eppie,* 119.

---- Irlanda Leono,* 67.

---- Bruselo, 165.

---- Alvoko de la Naturo, 223.

Lawrence, E. A. Niaj Bonegaj Amikoj, 13.

---- La Parlamentejo, 93.

---- Majtago en Anglujo, 112.

Ledger, G. Esperanto in Shorthand, 7.

Legoffre, Ernest. Anekdotoj, 7.

_---- Dio Savu la Reĝon_,* 8.

Lloyd, R. J., D. Lit., M. A. La Esperantaj Vokaloj, 167.

---- La Sonoj Esperantaj, 182.

London Esperanto Club. Official Reports, 168, 185, 199, 216.

Mathews, Paul, M.A. Mordanto Mordita, 22.

---- La Naskiĝejo, 123.

Mathys, Eugene (Filo). Patrino kaj Infano, 125.

Mayer, A. von. Surprizanta, 196.

Mehrmann, Maurice. La Simio,* 106.

Metcalfe, Edward, M.A. Nokto Terura, 38.

---- La Viro Verda, 86.

---- La Sankta Fajro, 120.

_---- Karulineto_, 157.

_---- Dormu_, 205.

_---- Knabeto_, 222.

Meyrick, J. H. La Ĉielaj Pordoj, 80.

Moscheles, Felix. Kion diris Max Muller,† 19.

Motteau, A. _La Ventego_,* 5, 21, 40, 56, 69, 91, 105, 124, 131.

---- Nacia Esperanta Himno kun Muziko, 16.

_---- L'Anĝelo kaj la Infano_,* 27.

---- Kristnaskaj Problemoj, 41.

---- Fabloj,* 8, 13, 27, 37, 84, 125, 150.

_---- La Spegulo_, 61.

_---- Tom Bolin_,* 72.

_---- El Shakespeare_,* 83.

_---- Kion diras Birdideto?_,* 176.

_---- Vekiĝa Himno de Infano_,* 184.

Nankivell, Rev. A. H. _Anakreonaĵo_, 205.

Officer, William. _Bonveno_, 10.

---- Fablo, 27.

---- Februara Promeno, 67.

_---- Karulino Mia_,† 135.

_---- Antaŭen_, 204.

Oxenford, C. Miaj Paper-Amikoj, 206.

Ramsay, Sir William. Radiumo,† 36.

Reeve, C. W. T. _Kara Lu_,* 157.

Rhodes, J. Giganto Malespero,* 60.

Rowe. F. G. _Nia Lando_, kaj Muziko, 208.

Simper, Alfred. Letero el Hindujo, 110.

---- Bagh, la Tigro, 156.

---- La Lupo-Knabo, 189.

Southcombe, H. W. La Libertempulo, 188.

Stead, W. T. Esperanto,† 1.

Westcott, Martyn. Strut-Maklero,* 162.

---- Trezoro en la Arbaro,* 195, 220.

Woodward, J. F. H. Fizika Kulturo,* 179.

Zamenhof, L. L. Fonografa Parolado, 51.

---- Pri Akademio, 58.

---- La Deveno de Esperanto,† 76, 87.

Sennomaj. Sonĝverigisto (8379), 44.

---- Sciencaj Aferoj (8105), 23, 64, 83, 111.

---- Maltaj Proverboj (8108), 84.

---- La Periskopo (Sir T. P. L.),* 117.

---- Kranioj (Dro. A.M.), 203.

---- Hindaj Proverboj (8276), 110, 213.

---- Mia Avino (8384), 117.

---- Kimraj Skizetoj (E.W.), 127, 142, 159, 171, 190, 207, 210.

---- Meditadoj en Westminster Abbey* (Rev. N.B.)., 197.

Grammatical Synopsis. 14-15.

* Tradukaĵo.

† Dulingva.

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, Vol. 1, No. 14Chapter II: Part 2

0%12 min left in chapter