Skip to content

Chapter II: Part 2

Text size

Nu, Giganto Malespero havis edzinon, kaj sxia nomo estas Senkonfido. Tial, kiam li kusxigxis, li rakontis al sia edzino tion, kion li faris: nome ke li prenis duon da kaptitoj, kaj jxetis ilin en sian malliberejon cxar ili piediris senpermese sur liaj teroj. Tiam li demandis de sxi, ankaux, kion li plej bone devas fari je ili. Tiel sxi demandis de li, kiaj ili estas, de kie ili venas kaj kien ili iras; kaj li diris al sxi (cxion). Tiam sxi konsilis lin ke, tiel baldaux kiel li estos levigxinta je la mateno, li devus bati ilin senkompate. Tiel, kiam li estis levigxinta, li alprenas al si pezan sovagxpomarban bastonegon, kaj iras malsupren en la malliberejon cxe ili, kaj unue riprocxas ilin kvazaux ili estas hundoj, kvankam ili neniam diris al li unu malsxatan vorton; tiam li atakas ilin kaj bategas ilin tiamaniere ke ili ne povas helpi sin, aux sin turni sur la planko. Tion farinte, li eliras, kaj lasas ilin kunsimpatii ilian doloron, kaj malgxoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolcxe ploregante. La proksiman nokton sxi, parolante kun sia edzo plie pri ili, kaj sciigxante ke ili ankoraux vivas, inspiris al li, ke li konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al ili en malamika maniero kiel antauxe, kaj vidante ke ili estas tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antauxan tagon, li diras al ili ke, cxar ili espereble neniam povus eliri el tiu loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aux per trancxilo aux sxnuro aux veneno; cxar, kial, diris li, vi elektus vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da maldolcxeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege rigardis ilin, kaj jxetante sin sur ili, sendube estus mortiginta ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (cxar kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis ilin, kiel antauxe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj interparoladis inter si cxu estas pli bone preni lian konsilon aux ne; kaj tiel ili ekparoladis:--Frato, diris Kristano, kion fari? La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, cxu estas pli bone vivi tiamaniere, aux morti tuj. Mia animo elektas sufokigxon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli sengxena por mi ol tiu cxi kelmalliberejo! Cxu ni devas esti konsilataj de la Giganto?

Esperemo.--Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli bonvena al mi ol cxiam tiele resti. Sed ankoraux ni konsideru, la Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari mortigon"--ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie, mia frato, ci parolas pri sengxeno en la tombo; sed cxu ci forgesas la inferon, kien certe la mortiginto iros? Cxar "nenia mortiginto havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta legxo ne estas en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, gxis tio, kion mi povas trovi, kaptigxis de li same kiel ni, kaj ili ankoraux forkuris el siaj manoj. Kiu scias cxu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aux ke kelkatempe li forgesu ensxlosi nin; aux ke li baldaux povos esti prenita de alia el siaj konvulsioj antaux ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam tio reokazos, miaparte mi decidigxas fortigi mian viran koron, kaj fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsagxulo ke mi ne provis gxin fari antauxe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj kaj ni suferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni gxojan liberon; sed ni ne farigxu niaj memmortigantoj. Per tiuj cxi vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj tiamaniere ili dauxris kune en la mallumo tiun cxi tagon, en sia malgxoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktigxo alproksimigxis, la Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi cxu siaj kaptitoj ankoraux prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; cxar nun de manko de pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili apenaux povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, cxar ili malobeis konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis naskitaj.

Je tio cxi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo de la Giganto, kaj cxu ankoraux estus pli bone gxin sekvi aux ne. Nun Kristano ree sxajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian duan respondon jene:--Mia frato, diris li, cxu ci ne rememoras kiel kuragxa ci estis antauxe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel povis fari cxiuj, kiujn ci auxdis, aux vidis, aux sentis en la Valo de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilajxojn, teruron kaj miregon ci jam trapasis, kaj cxu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaux estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre plimalforta ol ci; ankaux tiu cxi Giganto vundis min same kiel ci, kaj forprenis la panon kaj akvon de mia busxo, kaj kun ci mi malgxojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon. Rememorigu kiel ci kondutis cin vire cxe Vaneca Foiro, kaj ne estis timigita nek per la Cxeno nek la Kagxo, nek ankoraux per la sanga morto. Tial almenaux por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone.

Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino estantaj lite, sxi demandis al li pri la kaptitoj, kaj cxu ili ankoraux prenis lian konsilon. Al kio li respondis--Ili estas obstinaj friponoj; ili elektas prefere porti cxiujn fortuzojn al formortigi sin. Tiam diris sxi--Konduku ilin en la kastelan korton morgaux, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaux semajno finigxos, ci dissxiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antauxe. Tiel, kiam tagigxis, la Giganto ree iras cxe ili, kaj kondukas ilin en kastelan korton, kaj montras al ili laux la ordono de sia edzino. Tiuj cxi, diras li, estis antauxe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam placxis al mi, mi dissxiris ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren cxe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin lauxlonge la tuta vojo tien. Ili kusxis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antauxe. Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj sxia edzo la Giganto kusxigxis, ili rekomencis sian interparoladon pri siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino respondis. Mi timas, sxi diris, ke ili vivadas esperante ke oni alvenos kaj liberigos ilin, aux ke ili posedas sxlosajn malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. Cxu vi tiel diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin la proksiman matenon.

Nu, Sabate cxirkaux noktomezo, ili komencis pregxi, kaj dauxrigis pregxi gxis preskaux tagigxo. Nu, iom antaux ol la taglumo, la bona Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun cxi pasian paroladon. Kia malsagxulo, diris li, mi estas, tiamaniere kusxi en malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en libereco: Mi havas sxlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu malfermos, mi estas certigita, ian sxloson en Duba Kastelo. Tiam diris Esperemo. Tio cxi estas bona sciigo; bona frato, ektiru gxin el cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris gxin el sia brusto kaj komencis provi cxe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis la sxlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermigxis, kaj Kristano kaj Esperemo ambaux eliris. Tiam li iris al la ekstera pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia sxlosilo malfermis tiun pordon ankaux. Post tiu, li iris al la fera pordego, cxar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaux; sed tiu sxloso funkciis infere malfacile, ankoraux la sxlosilo malfermis gxin. Tiam ili elpusxis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego malfermante faris tian krakadon ke gxi vekigis Giganto Malesperon, kiu rapide levigante sin por sekvi siajn kaptitojn, sentis siajn membrojn malapogi sin; cxar siaj konvulsioj sin reprenis, tiel ke li ne iel povis kuri post ili. Tiam ili piediris kaj atingis la Regxan cxefvojon kaj tiel estis savaj, cxar ili estis ekster lia regeco.

LA SPEGULO.

Knabineto sin admiris
En spegulo.--"Dio gardu
Ke vi tion tro rigardu!"
Gxin patrin' prenante diris.

"Vidi min mi multe volas!"
Krias tuj la filineto--
Kun malbela grimaceto,
Tre kolere sxi parolas--

"Vidu do grimaculinon
Kiun krie vi alvokas!
Malobeis sxi patrinon ...
La spegulo nun sxin mokas!"

A. Motteau.

CORRESPONDENCE NOTES.

Several enquirers have written for information as to the method of dividing the words in Esperanto. No rule seems to exist. The usual custom is to divide them according to their pronunciation, and not etymologically. Take the word _Krajonon_ for example. When split up into syllables, this reads kra-jo-non, and is pronounced krah-yoh-nohn.

* * *

F.G.R. of Nottingham is a most energetic supporter of our Cause, for, in addition to lecturing on Esperanto, he has carefully studied the vocabulary in the Text-book, comparing the two parts. As a result of this examination he has found many items which are of general interest. On page 133 _Rent_ is given as _Rento_, whereas on page 154 _Lui_ is given as meaning _to rent_. This is quite correct, for, in the first instance, _rent_ is _income_, rent roll; in the latter case, of course, it signifies _hire_. "One word, one meaning," is an Esperanto maxim. The word _Makleristo_ also presented difficulty, as the simple verb _Makleri_ is not given. It means _to do the business of a broker_. Hence _Makleristo_ is _a broker_.

* * *

I must thank the many friends who have kindly written pointing out Press errors in The Esperantist. While regretting that it is impossible to eliminate these altogether, a monthly errata list of the preceding Gazette is not necessary, unless the errors be of real consequence. I must, however, in justice to the authors, call attention to the following unaccountable slips in previous numbers. On page 43 the saying of Napoleon was incorrectly given as _Milcentjaroj vin rigardas_. It should, of course, have been _Kvardek centjaroj_. Also Mr. Motteau calls attention to the following errata in _La Ventego_. Page 21, Scene 2, line 4, should read _Cxiel' malbonodoran pecxon vomi_, and the last line but three on page 40 should read _Privilegio cxian li posedis_.

* * *

While referring to the correspondence on matters connected with The Esperantist, friends are requested to always write to the Editor direct, contributors being responsible for only those items which bear their signatures. By so doing, friends will save time and trouble to themselves and others who have no official connection with the Gazette.

* * *

Dear Sir,--I was much interested to see, in the January _Gazette_, a short article by Esperantisto 8105 on the Esperanto rendering of the preposition "of," and I am sure that many of us found the information therein very useful. The gifted author of our language has told us that "_cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon_"; it is of the utmost importance, therefore, that we should endeavour to find out what prepositions in our national languages correspond with those he has selected. With this object I hope from time to time, as the Editor may permit, to give lists of sentences, illustrating curious usages, not only of prepositions, but also of other words which offer difficulty to English-speaking peoples.

The following phrases deal with the preposition "By."

BY.

He is loved by all his friends,
Li estas amata _de_ cxiuj siaj amikoj.

He was holding him by the neck by (or with) both hands,
Li tenadis lin _je_ la kolo _per_ ambaux manoj.

The little boy returned home quite by himself,
La knabeto revenis domen tute _per_ si mem.

He left the town by a by-way,
Li eliris la urbon _per flanka_ vojeto.

I want to stand by mother,
Mi volus stari _apud_ la patrino.

I stood by while he talked with his friend,
Mi staris _apude_, dum li paroladis kun sia amiko.

Not even a mouse ran by,
Ecx muso ne _preter_kuris.

In this minute two ladies passed us,
En tiu cxi minuto iris _preter_ ni du sinjorinoj.

I went by the windows of the house,
Mi iris _preter_ la fenestroj de la domo.

I am remaining here by the advice of my doctor,
Mi restadas tie cxi laux la konsilo de mia kuracisto.

Esperantist 7809.

DIVERSAJ AVIZOJ.

Notice is hereby given that, by the kind permission of M. Themoine, the Free Class at The Gouin School (34, Harrington Road, near South Kensington Station) will be held on Wednesday, at 6.30, instead of Monday, commencing on February 3rd. Mr. E. A. Millidge has kindly consented to preside. The other free classes continue as before.

On Thursdays, 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C., followed at 8 o'clock by a Conversation Class. For further particulars write to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W.

Every Tuesday, at The Raleigh College, Brixton Hill, S.W., at 8 p.m.

Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., at 7.45.

Every second Monday in the month there is a Reading Circle at Mowbray House, Norfolk Street, Strand, at 6.30.

* * *

Kvankam la Esperanta movado estas tiel juna inter ni, Anglujo jam komencas disvastigi la lingvon tra la mondo. Estas malfelicxe, ke du el niaj plej agemaj kunverkantoj estas devigitaj forvojagxi, unu al Hindujo, kaj alia al Auxstralujo, sed, kvankam ni Londone perdas, sendube tiuj cxi novaj teroj por la lingvo multe gajnos per la sindonemeco de ambaux el tiuj cxi Esperantistoj. Al ili, kaj al la rezultato de iliaj klopodoj, ni sendas cxiujn bondezirojn.

* * *

En la lasta Esperantist trovigxis tri problemoj kies solvojn nun aperos. (I). Milion', Milton'. (II.) Anas', Ananas', amas'. (III.) Knab', Bank'. Aglo, Olga.

Estis proponite presigi la nomojn de la divenintoj, sed tiel granda nombro de legantoj estas eltrovintaj la solvojn, ke spaco tute mankas. Se iu el ili ne estas ricevintaj la dekduon da Esperantaj posxtkartoj, ni petas, ke ili sciigu nin.

* * *

La Societo Esperanta Kihxlie estas gxuinta la viziton de Sveda Samideanino, Frauxlino Hilda Cederblad, kiu espereble, havos felicxan tempon kunparolante kun Anglaj Esperantistoj. Sendube la intersxangxo de pensoj kun anoj de aliaj landoj estas la plej bona ilo por lerni Esperanton.

* * *

Plezure ni ricevis _The Indian Magazine_ (price 3d. from Messrs. Phillips, 121, Fleet Street) kaj legis la tuton de la interesa parolado de Dr. Pollen, C.I.E., pri kiu estis anonco en nia Januara numero. Dek tri pagxoj de tia legindajxo devas esti suficxaj por pusxi kelkajn Esperantistojn ke ili acxetu la gazeton.

* * *

Inter la Esperantistoj en Newcastle-on-Tyne estas tri fremdaj konsuloj. Kompreneble, konsulo estas unu el la unuaj por ekkoni la utilajxojn de lingvo internacia, sed estas grava fakto ke, en tiu urbo, la reprezentantoj de Unuigitaj Sxtatoj, Italujo kaj Belgujo estas Esperantistoj.

* * *

Jen interesega letero de sindonema apoganto.

"Estimata Sinjoro Redaktoro,--Gxis nun mi neniam legis ion, aux en la Esperantaj Gazetoj, aux en la korespondado pri la utileco kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj jxurnaloj, pri la instruado de gxi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn lingvojn. Certe mi ofte ricevis posxtkartojn de Francaj knaboj, kiuj diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn posxtkartojn aux posxtsignojn k.t.p. Sed tiuj cxi, kredeble, jam eklernis aliajn lingvojn. Cxu neniu el niaj patroj Esperantistaj ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuragxas paroli aux skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus felicxaj se ili povus korespondadi pri kolektoj de posxtsignoj, aux pri ludoj, objektoj de naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila por interrilatoj kun alilandaj knaboj.

Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el cxiuj lingvoj, cxar gxi ne naskigxis infaneto, sed maturagxa, kaj ili sxangxigxis kaj maljunigxis.

Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur praktika lingvo por hodiaux sed gxi alrigardas la estontan progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun cxiuj alilanduloj, kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niaj _fratoj_.

Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686."

Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj sxajne infanoj tre amas Esperanton. Certe en Anglujo, mi cxiam observis, ke la plej interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu tian novan lingvon, enhavas iom da novajxo, kaj tial estas precipe interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene tauxgas por la instruado de infanoj, cxar gxi estas lingvo facila, senescepta, kaj logika, kaj, pli ol cxia, la lernantoj de Esperanto devas _pripensi_, ne nur _memori_.

PRI SCIENCAJ AFEROJ.

Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la elsendon de signaloj. Antaux malmultaj tagoj li sukcese signalis po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu de Signor Marconi. Membroj de la Posxtoficejo kaj de la Mar- kaj Militafakoj cxeestis cxe tiuj cxi provoj apud Holyhead.

* * *

La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver Lodge,[2] kiu laboras pri tiu cxi afero kaj kiu gxis nun sukcesis, komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur cxia bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive sxargxitajn, kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn cxi provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas ke, per tiu cxi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj.

* * *

Antaux ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo, montris ke ne estas eble sxargxi elektroskopon kiam radiumo apudestas. Por tiun cxi efektivigi oni devis kovri la radiumo per dika kovrilo de plombo, kaj gxin porti al la malproksima fino de la cxambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis sxargxita, gxi tuj dissxargxigxos kiam la radiumo estas apudportita.

Esperantist 8105.

FOOTNOTE:

[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "_nian kuriozan lingvon_"; sed, cxar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun cxi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaux bonvolos sendi alian interesajxon. Kaj ni ankaux esperu ke gxi estu Esperanteskribita.

ITALAJ PROVERBOJ.

1. Blindulo ne povas jugxi pri koloroj.

2. La amboso dauxras pli longatempe ol la martelo.

3. Cxiu forpelu la musxojn per sia propra vosto.

4. Dio donacas filojn, sed la diablo nevojn.

5. Pli bone estas ovo hodiaux, ol kokino morgaux.

6. La sama fajro purigas oron kaj konsumas pajlon.

7. Bona kuracisto neniam prenis medicinon.

8. Pli bone estas fali de la fenestro ol de la tegmento.

9. Ne estas hundo kiel ajn malbona, kiu ne skuas sian voston.

10. Kiu ne ludas (hazarde) gajnas suficxe.

(4686).

THE HYMN OF THE ESPERANTISTS.

A mighty voice is sounding thro' the world,
The sons of men at last awaking
To keener hatred of the wrongs of war
Than ever rankled in their hearts before;
A snow-white banner to the winds unfurled
The power of the sword is breaking!

Beneath this symbol of a sacred hope
Warriors of Peace in hosts assemble;
They battle not with sceptre or with crown;
They fight to break the age of barriers down
That sever man from man. With these they cope,
And now the walls are set a-tremble.

Soon they shall totter to the waiting dust,
The might of love no more attending,
And by the blessing of a common tongue,
The visioned peace that countless bards have sung
Shall live in truth; the flashing sword shall rust,
No lust of blood its aid demanding!

Fred Crook.

LIMERICK IN ESPERANTO.

Estis foje junul' en Armagh
Kiun glutis grandega boa'
Oni lin tuj eltiris
Kaj li poste diris:
"Estas varmege en la boa'!"

Esperantist 7891.

CXU VI ESTAS PRETA?

En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon sian cxefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por pretigxi je vojagxo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie fondi brancxbankon).

Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu cxi respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu cxi tuj kaj decide respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj aldonis: "De la hodiauxa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaux matene kaj vi estas la cxefo de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj tauxgeco, metis tiam la fundamenton por granda ricxeco, estis Julio May.

_Tradukis_ Elise Bauer.

End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 4, by Various

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, Vol. 1, No. 4Chapter II: Part 2

0%15 min left in chapter