Chapter II: Part 2
Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke cxiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, cxio cxe cxiu pasxo igis min senti, ke _homoj_ ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio cxi cxiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu cxi "doloro pro la mondo" cxe la infano. CXar al mi tiam sxajnis, ke la "grandagxaj" posedis ian cxiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandagxa, mi nepre forigos tiun cxi malbonon.
Iom post iom mi konvinkigxis, kompreneble, ke ne cxio farigxas tiel facile, kiel gxi prezentigxas al la infano; unu post la alia mi forjxetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forjxeti. Malklare mi iel min tiris al gxi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en cxia okazo suficxe frue, cxe mi formigxis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neuxtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj.
Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj cxi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio cxi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri _nova_, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn ricxegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun gxia, kiel sxajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun gxiaj centoj da miloj de vortoj, kaj dikaj vortaroj, sxajnis al mi tia artifika kaj kolosa masxino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu cxi laboro ne estas laux homaj fortoj,"--kaj tamen mi cxiam revenadis al mia revo.
Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraux kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko jxetigxis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al gxi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la ricxeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis sercxi en la lingvo kaj forjxetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko cxiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaux mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn pagxojn. Tiam mi komencis pli serioze fordonigxi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj cxiam ankoraux ne lasadis min trankvila.
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aux 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "SXvejcar_skaja_," kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajxo "Konditor_skaja_." Tiu cxi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu cxi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandigxi antaux miaj okuloj.
"La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu cxi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, sercxi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj cxiutage mi forjxetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstatauxigante tiun cxi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure _radikaj_ (ekz. "patrino," "mallargxa," "trancxilo," k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi el la vortaro. La mehxaniko de la lingvo estis antaux mi kvazaux sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaux post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.
(_Finigota en la proksima numero_).
THE BIRTH OF ESPERANTO.
Freely translated, from an Esperanto version of a Private Letter of Dr. Zamenhof written in Russian, by John Ellis.
"... You ask me how it was that the idea of creating an international language occurred to me, and what was the history of the Esperanto language from the time of its birth till to-day? The entire public history of the language, that is to say, beginning from the day when I gave it to the world, is more or less known to you; further, it is not opportune now, for many reasons, to touch upon that period; I will consequently relate to you, in general lines, merely the story of the birth of my language.
"It would be difficult for me to tell you all this in detail, for much of it I have myself forgotten. The idea, to the realisation of which I have dedicated my whole life, struck me (it is ridiculous to mention it) in my earliest childhood, and from that time never left me. This circumstance will partly explain why I have laboured upon the matter with so much determination, and why, in spite of all difficulties and hardships, I have not abandoned the idea, as many other working in the same field have done.
"I was born in Bielstock, in the department of Grodno (Russia), where I spent the days of my boyhood. This fortuitous circumstance determined the direction of my future ambitions, for the inhabitants of Bielstock are of four different nationalities--Russians, Poles, Germans, and Jews--each of which speaks a separate language, and is on bad terms with the others. There, more than anywhere else, an impressionable nature feels the heavy misfortune of diversity of tongues. One is convinced at every step that the diversity of language is the only, or at least the chief, cause which separates the human family and divides it into inimical sections.
"I was brought up as an idealist. I was taught that all men are brothers; meanwhile in the street and at home everything, at every step, compelled me to feel that _humanity_ does not exist, that there are only Russians, Poles, Germans, Jews, etc. This thought ever deeply troubled my boyish mind--although many may smile at the thought of a lad sorrowing for humanity. But at that time it seemed to me that the 'grown ups' possessed an almighty power, and I said to myself that when I was grown up I would utterly dissipate this evil.
"Little by little I became convinced, of course, that these things were not so practicable as in my boyhood I had imagined; one by one I cast aside my various childish utopias, but the dream of one single tongue for all mankind I never could dispel. In a dim fashion, without any defined plan, in some way it allured me. I do not remember when, but, at all events, it was very early, I arrived at the consciousness that an international language was possible only if it were neutral and belonged to none of the now-existing nationalities.
"When I passed from the Bielstock Gymnasium[2] to the Second Classical School of Warsaw, I was for some time seduced by the dead languages, and dreamed that some day I would travel throughout the world, and in flaming words persuade mankind to revive one of these languages for the common use. Subsequently, I do not now remember how, the conviction came to me that that was an impossibility, and I began, indistinctly, to dream of a new and artificial language. I often made attempts, inventing a profusion of declensions and conjugations, but the language of man, with, as it seemed to me, its endless mass of grammatical forms, its hundreds of thousands of words and ponderous dictionaries, appeared to be such a colossal, and yet tricky, machine that many a time I exclaimed--'Away with dreams! this labour is beyond human powers!' But, in spite of all, I always returned to my dream.
"In childhood (before I could make comparisons or work out conclusions) I had learnt French and German, but when, being in the 5th class of the gymnasium, I began to study English, the simplicity of its grammar flashed upon my comprehension, thanks, chiefly, to the wearisome ploughing through the Greek and Latin grammars. I observed that the rich wealth of grammatical forms was not a necessity, but merely the blind result of accidental history. Under that influence I recommenced my research into language, and discarded the unnecessary forms, and I noticed that the grammar ever and ever melted under my hands, and soon I arrived at a tiny grammar, which, without causing any disadvantage to the language, occupied only a few pages. Then I began to devote myself to my dream more seriously. Still, the giant dictionaries left me no peace of mind.
"One day, when I was in the 6th or 7th class at the gymnasium, my attention was, by chance, turned to the sign 'SXvejtskaja' (drink-shop), and close by to the sign 'Konditorskaja' (sweet-shop). Although I had seen it many times before, this 'skaja' aroused my interest, and showed me that by means of suffixes I might make one word into others, which need not be separately learned. This thought took complete possession of me, and all at once I felt the ground beneath my feet. A ray of light had fallen upon the terrific giant dictionaries, and they began to shrink rapidly before my eyes.
"'The problem is solved,' I cried. I seized this idea of suffixes, and began to work hard upon it. I understood how important it was to make full use of this power--which, in natural languages, plays only a partial, blind, irregular and incomplete _role_--when consciously creating a new language. I began to compare words, to examine their constant and defined relationships, and every day I cast out from the dictionary a fresh vast series of words, substituting for this mass a single suffix, which signified a certain fixed relationship. I next remarked that a great number of words, hitherto regarded purely as 'roots' (such as 'mother,' 'narrow,' 'knife'), might easily be treated as 'formed words,' and disappear from the dictionary. The mechanism of language stood before me as though it were upon the palm of my hand, and, inspired by love and hope, I began to work systematically. After that I soon had the entire grammar and a small dictionary in manuscript."
FOOTNOTE:
[2] School preparatory for the University.
NIAJ LIBERTEMPOJ.
Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis al mi "La tute admirinda lando, logxita sur la limoj de Francujo kaj Svisujo, nomata Jura, estas ne suficxe konata de alilandaj turistoj." Mi deziras danki lin pro lia sciigo cxar gxi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn gxis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun cxi fari, kaj mi plezure donos sciigojn al cxiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi gxoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belajxoj de tiu cxi jxusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojagxon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatigxis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojagxo nun estus pli ol plezurplenega, cxar mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj cxi adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedauxros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per gxi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn cxi liniojn hodiaux cxar la libertempoj jam alproksimigxas. Mi cxiam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaux cxiam elektis la Junian monaton por bicikleta vojagxo inter la belajxoj de mia propra lando, aux, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie trovigxas bonegaj vojoj, kaj kie la cxiutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojagxi ecx pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antaux la Pasko, kaj gxia Aprila Esperantist. Al cxiuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojagxi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos.
Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama _Cyclists' Touring Club_. Kaj vi jam scias ke la _Touring Club de France_ estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, cxu la C.T.C. ne devas ankaux klopodi pri Esperanto? Mi gxin kredas, kaj mi fidas, ke antaux ne longe, gxi faros ion por la afero. En la _C.T.C. Gazeto_ de tiu cxi Marta monato, trovigxas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke cxiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de gxia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas farinta. Tionfarante, cxiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro.
La Redaktoro.
LA LINGVO DE LA FLOROJ.
Originale verkita de Ben Elmy.
Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuragxis malkovri la flamon de kasxita pasio. Tiu cxi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta cxielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[3] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn cxarmojn"; la Rozo rugxanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion cxi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo farigxis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj.
Sed en tia lingvo, la floroj nur utiligxas kvazaux senvolaj iloj por esprimi ian senton aux sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estajxoj; cxu insekto, cxu birdo aux besto, cxu ecx la homo ankaux. CXe multe da belaj floroj sia rasdauxrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj.
Tamen la floroj--kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aux ecx sonojn en sia lingvo; efektive, tio cxi estas ankoraux nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto--jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aux bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, musxoj, aux skarabetoj, farigxas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj aux bestoj farigxas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,--kies suficxa proporcio enterigxos fine en tero fresxa, malproksime de la parencaj floroj.
Sendube la diferenca konstruajxo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj cxi la plej decajn kaj tauxgajn senditojn, cxu de la amo, cxu de la propagando. Ankaux estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, cxiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aux odoro; kaj neniam kreas mielon.
CXu la floroj aux kreskajxoj havas ian konsciencon aux propran volon, je siaj agoj aux funkciadoj? CXu vere "la kverko tremetas cxe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaux nelonge la botanikistoj kutimis diri ke cxiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj auxtomataj, sen propra volo aux inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, sxajne, la unua observanto kiu kuragxis pensi kaj diri ke la kreskajxoj posedas ion analogian je la instinkto aux prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaux diris:--
"Mi certe kredas--cxiu kara flor'
GXuadas la aeron kiun spiras."
Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskajxoj." Mi devus ankoraux citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj--Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, cxe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por auxskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.
Ben Elmy.
FOOTNOTE:
[3] Mignonette.
DU FABLOJ DE LAFONTAINE.
_La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromagxon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Mosxto! Kiel bela vi estas! Kiom vi sxajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via vocxo estas tiel bela, kiel estas via vestajxo, vi estas la Fenikso el la logxantoj en tiuj cxi arbaroj."
CXe tiuj cxi vortoj, pro gxojego eksaltis la korvo, kaj, por auxdigi sian belsonan vocxon, li largxe malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromagxon.
Tuj ekkaptis gxin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciigxu ke cxiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu cxi leciono sendube egalvaloras fromagxon."
La korvo, hontanta kaj konfuza, jxuris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin.
_La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo sxangxis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis eminentulo! Iu rekonis lin; cxiuj lin mokis, kaj strangmaniere senvestigis lin. Li rifugxis cxe siajn samulojn kaj ili forpelis lin.
Estas suficxe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per tio, kion ili sxtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkosxtelistoj."[5] Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio.
O.W. 7074 (Francujo).
FOOTNOTES:
[4] Jay.
[5] Plagiary.
LA CXIELAJ PORDOJ.
Originale Verkita de J. H. Meyrick.
Ricxegulo kusxis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj cxirkauxstaris, sed li ne auxdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la vocxoj de la cxeestantoj sxajnis al li forigi: fine, ecx la cxambro malproksimigxis.
Li estis vivinta multe da jaroj. CXio, kio povis gxojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.
Li ne estis malbonulo, laux la ordinara signifo de tiu cxi vorto; oni ecx povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonajxoj, sed certe li preskaux neniam faris bonajxon.
Nun cxio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaux rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis devigxita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.
Ekgajante, li volis autauxeniri. Subite estajxo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris--
"Kion vi deziras tie cxi, cxe la cxielaj pordoj?"
"Mi deziras eniri" respondis la ricxegulo.
"Amiko, ne estas eble, cxar vi ne tauxgas. Dum via tuta vivo vi cxiam estis sinrigardema; vi neniam vin gxenis pri la cxagrenoj kaj malfelicxecoj de viaj similuloj. Tiu cxi loko ne estas por tieloj. Sed bone auxskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraux estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."
Tion dirinte, la bela angxelo malaperis.
La ricxegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.
Ecx dum tiu cxi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia ricxeco kreskigis malamon je la koroj de la cxeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontraux la alia. La ricxegulo vekigxis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la cxagrenitaj cxeestantoj foriris.
La ricxegulo baldaux resanigxis, sed la memoron de sia cxiela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antauxa. Li renoncis je cxiuj luksajxoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.
En tago li denove malsanigxis kaj sxajne mortis. Alveninte cxe la cxielaj pordoj, la glora angxelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne tauxgas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via ricxeco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj cxi donacoj neniam kostis al vi ecx senigeton. Foriru, amiko, restas ankoraux por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu cxi estas la lasta."
La angxelo tiam malaperis kaj, sopirante, la ricxegulo sin trovis tere.
Li profunde konservis en la memoro tiun cxi cxielan songxon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaux li farigxis malricxegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malricxeco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela angxelo tiun cxi fojon parolis kun li pli gxentile, kaj pli dolcxe ol antauxe: "Kara mia amiko! CXu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la cxielaj pordoj?"
"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris cxion, kion mi povis por gxin meriti."
"Mi scias cxion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."
Je tiuj cxi paroloj, forturnis la kompatinda malricxegulo. Li sxajnis tiel malfelicxa ke ecx la angxelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne tauxgas por ke vi tien cxi eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenaux unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj cxi pordoj. Eble vi forgesis gxin: Jen--" kaj tuj la malricxulo vidis antaux li, kiel en spegulo, preskaux forgesitan epizodon en sia vivado. GXi okazis ne longe antaux lia morto, kiam li estis tre, tre malricxa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaux havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta cxar la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Mangxonte, li vidis knabeton lauxtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro plenigxis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaux li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton cxion mangxi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj gxis la proksima vilagxo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron aux panan peceton.
Tio cxi pasis antaux li kiel songxa pentrajxo, kaj dum li miradis, la angxela vocxo diris "CXu vi nun komprenas, amiko mia! CXu vi ne nun ekvidas ke antauxe, kiam vi estis ricxegulo, vi cxiam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu cxi okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn cxielajn!"
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 5, by Various
Comments
Log in to leave a comment.
The Esperantist, Vol. 1, No. 5Chapter II: Part 2
0%16 min left in chapter