Skip to content

Chapter I: Part 1

Text size

_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 4._

_February, 1904._

THE
ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading
of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page
President's speech at Annual Meeting 49-50
Dr. Zamenhof's Greetings by Phonograph 51
How to Found a Group (H. W. Clephan) 52-53
New Year's Poem (Clarence Bicknell) 54
Oje (Osip Ivanovich Elleder) 55
The Tempest, continued from pages 5, 31 & 40
(translated by A. Motteau) 56
Foreign Friends 57
Dr. Zamenhof's Views on an Academy 58-9
Giant Despair from Bunyan's Pilgrim's Progress
(translated by Joseph Rhodes) 60-61
Correspondence Notes 62
Various Items of Interest 63
Science Notes 64
Esperantists' Hymn (Fred Crook) 64

FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq.,
Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq.,
Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq.,
138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq.,
13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq.,
Compton Buildings, Bow Street.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie,
41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq.,
3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq.,
6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood,
21, St. George's Square.

SURBITON, P. Howard, Esq.,
The Bungalow, Cranes Park.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq.,
26, Park Crescent, N. Shields.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMASXINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASXINO.

_Tute liberigxita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

LINGVO INTERNACIA,

A Monthly Gazette entirely in Esperanto. Edited by M. Paul Fruictier.

Annual Subscription, 3/6. With Literary Supplement. 5/6.

Send to the Librarian, Esperanto Club.

Single Numbers, 4d.

The
Dictionaries
Are Ready.

ENGLISH-ESPERANTO,

By J. C. O'CONNOR, B.A. & C. F. HAYES, 2/6 net.

ESPERANTO-ENGLISH,

By A. MOTTEAU, 2/6 net.

These and all other books can be had from the Librarian--

P. H. HOWARD, Esq.,
The Bungalow, Cranes Park, Surbiton.

"The Playgoer."

The Leading Theatrical Magazine.
Illustrated Souvenirs of Plays.

An Up-to-date Artistic Record of
everything connected with
the Theatre.

THE ORGAN OF THE HABITUAL PLAYGOER.

SIXPENCE, MONTHLY.

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec. ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal.
FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Dobelnsgatan, Stockholm.
TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos._

No. 4.

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.

FEBRUARO, 1904.

Cxe Essex Hall, je Jan. 14, laux la anonco en The Esperantist, la Membroj kaj Amikoj de la London Esperanto Club jarkunvenis. Kaj sekve la raporto de tiu cxi kunveno postulas multe da spaco. Por ke aliaj interesajxoj ne estu limigitaj, la kutimata Gramatiketo estas forigita. Mi esperas ke la legantaro aprobos tiun cxi. La Prezidanto de la Klubo, Sinjoro Felix Moscheles, malfermis la kunsidon per longan kaj interesan Esperantan paroladon. Li diris:--

Estimataj Gesinjoroj,

La unuaj vortoj, kiujn mi diras je tiu cxi unua Jarkunveno, sendube devas esti parolataj en la lingvo kreita de nia glora majstro, Doktoro Zamenhof. Kaj la unua penso, kiu sin prezentas al mi, estas la tre felicxa, ke ni povas nin gratuli pri la sukcesoj, kiujn ni gajnis. Sed la gxojo, kiun mi nun sentas, ne devas silentigi la duan penson, kiu memorigas al ni cxion, kion ni ankoraux devas fari. Ni devas, kaj ni devas longatempe, jes, dum longaj jaroj, bataladi kontraux la antauxjugxoj enradikitaj en multaj el niaj samlandanoj, kaj ni ankaux devas batali kontraux la malhelpanta nescieco de tiuj, kiuj gxis nun ne estas auxdintaj la vocxon de nia kara lingvo.

La maniero, je kiu niaj kontrauxuloj traktas niajn penadojn, memorigas al mi la historion de ia Germana deputato, kiu, interrompante la paroladon de la ministro, ekkriis "Mi ne scias viajn argumentojn, sed mi tute malaprobas ilin." Tiel ankaux estas la taktiko de tiuj, kiuj cxiam provadas malhelpi la progreson de la mondo, kaj kiuj precipe malvolas je nia kara Esperanto. "Ni ne konas vian lingvon," ekkriadas tiuj cxi, "sed ni gxin tute malaprobas." Nu, tiaj blindaj kritikistoj ne povas maltrankviligi nin. Nia devizo estas "_Antauxen_," kaj tiu cxi alia eldiro de la glora Galileo: "_E pur si muove._" Kaj nun ni nature demandas kial _ni_, membroj de la Londono Klubo Esperanta povas antauxvidi je la estonteco kun tiom da konfido. Ni ne similas al tiu deputato; ni sercxas la kauxzojn kaj ni pesas la argumentojn de la aferoj. "Felicxulo tiu," diris Virgilo, "kiu povis sciigxi la kauxzojn de la aferoj."

Kial ni povas esti konfidemaj pri la kreskado kaj prosperado de nia Klubo? Tial ke gxi tiel bonege sukcesis dum la unua jaro de sia estado, ni devas demandi kial gxi tiel sukcesis. Jen la respondo je tiu demando. Gxi sukcesis, cxar gxiaj Membroj estas per fervoro plenigataj kaj pretaj por sencxese labori pro la propagando de la lingvo. Ni posedas inter nia membraro multajn Geesperantistojn, kiuj nin multege helpis, instruante Esperanton senpage, farante kursojn en diversaj kvartoloj de Londono, de Anglujo kaj ecx eble de la tuta mondo; cxar multaj el niaj membroj estas anoj de malproksimaj landoj. Ni estas konfidemaj, cxar ni havas Sekretarion (la sekvantajn frazojn la Redaktoro estas devigita pro la modesteco elstreki, cxar li ankaux estas la Hon. Sek.).

Miaparte, mi kredeble estas la sola kulpinda membro de la Klubo, cxar mi nur faris pro gxi la ordinaran cxiutagan propagandon. Tamen, mi gxojas atesti, ke ne malofte mi sukcesis varbi rekrutojn por nia Afero inter la nekreduloj. Neniu povas sin interesigi pli ol mi pri la celo de nia Klubo. De mia infaneco--nuntempe tre malproksima tempo--mi elsercxadis la rimedojn por interkonigi la diversajn naciojn de la mondo kaj kunligi ilin, anstataux malamigi, mortigi ilin. La plej potenca ilo por forigi la mallumon, kiu nin cxirkauxas, la cxiampova instrumento por kunligi la diversajn naciojn de la mondo, estas _La Lingvo Internacia_.

Ne forgesu, do, karaj gesamideanoj kaj geamikoj, ke, laborante pro la lingvo internacia, ni klopodas por benita kaj sankta celo; ni laboras por la felicxeco de estontaj generacioj, kaj por la plibonigo de la civilizita mondo.

Tuj post la fino de tiu cxi interesa parolado, la Vicprezidanto, Sinjoro J. C. O'Connor, legis leteron de la Kasisto, Sinjoro W. T. Stead, kiu malfelicxe ne povis cxeesti pro malsaneto. Sinjoro O'Connor ankaux diris malmultajn vortojn en la Angla lingvo pri la rapida progreso, kiun Esperanto faris inter ni.

Tiam la Hon. Sekretario legis Raporton pri la Klubaj aferoj, kiu estos sendata al cxiuj Membroj.

Frauxlino Lawrence tiam donis al ni du interesajn leterojn. Unu estis de Sinjoro Geoghegan, en Alaska, por kiu, bedauxre, spaco mankas. La alia estis de Doktoro Zamenhof, reakcentigante la fakton ke, se presistoj ne havas la akcentojn sur la literoj en Esperanto, ili cxiam povos anstatauxi la akcentojn per la litero "H" (chi, ghi, jhus, ehho, shi) kaj ke la akcento sur "UX" ne devas esti presata. Tiu cxi eble helpos nian aferon.

La Membraro de kelkaj aliaj Societoj, kiuj deziris kunligi sin kun ni, estis aldonita al la Londona Klubo Esperanta; kaj la oficiala parto de la kunveno finigxis per fanfarado, cxar nia kara Estro, Doktoro Zamenhof mem, sendis al ni paroladon per fonografo.

La uzo de fonografoj certe estas gravega ilo por la lernado de la elparolado de Esperanto, kaj tiuj, kiuj havas ilin, estos sagxaj, se ili acxetos Esperantajn cilindrojn. Sinjoro Rees, de la Modern Language Press, 13 Paternoster Row, London, afable venis por pruvi al ni tiun cxi fakton, per la cilindro de Doktoro Zamenhof, kaj alia el The Esperantist. La paroladon kiun Doktoro Zamenhof sendis tiel afablege al ni, mi jam estis kopiinta, antaux ol la transskribo alvenis. Tiu cxi fakto pruvos al skeptikuloj, ke la paroloj de nia Estro Varsovie tute estis Londone kompreneblaj al ni.

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj,

Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al cxiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter Vi, estimataj Anglaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, kaj mi gxojas kune kun Vi pro la belaj fruktoj, kiujn Via energia laborado donis en la dauxro de la foririnta jaro. Antaux unu jaro nia afero estis ankoraux tre malmulte konata en Via lando, kaj nun ni havas en Via lando jam tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj; ni havas diversajn klubojn de Esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton Esperantan. Preskaux cxio estas la frukto de laborado de la Klubo Londona, kiu povas esti fiera je la rezultato de sia unuajara penado. Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo Esperanta nia afero sxuldas koran dankon.

Parolante pri la sukcesoj de la Klubo Londona mi ne devas forgesi pri tiu malgranda rondeto Esperantista en Keighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la Esperantistoj Kihxlianoj!

La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo observas kun grandega intereso. Ni cxiuj esperas kaj antauxsentas ke, pli aux malpli frue, Londono farigxos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis; sed kiam gxi vekigxis, tio cxi estos kiel vekigxo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj cxiam pli kaj pli sonados kaj resonados en cxiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj auxskultados la vocxon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neuxtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tia potenca popolo kiel la angla, la mondo aplauxdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas ekmarsxos rapidege. Esperantistoj en Londono, Esperantistoj en Anglujo, laboru kuragxe kaj energie. Malfacila, tre malfacila, estas la semado, sed dolcxaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas Via rolo. La tuta mondo Esperantista rigardas Vin kaj multe de Vi esperas.

Tiu cxi parolado treege placxis al la auxdintaro, kiuj korege dankis la Doktoron pro lia aminda saluto. Sinjoro Motteau kun tri aliaj bonege kantis lian belan himnon "Espero" (presita je la dek-sesa pagxo de The Esperantist), kaj cxiuj entuziasme kunkantis la hxorajxon. Post multaj paroladetoj kaj bela poemeto, kiun elparolis Frauxlino Schafer, la kunveno finigxis, kaj cxiuj el la partoprenintoj revenis hejmen pripensantaj kiel helpi la kreskadon de Esperanto en Anglujo, kaj tra la tuta mondo.

At Essex Hall, on Jan. 14, as announced in The Esperantist, the members and friends of the London Esperanto Club held their annual meeting. And consequently the report of this meeting demands much space. In order that other interesting matter should not be limited, the usual short grammar is left out. I hope readers will approve of this. The Club's President, Felix Moscheles, Esq., opened the meeting by a long and interesting speech in Esperanto. He said:--

Ladies and Gentlemen,

The first words I say in this first annual meeting must, undoubtedly, be spoken in the language created by our illustrious master, Doctor Zamenhof. And the first thought which occurs to me is the most happy one that we may congratulate ourselves on the successes which we have gained. But the joy I now feel must not silence the second thought which reminds us of everything which we still have to do. We must, and for a long time, yes, for long years, keep on fighting against the rooted prejudices of many of our fellow-countrymen, and we also have to contend against the obstructing ignorance of those who, till now, have not heard the voice of our prized language.

The manner in which our opponents treat our efforts calls to mind the tale of a certain German deputy who, interrupting the speech of the Minister, cried out, "I do not know your arguments, but I thoroughly disapprove of them." So also are the tactics of those who continually endeavour to hinder the world's progress, and who bear an especial ill-will against our valued Esperanto. "We do not know your language," these are ever proclaiming, "but we thoroughly disapprove of it!" Now, blind critics of that sort cannot disconcert us. Our motto is "_Forwards_," and this other saying of the glorious Galileo: "_And nevertheless it moves._" And now we naturally ask why we, Members of the London Esperanto Club, can look into the future with so much confidence. We do not resemble that deputy; we seek for the causes and weigh the arguments of things. "Happy that man," says Virgil, "who has been able to discover the causes of things."

Why may we be confident as to the continued growth and prosperity of our Club? Since it has succeeded so very well during the first year of its existence, we must ask why it has thus succeeded. Here is the answer to that question. It has succeeded because its members are filled with fervour, and are ready to labour ceaselessly to spread the language. We possess among our members many Esperantists who have very greatly helped us in teaching Esperanto without charge, in holding classes in various parts of London, of England, and even of the whole world; for many of our members are inhabitants of distant lands. We are confident because we have a Secretary (the sentences following the Editor is compelled by modesty to delete, as he is also the Hon. Sec).

I, for my part, believe I am the only blamable member of the Club, as I have only assisted it by the ordinary daily propaganda. Nevertheless, I rejoice to state that not infrequently have I succeeded in enrolling recruits for our Cause from among the incredulous. Nobody can interest himself more than I about the purpose of our Club. From my childhood--now a very remote period--I have continually been seeking out means for making the various nations of the earth acquainted with one another, and to cause them to unite instead of hating and killing each other. The most powerful means for dispelling the darkness which surrounds us, the ever-powerful instrument for uniting the various nations of the earth, is _the International Language_.

Do not forget, then, dear fellow-thinkers and friends, that, in working for the cause of the international language, we are devoting ourselves to a blessed and a holy aim; we are striving for the happiness of future generations, and for the amelioration of the civilised world.

At the termination of this interesting speech the Vice-President, J. C. O'Connor, Esq., read a letter from the Treasurer, W. T. Stead, Esq., who was not able to be present on account of a slight illness. Mr. O'Connor also said a few words in English on the rapid progress Esperanto has made amongst us.

Then the Hon. Secretary read a Report of the Club's affairs, which will be sent to all Members.

Miss Lawrence then gave us two interesting letters. One was from Mr. Geoghegan, in Alaska, for which, unfortunately, we have not space. The other was from Dr. Zamenhof, once more accentuating the fact that, if printers have not the accents over Esperanto letters, they may always substitute the accents by the letter "H" (ch, gh, hh, sh, jh), and that the accent over the "UX" need not be printed. This will, possibly, help our Cause.

The Members of some other Societies, who wished to unite with us, were added to the London Esperanto Club; and the official part of the meeting terminated with a flourish, for our dear Chief, Dr. Zamenhof himself, had sent us a speech on the phonograph.

The use of phonographs is certainly an important means of studying the pronunciation of Esperanto, and those who have access to them will be wise in getting Esperanto records. Mr. Rees, of the Modern Language Press, 13, Paternoster Row, London, kindly came to prove this fact by means of Dr. Zamenhof's record, and another one from The Esperantist. I had already copied the speech which Dr. Zamenhof thus kindly sent before the transcript arrived. This fact will prove to sceptical people that our Chief's words in Warsaw were quite intelligible to us in London.

Esteemed Ladies and Gentlemen,

Not having the power of participating in person in the first annual meeting of the London Esperanto Club, I send by phonograph my hearty greeting to all participants in the meeting. In my imagination I picture to myself that I now sit with you, esteemed English friends to the idea of an international language, and I rejoice with you at the fine fruits which your energetic continuous labour has given in the course of the past year. One year ago our Cause was still but little known in your land, and now we already have in your land very many most warm and sincere friends; we have various Esperanto groups, we have permanent Esperanto classes, we have a beautiful Esperanto Gazette. Almost all this is the fruit of the labour of the London Club, which may be proud of the result of its first year's endeavours. To the noble and energetic conductors and workers of the London Esperanto Club our Cause owes most hearty thanks.

In speaking of the successes of the London Club I must not forget that little Esperantist circle in Keighley, which gave a start to our movement in England. Our hearty greeting to the Keighley Esperantists.

The entire world observes with very great interest the work of the London Esperanto Club. We all hope and anticipate that, sooner or later, London will become one of the most important centres of our Cause for the whole world. London has for a long time slept; but when it awakens it will be as the awakening of a lion. A mighty voice will issue forth from London, and will sound and resound in all parts of the earth. The nations will listen with attention to the voice issuing from the centre of the English-speaking world. When such a powerful nation as the English begins speaking of the brotherhood of nations and the neutrality of international relations, the world will applaud with enthusiasm, and that sacred Cause for which we contend will march forward with great strides. Esperantists in London, Esperantists in England, work courageously and energetically. Difficult, very difficult, is the sowing, but sweet and blessed will be the fruits. Great and important is your _role_. The whole Esperantist world watches you and hopes much from you.

This speech greatly pleased the audience, who most heartily thanked the Doctor for his kind greeting. Mr. Motteau, with three others, sang most effectively his beautiful hymn "Espero" (printed on the page 16 of The Esperantist), and all joined in the chorus with enthusiasm. After many short speeches and a pretty poem recited by Miss Schafer, the meeting came to an end, and all the participants returned home thinking how to help the spread of Esperanto in England, and throughout the world.

KIEL FONDI ESPERANTAN GRUPON.

La fondigo de Esperanta Grupo, por ke gxi havu bonsukceson, postulas multe da kapableco de organizado, entuziasmon senliman, grandan paciencon, kaj firman decidon ke la grupo prosperos, malgraux la malfacilajxoj, kiuj staras en gxia vojo.

Sendube la kreado de tia societo aux grupo kauxzos al vi amason da laborojn, kiun cxiu ajn krom entuziasmulo prave povus nomi sklaveco. Kalkulante la korespondadon, la verkadon de artikoloj, kaj la faradon de cxio, kion ni povas por gajni la atenton de la skeptikema Publiko, plie la varbadon de aliaj samideanoj por ricevi ilian kunhelpon, la laboro vere estas senfina. Sed aliparte, la rezultatoj de viaj penoj estos rekompenco multe pli granda ol sia kosto, cxar, interalie, oni konatigxas kun multaj interesaj personoj, cxeestas cxe multaj instruantaj priparoladoj, kursoj, k.t.p., kaj, krom tio, gxuados nombron da aliaj profitajxoj, kiun bone valorigas la laboradon elspezitan.

Kompreneble, oni apenaux bezonas diri, ke viaj klopodoj tute ne finigxos tiam, kiam vi estos fondinta la grupon. Efektive, ili nur jxus komencigxis.

Oni cxiam trovos en nova movado kiel Esperanto, multe da personoj, kiuj volonte alprenos gxin dum dauxras la intereso ordinare elvokita de novajxo ia; sed tuj kiam gxi cxesas esti priparolata, ili kviete lasas gxin subfali. Pri tiaj membroj oni devos precipe zorgi; se iu el ili forlasos cxeesti la kursojn aux sxajnos perdi sian intereson je la afero, skribu mallongan leteron aux aliru viziti lin, por certigi lin, ke la Grupo bezonas lian kunhelpon.

Nu, rilate al la maniero laux kiu mi volus agadi por fondi grupon.

Unue, estas la Publika Gazetaro, institucio, kies gravaj utilajxoj por tia movado kiel tiu-cxi, estas absolute necesegaj. Gxi liveros al ni la solan efektivan ilon por disvastigi Esperanton inter la gxenerala publiko. Mi konsilas personajn paroladojn kun Redaktoroj, la plimulto el kiuj jam interesigas sin je lingvaj aferoj, kaj mi kredas, ke vi renkontos nenian malfacilajxon priparoladi Esperanton kun ili, kaj ricevi ilian subtenpromeson fine. Artikoloj donantaj skizon pri la movado de gxia komencigxo, ankaux ekzemploj, por montri gxian utilecon komercie, literature kaj sociale, devos esti prezentataj. Kiel eble plej ofte korespondado por-kaj-kontrauxa, devas esti iniciatata.

Nun tiam kiam, nia afero reale ekmovas en tiu cxi lando (pardonu min se mi kaptas la nunan okazon por diri kiel mirinda, laux mia opinio, estas la progreso, kiun gxi jam faris, kiam oni konsideras ke apenaux pasis dek du monatoj de gxia komencigxo), mi estas certa, ke trovigxos multaj Esperantistoj cxe diversaj partoj de Britujo, kiuj tre volonte donos sian subtenon al la afero, skribante leterojn en la Gazetaro pro la fondo de ia ajn Klubo, Grupo, aux Societo. Tia korespondado sendube pruvos, ke ekzistas multe da kontrauxuloj al nia ideo. Tio-cxi estas neevitebla por ia nova movado, kaj iliaj kontrauxdirajxoj devas esti gxentile auxskultataj, kaj lerte rebatitaj de iu el ni, kiu posedas la necesan kapablecon por tia laboro. Ni cxiam memoru, ke tia kontrauxeco pli multe valoras por ni ol apatio kaj indiferenteco.

Elvokinte dum kelke da tempo, intereson pri la afero, kaj tiel kauxzis ian parton de la publiko igxi dezireman eklerni pli da gxi, faru publikan paroladon pri la temo de Helpanta Lingvo Internacia. La Prezidanto devas esti loka eminentulo ia.

Anoncoj de la kunveno devos enpresigxi en la lokan Gazetaron. Ankaux estos bone, ke vi petegu la apogon de la diversaj Institucioj Literaturaj de la lokajxo, kaj, arangxinte la kunvenon, alsendu al cxiu Sekretario, por dissemado inter la membroj, cirkuleretojn sciigantaj gxian daton, lokon kaj celon.

Je la finigxo de la parolado, invitu disputadon, kaj tuj anoncu la fondon de la nova Grupo (nature, la regularo, proponoj, k.t.p., devas esti antauxe formulitaj), decidu pri la titolo de la Grupo, difinu gxian celon, kaj elektu la registaro, k.t.p. Tion farinte petu al viaj auxdantoj, ke ili tuj farigxu membroj.

La abonpago devos esti tiel malgranda, ke gxi ne farigxu baro por malhelpi ies ajn aligxon.

Cxi tiuj estas la cxefaj principoj, laux kiuj mi ekfondis la Societon, kies Hon. Sekretario mi estas; kompreneble ne sen havinte la valoran kunhelpon de la aliaj membroj (el kiuj konsistas la nuna Komitato), kaj ankaux tiun de la nelacigebla Hon. Sekretario de la Esperanto Klubo, la Redaktoro de tiu cxi Gazeto.

Mi kore esperas, ke tiuj cxi malmultaj rimarkoj utilos al samideanoj, kaj ke ili estu kuragxigitaj por fondi Grupojn en tiaj regionoj, kie neniaj nun trovigxas.

HOW TO FOUND AN ESPERANTO GROUP.

The founding of an Esperanto Group, so that it should be successful, demands much organising ability, boundless enthusiasm, great patience, and firm determination that the group shall prosper, in spite of the difficulties which stand in its path.

Undoubtedly the creation of such a society or group will cause you an amount of work which anyone other than an enthusiast would justly name slavery. In reckoning up the correspondence, the writing of articles, and the accomplishing of everything we can do to gain the attention of the sceptical public, besides the enrolling of other adherents in order to gain their cooperation, the work is truly endless. But, on the other hand, the results of your trouble are recompense far greater than the cost, for, among other things, one becomes acquainted with many interesting persons, is present at many edifying lectures, classes, etc., and, besides this, one enjoys a number of other advantages which are well worth, the labour expended.

Of course it is hardly necessary to say that your great exertions certainly do not cease when you have founded the group. In fact, they have only just commenced.

One will always find in a new movement like Esperanto many persons who will willingly take it up while the interest lasts, which is generally aroused by any novelty; but, as soon as it ceases to be talked about, they quietly let it drop. Of such members one must take especial care; should any one of them discontinue attending the classes or seem to lose interest in the subject, write a short letter or pay him a call to assure him that the group needs his cooperation.

Now, as regards the _modus operandi_ for founding a group.

In the first place, there is the Public Press, an institution whose uses in such a movement as this are absolutely essential. It will give us the only effectual means for spreading Esperanto among the general public. I advise personal interviews with Editors, the majority of whom are already interested in matters linguistic, and I believe you will not encounter any difficulty in discussing Esperanto with them, and in finally obtaining their promise of support. Articles giving a sketch of the movement from its commencement, also examples for illustrating its uses for commerce, literature, and society must be submitted. As often as possible correspondence _pro and con_ should be initiated.

Now that our cause really begins to move in this land, (excuse me if I take the present opportunity to say how remarkable, in my opinion, is the progress it has already made when one considers that scarcely twelve months have passed since its commencement), I am certain that many Esperantists will be found in various parts of Britain who most willingly will give their support to the movement by writing letters to the Press in favour of the foundation of any Club, Group, or Society. Such correspondence will doubtless prove that there exist many opponents to our proposal. This is inevitable in any new scheme, and their adverse comments must be politely listened to, and instructively refuted by any of us who possess the necessary capability for such work. Let us ever bear in mind that this opposition is to us of far greater worth than apathy and indifference.

Having aroused, for a time, interest in the subject, and thus having caused a certain section of the public to become desirous of learning more about it, give a public lecture on the theme of an Auxxiliary International language. The Chairman should be someone of local eminence.

Announcements of the meeting must be printed in the local Press. It would also be well to seek the support of the various Literary Institutions of the neighbourhood, and, having arranged the meeting, to send to every Secretary, for distribution to the members, bills announcing its date, place, and purpose.

At the termination of the lecture invite discussion, and then and there announce the foundation of the new Group (obviously the rules, proposals, etc., must be drawn up beforehand), fix the title of the Group, define its purpose, and elect its officers, etc. This done, ask your audience to at once become members.

The subscription must be so small as to form no obstacle to anyone's joining.

These are the chief principles by which I have founded the Society whose Hon. Secretary I am, but certainly not without having had the valuable cooperation of the other members (of whom the present Committee is composed), and also that of the indefatigable Hon. Secretary of the Esperanto Club, the Editor of this Gazette.

I sincerely hope that these few remarks will be useful to Friends-in-Esperanto, and that they will be encouraged to found Groups in those localities, where none at present exist.

H. W. Clephan.

LA NOVA JARO 1904.

Originale verkita de CLARENCE BICKNELL, Kun Angla traduko.

Cxu la Jar' Nova povus esti
Sen kruco aux doloro?
Sen tim' pro ia perd' malgxoja
En tre proksima horo?

Cxu estos gxi de brila lumo
Sen unu ombr' malbona?
Cxu estos kampoj floroplenaj,
Kaj cxiu flor' fruktdona?

Sen dornoj estu la rozujoj
Sed rozoj plimultigxu!
Pli bona ol komenco sia
La Nova Jar' finigxu!

Almenaux gxi devigxos porti
Progreson al la tero,
Cxar DI' al ni vidajxojn novajn
Donacos de la Vero.

A year without a sorrow
Or a cross,
Or dread of any morrow
Bringing loss. Could it be?

A year of light, with shadow
Scarcely one?
Of fruits in every meadow,
Thistles none. Will it be?

A year of many roses
And few thorns;
A year that brighter closes
Than it dawns. May it be!

A year of God's unfolding
Wider wings;
A year of man's beholding
Better things. Must it be!

OJE.

RUSA SKIZO, Originale Verkita de OSIP IVANOVICX ELLEDER.

Melankolia auxtuna nebulo disvastigxis super la cxirkauxajxo. Malgaja malsupreniganta Novembra nebulo. Griza en griza aperigxas cxio. Grizaj nuboj tiradas tien malalte sur la cxielo, preskaux kun manoj preneblaj. Kiel nigraj dikaj buloj sidas korvoj sur pintoj de nudaj senfoligxitaj arboj, cxie kaj tie malrapide, mallauxte ekflugante. Multaj grandaj akvogutoj de la matena nebulo pendigxas sur la brancxoj malsuprenigxinte ilin: larmoj de naturo postplorantaj al la pasintaj belaj somertagoj. Malgxojeco en la naturo, Malgajeco en homa koro.

El la budo, sur la korto, sonadas lauxtega hundbojado. Jam de frua mateno gxi sonadas. La granda nigra hundo bojas. Li bojas cxar li sopirigxas je sia bela ordonantino, kiun li pli frue cxiam kaj cxie akompanadis, sed nun oni lin alcxenigis kaj li ne povante al sia amanta, cxarma ordonantino kuri, bojas. Li sencxese estis bojanta, malgaje----.

La cxarmega frauxlino, ordonantino de Oje amis tiun hundon bojantan, kiu sxin pli frue, kiam sxi estis en la vilagxo vizitanta sian fratinon, akompanis cxiam kaj cxie; sed nun ne estis tio eble--! Ho! kiel alie tiam sonadis lia bojado, kiel gxoje, hele, sed nun----

Sxi iris al la budo. La hundo saltadis antauxen al sxi, sed la cxeno tiris lin ree malantauxen, li sxiris fortike je la cxeno, sed gxi estas pli forta ol li kaj ne lasas lin. La juna frauxlino pasxis al Oje kaj elteniginte sian malgrandan blankan maneton, sxi karesadis lin. La hundo frenezigxis de gxojo. Li estis granda rusa cxashundo, malbela sed fidelega. Kun siaj mallumaj sagxaj hundokuloj li prudente rigardadis la belajn okulojn de sia ordonantino kaj, silentigxinte, kvieteme li premis sian nigran kapon je sxia vestajxo.

Rimarkinde! La okuloj de Oje havis similecon kun sxiaj okuloj. Ne en la koloro, sxiaj estis grizabluaj, liaj brunaj, sed la esprimo en ili estas egala. Rimarkinda simileco!

Sur la korto regxis nun silentado, sed ne por longe. La bela frauxlino foriris kaj Oje ree malgaje bojadis.--Post kelkaj tagoj la bojado de Oje enuigis la belan frauxlinon kaj, cxar li ne cxesis, restante cxiam alcxenigita sxi, preninte belan pezon de rostita viando kaj irinte al la budo, jxetis gxin tien, dirante "Havu, mangxu kaj kvietigxu!" Sxi eldiris tion malkare, malmole kaj foriris sen ia kutima amema vorto, sen kareso. Hodiaux sxi estis iom cxagrenita, la bela frauxlino.

Malgaje postrigardis Oje sian amantan malproksimigxantan ordonantinon. Malgaje li ekbojis kaj kasxigxis en la budon. Aljxetitan viandon li ne mangxis.

En la sekvanta nokto frostigxis kaj falis iom da negxo. Matene regxadis tutega silentado sur la korto.

La servistino forirante vespere vidis ke, antaux la budo, kusxas la nigra Oje sur la negxo entendata, senmove. Proksimigxinte sxi vidis ke li estas mortinta. Antaux li kusxis la bela peco de rostita viando.

"Ho, Dio estu lauxdata," diris la servistino, "li pli ne maltrankviligos la domon": kaj sxi rapidis alkomuniki tiun bonan novajxon al la aliaj domlogxantoj.

"Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino.

"Ho, ne!" respondis la servistino, "kusxas ankoraux apud li la granda peco de viando kiun nia frauxlino hieraux jxetis al li."

"Ah, nia frauxlino, ni devas do al sxi tuj alkomuniki tiun aferon," rimarkis la maljunulino "sxi amis Ojen, kvankam mi vidis ke sxi hieraux estis al li malkara; spite tion sxi amis lin, mi scias. Iru, Nellie, kaj diru al sxi ke Oje mortigxis; sxi estas en rugxa cxambro. Mi nun estas okupata, cxar morgaux mi havas grandan lavadon."

----Nellie foriris al la ordonantino----

* * *

Vesperstelo jam aperigxis. Ekstere farigxis klare, froste. La plena luno hele allumigis cxiujn objektojn sur la korto, kie nun estis senvivo, funebro.--Cxe la fenestro de rugxa cxambro, apoginte sin al la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La vizajxon forte alpremigita je la vitro, sxi rigardadis eksteren. Jam longe sxi staris tiel enprofundigxinta en pensoj. Sxiaj rigardoj estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kusxis tie antaux sia logxejo Oje, la mortinta rusa cxashundo. Akre, klare desegnigxis la konturoj de la senviva korpo sur la blanka negxplato. Liaj largxe malfermigitaj brunaj okuloj sxajnis rigardadi alten al la fenestro de sia amanta ordonantino. Li kusxis tie kvazaux en la morto ankoraux gardante sxin.

Longe rigardadis la juna virino senmove, senlauxte, al sia fidela mortinta akompaninto.

Kion sxi pensadis? Cxu sxi pensis pri Oje, kiel en pasintaj belaj somertagoj fidele li akompanadis sxin, je sxiaj promenadoj? Aux cxu sxi bedauxris siajn lastajn malmolajn vortojn? Kiu povas tion scii? Eble sxi tute ne pensis pri la senviva hundo, eble sxi en tiu momento kalkulis kiamaniere sxi akiros alian. Kiu povas scii tion? Kompatinda Oje!----

Sed nun trafis la argxenta lunradio sxian vizajxon kaj eklumigis du multepezajn larmojn. Du grandaj perloj briligxis en la belegaj grizabluaj okuloj.--"Felicxa Oje" gxentile sxi sopiris. "Fidela en la vivo, fidela ankoraux en la morto" mallauxte parolis la lipoj de la juna frauxlino en rugxa cxambro.--"FELICXEGA OJE."----

En la nokto falinta negxo mole kovradis lian korpon.

[_Copyright reserved._]

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Dauxrigo).

(_Vidu la tri antauxajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (dauxrigo).

Prospero.--De mi plu li ne vidis vualitan
La rolon kiun ludis Antonio--
Min rigardante kiel malsagxulon,
Kaj regxon sole de mizeraj libroj--
Li absolute duko sin anoncis!
Avida tiel estis li je povo
Ke li konsentis al la regx' Alonzo
Duklandon fari depagantan jare,
Submetis dukan al la regxa trono,
Milanan kapon altan li klinigis ...
Duklando, gxis li, cxiam liberama!
Ve! Kia mallevajxo!

Mirando.-- Diaj povoj!

Prospero.--Konduton lian notu, al mi diru
Cxu frate kun mi agis via onklo--

Mirando.-- Mi pekus se ne noble mi ekpensus
Pri la avino mia--sed, patrinoj
Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.

Prospero.--L'enradikita malamiko mia,
Alonzo tuj aprobis la proponon
Per kiu, por la submetigxo landa
Kaj jara pago de dukatoj multaj,
Forpelus Antonio min kaj miajn
El la duklando, kiun de la regxo,
Kun multaj gxojaj, luksaj gratulegoj,
Akceptis nun perfida mia frato.
Soldatojn estis li subacxetinta,
Pordegojn li malfermis en la nokto ...
Envenis bando, kiu, tra l'mallumo,
Forportis min, kaj ankaux vin gxemantan,
Rapide el Milano!

Mirando.-- Ho ve, patro!
Tiamajn plorojn mi ne plu memoras,
Sed la pripenso min devigas plori.

Prospero.--Auxskultu, tamen plie, gxis mi venos
Al nuna la afero--cxar sen tio
Ne tauxgus la rakonto.

Mirando.-- Kial ili
Tuj ne mortigis nin?

Prospero.-- Demando prava,
--El la rakonto rajte postulata--
Pro l'amo de l'popolo al Prospero
Ne faris ili sangavidan krimon:
Perfidon tiel ili belsxajnigis
Ke gxi blindigis cxiun Milananon.
En barko nin elsendis ili maren,
Sed, kiam la marmezon ni atingis,
Nin ili jxetis en putrantan sxipon
Senmastan, sensxnurajxan, forlasitan
Ecx de la ratoj.--Ho ve! malfelicxaj!
Ni ekkriadis al la marondegoj,
Ekgxemis ni al la gxemantaj ventoj ...
Koncerto stranga, sed ne simpatia!

Mirando.-- Cxielo! kia mi malhelpo estis!

Prospero.--Ho, ne! farigxis vi kerubo vera,
Traplenigita de l'cxiela beno;
Rideto via min revivigadis!
Mi maron kiam faris pli salitan
Per el la koro tiel akraj ploroj,
Vi kuragxigis min kaj fortigadis
Por kontrauxstari eblan mizeregon!

Mirando.-- Sed kiel ni el sxipo landon trafis?

Prospero.--Per Dia helpo, kara!--Jes; nutrajxon
Ni havis--kiun regxa konsilano
Gonzalo--elektita de Alonzo
Por tiel nin elpeli--al ni donis.
Cxiele inspirita bonfarinto!
Li plie ricxajn vestojn, sxtofojn, silkojn
Aldonis--pli ecx ol mi diri povas!
Objektojn, kiujn gxis nun ni uzadis,
Utilajn kaj bonegajn. Cxar li sciis
Ke estas mi precipe libramulo,
Eltiris li el la biblioteko--
De mi sxatita pli ol la Duklando--
Amatajn librojn, kaj al mi alportis.

Mirando.-- Cxielo volu tiun homon beni!
Mi tre dezirus vidi lin!

Prospero (_Remetas la mantelon_).--Mirando,
Auxskultu de l'rakonto la finigxon.
Cxi tien sur insulon ni alvenis,
Cxi tie mi mem, edukisto via,
Instruis vin pli zorge ol princinon
Gxuantan vane multajn liberhorojn,
Aux guvernistojn ne zorgamajn tiel.

Mirando.-- Cxielo rekompencu vin!--Nu, patro,
Mi petas, diru kial vi jxus kauxzis
Tielan marventegon.

Prospero.-- Nu! sciigxu
Ke tien cxi, hodiaux, per okazo
Felicxa, kvankam stranga, jxus alvenis
La malamikoj miaj. Nun dependas
Zenito mia de favora stelo,
Influon kies devas mi fidele
Akcepti--aux neniam relevigxi--
Demandoj cxesu! Vi nun dormi volas--
Kontrauxbatali tion vi ne povos--
Filino, gxin obeu! (_Mirando ekdormas_).

(_Dauxrigota_).

ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Estas bedauxrinde ke, gxis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro lerni, ke Grupo fondigxis en la cxefurbo de tiu lando. La "Berlina Esperantista Grupo" espereble farigxos centro de multaj estontaj societoj, kaj cxiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la membroj de gxia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel, Prinzenstrasse, 95, Berlin.

* * *

Ankaux estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondigxo, en pli malproksima regiono. Ni cxiuj bone scias ke Meksikujo estas tre ricxa lando, sed nur antaux kelkaj tagoj gxi aldonis la karan Esperanton al siaj aliaj trezoroj. La Gazeto _El Minero Mexicano_ enpresis tutan pagxon pri la fondo de tiu cxi plej juna grupo, en la Hispana kaj Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu cxi apogo de tia grava jxurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn.

La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn sciigxojn pri gxi. Cxar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi presigis kelkajn liniojn el tiu cxi anonco en la lingvo de Cervantes. Cxu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos gxin kompreni?

"Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino como intermediaro entre todas las naciones."

* * *

Sed, nunatempe, trovigxas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala lingvo ankaux estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute ne komprenas tiun cxi belan sudan lingvon. Ni legu eltirajxon el "_Malta_," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar. "L'Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue; al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle. I libri che trattano sullo studio dell' Esperanto sono oramai tradotti in diciotto lingue."

Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun cxi enpreson de lingvo alia ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, cxar estus interese ekscii, kiun el tiuj cxi du lingvoj pli similas je Esperanto.

* * *

Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre placxos al niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta grupo (72 membroj) aperis en la Januaro Esperantist.

Lia Mosxto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas la Prezidanto de tiu cxi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro cxe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la Nova Jaro, la Redaktoro de tiu cxi Gazeto ricevis tre afablan leteron, kiu sciigis lin pri lia elektigxo kiel Hon. Prezidanto de la Grupo.

Kvankam li multe klopodadis pri la naskigxo de la Grupo, li tute ne atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj deziras per la kolonoj de The Esperantist sendi sian koran dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide antauxmarsxos gxis la pordoj de akordado internacia.

* * *

Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:--

Estimata Sinjoro,

"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaux cxiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaux 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene."

Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj sendube tiu cxi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam trovigxas multe da samideanoj.

Bedauxrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun tiu cxi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu cxi afero.

* * *

En la komencigxo de Januaro aperos la unua numero de la _Juna Esperantisto_, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. Gxi eliros cxiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaux 16 pagxoj auxtografie presataj. Gxia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes, Geneva, Switzerland.

* * *

La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj de The Esperantist. Malfelicxe estas tute neeble tuj respondi pri la tauxgeco kaj presebleco de tiuj cxi artikoloj, kaj li esperas, ke amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn.

DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO.

Courtrai (Belgujo), 12an de Januaro.

_Al la Redaktoro de_ The Esperantist.

Kara Sinjoro Redaktoro,

En la lasta numero de via tre estiminda jxurnalo, vi konsentis publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio via jxurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron:

"Kara Sinjoro,--Vian ideon pri la arangxo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, gxi devas esti arangxita laux la sekvantaj principoj:

1. Gxi devas esti bone kaj zorge arangxita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta _festo_ de internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri gxi kaj por ke gxi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aligxi al ni. Krom paroloj oni devas arangxi komunajn kantojn en Esperanto, eble ecx ian internacian ludon aux publikan konkurson; oni devas arangxi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antauxe eksciti la interesigxon de la tuta urbo, por ke al cxiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;--per unu vorto, oni devas fari grandan _impreson_, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.

2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sed _nenion_, absolute nenion oni devas paroli pri iaj _sxangxoj_ aux '_plibonigoj_!' Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapuk, gxi devas resti por ni absolute _netusxebla_, tiel same kiel cxiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuragxas proponi iajn reformojn, kvankam cxiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.

Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri arangxo de ia konstanta 'Centra Komitato' kiu prezentus per si la plej altan auxtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi cxiujn dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur pri demandoj _dubaj_; fari iajn _sxangxojn_ en la lingvo la komitato _ne_ havos la rajton. Kun la arangxo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian dangxeran pasxon; tial mi nun publike ankoraux nenion parolas pri tio cxi, sed mi konsiligxados pri gxi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montrigxos bona, tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.

Sed cxu Centra Komitato estos fondita aux ne--tiu cxi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Cxiaj paroloj pri reformoj aux plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, cxar ili havas nenian celon nek estontecon. Cxu centra komitato estos fondita aux ne--unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo Esperantista en la nuna tempo komprenas gxin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraux cxiu ektusxo de tiu principo; tiu cxi principo estas: _Simile al cxiu alia lingvo Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo_ formita _kaj_ netusxebla. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos nur tiam kiam nia lingvo estos jam _oficiale akceptita_ de la tuta mondo. _Gxis_ tiu tempo la netusxebleco de la lingvo estas la _plej fundamenta_ kondicxo por nia progresado.

Mi parolas tion cxi ne kiel _auxtoro_ de la lingvo, sed kiel _simpla esperantisto_, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de Volapuk. Kiel auxtoro de la lingvo, mi pli ol cxiu alia volus ke gxi estu kiel eble plej perfekta; por _mi_ la retenigxado de plibonigoj estas pli malfacila ol por cxiu alia; kaj mi ecx konfesas ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn, sed gxustatempe mi ekmemoradis pri la granda dangxereco de tia pasxo kaj mi forjxetadis mian intencon.

Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian leteron.

Via
(Subskribite) Zamenhof."

Antaux cxio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron. Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed ankoraux pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al nia afero. Poste mi deziras, cxar kelkaj Esperantistoj negxuste komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[1] nur celis prepari kaj naski la rimedojn por kontrauxbatali efike la dangxerojn kiuj nune minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongreso devenus ia auxtoritato (cxu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia kreinto de Esperanto?), ia auxtoritato kiu povus _precipe_ gardi kaj konservi nedifektita, for de cxia ajn "plibonigo," nian karan lingvon kaj, tiele, gxin konduki al la triumfo.

Tial mi estas tre felicxa cxar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la programon kiun plenumos tiu organizajxo kaj cxar li tiel energie protestis kontraux la rolo _reformada_ kiun kelkaj Esperantistoj deziris altrudi al gxi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam gxin efektivigos Dro. Zamenhof. Kaj, gxis tiu tago, ni unuanime konsideru la auxtoron de Esperanto kiel _nian solan auxtoritaton_: ni petu pri liaj konsiloj por solvi niajn dubojn kaj _ni uzu neniun novan vorton ne aprobitan de li_.

La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos cxiun mallumon, cxiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj allogantan vojon de la malsukceso sed ankaux tiun de la triumfo.

Cxiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj jxurnaloj nun densigxu cxirkaux nia kara Majstro, ili tre konvinkigxu pri la vereco de liaj paroloj kaj neniam forgesu ke _nur per la unueco de la lingvo kaj la unuigxo de la koroj ni ricevos la venkon_!

Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton.

Maurice Seynaeve,
Belgujo.

FOOTNOTE:

[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.

N.B.--La Redaktoro deziras korege danki Doktoron Zamenhof pro la sendo de tiu cxi letero. Estas tute necese ke cxiuj amikoj de la lingvo internacia kunlaboru pro la dezirata celo harmonie, kaj akcepti la lingvon tiel kiel gxi nun estas. La kolonojn de The Esperantist ne estas malfermigxitaj por la enpreso de "plibonigo" ia, al la nuna tempo, cxar, sub la estreco de Doktoro Zamenhof la afero jam estas bonege progresinta kaj la lingvo placxas al cxiulandanoj. Nunatempe Esperanto enhavas unu grandan malfacilajxon kiu multe malhelpas gxian universalan alprenon: La akcentoj sur la literoj! Sed Dr. Zamenhof bone komprenis tiun cxi fakton, kaj diris ke oni cxiam povas anstatauxi ilin per la litero "H." Estas multaj kauxzoj kiuj forigos ilin. Presistoj ne havas ilin: Telegrafistoj ne akceptas ilin, ecx en landoj kies naciaj lingvoj enhavas akcentojn: Masxinkompostado neebligas ke oni uzu ilin. k.t.p. Kompreneble tiuj cxi plene suficxas por ke akcentoj estu forigitaj. Tiu cxi gazeto eble devos per masxinkompostado presigxi. Tamen ni scios kion fari kiam tiu cxi tempo alvenos. Se iaj el la proponitaj anstatauxajxoj ne placxas al la Angla okulo, ni cxiam memoru ke aliaj certe ne placxas al la Itala okulo (ch, gh.) k.t.p. Estas tute neeble ke oni povu elekti signojn kiuj plene akordigxus kun cxiuj la naciaj lingvoj.

_Unueco estas forteco! Ni do unuigxu pri tiu cxi necesega anstatauxajxo._

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:--

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L'Esperantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:--

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Esperantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.

GIGANTO MALESPERO.

Eltirajxo el "LA PROGRESADO DE LA PILGRIMANTO" DE JOHANO BUNJANO, tradukita de JOSEPH RHODES.

Nun estis ne malproksime de tiu cxi loko kastelo nomita Duba Kastelo, kies posedanto estis Giganto Malespero, kaj estis sur lia bieno ke ili nun dormis; tial li, levigante sin en la frua mateno, kaj promenante sur siaj kampoj, kaptis Kristanon kaj Esperemon dormantajn sur siaj teroj. Tiam, per timiga kaj malamika vocxo li ordonis ke ili vekigxu, kaj demandis ilin de kie ili venis, kaj kion ili faris sur liaj teroj. Ili respondis ke ili estas pilgrimantoj, kaj ke ili perdis la vojon. Tiam diris la giganto--Vi dum tiu cxi nokto pekis kontraux mi, piedbatante kaj kusxante sur miaj teroj, kaj tial vi devas iri kun mi. Tiel ili estis devigitaj iri, cxar li estis pli fortika ol ili. Ankaux; ili ne povis nur iom diri, cxar ili sin sciis kulpaj. La Giganto tial forpelis ilin antaux li kaj enmetis ilin en sian kastelon en tre malluman subteran malliberejon, kiu estis malkomforta kaj malbonodora. Tie cxi, do, ili kusxis de Merkredo matene gxis Sabato nokte, sen unu peco da pano aux guto da trinkajxo, aux lumo, aux iu por demandi kiel ili sanas. Ili estis do, en malbona stato, kaj malproksime de amikoj kaj konatuloj. Nu, en tiu cxi loko Kristano havis duoblan malgxojon, cxar estis per lia nekonsiderita konsilo ke ili estis alportitaj en tiun cxi mizeregon.

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, Vol. 1, No. 4Chapter I: Part 1

0%35 min left in chapter