Chapter I: Part 1
</pre>
Produced by David Starner, Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)
_Transcriber's Notes_
A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
_No. 9._
_Julio, 1904._
THE
ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor's Notes 129-130
The Tempest, End of Act 1 (translated by
A. Motteau) 131
From the 'Meditations of Marcus Aurelius'
(translated by K. Eucharis) 131
Items of Interest 132
Adventures of Count Fathom (translated by
D. H. Lambert, B.A.) 133
Esperanto in Japan 134
My Dearie (William Officer) 135
The Sun at its Zenith (Thomas Hunter, M.A.) 135
Unexpected News (H.B.M.) 136
Boulogne (H. Bolingbroke Mudie) 136-8
The Language of Flowers (Ben Elmy) 138
The Certificate of Merit (G. D. Buchanan) 140-1
Another Original Welsh Sketch (E.W.) 142
A Night in "Calabre" (translated by Paul Boulet) 143
Correspondence Page 144
For Local Information apply to the Hon. Sec. of the following Official Societies:--
BATTERSEA--Sro. A. T. Lee,
2, Cupar Road, Battersea.
BRIGHTON--Miss OXENFORD,
16, Upper Westbourne Villas, Hove.
BRIXTON--Sro. E. W. EAGLE,
22, Kellett Road, Brixton.
CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga,
Trinity Terrace.
DOVER--Sro. H. R. GEDDES,
Northumberland House, Dover.
EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street.
FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal,
74, Claremont Road, E.
GLASGOW--Hon. J. H. Wallace,
3, Hampden Terrace, Mount Florida.
HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor,
13, Birkly Hall Road.
ILFORD--Sro. W. A. Jeffery,
42, Park Road, Ilford, E.
KEIGHLEY--Sro. J. Ellis,
Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
LEEDS--Sro. J. E. Wyes,
2, Marlboro' Grove, Leeds.
LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott,
5, Gresham Street, Edge Lane.
NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan,
3, Cotfield Terrace, Gateshead.
NOTTINGHAM--Sro. F. G. Rowe,
51, Portland Road.
PORTSMOUTH--Dr. Greenwood,
182, Queen's Road.
PLYMOUTH--Sro. Thill,
6, Barton Crescent, Mannamead.
ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haston,
133, South Street, St. Andrews.
TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson,
26, Park Crescent, N. Shields.
N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMASXINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASXINO.
_Tute liberigxita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
JUST PUBLISHED.
First Edition of 100,000.
Text Book of Esperanto.
...THE INTERNATIONAL LANGUAGE...
Price 1-1/2 d., post free. For Propaganda purposes, 10d. per dozen, carriage extra.
Publishers: DIXON & HUNTING, FARRINGDON PRESS, LTD., 180, FLEET STREET, LONDON, E.C.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Dro. G. Busuttil, Misida, Malta. Pri diversaj temoj. Deziras partopreni "Rondiranton" de Samideanoj.
M. Delache, 82 rue Brequerecque, Boulogne sur Mer, France. Pri maraj konstruajxoj kaj intersxangxos dokumentojn kaj disegnojn pri tiu temo.
M. A. Gehet, 10 rue de l'Ouest, Rouen, France. Deziras klopodi pri tehxnika vortaro pri la metal--kaj masxin--komerco.
C. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun alilandanoj prefere pri Gxardenaj Urboj kaj scienco de heredo por malhelpi homan degeneron. Intersxangxos The Esperantist kontraux alilandaj Esperantaj Gazetoj.
A. T. Simper, Esq., Attaree Khat T.E., Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Intersxangxos fotografajxojn kun cxiulandanoj.
H. W. Southcombe, Esq., The Park, Yeovil, England. Pri cxiuj aferoj kun alilanduloj. Deziras renkonti Esperantistojn cxe Ilfracombe (N. Devon) dum Julio.
Miss M. White, 60, Dalziel Drive, Pollokshields, Glasgow, Scotland. Esp. Vidajxkartojn el cxiuj landoj. Cxiam respondos.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. per posxtsignoj).
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Dobelnsgatan, Stockholm.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per posxtsignoj, kiuj estas akceptataj lauxvaloro._
_Oni sendu cxiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
No. 9.
Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.
JULIO, 1904.
La Angla Unufoliego, enhavanta tutan Gramatikon kaj suficxe grandan vortaron, estas tre valora propagandilo. Nur per Esperanto estas eble skribi leteron al iu, kiu ne komprenas la lingvon, kaj per tiu unufoliego (kies kosto estas nur dek centimoj) la letero estas tute komprenebla. Por ke tio cxi estu kiel eble plej utila por la Esperantistaro, estas necesege ke gxi ekzistu en diversaj lingvoj. Se niaj alilandaj Samideanoj presigos tradukojn en siajn proprajn lingvojn, ni plezure acxetos centojn da ekzempleroj; sed se ili devigos nin presigi tradukojn en la Franca, Germana, k.t.p., lingvoj ni esperas, ke ili siaparte acxetos milojn da ili de ni. Sed, nature, gxi devas farigxi parto de la alilanda propagando. Ni fidu, ke baldaux tiuj unufoliegoj multe helpos nian aferon, precipe inter la komercistoj en cxiuj landoj.[1]
Alia sistemo por gajni aligxantojn estas la instruado de Esperanto inter la sciama junularo. Cxu niaj Esperantistaj gepatroj petos al la instruistoj ke ili instruu iliajn gefilojn pri la internacia lingvo? Kaj cxu la Esperantistaj instruistoj instruos Esperanton en siaj lernejoj? Ni gxin esperas, kaj jam ricevis kelkajn interesegajn leterojn de estroj kiuj jam faris tiun cxi, kun bonegaj rezultatoj. Cxiam kaj cxie la geknaboj treege sxatas nian logikan lingvon. La klopodo inter la junularo memorigas al mi, ke Sro. Privat, Direktoro de _La Juna Esperantisto_ (9, _Av. des Vollandes, Geneva_), sciigis min, ke li nur havas du abonantojn en Anglujo. _La Juna Esperantisto_ celas disvastigi Esperanton inter la junuloj, kaj ni plezure akceptos jarabonpagojn (2 frankoj) por tiu cxi dumonata jxurnalo.
Sinjoro Cart ankaux plendas, ke la Brita Blindularo ne ankoraux kolektigxis sub la nia Standardo. La nova _Esperanta Ligilo_ (monata) en la Braillea skribo eble tuj plibonigos tiun malbonan aferon. Cxiuj blinduloj devas sin turni al _Profesoro Cart_, 12, _Rue Soufflot, Paris._
La verkintoj de _A New Hobby_ afable donacis al the London Esperanto Club por senpaga disdono, la restajxon de la eldono. Tiuj Esperantistoj kiuj sendos la posxtelspezon povos havi senpagan aron de tiu interesa brosxuro.
_"Ies perdo, alies gajno!"_ estas ja prava proverbo. Kvankam ni Angloj multe bedauxras la foriron de du el niaj plej fervoraj kunlaborantoj, ni konsolas nin je la penso ke Germanujo kaj Queenslando nun havos novajn kaj lertajn adeptojn, kiuj povos estri novajn grupojn tie. Ne do estas perdo, sed nur translokigo de energio! Bondezirojn kaj Sukceson!
La someraj libertempoj alvenas, kaj cxiuj bonaj Esperantistoj kompreneble deziras vojagxi alilande, por paroli Esperante. Estos do interese rimarki, ke mi ricevis tre afablajn leterojn de Kapitano Cape, en Algxerujo, kaj Sro. David, de la Grupo en St. Claude, Jura, promesantaj tre koran akcepton de Anglaj Esperantistoj. Mi denove diru, ke la Departemento Jxura estas tre vizitinda loko, kaj mi konsilu cxiujn, kiuj povas, gxui la belajn montojn, aeron kaj lingvon. Mi bedauxras, ke spaco mankis por la du afablajn leterojn. Eble Algxerujo estos pli komforta dum la vintro.
Cxar la unua tago de Auxgusto estas Angla _banklibertago_, kaj tiom da niaj Abonintoj estos en Havro, mi provos sendigi la dekan numeron de The Esperantist je Julio 28. Tiu numero enhavos tre interesan Danan rakonton de nia bonekonata kunverkantino, Frauxlino Bauxer. Ankaux originala artikolo el Hindujo, de Sro. Simper verkita, kaj ankoraux alia harstariganta originala rakonto, de la sindonema O.W., tie trovigxos.
Vere The Esperantist baldaux farigxos tute fama pro la terurigaj rakontoj kiujn gxi enhavas! Tiuj cxi kun la kutimita poezio espereble donos niajn Legantojn suficxe da interesaj temoj por la libertempo.
Amiko, kiu pensas pri mia laboro pli ol sia propra plezuro, proponis ke mi sekvu la planon de alilanda Gazeto, kaj ne eldonu Auxgustan numeron. Sed, laux mia opinio, tio cxi estus nedezirinda. Cxiumonate mi sendos kiel eble plej legindan gazeton al la Abonintoj, fidante ke gxi dauxrigos ilian intereson.
La Redaktoro.
FOOTNOTE:
[1] _We have just received a Bulgarian Broadsheet, price 1d. May the others soon follow._
The English Broadsheet, containing a complete grammar and an adequately large vocabulary, is a very valuable means for propaganda. In Esperanto alone is it possible to write a letter to anyone who does not understand the language, and with that broadsheet (the cost of which is but a penny) the letter is entirely comprehensible. In order that this may be as useful to Esperantists as possible, it is essential that it exist in divers languages. If our foreign friends will have translations printed in their own languages, we will gladly purchase hundreds of copies; but if they compel us to print French, German, etc., translations, we hope that they for their part will buy thousands of them from us. Obviously, it should become part of the foreign propaganda. Let us trust that soon those broadsheets will greatly help our cause, especially among business men in all countries.
Another means of gaining new adherents is the instruction of Esperanto to studious young people. Will our Esperantist parents ask teachers to instruct their children in the international language? And will Esperantist masters teach Esperanto in their schools? We hope so, and have already received some most interesting letters from principals who have already done so, with excellent results. In every instance children greatly appreciate our logical tongue. The movement among the young folk reminds me that M. Privat, Editor of _La Juna Esperantisto_ (9, _Avenue des Vollandes, Geneva_), tells me he has only two subscribers in England. _La Juna Esperantisto_ aims at spreading Esperanto among the young, and we will accept with pleasure annual subscriptions (1s. 9d.) for this bi-monthly journal.
M. Cart also complains that the British Blind have not yet rallied round our Standard. The new _Esperanta Ligilo_ (monthly) in Braille will possibly at once remedy this misfortune. All blind students should apply to _Professor Cart_, 12, _Rue Soufflot, Paris._
The authors of _A New Hobby_ have kindly presented the London Esperanto Club with the remainder of the edition for free distribution. Those Esperantists who will send cost of postage can have a number of that interesting brochure free.
"Someone's loss is another's gain" is indeed a true proverb. Although we English greatly regret the departure of two of our most earnest fellow-workers, we console ourselves in the thought that Germany and Queensland will now possess new and able adepts, who will be able to preside over new groups there. It is therefore no loss, but merely a translocation of energy! All good wishes and success!
The summer holidays approach, and all good Esperantists naturally want to journey abroad to speak Esperanto. It will, then, be interesting to note that I have received very kind letters from Captain Cape, in Algeria, and M. David, of the Group in St. Claude, Jura, promising a very hearty welcome to English Esperantists. Let me state once more that the Departement Jura is a place to be visited, and let me advise all who can to enjoy the lovely mountains, air, and language. I regret that space is lacking for the two kind letters. Perhaps Algeria will be more comfortable in winter time.
As August 1st is an English Bank-holiday, and so many of our Subscribers will be in Havre, I will try to have the tenth number of The Esperantist sent out on July 28th. That issue will contain a most interesting Danish tale, by our well-known collaborator, Miss Bauer. Also an original article from India, written by Mr. Simper; and a further hair-on-end original story, by the devoted O.W., will appear there.
The Esperantist will in truth soon become quite famous on account of the terrifying tales therein contained! These, with the usual poetry, will, it is hoped, give our readers enough interesting matter for the holidays.
A friend who thinks more of my work than his own pleasure, proposed that I should follow the example of a foreign Gazette, and not issue an August number. But, in my opinion, this would be undesirable. Every month I will send Subscribers a gazette as readable as possible, trusting that it will sustain their interest.
Literal Translation.
[_Copyright reserved._]
[_Tradukis Esp. 6266._]
LA VENTEGO (Dauxrigo).
(_Vidu la ok antauxajn Nrojn._)
AKTO I. (fino).
Sceno 2 (_fino_).
Prospero.-- Silentu! se vi diros unu vorton
Mi vin kulpigos, eble vin malamos!
Cxu vi trompanton tian sxirmi volus?
Vi pensas ke ne pli belformo estas,
Cxar vi nur vidis lin, krom Kalibanon.
Angxeloj vere la ceteraj homoj,
Cxi tiu nur alia Kalibano!
Mirando.-- Amemo mia do, humila vere,
Pli belan homon ne deziras vidi!
Prospero (_al Ferdinando_).--Obeu; venu; la nervaro via
Sen fortikeco, nun reinfanigxas.
Ferdinando.--Tro vere estas: nun min mem mi sentas
Malliberulo. La kruela perdo
De patro kaj amikoj, la minacoj
De homo, kiu tiel min ofendis,
Nu, cxio al mi sxajnus suferebla,
Se, foje, tage, mi ekvidi povus
Cxi tiun junulinon. Libereco
Aliajn terajn lokojn povas gxui:
Suficxa spaco por mi estus tiu
En kiu sxi aperos.
Prospero (_flanken_).-- Tio tauxgos:
Vi bone ellaboris, Arielo.
(_Al Ferdinando_) Nun, venu! (_Al Arielo_) Auxdu plie por la sekvo.
(_Al Ferdinando_) Tuj venu kun mi!
Mirando.-- Kuragxigxu, tamen,
Cxar bonnatura estas mia patro
Pli ol paroloj liaj; li malofte
Kolere agas.
Prospero (_al Arielo_).-- Ho, vi liberigxos
Simile al montventoj--sed, memoru
Fidele la ordonojn.
Arielo.-- Akurate!
Prospero (_al Ferdinando_).--Min sekvu! (_Al Mirando_) Kaj vi,
por li ne petegu.
(_Foriras cxiuj_).
PENSOJ EL LA MEDITADOJ DE MARKO AUXRELIO.
Tradukitaj de Kasimir Eucharis.
Kiom da noblaj kaj famaj homoj estas malaperintaj el historio, kaj hodiaux estas forgesataj cxe ni.
* * *
Mi faros tion, kio estas mia devo, tio suficxos. Sed pri aliaj aferoj mi neniam enuigxos pri ili. Cxar ili estas aux sen la vivo, aux sen la rezono, aux eble ili estas perdintaj sian vojon kaj gxin ne povas trovi.
* * *
Aleksandro la Granda kaj lia cxevalisto, kiam mortitaj, estis ambaux en la sama kondicxio, kaj ambaux havis la saman hazardon esti disjxetitaj en atomoj, aux esti sorbitaj en la animo de la universo.
* * *
La plej granda afero por cxiu homo estas plibonigi sian spiriton, do, rigardu bone, kiamaniere li tion faras. Sed pri cxiuj aliaj aferoj, eblaj aux neeblaj, ili estas nur cindroj kaj fumo.
* * *
Kiam vi estas farinta ian bonecon, kaj kiam via najbaro estas plibonigata pro tio, ne estu tiel malsagxa kiel sercxi pluan lauxdon aux famon pro tio, kion vi faris.
* * *
Ne agu tiel, kiel se vi havis dek mil jarojn por disjxeti. Memoru, la angxelo de la morto staras cxiam apud vi. Estu do bona pro io, kaj agu bone dum ke vi vivas kaj gxi estas ebla tiel fari, cxar kiam morto venos demandi vian korpon, de tiam vi povos fari nenion.
* * *
Revenu al la principoj de la sagxeco kaj vereco, kaj tiam tiuj cxi, kiuj nune vin rigardas kiel simio aux kiel sovagxa besto deigos vin post unu semajno.
* * *
Tio, kio estas agrabla al vi, Ho Naturo! estos agrabla al mi. Nenio estos tro frua aux tro malfrua por mi, kiu estas sezona al vi, Ho bela Patrino! Cxio, kion la sezonoj alportos al mi estos bona kaj bela. El vi venas cxio laux gxia propra sezono, kaj laux propra sezono gxi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de Cekropo," cxu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio."
* * *
Kiam vi estas kolerega kaj cxagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado dauxros dum momento kaj poste, cxiu el ni, tre rapidege, enterigxos en la tombo.
* * *
Kaj hieraux Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Auxrelio, estas regxa kaj nobla afero esti mallauxdata kiam vi faras bonajn farojn!"
DIVERSAJ AVIZOJ.
La Redaktoro multe bedauxras, ke tiom da abonintoj plendis pri la prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon rekte al li, The Esperantist cxiam estas sendita per revenanta posxto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto, la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li nur scias, ke la nomoj de la abonintoj cxiam estas tuj senditaj al la Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero.
_Cunctari funestissimum_ sxajne ne estas alilanda Esperanta proverbo. Gxi estu la Angla devizo!
* * *
Cxiuj Esperantistoj multe gxojos lerni ke Sro. de Menil finigis sian grandan laboron, kaj ke la _Tutmonda Jarlibro_ eldonigxis. La unua parto estas la nova _Adresaro_, kaj poste trovigxas milojn da adresoj el cxiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema arangxinto devis esti multe zorginta. Cxiuj Esperantistoj devas havi tiun cxi libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro. (Price 2s., post free, from the Librarian).
* * *
Ni ankaux ricevis _Esperanto in dieci Lezioni_, Itala traduko de _Esperanto en dix Lecons_ (kosto 8d., verkita de Conte Albert Gallois, en Riolunato). Gxi helpu la Italan movadon.
* * *
Ankoraux alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun cxi fojon, estas: _Cours Commercial d'Esperanto_ (1s. 6d. post free) verkita de Leon Marissauxx, 139 pagxoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun cxi verkon: _Bonega._ Tie oni, de la komenco gxis la fino, nur legas frazojn utilaj por cxiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn, kiuj kutime trovigxas en cxiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri gxeneralaj aferoj, tiel kiel Bicikletoj, Logxejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj baldaux posedos tian utilan komercan lernolibron.
* * *
_"La fundo de l'Mizero,"_ tradukajxo de Pola rakonto farita de la bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 pagxoj. Nia Pola Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas almenaux niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun cxi verkon. Priskribo pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej terura, ne tute estas legindajxo por ili, kaj, ni estas preskaux certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu cxi verko, ili senhalte legados gxis la fino, kaj pensos kune kun ni, ke estus estinta pli bone, se la unua pagxo estis estinta la lasta, kaj ke la restajxo skribigxis neniam. Ne gxin legu, do, cxar gxi alportos nenian bonon.
* * *
_"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj"_ de Dro. Paul Rodet enhavas 32 pagxojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita, gxin legu.
* * *
Eble, kiam oni vidos tiujn cxi vortojn, oni jam estos vidinta sur cxiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan rugxan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter cxiuj Anglaj-parolantaj popoloj.
* * *
Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestrancxajxojn. Tiuj cxi cxiam plioftigxas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero.
* * *
Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondigxis, dank' al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas _Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover_, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn posxtkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C.
* * *
Nova Grupo ankaux fondigxis en Brightono, laux la anonco en No. 8. _Frauxlino C. Oxenford_, 16, _Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex_, estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj.
* * *
Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaux sukcesis krei novan grupon apud Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.
* * *
La _Unua Akto_ de _La Ventego_ finigxas en tiu cxi numero. Laux la anonco en No. 8, la tuta Dramo eldonigxos en aparta libro (kosto 1 fr. 50) tuj kiam suficxe da mendoj estos ricevitaj. Anstataux la Ventega pagxo, estontaj numeroj enhavos pagxon en la Angla lingvo titolata _"Our Progress"_ kiu enhavos avizojn pri la novaj pruvoj de nia progreso.
* * *
La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novajxon. Anstataux ol kunveni en cxambro, ili fotografiigxis, faris tre plezuran ekskursion en la kamparon, kaj auxskultis Esperantan rakonton, kaj priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu cxi plano estas kiel eble plej multe sekvinda.
* * *
Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian rajton sxangxi la titolon de la plej granda verko de la granda Doktoro. _Krestomatio_ estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka lingvoj por _Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo_. Estus tute facile aldoni al via anonco de tiu cxi fama libro kelkajn priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, cxar gxi estas nun parto de la _historio de la lingvo_. Via fidele, R. J. Lloyd (D. Litt., M.A.).
(N.B.--Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe malhelpas je gxia disvastigxo tie cxi.--Red.).
TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.
De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660. (Finigita; Vidu pagxo 118 por la komenco).
Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis cxe la kvazaux dormanto, kaj la tenanto enpusxis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo kunpremis la bruston, kaj speco de gxemo eliris el la trahxeo de la mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la cxambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo.
Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la nuna okazo; la tuta suprajxo de lia korpo kovrigxis de malvarma sxvito, kaj liaj nervoj skuigxis de grandega tremado. Por mallonge skribi, li estadis sub sveno, kiu versxajne helpis lian konservon: cxar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la elsaltoj de lia teruro estus farigxintaj lia malkovrilo. La unua uzo, kiun li faris de lia rekonsciigxo estis rimarki ke, retirante, la mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta tiun cxi ilian senzorgon, sin eljxetante sur ilin kun dangxero de sia vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekauxdis el la malsupra cxambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove forveturi, esperante kapti pli da rabajxo. Ili tiel foriris, forte ordonante al la maljunulino, ke sxi sxlosu la pordegon dum ilia forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam, laux lia diveno ili suficxe malproksimigxis de la dometo, levigxante el sia kasxejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elsercxinte la posxojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn, kune kun argxenta posxhorlogxo kaj diamanta ringo, li proprigis al si sen bedauxro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la cxambron, li sin prezentis antaux la maljuna pekulino antaux ol sxi havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la sanga komerco, sxi ne vidis tiun cxi aperajxon sen signoj de teruro kaj mirego, kredante, ke gxi estis la fantomo de sxia lasta mortigita gasto.
Mallevigxante sur genuojn, sxi ekkonfidigxis al la protekto de la Sanktuloj, sin krucigxante je tiom da fervoro kvazaux sxi estis titolata al la speciala cxiela atento. Nek sxia zorgeco malgrandigxis kiam sxi klerigxis pri tiu cxi diveno, kaj eksciis, ke gxi ne estis fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por sxin riprocxi pri la vasteco de sxiaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke sxi alkondukigu al li la cxevalon. Sxi devis obei tian ordonon, kaj li sxin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis al sxi la kondukilojn, jxurante per tonoj plej severaj, ke la nura ilo por konservi sxian vivon trovigxis en lia senriska alveno cxe la proksima urbo, kaj ke tuj kiam sxi kauxzus al li kian ajn dubeton pri sxia fideleco li senkompate farigxus sxia mortigisto. Tiu cxi deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu, treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi sendangxere en vilagxon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni logxigus lin, kaj venigus al li nelacigitan cxevalon aux kion ajn plie li bezonus por dauxrigi sian vojagxon. Per tiuj cxi kondicxoj, li diris, sxi povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, sxi sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante sxian konduton, kaj altenante apud sxia orelo la busxon de pistolo. Tiamaniere arangxitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie lia kondukisto lin forlasis la antauxan tagon. Estas kredeble, ke li ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj sxajnis al li esti la oftejo de rabado kaj mortigo.
Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun posedis. La unuaj pasxoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingigxis aux subpremigxis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de pripensado, plej teruraj antauxsentoj lin atakis. Cxiu brueto de la vento tra la arbaretoj sxveladis gxis la rauxkaj minacoj de mortigo! La skuado de la brancxoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj, kaj cxiu ombro de arbo farigxis la apero de sangema fripono!
Mallonge, en tiuj cxi okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun cxiu nova spasmo de timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankauxa torento de jxurajxoj, sxin avertante, ke sxia vivo neeviteble dependis de lia opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro kaj benita de malproksima vidagxo de logxejo. Li tiam ekturnis siajn pensojn je nova afero. Li pripensadis cxu li paradus sian brevegecon kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian gvidantinon al la legxpuno, aux cxu ne estus pli sagxe, ke li forlasus la maljunan Hekaton kaj sxiajn kunsciantojn al konsciencaj pikoj, kaj ke li kviete dauxrus sian vojagxon Parizon, je sendisputata posedo de la kaptajxo, kiun li jam akiris. Tiun cxi pasxon li do decidis fari, rememorigxante, ke per siaj sciigoj la rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en kiu okazo la havo kiun li _prunteprenis_ de la mortinto devus esti redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia aventuranto ne povis kontrauxstari. Li antauxvidis la versxajnecon, ke oni de li malproprigus lian akiron--kiun li rigardis kiel premio de la kuragxo kaj sagxeco--kaj lin detenus kiel atestanto je la rabistoj, kun evidenta domagxo al liaj propraj aferoj. Eble li ankaux elsentis konsciencajn kauxzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontraux kanajlaro, kies emoj preskaux ne povus diferencigxi de la siaj!
Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino, kiun li eksigis cxe loko apud la vilagxo, elpetinte, ke sxi forlasu vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn kunkulpulojn en la manojn de la justeco.
Sxi ne mankis promesi tutan reformigxon kaj, dejxetinte sin antaux li pro lia bonegeco, sxi foriris al sia dometo, forte decidinte konsili siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilagxo por kulpigi nian heroon.
Sed tiu cxi, sagxege, nekonfidante je sxiaj protestoj, nur haltis por lui kondukanton gxis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la urbo Chalons sur Marne.
ESPERANTO EN JXAPONUJO.
Letero de Sro. van Doorn en Yokohama.
26 _Aprilo_, 1904.
Tre Estimata Samideano,--
Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondicxo de Esperanto en tiu cxi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, jxus estis komencita, kiam gxi ricevis seriozan haltigon de la nuna militado, kiu okupas cxiujn la atentojn de la cxi-tieuloj.
La propagandado estas tre malfacila tie cxi, cxar la Angla lingvo estas deviga temo en cxiuj lernejoj sub la registara observo. Foje estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu cxi lando, cxar, kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la Jxaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio jxurnalo _The Voice_ kiu formetis cxiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn mallogikajn uzadojn. Plie, tiu cxi estas granda kosmopolita urbo, kaj la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial la helpa-lingvo Volapuk havis tie cxi multe da studentoj. Hodiaux gxia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom konata de cxiuj Jxaponanoj, estas vulgare por Jxaponoj kaj Hxinoj gxin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas distinga! Jxaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan civilizacion, kaj nun povas administri cxiujn siajn departementojn sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj sxipestroj de posxtsxipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Jxaponaj lernejoj. Je tiuj cxi ni devas esperi, cxar ili havas gravan influon inter la bone edukitaj Jxaponoj. En diversaj partoj de Jxaponujo jam de kelka tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri gxia plena tauxgeco kiel internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, cxar la Jxaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedauxrinde, tiuj cxi diversnaciaj pioniroj gxis nun restis tute izolitaj, laborante cxiuj aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antauxenirus, se cxiuj Esperantistoj tie cxi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondigxus gxenerala kaj centra grupo.
KANTETO.
Karulino Mia.
Originale verkita. De William Officer.
Kiam la maten' lumigxas,
Ho karulino mia!
Gxia belec' memorigas
Plej dolcxe min de via.
Kiel cxirkaux mi varmeco
De la tagmeza horo
Falas, gxi min pripensigas
Pri via korfervoro.
La vespero, rosa, stela,
Kun sia trankvileco,
Murmuretas la rakonto
De via amemeco.
Tiel je animo mia
Eterne vi cxeestas;
Kaj per songxo-lumo
Imago vin envestas.
La belega mondo perdus
Por mi brilecon sian
Se am' via malvarmigxus
Ho, karulino mia!
My Dearie.
Tradukita en la Sokta lingvo.
When lichtens the mornin'
O dearie o' mine!
Its beauty remin's me
Maist sweetly o' thine.
As at noontide the sinbeams
On earth saftly rest,
I think o' the fervour
That glows i' thy breast.
The e'en, wi' its stillness,
Its starnies, an' dew,
The tale o' thy kin'ness
Aye whispers anew.
Sae thou tae my soul
Art near evermair;
And fond fancy cleeds thee
In dream glamours fair.
For me the braw warl'
Its brichtness wad tyne,
Should thy love e'er grow caul'
O dearie o' mine!
ZENITA SUNO.
Originale verkita de Thomas Hunter, M.A.
Ho! Suno en plej alta vojo,
Ci venas kun somera gxojo;
Tagigxas nun la tago glora
Junio dudek unu flora.
Pli frua estas kant' miela
De la arbara birdo bela
Kies fluida vocxo penas
Dum ci en roza robo venas.
Gxojas la besto, cxia floro
Kun la plej ricxa bonodoro,
Kaj kun la plej kolora helo
Disdonas benon de l'cxielo.
Homaro nun per interamo
Respondus al la cia flamo,
Cxar venas ci en alta vojo,
Ho! Suno kun somera gxojo.
NEATENDITA AVIZO.
Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed gxi ne utilos al mi!"
La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn rilatojn kun alilanduloj, kaj sxajne estis kontenta je la kono de la Angla lingvo.
Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio, kies kastelo trovigxis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis. La Angla lingvo suficxos cxie! Li do forveturis, por viziti la familian naskigxejon.
Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro, kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilagxanaro neniu komprenas lian lingvon. Preskaux cxiuj Euxropaj lingvoj tie havis siajn anojn, krom la Angla. Mia amiko estis tre malgxoja. Kompreneble, mi ofte priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je vespermangxo, li auxdis la nomon de nia kara lingvo! Morgauxe, tute sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj.
Cxion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne povis lerni.
Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun cxi bedauxrindan okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi cxiujn malklarajxojn! Se placxos al vi, vi povos profiti de mia kono Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies poemetojn estas tiel bonekonataj.
Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion de la kastelo, kaj gxiaj logxantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn li neniam antauxe lernis. Dank' al Esperanto, li nun scias ke, dum la antauxaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam liaj soldatoj ruinigis gxiajn najbarojn, cxar la tiama posedanto iam estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa historio.
Tiu cxi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono de Esperanto.
BULONJO.
H. Bolingbroke Mudie.
La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia vetero! Cxie trovigxas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute forgesis nin. Kuragxe!
Ni baldaux trovis, ke ni eniris Esperantujon, cxar, dank' al la sencxesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni apartigitan vagonon. Tie ni ensxlosigxis, por senhalte paroladi Esperante kaj esperante, cxar ni ja esperis, ke la vetero baldaux plibonigxus.
Laux la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies partoprenantoj nombris dek-du.
Gxustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis, kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis suficxe trankvila kaj ni sensxancele eniris la vaporsxipon.
Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe sxatis la privilegion gxin uzi. Vere, cxiam kaj cxie Esperantistoj gxuas specialajn privilegiojn.
Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la cxirkauxajxoj estis preskaux nevideblaj. Fine la kruta Franca marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis pakajxojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatigxi kune kun niaj jam konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne estis necese atendi gxis kiam la sxipo cxesus sian movadon cxar, alproksimigxinte, ni gxoje rimarkis ke la elsxipejo estis de granda verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon cxe ni, kaj tuj elkriegas per fortaj vocxoj tre korajn eldirojn. La steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Cxu la maro estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj gxoje flugis de la tero en la sxipon, el Francujo en Anglujon.
Kompreneble la cxirkauxstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo! Mi ja konas gxin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaux alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj, kaj kune eniri por submetigxi sub la linkaj okuloj de la limdepagistoj.
Ni vidis malfelicxulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis felicxuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas.
La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj, kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo trovigxas prezaro Esperanta. Tio cxi certe estas bona reklamo por la lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon, sed ke la verda Esperanta standardo ankoraux cxie regnis.
Baldaux ni, granda procesio, marsxis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fisxkaptado. La maro cxiam trovigxas je unu flanko cxi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj cxie vidigxis, pro la pluvego, kiu cxion sxangxigas.
Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo _Castiglione_, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentigxis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj.
Dum tiu cxi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi arangxis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi arangxos bonan veteron, por ke ni, kaj cxiuj aliaj kuragxuloj, gxuu felicxan libertempon." Kompreneble cxiuj multe ridis, je tiu cxi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo cxesis, la stratoj sekigxis, kaj fine la suno ekbrilis por aplauxdi tiun cxi memorindan internacian kunvenon.
Post tagmangxo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fisxvendejon, la sxipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermangxo.
Al tiu momento, Sro. Michauxx, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, cxagrenege mi gxin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu cxi okazo, li afable forgesos la proverbon ke _malfrua danko estas pli malbona ol danko ia_, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunvenigxis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribajxojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti gxin en la albumon, kiun mi cxiam konservos inter mia cxiam pligrandigxanta propagandilaro.
Dum la vespermangxo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni jam vidis sur la pagxoj de la _"Cicerone"_ (Semajna Bulonja organo, cxiam enhavanta Esperantan pagxon).
Sed, kvankam ni multe antauxgxuis la proponajxojn, la kunveno mem donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la nauxa horo, kiam ni eniris belan cxambregon, mirinde ornamigita de Francaj kaj Anglaj flagoj, kaj ankaux de cxiam verdaj arbetajxoj kaj palmoj. Vere sxajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.
Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj gxuis tiun akcepton. Ankaux la oreloj multege sxatis la koran hxoron: _"Dio savu la Regxon" ("The Esperantist," No. 1)_ kiu donis komencon al la bonega programo.
Estas tute neeble priskribi tiun cxi kunvenon detale, sed eble la programo estos interesa por legantoj. Jen estas:
_PARTO I._
Dio savu la Regxon Hxoro.
Prezentado Sro. Michauxx.
Valso Esperanto Fno. Decrequy.
L'Espero Sro. Boulet.
Mia Mano Fneto M. T. Bergier.
Bonan Tagon, Suzo! Sro. Derveauxx.
La Paco Sro. Dufeutrel.
Duo de la Regxo d'Ys Sno. Bergier kaj Fno. Sutils.
_Honora Vino._
Piana-ludo. L'Akvofalo Fno. Pannevin.
13a, Hungara Rapsodio Fno. Decrequy.
_PARTO II._
Floreto Fneto G. Bergier.
La Cigalo kaj la Formiko Fneto M. T. Bergier.
La Korvo kaj la Vulpo Fneto Lephay.
Lasta Deziro Fno. Sutils.
Hamleto Sroj. Dufeutrel kaj Mudie.
Hispana Romanco Sino. Bergier.
La Bano de la Pastro Sro. Boulet.
Galateo Sro. Derveauxx.
La Marseja Himno Hxoro.
_Bonvena Cxampana Vino._
Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje sxatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi konfesas ke mi pleje sxatis la kvar recitadojn de Frauxlinetoj Bergier kaj Lephay. Kiam oni auxdas nian karan Esperanton el la lipoj de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, gxi havas ankoraux pli belan sonon ol kutime. Kaj oni devas ankaux gratuli--cxiujn! Cxio estis bona, ecx bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute placxis al mi.
Eble gxi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke gxi meritas gravan atenton. En almenaux unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.
Laux mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion cxi, kaj oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antauxlasta. Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin' (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, ecx por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj cxi poemoj, la Esperantaj vortoj tauxgas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco.
Post la finigxo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris _Esperantaj_, cxar ambaux el ili konsistis el floroj rugxaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco.
Sed jam tro longa estas tiu cxi priskribo. Por gxin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michauxx kaj Reeve.--Sed ne! Ekzistas ankoraux alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni cxie rimarkis, ke la _Verd-kovrilajxeto_ estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas sxatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus!
Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj.
Morgaux matene, post naux-tridek, niaj amikoj nin sercxis, kaj kondukis en la gxardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiigxis antaux bela floraro. La rezultato estas bona, kaj cxiam servos kiel fidela memorajxo de plezura mateno.
Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon gxis Wimereuxx. La antauxan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun cxi rubandon oni nun fiksis cxe la vitro de la tramo, kaj cxiuj preterirantoj bone rimarkis, ke gxi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon.
Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindajxojn mi certigxis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaux estas suficxe bela. Ne sxanceligxu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj.
Sur la beleta marbordo Wimereuxxa ni gxuis tre felicxan posttagmezon. La suno jxetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidigxis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj sxercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj gxuis tre plezuran ludadon kun la cxarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, ecx la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto cxiam estas internaciaj, kaj ni estis tre felicxaj, kaj multe bedauxris kiam vesperigxis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermangxo, ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la cxefloko de cxiuj Francaj urboj, la _Casino_. Tie, sidante en la belaj gxardenoj apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu venis el Roueno) afable promesis farigxi nova kunverkanto, kaj ni hodiaux povas legi lian lertan _Calabre_ tradukon.
Jen alia gajno por _Mondvaganta Redaktoro_! Li ricevas artikolojn de tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, gxis nun, mi kredas, mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la sukceso de tiu cxi Gazeto.
La proksiman tagon, post matenmangxo, ni hxore estis kantantaj _Funiculi Funicula_ kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por konduki nin en Le Portel.
Kia belega sablaro tie trovigxas. Ebena kaj malmola kiel asfalto. Bonega loko por la krevetkaptado, sed, sxajne, Esperantistoj en Bulonjo neniam havos tempon por tiu cxi agrabla amuzado. La tieaj amikoj cxiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindajxon.
Sur tiu cxi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine alvenis al la interesa vilagxo. Le Portel estas enlogxata de fisxistoj, sed Wimereuxx, je la alia flanko de la estuario estas rapide pligrandiganta cxirkauxurbo de Bulonjo.
En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la enterigiron de fisxisto.
Sro. Michauxx diris al mi, ke multe da la tieaj logxantoj ankoraux posedas la trajtojn Hispanrasajn, cxar siaj praavoj venis el tiu suda lando.
Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en Bulonjon, kaj oni arangxis finan posttagmezan promenadon gxis la rimarkinda monumento de la _Grande Armee_ Napoleona. Tiu cxi estis tiel sxatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero cxiam estis bela. Tamen oni diris, ke en la apudaj vilagxetoj estis iom pluvdona. Ni estis felicxuloj havi kune kun ni la veter-subestron!
Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan, pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero.
Post tre felicxa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiigxis, kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakajxojn por la baldauxe foriranta vaporsxipo. Tion farinte kaj vespermangxinte, niaj fervoraj amikoj akompaniis nin gxis la ensxipejo por doni al ni lastan _Gxis la Revido_....
Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank' al vi, ni gxuis mirindan viziton; dank' al vi, ni nun havas ecx pli varman estimon de nia kara lingvo, kaj gxiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de nia akcepto cxe siaj samnacianoj. Vere ni sxajnis esti "centjaraj amikoj!"
Kaj cxu mi cxiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble, kaj ne estas dubinde!
Tamen unu malfacileco cxiam trovigxis, pri tio ni devis esti singardemaj. Jen. Cxiam, kiam oni arangxis estontan renkonton, oni devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Cxiam Sro. Michauxx diris ambaux, ekzemple, je la _naux kaj duono_ kaj je la _duono de la deka_. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas, neniam plu diros aux unu aux la alian. Ni diros je _naux-tridek_. Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro kauxzata de tiu malfacileco.
Al la dirita horo, cxiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam internacia por diri la horon. Laux la antauxa anonco en The Esperantist, tiu cxi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la praktika) uzo.
Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn cxi liniojn, kion vi pensas? Cxu vi ne multe bedauxras, ke vi ne kuragxis partopreni je tiu cxi unua oficiala grupkunvenejo? Mi gxin esperas. Tamen, ne estas necese, ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn cxi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a & 31a Julio kaj la Auxgusto, ili ricevos viziton de granda aro da alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el cxiuj proksimaj aux malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj, kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, _Effingham Road, Lee, Kent_) li povos arangxi specialajn kondicxojn kun la fervoja kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato.
_"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"_
LA LINGVO DE LA FLOROJ.
Originale verkita de Ben Elmy (Dauxrigata de pagxo 79).
PARTO II.
Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte nomus instinkto aux ecx prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj de la plimultigxanta anaro de observistoj pruvas tion cxi. Tamen, cxar la kreskajxoj aux floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj neniel tauxgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Ecx tiam, multe da floraj okazajxoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas.
Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun _Darwin_, ke "_la kreskajxoj kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon._"[2] Sed tiamaniere, farigxas ankoraux pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje "_kreskajxo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj tiuj cxi partoj reciproke ekmovigxas._"[2] Kia do estas la agometodo de tiaj procesoj? Se la kreskajxo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, cxu eble gxi komunikigas inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo, ecx cxe la dudeka centjaro!
Tre miriga ankaux estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraux mirindega estas, ke, kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la kreskajxo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj ecx albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan kreskajxon.
Cetere _Darwin_ skribas: "_Apenaux estas trograndigo diri, ke la radikpinto (de kreskajxo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera besto._"[2] Sed certe, oni povas plivole demandi cxu la agadoj de kelkaj floroj ne superas ecx iajn funkciadojn de tia besta cerbo.
Rilate al tio cxi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "_psikologio kreskajxa_," kaj li tre racie inspiras, ke "_cxe proksime estonta tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva_ psikologia _agado; ke tio cxi estas nepre resultato de tio; ke la vivo mem estas kondicxita per psikologia agado; ke iaj kreskajxoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco gajni individuan sperton, kaj gxin transigi al iliaj posteuloj, por ke tiuj cxi profitu, ne tute nekonscie._"[3].
La Amerikana poeto, Lowell, evidente kredis je tiu psikologio, cxar li aligas al floroj ne sole vivon, sed ankaux _animon_--
"Jen cxia terbulo, al viv' pusxigxante
Pro alta instinkto, interna fervor',
Kaj supren blinde gxis lum' palpetante,
Atingas animon per herbo kaj flor'."[4]
Tiel ankaux la Angla poeto, Shelley, cxe "_La Sentema Kreskajxo_," parolas pri la gracia kortusxeco de la interna "_io, kvazaux spirito_" de tiu floro. Aliloke li remarkas, ecx apud pli humila kreskajxo, la influon viveman de la aero kaj de la lumo, tuj farigxontaj--
"Korbatoj nevideblaj de la flor',
Al cxiu parto vivon pulsigantaj."[5]
Alia Amerikano, la glora Walt Whitman, rakontas--"_Karesante mi tenas brancxojn aux junajn arbojn--mi tuj sentas iliajn sukon kaj tendenon levigxantajn en mi, kiel hidrargo cxe varmeco. Mi baraktas amike kun ilia senkulpa fortiko--mi scias ke iom da gxia virto pasas de ili al mi. Eble ni reciproke intersxangxas ion--eble la arboj rekonas cxion tion pli ol mi iam pensis._"[6]
Preskaux idente sciigis Richard Jefferies--"_Tiu aliformigxo de buloj kaj malvarma materio en vivajn objektojn, faras la gxojon kaj esperon de la somero. Cxiu tronketo de herbo, cxiu folio, cxiu individua floreto kaj folieto, parolas pri espero. Konsideru la herbojn, la kreskajxojn--ili estas signoj de tero altigxante gxis la vivo, antaux niaj okuloj. Tial al mi estas la floroj tiom pli ol nur trunketo kaj folietoj.... La blankaj folietoj alvokas rekte al nia koro; la trankvilaj kverkoj estas plenaj je mistero. La floroj, per siaj mil vizagxoj, kolektis la kisojn de la mateno. Ilin sxatante mi ricevas almenaux iom da ilia vivopleno--novan penson el cxiu folieto._"[7]
Certe, nia kara Jefferies multe auxskultadis--kaj iom komprenis--la veran lingvon de la floroj! Tion cxi ankaux atestas siaj cxarmaj verkoj "_Bevis_," "_La libera Aero_," kaj la interesa, pretervorte lauxdinda, "_Historio de Mia Koro_."
Tamen bezonas konfesi, ke ne cxiuj floroj tiom aminde prezentigxas kontraux la homoj kaj bestoj, aux ecx kontraux cxiaj aliaj specoj de floroj. Inter ili ja estas amikoj kaj malamikoj, reciproke helpantaj aux malhelpantaj. Tion cxi precipe klarigis Dro. Taylor, en sia verko supredirita. La vero estas ke, kiel apud la bestoj, tiel ankaux apud la floroj, efektivigxas pli aux malpli la postuloj de "la barakto je ekzistado," "la natura elekto," kaj "la postdauxrigxo de la plej konvenaj je la okazoj." Estas, do, nur malklera konkludo, ke la floroj "nek laboras, nek sxpinas"; la vivotempo de la floroj estas tiom plene (kaj almenaux tiom utile) okupata, kiom tiu de la bestoj. Plie, estas ja la penado de la kreskajxoj kiu provizas ultimate la nutrajxon mem de cxiu besto, de cxiu homo; tial, tiu cxi devas memorigxi ke de la vivo kaj laboro de la kreskajxoj sia propra vivado dependas.
Amikaj floroj, kiel malmulte ni komprenas vian vivon, vian lingvon!
Cxe la kreskanta homa pensado, nia kompreno cxiam farigxos pli klara, kaj nia amo pli forta, je la plej belaj el la infanoj de la tero--la mutaj sed elokventaj floroj.
FOOTNOTES:
[2] El "The Movements of Plants."
[3] The Sagacity and Morality of Plants.
[4] The Vision of Sir Launfal.
[5] The Zucca.
[6] The Oaks and I.
[7] The Pageant of Summer.
Kiam nutro nin vivigas,
Aux bonajx' ajn nin gxojigas,
Ni memoru, ke ni devas
Esti dankaj, cxar ni scias,
Ke aliaj homoj penas
Por ben' kiun ni ricevas:
Ne forgesu ni gefratojn
Bonfarintajn nekonatajn.
(6266).
LA "ATESTO PRI KAPABLECO."
Originale verkita de G. D. Buchanan, 8820.
Inter la rimarkoj kiuj aperis sub la titolo de _Correspondence Notes_, en la lasta numero de nia Gazeto, estis mallonga paragrafo, kiu diris, ke tiuj Britaj Esperantististoj kiuj dezirus akiri nepran pruvon pri sia plena sciado de nia helpa lingvo devus sin turni al la _Franca Societo por la Propagando de Esperanto_, por ricevi gxian konatan _Atesto pri Kapableco_. Kvankam ni cxiuj multe sxatas la fratan spiriton de niaj Francaj amikoj, tamen ni esperas, ke post nelonge ni povos arangxi ekzamenojn por Brita _Atesto_ laux simila modelo. Respondante al la afabla propono de nia Redaktoro, mi traktos mallonge pri tiu cxi afero, esperante, ke la konsilo de pioniro eble estu helpa al estontaj kandidatoj.
Comments
Log in to leave a comment.
The Esperantist, Vol. 1, No. 9Chapter I: Part 1
0%36 min left in chapter