Chapter II: Part 2
Kompreneble, la aspiranto devas jam posedi bonan gxeneralan sciadon de la fundamentaj principoj de la lingvo antaux ol li komencos la specialan preparadon por la ekzameno. Se li estus tiel felicxa kompreni plenege la Francan lingvon, li elektu fari tiun cxi ekzamenon France; sed nur adepto devus atenci tion cxi. Se, tamen, simile al mi, li konus nur sian nacian lingvon, li ne povos gxui la helpon de tiaj valoraj lernolibroj kiaj _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ kaj _La Texte Synthetique_.
Mi persone konstatis ke la Esperanta Sintakso, de Dro. Paul Fruictier, estis preskaux necesega, kaj mi gxin forte rekomendas. Se la studento povas verki kune kun amiko, tiom pli bone. Mi mem sxuldas multon je la inspirajxoj kaj konsilo de klera amiko, kun kiu mi ofte korespondas.
Fininte sian preparadon, la studento devas tiam skribi al _Sro. Edouard Breon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, pres Paris_, klarigante cxu li volas fari la ekzamenon France aux Angle. Post malmultaj tagoj li ricevos plenan sciigon pri la oficiala programo.
Se la aspiranto elektus fari la ekzamenon Angle, estos necese ke li traduku Esperantan eltirajxon Anglen, kaj Anglan eltirajxon Esperanten. La "Demandaro" enhavos serion da gramatikaj demandoj kaj ekzercon pri Esperanta elparolado. Por reprezenti tion cxi, mi uzis la bonegan fonetikan metodon kiu aperis sur pagxo 25, Nro. 2 de The Esperantist.
Skribinte al nia Samideano, Sro. Mann, de Paris, por ricevi lian opinion pri la speciala preparado por la ekzameno, mi ricevis la jenan valoran respondon.
"Pri plej efika kaj sukcesiga metodo studi por la ekzameno, mi rekomendus, post ellerno de la _Complete Text-Book_, zorgan legadon de _Hamleto_ kaj _Fundamenta Krestomatio_, kun _Esperanta Sintakso_, de Fruictier. Ekzemple, oni prenu en _Krestomatio_ iun anekdoton. Legu gxin du aux tri fojojn lauxtvocxe. Poste, oni faru al si diversajn demandojn per vortoj tiaj kiaj Kiu (n), Kies, Kie (n), Kiel, Kial, Kiam, Cxu? Por varii, oni rediru la anekdoton je aliaj tempoj ol tiuj donataj en la teksto mem. Ekz., la teksto eble rakontas la aferon, kiel okazinta je iu tempo pasinta. Nu, la ekzercanto povus rekonstrui la anekdoton, metante la serion da agoj en la pasantan tempon, AS, aux en la pasontan tempon, OS; poste en malsimplajn tempojn: Estis ... inta (j), k.t.p. Tiamaniere la studo farigxas vere interesa, kaj la lernanto tre baldaux elposedos la gramatikon tre simplan de Esperanto.
"Alion oni povas ankaux fari kun bonaj rezultatoj. Per la helpo de la vortaro Angla-Esp., oni povas ekzerci sin jene. Oni povas, dum la farado de agoj iaj, nomi ilin Esperante. Ekz. Levigxante, fru- (aux malfru-) matene, nomu la serion da agoj. Mi levigxas, mi starigxas, mi surtiras miajn sxtrumpojn, k.t.p. Mi estas vestita (mi est_is_ vest_ot_a). Mi lavas min, mi matenmangxas, mi laboras, k.t.p. Cxiuj cxi agoj estas analizeblaj kaj etendeblaj, kaj liveras tre interesajn imagajn konversaciajn kaj gramatikajn ekzercojn.
Tio estas la fama Gouin'a metodo studi lingvojn; gxi donas mirigajn rezultatojn. Tiamaniere, la vortoj kaj esprimoj restas en la memoro, kaj oni ne lacigxe lernas _papage_ novajn vortojn. Kaj por konversaciaj klasoj tia procedo estas praktikinda, cxar gxi sxparas la tempon kaj koncentras la pensojn de la ekzercantoj. Soj. George Phillips & Son, Ltd., 32, Fleet Street, London, eldonas tre interesan kaj pensigan serion da libroj verkitaj laux la Gouin'a metodo.
* * *
N.B.--Estas preskaux certe ke, post nur iom da tempo, la deziroj de tiom de adeptoj estos plenumataj, kaj Brita Ekzameno fondigxos. Oni nun klopodas pri la afero.--(Red.).
THE CERTIFICATE OF MERIT.
G. D. Buchanan, No. 8820.
Among the remarks under the heading _Correspondence Notes_, in the last number of our Gazette, was a short paragraph which stated that those British Esperantists who desired to acquire an indisputable proof of their thorough knowledge of our auxxiliary language must apply to the _French Society for the Propagation of Esperanto_, in order to obtain its well-known "Atesto pri Kapableco." Although we all greatly appreciate the fraternal spirit of our French friends, we nevertheless hope that ere long we shall be able to organize examinations for a British Certificate on similar lines. In reply to the kind suggestion of our Editor, I will briefly treat of this matter, in the hope that the advice of a pioneer may possibly be a help to future candidates.
Of course, the aspirant must first possess a good general knowledge of the elementary principles of the language before he begins the special preparation for the examination. Should he be so fortunate as to understand French thoroughly, let him elect to undergo the test in French; but only an adept should attempt this. If, however, like myself, he should know only his own national language, he will not be able to enjoy the help of such valuable text-books as _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ and _La Texte Synthetique._
Personally I have found that the _Esperanta Sintakso_, by Dr. Paul Fruictier, is almost essential, and I recommend it strongly. If the student can work with a friend so much the better. I owe much to the suggestions and advice of a well-informed friend, with whom I often correspond.
Having concluded his preparation, the student must write to _M. E. Breon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, near Paris_, stating whether he purposes taking the examination in French or English. In a few days he will receive full details as to the official programme.
Should the candidate choose to go up for the examination in English, it will be necessary for him to translate an Esperanto extract into English, and an English extract into Esperanto. The list of questions will contain a series of grammatical points and an exercise on Esperanto pronunciation. In order to illustrate the latter, I employed the excellent phonetic system which appeared on page 25 of The Esperantist, No. 2.
Having written to our Friend-in-Esperanto, Mr. Mann, of Paris, to learn his opinion with regard to special preparation for the examination, I received the following valuable reply:--
"As for the most effective and successful method of studying for the examination, I should recommend, after mastering the _Complete Text-Book_, a careful reading of _Hamlet_ and the _Fundamenta Krestomatio_, with _Esperanta Sintakso_, by Fruictier. For example, take some anecdote from the _Krestomatio_. Read it two or three times aloud. Then ask yourself various questions by words such as _Who (m), Whose, Where (Whither), How, Why, When?_ To vary the study repeat the anecdote, using tenses other than those employed in the text itself. For example, the text possibly narrates the matter as having happened at some past time. Well, the student could remodel the anecdote, placing the concatenation of events in the Present AS, or in the Future OS; and afterwards in the compound tenses: _Estis ... inta (j)_, k.t.p. In this manner the study really becomes interesting, and the pupil will very soon master Esperanto's very simple Grammar.
"One can also adopt another course with good results. With the aid of the _English-Esperanto Dictionary_ one can train one's self as follows. While performing any actions one can name them in Esperanto. Thus, getting up early (or late) in the morning, enumerate the series of actions. I get up, I stand up, I put on my stockings, etc. I am dressed (I was about to be dressed). I wash, I have breakfast, I work, etc. All these actions can be analyzed and extended, and supply most interesting imaginary conversations and grammatical exercises.
That is the famous Gouin method of studying languages; it gives remarkable results. Thus words and expressions are preserved in the memory, and one does not wearily learn new words parrot-method. And such a system is practicable for conversational classes, as it saves time and concentrates the thoughts of the pupils. Messrs. George Phillips & Sons, Ltd., 32, Fleet Street, London, publish a very interesting and thought-inspiring series of books compiled on the Gouin system.
* * *
N.B.--It is almost certain that in a short time the wishes of so many adepts will be fulfilled, and a British examination will be founded. The matter is now under consideration.--(The Editor).
La Onklino diris al sia nevino: "Ne ploru, karulino, aux ci malbeligxos."
"Cxu vi multe estas plorinta, kiam vi estis juna?" respondis la infanino.
(P de B).
DUA ORIGINALA SKIZETO, VERKITA DE E.W.
Nia Frauxlino.
Sxi logxis en dometo, tute apud la domego cxirkauxfosigita de sxiaj praavoj. Gxi nun apartenas al fremdulo, sed li ne estis vizitata de la sinjoroj de la departemento, kaj estis malestimata de la vilagxanoj. Li do lasis neokupata sian antaux ne longe acxetitan domon.
Nia Frauxlino estis, tiel, kiel sxia frato, la _pacama Pastro_ (pri kiu mi skribis en The Esperantist, No. 8) tre granda, sed sxi estis rekta kaj tre aktiva. Sxi havis brunajn okulojn, aglan nazon, firman mentonon kaj vocxon kiu neniam estis lauxta, kvankam ofte severega.
Unufoje Dimancxe sxi cxiam sidis simple vestita, kune kun sia nevino kaj tri servistinoj, sur la plej granda pregxbenko de la parohxa pregxejo. La Diservo finita, sxi venis al sxia pordo, kiun malfermis la parohxestro, kiu kolegia cxapo en la mano, salutis sxin profunde.
Sxi respondis je solena reverenco: tiam li sekvis sxin kaj sxiajn nevinojn al la pordego. Kiam ili ekstere alvenis, la auxdintaro eklasis siajn benkojn. En bela vetero _Nia Frauxlino_, cxar tiel sxi nomigxis cxiam, kutimigxis iri sub granda arbo en la pregxejkorto, kaj tie staris aux sidis dum la vilagxanoj kunvenis por demandi al sxi kuracilon aux konsilon; por priparoli ian disputon, je kies meritoj ili deziris, ke sxi aljugxu; aux por peti, ke sxi ordonu la punon por ia eltrovita krimeto. Sxiaj decidoj neniam estis disputataj, cxar la Galoj havas ankoraux supersticxan kredon je la sagxeco kaj sankteco de maljuna virgulino, se ili scias, ke sxi estas frauxlino de sxia propra elekto.
La junularo de la vilagxo amis kaj respektegis sian Frauxlinon; ankaux sxi amis ilin, precipe tiujn, kies gepatrojn sxi konis dum ilia juneco. El tiuj cxi, la plej de sxi amata estis la beleta, dolcxa dekokjara Nest. Sxi gxuis rigardadi la knabinon sidante inter la gehxoristoj apud sxia fiancxo, kiu estis lerta kaj inteligenta frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke sxi jam acxetis multe da utilaj ornamoj, trikotajxoj kaj fajencoj por la estonta domo de Nest--la domo en kiun, post unu aux du jaroj, la fiancxino estos kondukata kun la eksplodo de du aux tri cent pafiletoj, kun la piedfrapado de cent kvindek gxis ducent cxevaloj kaj azenoj, kun la kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aux ses cent homoj, cxar la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko.
Unu Dimancxon, Nia Frauxlino vidis Nest inter la gehxoristoj, sed ne estis sxiaflanke la _Cariad_'o.[8] La sekvantan Dimancxon sxi rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj melankolian. Sxi informigxis pri la kauxzo de tio cxi, kaj sciigxis, ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis gxis kiam li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam kuragxus reveni en tiun vilagxon, ili kasxus lian korpon tie, kie gxi nur trovigxus je la Fina Jugxo.
Nia Frauxlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilagxo ne estis jam punita de gxiaj viroj. Oni sxin klarigis ke tiuj terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaux sesdek, kaj la tuta parohxo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas devigi Nest edzinigxi. Cxu sxi ne povos nenii al sxi la plezuron vidi la _Cariad_'on gxis kiam liaj malamikoj foriros?"
Nia Frauxlino auxskultis, sed ne aprobis; tute ne!
Dimancxo denove alvenis, kaj sxi, dum la preteriro al la granda arbo, vidis multajn vilagxanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn aux amantinojn; cxar la viroj tiam nur malofte eniris la pregxejon, krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Sxi ankaux vidis grandegan terfosiston klinanta kontraux stango apud lageto, kaj sxi lauxte diris, ke sxi hontus je sxia lando, se li ne havus plenegan trempadon.
La Dimancxon sekvantan la sama vidajxo frapis sxiajn okulojn. Tuje sxi alproksimigxis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel estas malkuragxeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin. "Kial," sxi diris, "vi ne lin jxetos en la lageton?" Sxiaj paroloj produktis nenian videblan efekton, sxi do furiozigxis kaj ekkriis: "Nun, cxu ne trovigxas inter vi ecx unu viro? Bone! per Dio, gxin faros mi mem!"
Per rapidaj longaj pasxoj sxi marsxis al la terfosisto, lin ekkaptis je la gorgxo kaj forjxetis lin en la akvon.
Neniam li tie revidigxis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin mokis, tial ke li estis jxetita de virino, en akvon ke li lasis ilian bandon, kaj rapide flugis el la lando.
Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan _Cariad_'on. La juna paro cxiam dankis la karan Frauxlinon pro sia felicxeco, kiun ili sxuldis al sxia decida konduto; kaj la Frauxlino estis ecx pli respektegata kaj amata de sxiaj najbaroj.
La morto de nia Frauxlino similis je sxia vivo.
Kiam sxi kredis, ke la fino alproksimigxis, sxi venigis la vilagxan cxarpentiston, kaj donis al li la mendojn por sxia cxerko kaj cxiujn la ordonojn por nemultekosta enterigiro.
Post kelkaj semajnoj sxi unu mateno sentis, ke sxia animo baldaux foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris cxirkaux la lito, sxi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiauxparolojn. Sxi estis tiel trankvila, kaj sxia vocxo estis tiel gaja, ke neniu ploris. Kiam sxi diris: Mi estas laca; sxi fermis la okulojn, kaj neniam ilin malfermis.
Multaj ploris sian Frauxlinon.
FOOTNOTE:
[8] _Tiu cxi vorto signifas "reciproka amo," ne nur inter viro kaj virino, sed ankaux inter patro kaj filo, aux amikoj. Gxi do sxajnas nehavi perfektan tradukon Esperantan.--E.W._
UNU NOKTO EN "CALABRE."
Eltirajxo el Paul Louis Courrier. Tradukita de Paul Boulet.
Ian tagon, mi vojagxis en "Calabre."
Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa; suficxas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable la tempon kiam oni estas cxe ili.
Kiel kunvojagxanto, mi havis junulon.
En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj cxevaloj marsxis multepene; mia kamarado rajdis antaux mi; vojeto kiu sxajnis al li pli irebla kaj malpli longa perdigis nin...
Gxis la eknokto ni sercxis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli ni sercxis, des pli ni perdigxis, kaj la nokto estis densa kiam ni alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris gxin, ne sen suspekto, sed kiel fari?
Tie, ni trovis la tutan familion de karbisto, sidante cxirkaux tablo kie, cxe la unua vorto, oni invitis nin.
Nia junulo ne petigis sin. Jen, ni estas mangxanta kaj trinkanta, almenaux li, cxar mi, mi ekzamenis la lokon kaj la mienon de niaj mastroj.
Tiuj cxi havis certe mienon de karbistoj, sed la domo ..., vi estus kredinta ke gxi estas armilejo. Tie estis nur pafiloj, pistoloj, glavoj, trancxiloj, trancxilegoj. Cxio malplacxis al mi kaj mi facile vidis ke mi ankaux malplacxis.
Kontrauxe, mia kamarado sxajnis kvazaux li estis ano de la familio: li ridis, li parolis kun ili. Pro malsingardemeco, kiun mi devus esti antauxpensinta, li unue diris de kie ni elvenis, kien ni iris, kiuj ni estis! Francoj, pensu iom do! Cxe niaj plej mortigeblaj amikoj, solaj, perditaj, tiel malproksime de cxiu homa helpo! Plie, por montri cxion kio povis perdigi nin, li sxajnigxis ricxa, promesis al tiuj homoj pro la elspezo kaj por niaj morgauxaj gvidistoj, tion kion ili dezirus. Fine, li parolis pri sia valizo, petante ke oni zorgu gxin multe, ke oni metu gxin apud lia lito. Li ne volis, li diris, alian kapkusenon. Oni povis kredi, ke ni portis la kronajn diamantojn!
La vespermangxo finita, oni lasis nin. Niaj mastroj kusxis sur la suba etagxo, ni, en la cxambro kie ni estis mangxintaj. Malalta grenejo, kien oni supreniris per skabelego, estis la dormejo kiu nin atendis, kvazaux nesto en kiu oni enirus, rampante sub traboj sxargxitaj de provisajxoj por la tuta jaro.
Mia kamarado suprenrampis tien kaj kusxigxis, dormante la kapo sur la multekosta valizo. Mi, determinata je maldormi, mi plibruligis la fajron kaj sidigxis apud gxi.
La nokto estis preskaux finita tute trankvile, kaj mi komencis rekuragxigxi kiam, je la horo kiu kredigis al mi, ke la tago baldaux aperos, mi auxdis, sube de mi, nian mastron kaj lian edzinon paroli kaj interdisputi; kaj, auxskultante per la kameno kiu komunikis kun la suba kameno, mi perfekte komprenis tiujn cxi vortojn diritaj de la edzo: "Nu, fine, ni vidu! Cxu mi devos mortigi ilin ambaux?"
Mi restis, apenaux spirante, mia tuta korpo, malvarma kvazaux marmoro; vidante min, oni ne povis kredi cxu mi estis viva aux ne.
Dio mia! kiam mi pensas ankoraux je tio! Ni ambaux preskaux senarmiloj, kontraux ili kiuj havis multe da ili, kaj mia kamarado mortata de dormado kaj de laceco! Alvoki lin? fari bruon? Mi ne kuragxis; foriri sole, mi ne povis; la fenestro estis nealta, sed, sube, du dikaj hundoj bojegis kvazaux lupoj.
Post unu kvarono da horo, kiu sxajnis al mi tre longa, mi auxdis sur la sxtuparo iun kaj per la fendoj de la pordo, mi ekvidis la patron, lampo en unu mano, en la alia unu el liaj grandaj trancxilegoj.
Li unue supreniris, poste la edzino, kaj mi staris malantaux la pordo; li malfermis gxin; sed, antaux ol eniri, li demetis la lampon kaj la edzino gxin prenis. Poste, li eniris nudpiede, kaj sxi, estante ekstere, diris al li mallauxte, kasxante per siaj fingroj la lumon de la lampo: "Malrapide, iru malrapide!"
Kiam li estis apud la skabelego, li supreniris, sia trancxilego inter siaj dentoj, kaj, alvenante cxe la lito kie tiu malfelicxa junulo etendigxis, prezentante sian gorgxon malkovritan, li prenis la trancxilon per unu mano, kaj per la alia ... li ekkaptis sxinkon kiu pendis je la plafono, trancxis unu pecon kaj eliris sammaniere, ke li estis enirinta. La pordo fermigxis, la lampo eliris, kaj mi restis sola....
Tuj kiam la tago aperis, la tuta familio, grandabrue, venis vekigi nin, kiel ni rekomendis tion.
Oni alportis la mangxajxojn; oni servis matenmangxon, tre puran, tre bonan: mi certigas tion al vi. Du kaponoj partoprenis. "Vi devas, oni diris la kunporti unu el ili kaj mangxi la alian." Vidante ilin, mi fine komprenis la sencon de tiuj teruraj vortoj: "Cxu mi devas mortigi ilin ambaux?"
Mi kredas ke estas facile diveni kion tio signifis!
CORRESPONDENCE NOTES.
The suggestion in No. 8 has already borne good fruit, and a weekly meeting has been arranged every Monday at 6 p.m. at _The Club Cafe, 5, Bishopsgate Street Within, E.C._ During tea conversation in Esperanto is compulsory, but after the meal is over discussions on various topics take place in English. All members of the London Esperanto Club and their friends are cordially invited to put in an appearance when possible, and any foreign friends will of course be especially welcome.
Another meeting has also been arranged for the first Thursday in every month. This is exclusively for annual subscribers to The Esperantist. The Editor will be at the before-mentioned Cafe from 6-7 p.m., after which hour the Remington Typewriter firm hard by has kindly placed a room at his disposal. Will readers please come every first Thursday, with their proposals for the improvement of this Gazette?
* * *
As has been announced elsewhere, a short three-day visit to Havre, at the invitation of the Group there, is being arranged by the London Esperanto Club for all members who can join. Will these kindly send their names to C. W. T. Reeve, Esq., 63, Effingham Road, Lee, Kent? There should be as little delay as possible, so that arrangements may be made with the L. & S.W. Railway Co. as to special facilities, etc. It is expected that, encouraged by the most cordial reception accorded by our Boulogne friends at Whitsuntide, a large number of members will make use of this opportunity for improving their conversational powers with foreign friends.
* * *
The use of Sia and Lia puzzled one of our Correspondents. "Is it essential or only optional to use Sia when it refers to the subject of the sentence?" he asks. Sia _must_ be used in such a case instead of Lia, unless, as happens once in a lifetime, ambiguity might arise from such a course, in which case lia, sxia, etc., must be used instead.
* * *
The fact that double letters only exist in Esperanto when two roots, the one ending and the other beginning with the same letter, are compounded (such as hommano) is frequently overlooked, and orthographical mistakes result. This rule is not mentioned in the Text-Books at present in use, and hence, no doubt, the frequency of such mistakes.
* * *
_R.'s Epitome_ has proved a help to several students, and the author has kindly sent another rhyme, which, we hope, may have a similar result.
EG, when ending any word, shows a _high degree_.
Final ET, to birdo (bird), means a _little_ B.
EDZ is _married_, GE means _both_. BO prefixed, _in law_.
ESTR _master_; _member_ AN; IST a _professor_.
EK _just starts_; and AD _goes on_; RE _repeats_; again
ILO _tool_, and EJO _where_; INGO _holder_; then
ERO, _one of_; ARO _lot_; _females_ all have IN;
UJ _contains_; ID _the young_; ULO _greatest seen_.
IGX _becoming_; _causing_ IG; DIS just _separates_;
ECO, _abstract_; AJXO, _work_; MAL always _negates_.
EBLA _possibility_; INDA _worthiness_.
EMA shows _propensity_; adjectives I guess.
(H.W.R., Ipswich).
* * *
The order in which the suffixes should be added is logically arranged. Take, for example, the word _Infan-in-eto_. _Infanetino_ is not correct, because the _-et_ is added to give the diminutive. _Infanino_, a little girl, _Infanineto_, a tiny little girl.
Similarly, in other cases, when two affixes are used in one word it is easy to decide which has precedence.
* * *
Who was the first Englishman to learn Esperanto? We invite correspondence on this interesting point. At the moment it seems that the distinction belongs to H. L'Estrange Ewen, Esq., whose number is 3010, and who, a short time since, wrote us a letter using the old style of writing, _i.e._, accents inverted, as in Bohemian, _e.g._, [c with caron], not cx.
* * *
Pronunciation still presents occasional difficulties to our country readers. The last query to hand deals with the sound of ajx. This must be pronounced ahzh.
* * *
To those Correspondents who have asked: Which is the best way to learn to speak Esperanto, we recommend them to talk at first to the door, or any other inanimate object at hand.
Thus _Reading aloud_ (or, better still, Declaiming) is one of the best exercises, and is a very great help to the rapid mastery of the spoken language. When you have waded through the _Fundamenta Krestomatio_ in this manner, and have spent a few days with _Samideanoj_ who do not understand English, you should speak Esperanto like a native!
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 9, by Various
<pre id="pg-footer">
Comments
Log in to leave a comment.
The Esperantist, Vol. 1, No. 9Chapter II: Part 2
0%16 min left in chapter