Skip to content

Chapter I: Part 1

Text size

_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 6._

_April, 1904._

THE
ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading
of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS

Page
Editor's Notes 81-83
Science Notes 83
Maltese Proverbs 84
Two Fables 84
Italian Conscription (by Clarence Bicknell) 85
The Green Man (by Edward Metcalfe, Esq., M.A., Oxon) 86-87
The Birth of Esperanto, continued from pages 76-78
(translated by John Ellis) 87-90
The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 91
Correspondence Notes 92
A Visit to the House of Commons (by Miss Lawrence) 93
Various Items of Interest 94
Grammatical Synopsis 95-96

FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq.,
Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq.,
Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq.,
138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq.,
13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq.,
Compton Buildings, Bow Street.

LEEDS, J. E. Wyms, Esq.,
2, Marlbro' Grove.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie,
41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq.,
3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq.,
6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood,
21, St. George's Square.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq.,
26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq.,
Spencer College, Wimbledon.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMASXINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASXINO.

_Tute liberigxita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

THE NEWEST PERFUME.

ESPERO.

Green and Gold Label printed
in Esperanto.

Price 1/-. Post free, 1/1.

GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W.

[Image: Esperanto Postcard]

WHAT IS ESPERANTO?

THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn.

For Complete Text Book, send 1s. 8d. to--

Hon. Sec., ESPERANTO CLUB,
41 Outer Temple, London, W.C.

A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments.

Facsimile of the Esperanto Postcard.

On Best Ivory Card, 1/1 for 50.

Please state whether Inland or Foreign.

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C.
AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtral.
CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal.
FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Dobelnsgatan, Stockholm.
TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per posxtsignoj, kiuj estas akceptataj lauxvaloro._

No. 6.

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.

APRILO, 1904.

IO NOVA SUB LA SUNO.

Antaux ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome: _Tri L. Zamenhofin kansainvalinen apukieli Esperanto. Kielioppi seka Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._

Mi unue pensis ke gxi estis nova mistera Volapuk, sed baldaux eltrovis ke la kunfratoj en la _Lando de Lagoj kaj Marcxoj_ nun havas sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.).

Gxis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro. Henriclundquest.

Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la anoj de tiu cxi malmulte konata lando.

Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu cxi lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Euxropaj lingvoj. Nek Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania lingvofamilio.

La Substantivoj neniam sxangxigxas, sed, por montri nombron, kaj sekson, aliaj vortoj aldonigxas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas vorton al la estanta.

Vere, je la unua impreso, tiu cxi lingvo ne sxajnas esti belsona, sed la kritikisto Rask opiniis, ke gxi estas la plej belsona el cxiuj naciaj lingvoj.

Por atesti je la rapida progreso farita de Esperanto en la civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas por montri tiun cxi progresadon.

La longe atendita _Internacia Scienca Revuo_ nun eliris, kaj kredeble placxos al tiuj, kiuj gxin senpacience atendis. Kvankam gxi aperis nur je la fino de la Februara monato, oni gxin nomas Januara numero. Oni do petas ke la abonantoj memoru ke gxi enhavas revuon de la sciencaj agadoj de la antauxa monato.

La eksterajxo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj, por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltirajxoj el la antauxparolo.

"Antikve oni diris: _Nil novi sub sole_; ni povas nun proklami: _Io nova sub la suno_. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn, kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian propran frenezecon. Al vanaj kontrauxdiroj ni povos nun kontrauxmeti faktojn; al avidemo proponi lauxvole riceveblan profiton; al malfamaj malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune levos la mondon."

Kiam oni konsideras pri tio, ke gxis nun scienculoj ne povas eksciigxi pri cxiuj novaj sciencaj esplorintajxoj, se ili ne komprenas almenaux la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni klare vidas ke tiu cxi scienca organo povos esti tre utila al ili.

La Revuo eliradas cxiumonate, enhavas tridek du pagxojn, kaj la abonpago (7 frankoj) estas akceptata cxe 41, Outer Temple, W.C.

Tiu cxi estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la duonjaro de sia vivado, gxi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe pli ol tridek procento da la abonintoj logxas alilande. La Redaktoro opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus artikoletojn kaj leterojn pri la _cxiutaga vivado, notindaj kutimoj, k.t.p., de siaj propraj landoj_. En Esperanta Gazeto pli ol en alia, oni devus atendi tiajn interesajn sciigojn; kaj, se niaj amikoj tiel faros, la diverslandanoj multe lernos pri siaj najbaroj, gxis nun preskaux nekonataj. Por komenci, en tiu cxi kajero estas la artikoloj pri la _Militaj Rekrutoj en Italujo_, kaj la _Unuaj Impresoj pri la Angla Parlamentejo_. Se tiuj cxi interesas, ni esperu ke multe da similajxoj poste aperos. Nunatempe oni ofte forgesas ke la legado povas tiel instrui, kiel amuzi. Rigardu la reklamon de unu el niaj samtempaj Gazetoj: "Tiu cxi Gazeto nur ekzistas por amuzi, ne por instrui!!" Se amikoj kunhelpos, The Esperantist celos je instruado kaj amuzado.

La Redaktoro.

SOMETHING NEW UNDER THE SUN.

A short time since I received a well-printed but mysterious booklet, entitled: _Tri L. Zamenhofin kansainvalinen apukieli Esperanto. Kielioppi seka Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._

At first I thought it was some new mysterious Volapuk, but soon discovered that brethren in the _Land of Lakes and Marshes_ now have their own Esperanto textbook (72 pages, 1s.).

Up to the present there are not many Esperantists in Finland, and those who already exist must, doubtless, have learned from the Swedish Textbook of Dr. Henriclundquest.

It is now to be hoped that our Army will gain many recruits among the dwellers in this little-known land.

Possibly readers will be interested by a few words on this language, which is quite different from most European tongues. Neither Romance nor Teutonic, Finnish somewhat resembles Turkish, Tartar, Lapp, and Magyar. It is a member of the Turanian family.

The Substantives never vary; but, in order to indicate number, sex, etc., other words are added. Prepositions and Pronouns are added to the words to which they refer. The verb has only Present and Past tenses. When desirous of using the Future, one has to add another word to the Present.

Truly, at first sight, this tongue does not seem to sound well, but the critic Rask considered it to be the most euphonious of all national languages.

In testifying to the rapid progress made by Esperanto in the civilised world, it is assuredly important to be able to cite grammars in such little-known idioms, but another circumstance now presents itself to indicate this continued progress.

The long-expected _International Scientific Review_ is now published, and should please all who have impatiently awaited it. Although appearing only at the end of February, it is styled the January number. Subscribers are requested to bear in mind that it contains a review of the scientific events of the preceding month.

Both exterior and contents are very good, and I hope that the devoted M. Fruictier will find many Collaborators and Subscribers, so that the Review may be thoroughly successful. Here are a few excerpts from the foreword.

"Of old it hath been said: Nothing new under the sun; we can now proclaim: Something new under the sun. Here is a proof, a palpable proof, that Esperanto grows, progresses, lives. The foundation of a scientific Review edited wholly in the international language is assuredly a most novel, significant event, full of promise. Past is the period of pure philanthropy; speedily comes the time of a practical, of a really useful employment of Esperanto.... We shall take steps to give translations of highly important works; we shall analyse those which, for lack of space, we cannot translate; finally, we shall report in brief the contents of the scientific organs of divers lands.... The world, which has mocked, which has called us Utopians, the world will then have to repent its folly. To worthless objections we can now submit facts; to the self-seeking offer immediate benefit at will; insignificant opponents we can refute by the celebrated names of our renowned Patrons and Collaborators. Such is our purpose. May our friends not permit our enterprise fruitlessly to perish. We have created a most powerful lever; like Archimedes, we now need but a fulcrum. Give us that fulcrum, and, together, we will raise the world."

Considering that, up to the present, scientific men cannot become informed of the new results of scientific research unless they know at least English, French, and German, it is quite obvious that this scientific organ can be very useful to them.

The Review is published monthly, contains 32 pages, and the subscription (6s.) can be sent to 41, Outer Temple, W.C.

This is the sixth number of The Esperantist, and, during the half-year of its existence, it has gained a world-wide circulation. At present more than thirty per cent. of the Subscribers dwell abroad. The Editor believes it would be most interesting if friends would kindly send _short articles and letters about the daily life, memorable customs, etc., of their own lands_. In an Esperanto Gazette, more than elsewhere, such interesting information should be expected; and, if our friends will do this, the inhabitants of divers lands will naturally learn much about their hitherto almost unknown neighbours. As a beginning, in this issue are the articles on _Italian Conscription_ and _First Impressions of the Houses of Parliament_. If these prove interesting, let us hope that many similar items will be forthcoming. At present one often forgets that reading can instruct, as well as amuse. See the advertisement of one of our contemporaries: "This Gazette is only to amuse, not to instruct!!" If friends will cooperate, The Esperantist purposes to instruct and amuse.

SCIENCAJ AFEROJ.

Oni nun ekkredas ke la Auxroro, tiu sorcxanta lumo de la polusaj regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la suno, je _Kruptono_, la nove eltrovita elemento en nia aero.

* * *

Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antauxmetas la teorion ke ftizo kuracigxas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj ili mem mortigxas. Tiu cxi rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu inokulis per _tuberklin'o_ kiu formigxas per la ftizaj baciloj. Dro. Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskaux certe mortigxos antaux ses aux dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin.

* * *

Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen cxe Copenhagen, montras ke la neaktiveco de kreskajxvivo, simila al tiu, kiu okazas dum la vintro, povas per kloraformo kauxzigxi. Poste la kreskado plirapidigxas, kaj la kreskajxo floras pli baldaux ol nature. Tiuj cxi eksperimentoj ne estas sendangxeraj, cxar, se la aero eniros en cxambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudigxos, grandega eksplodo okazos.

* * *

Cxiuj estas auxdintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la alpha beta kaj gamma radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de horlogxo en malbone lumigita cxambro, gxi sxajne pliklarigxas kiam oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli senteman. Oni trovas ke briko submetigxita je la suna lumo ankaux elsendas similajn radiojn.

* * *

Propono antauxmetigxis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se tiu cxi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter amaso de pecxblendo, estus malpli aktiva ol kiam centrigxita en malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaux solvita en pli ol milfoje gxia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter tiuj cxi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne sxangxigxas per sia propra grandega radieco.

Sendube cxiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist.

Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun cxi gravan artikolon en la Francan lingvon, kaj gxin presigis en "Annales de Pharmacie."

EL SHAKESPEARE'S SONNETS.

Ho, kiom multpli bela belo sxajnas
Per la dolcxeco kiun vero donas!
Pli cxarma brilas la cxarmega rozo
Naskante bonodoron en ripozo.
Venenaj floroj ankaux povas brili;
Rozkoloritaj ofte staras ili,
Dorne pendantaj, rozojn similadas,
Kaj petolemaj somervente ludas:
Sed ili sole por sin montri venas,
Sename vivas kaj neniun benas--
Dum viva rozo nutras bonodoron,
Perfumo gxi farigxas, mortan horon.

Esperantigis A.M., 6266.

LERTAJ RESPONDOJ.

Verkitaj de Philip de Bono (8707).

I. Kiam Frederiko II., Regxo de Prusujo, estis vojagxanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaux ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu farigxis monahxejo.

Li iris gxin viziti, kaj la cxefa monahxo montris al la regxo cxiujn interesajn pentrajxojn, skulptajxojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj.

Kiam la regxo estis forironta, li demandis al la monahxo cxu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la regxo ordenu cxiujare du novulojn--cxar tiatempe la ordeno estis malpermesita.

"Nu," respondis la regxo, "mi gxin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn."

Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monahxo: "We will send these holy men a couple of asses" ("_Ni sendos du azenojn al tiuj cxi sanktuloj._")

Kiam la monarhxo estis eniranta en sian veturilon, la monahxo, kiu komprenis tiun cxi frazon, respekte diris: "Mi antauxmetas alian peton, Via Regxo Mosxto. Cxu Vi permesos ke ni donu al tiuj cxi du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?"

II. Foje, cxe la cxiujara ekzameno en unu el la cxefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandigxis de la direktoro:--

"Cxu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?"

"Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu cxi kuntirigas."

"Nu, mia knabo, vi bone respondis. Cxu vi ankaux povos doni al mi ekzemplon?"

"En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj."

MALTAJ PROVERBOJ.

1. Kisu la manon, kiun vi deziras trancxota.

2. Ne estas rozoj sen dornoj.

3. Oni ne mezuras homojn per piedoj.

4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon.

5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto.

6. Tiu, kiu acxetas fisxojn en la maro, mangxos ilin putraj.

7. Nova najlo formetas la malnovan.

8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la regxo.

(8108).

FABLOJ.

_La Lupo kaj la Sxafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X)._--La rajto de la plej forta estas cxiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj.

La sxafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu sercxis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn.

"Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkajxon?" diris tiu besto furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego."

"Sinjoro majesto," respondis la sxafido, "Via Lupa Mosxto ne kolerigxu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek pasxojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkajxon."

"Ci malpurigas gxin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron."

"Kiel mi estus gxin farinta, cxar mi ne estis naskita; mi ankoraux mamnutrigxas je mia patrino."

"Se ne estas ci, estas do cia frato."

"Mi havas nenian."

"Estas do iu el la ciaj; cxar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj pasxtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas vengxi min."

Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj mangxis gxin sen alia procesformo.

_Tradukis_ H. Boucon.

_La Vulpo kaj la Leono (Esopo)._--Vulpo, kiu neniam gxis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaux mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraux tre timis, li ebligxis kasxi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo farigxis tiel kuragxega, ke li ekmarsxis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?"

_Troa kutimigxo naskas malestimon._

(6266).

Kampara parohxestro foje sciigis la auxdantaron jene: "Cxar estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaux finoj tiun cxi posttagmezon."

* * *

Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero.

La butikisto diris: "Cxu ne estas malbonege pri tiu cxi militado!"

La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por gxi bonan veteron!"

8276.

LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO.

Originale verkita de CLARENCE BICKNELL.

En Italujo cxiujare kelkaj el cxiuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu dauxros dum du aux tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aux la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature cxiuj, kiuj havas ian korpan difekton.

Antaux la tago de la loteltiro, tiuj cxi junuloj el la sama urbo aux vilagxo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu cxi tenas la monoferadojn, po cxirkaux dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antauxan tagon cxiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaux en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas gxojege. Fremduloj kiuj auxdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aux duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj ecx trinkinte tro da vino ili ne igxas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj.

Sed pliofte ili luas omnibuson aux fiakron, aux iras vagonare al la proksimaj urboj.

Morgaux ili cxiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laux ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno.

Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi.

Finiginte la eltiron, cxiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la cxapeloj, kaj kuntagmangxas. Poste ili rekomencas la hierauxajn amuzajxojn, sed pli freneze, cxar tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je gxojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kasxi aux forgesi siajn cxagrenojn.

La trian tagon ili faras preskaux same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj rauxkaj pro la kriegado, kantado, kaj sencxesa babilado, estas enuitaj.

Sed post du aux tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, ecx tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj.

Laux mia opinio kaj observadoj, tiu cxi sistemo de devigxa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo.

Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili gxuas la vivadon kune kun tiom da samagxaj kamaradoj. La junaj militistoj estas cxiam kaj cxie estimataj, ecx amataj. Ili vidas belajn urbojn, aux konatigxas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden.

En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzajxoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimancxojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu sxilingo, pasigas tri aux kvar horojn trankvile auxskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finigxo de la servado, ili gxuas la memorojn pri la estinteco, kaj cxie renkontas amikojn, cxar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aux universitato.

La plej populara kanto el cxiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaux de la Memvolulo al lia Amantino._" Tiun cxi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaux ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaux" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo sxangxis la unuan linion, kaj la auxtoro volonte akceptis la korektajxon. Nun gxi komencas "Adiaux, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.")

Jen estas la lauxvorta traduko.

LA ADIAUX DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.

Adiaux, ho belulino!
L'armeo al la fronto
Foriras; se mi haltus,
Eterna estus honto.

Ne ploru! mi spereble
Revenos, ho angxelo!
Aux, en batal' mortinte,
Vin vidos en cxielo.

La glavon, la pafilon,
Mi portas, kaj pistolojn;
Je l'sunlevigx' mi diros
La adiauxparolojn.

Turnestron mi surmetis,
Per tuta prepareco!
Mi, vir' kaj militisto!
Vivu la libereco!

Militi mi ne iros
Kontraux patrujaj bandoj!
Sed la fremdulojn peli
El la Italaj landoj.

De longe per tiranoj
Ni estas suferantaj;
Mi iras Lombardion
Kontraux la subpremantoj.

Ho! la pasioj estas
Teruraj; sed la morto
Por gajni liberecon
Estos belega sorto.

Kun tiom da aliaj
Mi ankaux mortos--eble--
Sed ne maltrankviligxu!
Mi mortos honoreble.

Se mankus la novajxoj
Pri via vir' amanta,
Per kuglo mortigita,
Ne estu sopiranta.

Mi ne vin lasos sole;
Cxar restos la trezoro;
Kaj li sin konsolados;
La fil' de mia koro.

Jen! la trumpet'! l'armeo.
Foriras; ne min tenu!
Al filo kison donu,
Kaj libereco venu!

LA VIRO VERDA.

Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).

Estis en la pregxejo de malgranda vilagxo, ke mi renkontis la lamulon.

Mi ekzamenadis iom atente la eksterajxon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu cxi kesto cxiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas gxin rakonti, cxar mi estas preskaux certa, ke neniu povos gxin kredi."

Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.

"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda cxambrego. De longe oni nomas gxin 'La Fantoma Cxambro,' cxar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'"

La muroj estas de grandega dikegeco, cxar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadrajxoj el nigra kverko tute kovras kaj kasxas tiujn cxi murojn. La netapisxita planko estas el la sama materialo, kaj antaux kelkaj jaroj oni tute malplenigis la cxambregon je la meblaro. La pordo trovigxas cxe unu ekstremajxo de la cxambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonsxildoj.

Cxambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek cxambregon pli konvenan por tia vizitanto.

Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la cxambregon, sed, kiam komencigxas la historio, mi estas cxe la flanko plej malproksima de la pordo.

Subite mi auxdis cxu argxentan sonorilon?

Ne pli klara kaj pura estas la vocxo de la Sinjorino.

La pordo malfermigxas; tra la malfermajxo vidigxas la terurigxaj vizagxoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, sxi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron.

Fermante la okulojn, mi revidas sxin; kaj denove mi auxdas la ridantan belan vocxon: "Ho! Malsagxuloj, kion vi timas? Estas nenio tie cxi." Tiam per mokema vocxo sxi aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi.

Ho, terurajxo! Kiel respondo je sxiaj vortoj, en la cxambro aperas la Viro Verda mem.

Sammomente la pordo bruege fermigxis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizagxo je vizagxo kaj mi vidas kvazaux rebrilatan do sxiaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto.

Kvankam treege paligxinta, sxi tamen per kuragxa mieno gxentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorcxata, sxi gxin prenis.

Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekigxis el la songxo, kaj rapidas alproksimigxi. Sed mi estas lama, kaj marsxas nur tre malrapide.

Antaux ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaux malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan suprajxon de la nigraj enkadrajxoj....

Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kasxitan pordon. En la dikajxo de la muro estas mallargxa tunelo, kaj flanke de gxi ni trovis la korpon de la Sinjorino...."

"Cxu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentigxis.

"Je la momento mi ja kredas tion, sed sxi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas sxin babilantan pri la Viro Verda. Febro sxin atakas, kaj sxi iom frenezigxas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Sxi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al sxi senduban pruvon ke la sxajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, sxi rapide resanigxos. Sed se sxi ankoraux kredos ke sxi vidis veran fantomon, certege sxi mortigxos."

Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni cxiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio cxi?"

"Tuj mi gxin diros al vi," li respondis. "Cxe tiu tempo ni havis tre kleran pregxejoteniston, veran konantulon pri cxiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun cxi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaux ducent jaroj: _Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._

Laux metio, la pregxejotenisto estis ankaux lignajxisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Gxi trovigxis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex europaeus_).

Alveninte mi vidis malgrandan konstruajxon de du etagxoj; la unua el briko, kie la lignajxisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed gxi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis gxuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna sxtuparo.

Suprenirinte, mi trovis tie la lignajxiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Sxajnis al mi ke la lignajxisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.

Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignajxisto rigardis min, kaj laux la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaux la okuloj de frenezegulo._

Mi ne scias cxu mi perfekte konservis la sxajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara vocxo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaux mi revenos. Tiam mi adiauxis kaj per malrapida pasxo mi malsupreniris la sxtuparon.

Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj cxizilo, per tre forta mano jxetita, preskaux frotis mian vangon. Ekrigardante malantauxen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizagxon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi.

Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restarigxas, ankoraux faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.

Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignajxisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego jxetante sin sur min.

Iafoje la muso sin savas!

Dum la lasta rulado ni alproksimigxis malgrandan grenejon. Gxi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna sxtuparo, la dekstra flanko tusxanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna platajxo, kie trovigxas pordo. Gxi estis tute neuzita kaj treege malnova.

Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la platajxo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran sxtuparon. La pordon mi trovis sxlosita.

La frenezegulo sxajnis iom sxanceligxi. Li levigis la falintajn sxtupojn kaj dissxiris ilin, kiel oni dissxiras paperojn. La pecojn li jxetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis ecx vundata.

Per tiu cxi amuzajxo li pasigis multajn minutojn.

Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la sxtuparo, ankoraux restis flanke de la muro. Tiun cxi li forsxiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la platajxo kaj la muro, li trapasis gxian finigxon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignajxon per siaj tutaj fortoj--la fortoj de frenezulo.

Pli kaj pli mi sentis la platajxon tremetanta; mi alkrocxigxis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi auxdis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta platajxo; konfuzitan sonadon de multaj vocxoj alproksimigxantaj. Tiam, kun lasta lauxta krakego, la tuta platajxo falis teren, kaj mi nenion konis plu...."

Denove la lamulo silentigxis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis.

"Ho, la Sinjorino resanigxis: sxi estas mia edzino."

"Pri la lignajxisto?"

"Li estis trovinta kasxatan vojon el la pregxejo en la kastelon; antauxe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kasxatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo.

Jes, li logxis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaux tute resanigxis. Hieraux mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis.

Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilagxo demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro.

Gxustatempe!"

Jen estas la historio de la Viro Verda: cxu gxi ne estas tre, tre stranga?

LA DEVENO DE ESPERANTO.

Tradukita el Rusa lingvo de G.V. Vidu la komencon sur la 79-80 pagxoj de "The Esperantist" (Marta Numero).

Tie cxi mi diros gxustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi sercxis kaj eljxetadis cxion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaux por la vortoj. Konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aux alia vorto, se ni nur _konsentos_ ke gxi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataux ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa." Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al cxiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_, _ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_, ... k.t.p.).

Sed tiun cxi penson mi tuj forjxetis, cxar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraux pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkigxis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, sxangxita nur tiom, kiom gxin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondicxoj de la lingvo. Estante jam sur tiu cxi tero, mi baldaux rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al cxiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj mi kompreneble utiligis tiun cxi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraux granda diferenco. Mi komunikis pri gxi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis gxin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni cxiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu cxi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

"Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba."

(En la nuna Esperanto tio cxi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigxi devas").

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kusxis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finigxis la unua periodo de la lingvo.

Mi estis tiam ankoraux tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraux 5-6 jarojn kaj dum tiu cxi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori gxin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antauxvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kasxi antaux cxiuj mian laboron.

Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu cxi tempo estis por mi tre malfacila. La kasxeco turmentis min; devigita zorgeme kasxadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaux nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajxo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj cxi versajxoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi brosxuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, cxe kiaj cirkonstancoj tiu cxi versajxo estis skribita, gxi eksxajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj mi havis suficxe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi sxajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en gxi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio sxajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraux ne preta praktike.

Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la neuxtrala, sed difinita finigxo "aux" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forjxeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.

En la jaro 1878 al mi sxajnis, ke estas al la lingvo suficxe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraux ne suficxe bone gxin posedas; la praktiko do cxiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraux ian nekapteblan "ion," la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "_spiriton_."

Mi komencis tiam evitadi lauxvortajn tradukojn el tiu aux alia lingvo kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neuxtrala.

Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj cxesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aux alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aux alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraux unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neuxtrala lingvo. Mi sciis, ke cxiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo gxin akceptos; tial mi ne povas gxin akcepti gxis tiam, kiam gxin akceptos la tuta mondo." Sed cxar la "mondo" ne estas ebla sen antauxaj apartaj "unuoj," la neuxtrala lingvo ne povis havi estontecon gxis tiam, kiam prosperos fari gxian utilon por cxiu aparta persono sendependa de tio, cxu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aux ne.

Pri tiu cxi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antauxe ilin akceptu, kaj donas al tute nededicxita adresato la eblon kompreni cxion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la sxlosilon--alkondukis min al la penso arangxi ankaux la lingvon en la maniero de tia "sxlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaux la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu cxi sxlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nededicxita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian Esperantan leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua brosxuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antauxparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis sercxi eldonanton. Sed tie cxi mi la unuan fojon renkontis la maldolcxan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraux multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane sercxis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian brosxuron por eldono kaj fine--rifuzis.

Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan brosxuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi staras antaux Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj." Mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan, trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... _mi transiris Rubikonon_.

THE BIRTH OF ESPERANTO.

Freely translated from an Esperanto version of a Russian letter written by Dr Zamenhof, by John Ellis.

"This is an appropriate place for me to say a few words about the material for the dictionary. Much earlier, when I had examined and rejected every non-essential from the grammar, I had desired to exercise the principles of economy in respect of the word-material also. Thinking that it was a matter of indifference what form any particular word took, so long as it was agreed that it should express a given idea, I simply invented words, taking care only that they should be as short as possible, and did not contain an unnecessary number of letters. Instead of using "interparoli" (to converse), a word of eleven letters, why should we not express the idea just as well by some word of two letters, say, "pa"? So I simply wrote the shortest and most easily pronounced mathematical series of conjoined letters, to each factor of which series I gave a certain meaning (_e.g._, a, ab, ac, ad, ba, ca, da ...; e, eb, ec ...; be, ce ...; aba, aca ... etc.).

"But I immediately rejected this notion, for my own personal experiments proved that these invented words were very difficult to learn, and even more so to remember. I came to the conclusion that the material for the dictionary must be Romance-Teutonic, altered only so far as regularity and other important requirements of language demanded. Standing upon this ground, I soon observed that the present languages possessed an immense supply of words already international, with which all the nations had a prior acquaintance, and which formed a veritable treasure house for the future international language--and, of course, I utilised this treasure.

"In 1878 the language was more or less ready, although there was a good deal of difference between my _lingwe uniwersala_ of that date and the present Esperanto. I told my fellow-students about it--I was then in the 8th Class of the gymnasium--and the greater part of them were attracted by the idea, and struck by the unusual easiness of the language, began to study it. On the 5th of December, 1878, we united to celebrate the birth of my language by a solemn festival. During the feast there were speeches in the new language, and we enthusiastically sang a hymn the commencing words of which were as follows:--

"Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba."

which being interpreted into English, 'May the enmity of nations fall away, fall away, for the hour is come! All mankind must become as one family.'

"On the table, in addition to the grammar and dictionary, lay some translations in the new language.

"And thus the first stage of my language came to an end.

"I was then still too young for my work to appear before the public, and I decided to wait five or six years longer, and during that time to carefully test my language and to work it out fully and practically. Half a year after the feast of December 5th, 1878, we finished our course at the gymnasium and separated. The future apostles of the new language made some attempts to discuss 'the new language,' but, meeting with the ridicule of their elders, forthwith renounced it, and I remained in a glorious minority of one. Foreseeing nothing but scoffing and persecution, I decided to hide my work from the eyes of all.

"For five and a-half years whilst I was at the University I never spoke to anyone about it. That was a very trying time for me. The secrecy tormented me. Compelled to carefully conceal my thoughts and plans, I went scarcely anywhere, took no part in anything, and the most enjoyable time of life--the student-years--was, for me, the saddest. Sometimes I endeavoured to find distraction in society, but I felt myself a stranger, sighed and went away, and from time to time eased my heart by writing poems in the language I was elaborating. One of these poems, 'Mia penso,' I afterwards inserted in the first brochure which I published; but to those readers who were unacquainted with the circumstances under which they were written the verses would appear strange and incomprehensible.

"For six years I worked at perfecting and testing my language, and it gave me plenty of work, although in 1878 I had thought that it was quite ready. I made many translations and wrote original works in it, and severe trials showed me that what I had considered to be quite finished in theory was nevertheless not ready for practical use.

"There was much to lop, alter, correct, and radically to transform. Words and forms, principles and postulates, jostled with and opposed each other, whereas in theory, taken separately and not subjected to extended tests, they had appeared to me perfectly good. Such things, for instance, as the indeterminate preposition 'je,' the elastic verb 'meti,' the neutral termination 'aux,' etc, possibly would never have entered into my head if I had proceeded only upon theory. Some forms which had appeared to possess a wealth of advantage proved in practice to be nothing but useless ballast, and on this account I discarded several unnecessary suffixes.

"In 1878 it seemed to me that it was sufficient if my language possessed a grammar and a dictionary; its heaviness and want of grace I attributed only to the fact that I did not know the language sufficiently well; but practice ever more and more convinced me that a language requires in addition an indescribable something, a uniting element, giving to it life and a defined and unmistakable spirit.

"I therefore began to avoid making literal translations, and made an effort to _think_ in the neutral language.

"Later I noticed that the language with which I was occupied was ceasing to be a shadowy reflection of the language from which I happened to be translating, and was becoming imbued with its own life and invested with a spirit of its own, and acquiring a physiognomy properly defined, clearly expressed, and independent of any other influence. My speech flowed of itself, flexibly, gracefully, and totally untrammelled, just as my living native tongue.

"Yet another circumstance compelled me to postpone for a long time the appearance of my language; for many years another problem of immense importance to a neutral language had remained unsolved. I knew that everyone would say 'Your language will be of no use to me until the world at large accepts it, so I shall make no use of it until everyone else does.' But since the world at large is composed only of its units, my neutral language could have no future until it was of use to each separate unit independently of whether the world at large accepted it or not.

This problem I considered for a long while. At last the so-called secret alphabets, which do not necessitate any prior knowledge of them, and enable any person not in the secret to understand all that is written if you but transmit the key, gave me an idea. I arranged my language after the fashion of such a key, inserting not only the entire dictionary but also the whole grammar in the form of its separate elements. This key, entirely self-contained and alphabetically arranged, enabled anyone of any nationality to understand without further ado a letter written in Esperanto.

"I had left the University and begun my medical practice; I began to consider the publication of my labours. I had prepared the manuscript of my first brochure, 'an International Language, by Dr. Esperanto,' and sought out a publisher. And here for the first time I met that bitter practicality of life, the financial question, against which I had and still have to fight yet the more. For two years I looked in vain for a publisher. And when indeed I had found one he spent half a year in preparing my brochure for publication, and finally--refused.

At length, after strenuous efforts, I succeeded in publishing the brochure myself in July, 1887. Before I did so I was much perplexed--I felt that I stood before the Rubicon. Having once published my brochure, retreat would be impossible, and I knew what kind of fate attends a doctor who is dependent upon the public, if that public comes to regard him as a visionary, or a man who busies himself with side issues. I felt that it was staking my whole future peace of mind, my livelihood, and that of my family, but I could not abandon the idea which had entered into my body and my blood, and ... _I crossed the Rubicon_."

Lazaro Ludoviko Zamenhof.

[_Copyright reserved._]

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Dauxrigo).

(_Vidu la kvin antauxajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (_dauxrigo_).

Arielo.-- En Algxerlando.

Prospero.-- Ho! vi tion scias.
Monate al vi devos mi rediri
La staton tiam vian; vi forgesas.
Pro multaj krimoj kaj teruraj sorcxoj
Ne kompreneblaj por l'animo homa,
L'inferan sorcxistinon Sikorakson
Devigis tuj foriri l'Algxeranoj--
Nur cxar ne volis ili sxin mortigi.

Arielo.-- Jes, mastro.

Prospero.-- Nubokula sorcxistino!
Gravedan la maristoj sxin forlasis
Cxi tie! kie vi--laux via diro
Nun mia sklavo--tiam sxin obeis!
Sed, tro aera vi, spirito, estas
Por sxiajn abomenojn nepre fari:
Senlime furioza Sikorakso,
Per helpo de rimedoj potencegaj,
En tago, vin--al sxi malobeintan--
Enfermis en fendajxon de pinarbo.
Nu! tie vi suferis dekdu jarojn;
Dum tiu tempo Sikorakso mortis,
Lasinte vin por gxemi, akre krii,
Rapide, muelile, tra la ventoj!
Ankoraux estis la insul' senhoma,
Krom bestoforma la sorcxistinido....

Arielo.-- Gxi estas Kalibano.

Prospero.-- --Bestegulo!
Lin dresis mi por la domoservado--
Sencxesaj, dume, krioj viaj kauxzis
Kriegi lupojn, ecx kortusxis ursojn....
Infera turmentego! Sikorakso
Gxin povis ne forigi.--Sed mi venis,--
Auxdinte vin, la pinon oscedigis ...
Magie mi vin savis.

Arielo.-- Dankon, mastro!

Prospero.--Se nun vi remurmuros, mi tuj fendos
Trunkegon kverkan kies tuberajxoj
Englutos vin por krii dekdu vintrojn!

Arielo.-- Pardonu, mastro; mi estos obea,
Kaj spiritajxon mian de nun faros
Gxentile.

Prospero.-- Agu tiel; post du tagoj
Vi liberigxos.

Arielo.-- Nobla mastro mia!
Mi kion faros? kion? diru, kion?

Prospero.--Foriru; mara nimfo vi farigxu,
Sed, krom por mi, por cxiuj nevidebla.
Rapidu gxis vi estos tiaforma,
Kaj tien cxi revenu! (_Malaperas Arielo_).
(_Lauxte al Mirando_). Kara koro!
Mirando, vi vekigxu! ho! vekigxu!
Bonege jam vi dormis; nun, vekigxu!

Mirando.-- Rakonto stranga via al mi kauxzis
Profundan dormon.

Prospero.-- Tion de vi skuu.
Nun, iru ni viziti Kalibanon:
Neniam li respondon bonan donas.

Mirando.-- Li terurega estas malbonulo:
Ne amas mi lin vidi.

Prospero.-- Sed, filino,
Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi,
Alporti lignon, kaj balai cxambron,
Utila certe estas--Kalibano!
Ho, sklavo, sxlimo, kie vi kasxigxis?

Kalibano.--(_El interne_) Lignaro jam interne estas.

Prospero.-- Venu!
Alian faron tuj mi al vi donos:
Testudo, venu!
(_Reaperas Arielo akvanimfoforma_).
Bele, Arielo;
(_Mallauxte_) Auxskultu bone.

Arielo.-- Faros mi, sinjoro! (_malaperas_).

Prospero.--Venena sklavo, sorcxa diablido,
Tuj venu tien cxi! (_Venas Kalibano_).

Kalibano.-- Malsana roso
De Sikorakso sxlime balaita
Per korva plumo, sur vin nun sxprucigu!
Sud-okcidenta vento vin aknigu!

Prospero.--Pro tio, certe, vi, hodiaux nokte,
Suferos strecxojn, flankpikajxon sentos--
Elspiron haltiganta vizitisto!--
Ecx erinacoj sur vi ekzercigxos;
Mieltavole estos vi pincxita:
Pli pika cxiu pincxo ol abelo!

Kalibano.--Mi nun bezonas la tagmangxon mian:
Al mi l'insulon rajte apartenas;
Gxin mi heredis de patrino mia,
Gxis de mi vi forsxtelis la posedon.
Unue vi karesis min, ecx ofte
Vi akvon berogustan al mi donis,
La grandan kaj malgrandan lumojn montris
Brulantajn tage, nokte; al mi diris
Iliajn nomojn. Mi vin amis, tiam,
Kaj montris al vi la insulajn ecojn,
La fresxajn fontojn, fruktodonan landon,
Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn....

(_Dauxrigota_).

CORRESPONDENCE NOTES.

The Editor desires to thank numerous correspondents for their most valuable and interesting views on the Accent Question.

It will be recollected that April 10th is the last day for receiving votes on the matter, and it is hoped that all friends wishing to do away with the accents will kindly send their postcards before that date. As was anticipated, up to the present more replies have come to hand against the proposal than for it. It will naturally be supposed that those readers not sending any reply are in favour of the continued use of the accents. In the May gazette the question will be decided. It is somewhat early to prophesy, but unless a remarkable change sets in, the future Esperantists will be as their predecessors.

* * *

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, Vol. 1, No. 6Chapter I: Part 1

0%36 min left in chapter