Skip to content

Chapter C: G. Stuart-Menteath (2)

Text size

Fine ŝia onklino mortis, kaj ŝi heredis grandan riĉecon. Ŝia fianĉo ĝis tiam estis estinta malfervora amanto, sed nun li fariĝis urĝa, kaj ŝia patrino, antaŭvidante proksiman morton, ne volis ŝin lasi solan, kaj do konsentis rapidigi la edziniĝon.

Ŝia nova hejmo estis en la plej proksima urbo, kie ŝi havis baldaŭ multe da konatuloj, kiuj diris: "Tiu ĉi novedzino estas gracia kaj bela, sed ŝi estas terurige neinteresa."

Fariĝinte patrino, ŝi ŝajnis fariĝi pli juna, gaja kaj tute feliĉa. La bela infaneto estis bonvena trezoro por la geedzoj.

Tre granda nombro da parencoj kaj amikoj kunvenis por festi la baptan feston. Ili estis atendantaj en la ĝardeno, je la horo de la ceremonio, por iri al la preĝejo, kiam ili aŭdis laŭtajn kriegojn. Poste oni aŭdis la vortojn: "Mi estas tute ruinigita, neniu min dungos post tio ĉi."

La malfeliĉa nutristino, rapide sin turninte por atingi la baptovuelon, rompigis la kolon de la infaneto!

Tiu ĉi historio estas rakontita al mi de unu el la gastoj, kiuj kuregis en la ĉambron.

Tie oni vidis la patrinon, tiel pala kiel ŝia mortigita ido, kiu estis tenata en ŝiaj brakoj.

Ŝajne ŝi duonsveniĝis kaj dum longaj horoj nek parolis nek ploris. Tamen, antaŭ ol cedi je ŝia malespero, ŝi estis komfortinta la ploregantan servistinon per la promeso: "Neniam mi eksigos vin antaŭ ol vi zorge nutradis unu el miaj idoj dum du jaroj!"

Aŭdinte de la nutristino tiun promeson, la kunvenintaj amikoj miregis. La kompatinda patrino estis nevino de _Nia Fraŭlino_, tial ili kredis ke ŝi estis kuraĝa kaj justa, sed tian rimarkindan bonecon ili tute ne atendis. Kelke da ili eĉ kredis, ke la promeso nur estis elpenso de la ruza servistino.

Ĉu donita aŭ ne, la promeso plenumiĝis.

Dum kelkaj jaroj la patrino restis pala, magra, malĝoja kaj ekscitema. La kuracistoj diris, ke ŝi neniam plifortiĝus, vidante ĉiutage la virinon, kiu mortigis ŝian infaneton, kaj amikoj petegis ke si eksigu la virinon el la domo. Sed ŝi respondis: "Eble Dio volas mian morton. Li ja ne povas deziri, ke mi ne plenumu promeson mian. En mia familio, promeso estas ĉiam sankta!"

Fine alvenis tempon, kiam ŝi havis duan infaneton, palan, delikatan knabon (kiu hodiaŭ estas forta avo), kaj ŝia ekscitemeco kaj maltrankvileco pligrandigis. Sed fine la longe atendita tago alvenis, la dujara naskotago de la etulo.

Je tiu ĉi okazo, ŝi venis frumatene al la nutristino kun la promesita atesto pri kapableco kaj sciigis al tiu ĉi, ke ili disiĝus tuj kiam alia nutristina servo troviĝos por ŝi.

De tiam, la sano de la patrino pliboniĝis, ŝia gajeco revenis, kaj denove ŝi fariĝis tute kontenta. Kvar jaroj poste, ŝia edzo konstruigis belan domon du mejlojn de la urbo. Tie ŝi estis tre feliĉa kun ŝiaj geinfanoj. Pro bona kaj simpla gastameco ŝi fariĝis bone amata en la graflando.

Sed ve! tiu feliĉeco ne estis longedaŭra. Post tri jaroj ŝia edzo estis paralizita, kaj fariĝis tre postulanta malsanulo. Tiam ŝi hazarde konstatis, ke li procentdonis tutan lian riĉecon, kaj la ŝian, en jarpago je lia propra vivo sole. Ŝi ne volis malkontentigi lin, kaj ne informis lin pri ŝia eltrovo. Tamen ŝi ne povis multe ŝpari. La edzo eĉ rifuzis vendi sian veturilon kaj ĉevalojn, kaj eksigi la du servistojn, kvankam li neniam povis ilin uzi, kaj ŝi neniam eliris el la domo.

Kiam ŝi vidviniĝis, la aferoj estis aranĝitaj, kaj restis nur sufiĉe da bieno por doni £51 jara enspezo. Ŝi do translokiĝis en loĝejeton, kaj, kun la helpo de servistino kiu ne konsentis sin forlasi, kaj ne eĉ ricevis salajron, ŝi subtenis la geinfanojn. Ŝiaj parencoj ne eĉ sciiĝis pri ŝia malriĉeco, sed la boparencoj ĝin sciis, kaj pagis la edukkoston de ŝiaj filoj, kaj, post iom da tempo, la morto de boonklo denove riĉigis ilin sufiĉe.

La cetero de ŝia vivo estis tre feliĉa. Adorata de ŝiaj gefiloj, amata de ŝiaj servistinoj, kaj respektegata de geamikoj kiuj rakontis multajn ekzemplerojn de ŝia kuraĝeco kaj bonkoreco, ŝi atingis grandan aĝon.

DOVERO.

H. Bolingbroke Mudie.

Fine la tago por la unua Angla kunveno de Britaj kaj Alilandaj Esperantistoj estis preskaŭ alveninta. Mi trovis min en vagonaro, kune kun du fervoraj kunbatalantoj, veturante Doveren. La aliaj Londonanoj nur alvenis en Dovero du tagoj poste.

Ni ne estis la solaj personoj tie allogitaj. Diversaj kaŭzoj klarigis la troplenigon de nia vagonaro. La belega somera vetero kaj la Aŭgusta monato estas ĉiam sufiĉaj por allogi multe da personoj al tiu historika urbo, sed je tiu ĉi okazo ili tien iris por vidi la aŭtomobilajn boatojn, kiuj estis farontaj kunkurson de Kalezo ĝis Dovero.

Sinjoroj Finez kaj Geddes, la ĉefaj klopodantoj de la Dovera Grupo, afable kondukis nin ĉi kaj tien. Ili sciigis nin, ke la ŝipego de la Red Star Line vizitus la Doveran Havenon por la unua fojo tiun vesperon. Kaj efektive, iom poste, ni ekvidis tiun grandegan marirantan ŝipegon alproksimantan.

Dovero estas la lasta haltejo antaŭ New York; kaj mi devas konfesi, ke mi ne malmulte enviis la feliĉulojn, kiuj estis farontaj vojaĝon sur tia trankvila maro.

La Kapitano afable montrigis al ni la ŝipegon, kaj invitis nin vespermanĝi en la manĝosalono de tiu ĉi Ruĝa Stelo palaco. Sed estas la Verda Stelo kiu nun devas konsideriĝi.

Dum la nokto ekblovis venteto, kaj la matena maro estis punktata de blankaj ĉevaletoj--kiel ĉe ni oni nomas la ŝaŭmigantajn ondetojn. Tamen, la vaporŝipo ne multe luliĝis, kaj ni alvenis ĝustatempe en la Kalezan Havenon kaj, dank' al Esperanto, denove marŝis sur Francan teron. Niaj tieaj geamikoj atendis nian alvenon, kaj la stelportantoj donis al ni koran akcepton sur la digo.

Ni intencis tuj iri por renkonti la Bulonjanojn; sed la atendita alveno de M. Camille Pelletan, Franca Mara Ministro, ŝanĝigis nian intencon kaj restigis nin kelkajn momentojn ĉe la stacidomo, admirantajn la multe da ora pasamento, kiun portis la diversaj kolektiĝintaj oficiroj. (Proksiman tagon Mme. Pelletan fariĝis Membrino de la Kalaisa Grupo).

Forpromenante, ni konstatis, ke la stratoj estis ornamigitaj de miloj post miloj da flagoj, kiuj malfeliĉe ne tie troviĝis nur por festi la Esperantistan Kunvenon! Ankaŭ la maristoj havis sian festan tagon kaj sian karnivalon.

Baldaŭ ni renkontis la Bulonjajn vizitantojn, kaj kunvenis ĉe la ĉefloko de la Grupo por oficiala prezentado. Tio farite, ni eniris la manĝoĉambron de la _Hôtel Sauvage_. Neniam mi estis manĝinta kun tiom da Samideanoj. Sepdek ni estis ĉirkaŭ la tablo. Ĉio estis tre bone aranĝita, kaj ni ĉiuj estis pli ol kontentaj pri la rezultato. Dum la manĝado la gaja karnivalo preterpasis la straton, aldonante alian interesaĵon al la memorinda tago.

Inter la kunvenintaj Esperantistoj ne nur estis membroj el Kalaiso kaj Bulonjo, sed multaj departementoj de la Esperantujo tie reprezentiĝis. Kapitano Capé (Alĝerujo), Profesoro Offret (Liono), Barono de Ménil (Reims), Komandanto Mathon (Clermont-Ferrand), M. Pourcines (Nancy), Leŭtenento Dupont (Valenciennes), M. Michaux (Boulogne), M. Wicart (Roubaix), M. Deligny (St. Omer), kaj M. Lefebvre (Elboeuf) estis kelkaj el la Francaj partoprenantoj; Sro Kuhnl (Bohemujo) kaj Sro Seynaeve (Belgujo) ankaŭ tie estis. La Urbestro afable sendis du deputatojn por ĉeesti tiun internacian kunvenon.

Post la tagmanĝo, ni promenadis en la antikvan urbon, tiel interesan por ni Angloj, ĝis la kvina, je kiu horo komencis la koncerto ĉe la Ĉambrego St. Michel.

Doktoro Guyot, Prezidanto de la Kalaisa Grupo, denove diris afablajn pensojn, kaj Kapitano Capé elektiĝis Prezidanto.

Post la aŭdo de diversaj telegramoj el Esperantujo, ni aŭskultis tre interesajn paroladojn de multaj kunvenintoj.

La koncerto estis tute sukcesplena, kaj ni ĉiuj ŝuldas korajn dankojn al M. Michaux, ĝia sindonema aranĝinto.

Ĉirkaŭ la 7.30 ni malkuniĝis por vespermanĝi.

Poste, kelkaj promenadis laŭlonge la marbordo, aliaj eniris la Kasenajn Ĝardenojn, kaj ĉiuj estis tute kontentaj ĝis la forirtempo, kiam la Bulonjaj amikoj revenis en siajn hejmojn, kaj mi estis devigata reveni en Doveron por la vaporŝipo de la unua horo matene.

Ne plu blovis la vento, kaj la vetero promesis esti perfekta por la aŭto-boatoj, kiuj ne ankoraŭ povas toleri maltrankvilajn marojn.

La oka de Aŭgusto komencas! La elementoj aplaŭdas la Esperantistan feston!

Ĉio, kion oni povis imagi, estas estinta farita por sukcesigi la kunvenon.

La vizitantoj havis specialajn ŝipbiletojn, je pli malalta pago, kaj la biletvendisto permesis tiun rabaton nur al personoj portantaj la verdan steleton. Bonega ideo!

Ĵus antaŭ la alveno de la Esperantistoj la kunkurso de la aŭtomobilaj boatoj finiĝis: Francujo estis gajninta la venkon. Niaj najbaroj do montris sian antaŭemecon je tiu ĉi afero tiel, kiel je Esperanto.

Sed kia vidaĵo! Etaj boatoj kuregantaj sur la trankvila maro, kelkafoje preskaŭ kaŝataj de la ŝaŭmkurteno, kiu estis suprenĵetita pro la rapidegeco tra la akvo. Eĉ la torpedo-detruantaj ŝipoj, kiuj akompanis ilin, malfacile ĝiskuris ilin.

Tiu ĉi kunkurso kredeble prokrastigis la alvenon de niaj vizitantoj. Certe ili mankis unu horon en Anglujo, sed gajnis pli longan restadon je la sunradioj.

Tamen, kiam la _Nord_ alvenis, ni vidis ke la trankvileco de la maro, kaj la scivolemeco de tiuj kiuj neniam antaŭe estis vizitintaj nian insulon, allogis multe pli grandan aron ol ni atendis. Preskaŭ cent da ili, antaŭ ol elŝipiri, kunkantis "Dio Savu La Reĝon." Sed la troa fajfado de la vaporo perdigis la efekton, kaj, pro tio, ni ĉiuj kantis ĝin denove antaŭ la Lord Warden Hotelo. Mi certigas al vi, karaj Legantoj, ke neniaj el la preterpasantoj nun estas senavizaj pri la Esperanta movado!

La programo anoncis, ke ni havus specialan ŝipeton, por viziti la Havenajn konstruaĵojn; sed bedaŭrinde, pro la kunkurso, tiu proponita plezuro ne povis aldoniĝi, kaj mi do devis doni mallongan vortan klarigon pri la grandegeco de la entrepreno, kiu iom poste ebligos Doveron fariĝi unu el niaj plej indaj havenoj. La nunaj vizitoj de la transatlantikaj ŝipegoj jam asekuris ĝian estontan potencon.

En kafeo ni kunkantis la Marseillaise, kore kaj ĥore.

Ni tiam suprenrampis la monteton ĝis la antikva kastelo. Granda proporcio de la vizitantoj neniam antaŭe eniris Anglujon, kaj tre ŝatis la naturan belecon de nia marbordo.

La vespermanĝo manĝiĝis ĉe Restoracio Mangilli, sed, kompreneble, la neatendita nombro de la partoprenantoj multe malhelpis la aranĝojn. Speciala tramo portis nin al la Urbestrejo, kiu elmontris grandegan devizon--Bonvenon! Esperantistoj.

Lia Moŝto la Urbestro, Sir William Crundall (kiu estas ano de la Grupo), afablege permesis, ke ni kunvenus ĉe la Council Chamber.

Je la eniro en tiun ĉi belegan historikan ĉambregon, ornamitan de belaj pentraĵoj kaj vitroj, mi ne povis malpermesi al mi pensi pri la estinteco. Ĉar, antaŭ nur kelkaj semajnoj, mi estis enirinta la saman Council Chamber por fari la paroladon kiu fondigis la Doveran Grupon. Kaj nun, en la sama konstruaĵo, mi vidis Esperantistojn kunvenintaj de kvar diversaj nacioj ĉiuj aŭskultantaj, kaj partoprenantoj je, Esperantista koncerto. _Tempora mutantur!_

Nia afero ŝuldas multe, multege, al Sinjoroj Finez kaj Geddes, kies energio efektivigis la feliĉan okazon. Sed ankaŭ ni devas sendi niajn sincerajn gratulojn al ĉiuj helpantoj.

Sir William Crundall mem ne povis ĉeesti, pro la festo por honori la aŭtomobilistojn. Sed Sro A. T. Walmisley, M. Inst. C. E. (unu el la Urbestraro), kiu estas Prezidanto de la Grupo, anoncis afablan kaj kuraĝigantan sendaĵon de la Urbestro, kiu sendis sian koregan bonvenon.

La unua kantaĵo ĉe la koncerto kompreneble estis "Dio Savu La Reĝon" (nun parkere lernita). Tiam Sro Geddes kantis la unuan strofon, kaj Sro Dervaux la lastan, de la Marseja Himno, ĉiuj kunkantantaj je la ĥoro. La tegmento tremetis je la fervoro de la kunkantantoj!

La karaj Bergier kaj Michaux infaninetoj, kiujn ni tiel bone memoris ĉe Bulonjo, estis kunvenintaj por reciti siajn ĉarmajn Lafontainajn fablojn, starante sur la tablo.

La unua parto de la koncerto ja estis ĝuata; kaj, kiam ni aviziĝis ke la Urbestro estis provizinta nutraĵon, ni eniris en apudan ĉambron kaj manĝis je lia sano glaciaĵe, kaj trinkis je ĝi ĉampane.

La Prezidanto ankaŭ devis ĉeesti la aŭtomobilistan feston, kaj mi elektiĝis je la prezidantan seĝegon.

La dua parto de la koncerto komencis per la nova melodia himno do Sroj Hadfield & Ben Elmy. Ĝi enpresiĝos sur la venonta Gazeto ĉar multaj plendas pri la rareco de Esperanta muziko.

M-e Michaux, la koncertestro, recitis tre larmoplenan kaj amuzigan skizeton, kaj D-ro Guyot faris dankeman paroladon. Li diris: "Niaj amikoj estas tre feliĉaj respondi al la afabla invito de la Dovera Grupo. Jam en Kalezo ni ricevis multajn fremdajn amikojn, precipe tiujn de la transmaro. Hieraŭ kaj hodiaŭ la Esperantistoj preparis novan koran interkonsenton. Mi devas diri ke ili sukcesis. Ni dankas ne nur ĉiujn Samideanojn, sed precipe la Doveran Grupon."

Sroj Kuhnl kaj Seynaeve diris malmultajn vortojn por kuraĝigi la eklernantojn, kaj por pruvi ke lingvaj malfacilaĵoj nun ne devas ekzisti inter diversnacianoj, dank' al nia mirinda lingvo.

Denove "Dio Savu La Reĝon"; denove "La Marseja Himno"!

Speciala tramo portis sesdek membrojn ĝis la enŝipejo, kaj la aliaj promenis tien.

Iom post la dekunua niaj alilandaj amikoj denove estis apartigitaj de ni per marstreketo. Sed dolĉaj estas sonoj sur la akvo, kaj la voĉoj de la ŝipaj kaj digaj ĥoristoj unuiĝis je duobligita energio. Pri Doktoro Zamenhof ni kantis: "For he's a jolly good fellow." Sro Reeve rekantis "Kara Lu," kaj, kompreneble, la du naciaj antemoj plenigis la havenon de inspirema muziko. Nur post noktomezo la dolĉaj malproksimantaj sonetoj perdiĝis inter la bruetoj de la faletantaj ondoj, kaj, konstatante ke la unua Brita Esperantista Internacia kunveno nun apartenas al la memorinda estinteco, ni antaŭvidas je multe da tiaj feliĉaj estontaj kunvenoj.

At last the day for the first English gathering of British and Foreign Esperantists had almost arrived. I found myself in a train, together with two devoted fellow-workers, going to Dover. The other Londoners only arrived in Dover two days later.

We were not the only persons attracted there. Various reasons accounted for the overcrowding of our train. The lovely summer weather and the month of August are always sufficient to attract many people to this historic town, but on this occasion they were also going there to see the automobile boats, which were about to race from Calais to Dover.

Messrs. Finez and Geddes, the principal workers of the Dover group, kindly took us here and there. They informed us that the Red Star Liner would visit Dover Harbour for the first time that evening. And, in fact, a little later we caught sight of that great ocean liner approaching.

Dover is the last stopping place before New York; and I must admit I envied not a little the happy folks about to sail on such a tranquil sea.

The Captain kindly had us conducted over the vessel, and invited us to supper in the dining saloon of this Red Star palace. But it is the Green Star which must now be considered.

During the night a breeze sprang up, and the morning sea was flecked with little white horses, as by us the breakers are called. Nevertheless, the steamer did not roll much, and we arrived punctually in Calais Harbour and, thanks to Esperanto, once more walked on to French soil. Our friends there had awaited our arrival, and the "starred-ones" gave us a hearty welcome on the quay.

We intended to go at once to meet the Boulogne members; but the expected arrival of M. Camille Pelletan, Minister of Marine, changed our plan and detained us a few minutes in the station admiring the mass of gold lace worn by the various officers assembled. (Next day Mme. Pelletan became a member of the Calais group).

On leaving, we found that the streets were decorated with thousands upon thousands of flags, which, unfortunately, were not there merely to celebrate the Esperantist Congress! The sailors also were having their feast day and their carnival.

We soon met the Boulogne visitors, and assembled together at the Group's headquarters for official presentation. This accomplished, we entered the dining room of the _Hôtel Sauvage_. Never had I lunched with so many friends-in-Esperanto. We were seventy round the table. Everything was capitally arranged, and we all were more thansatisfied with the result. During the repast the gay carnival passedalong the street, adding another point of interest to the memorable day.

Among the assembled Esperantists were not only members from Calais and Boulogne, but many departments of Esperantoland were represented there. Captain Capé (Algeria), Professor Offret (Lyon), Baron de Ménil (Reims), Commandant Mathon (Clermont-Ferrand), M. Pourcines (Nancy), Lieut. Dupont (Valenciennes), M. Michaux (Boulogne), M. Wicart (Roubaix), M. Deligny (St. Omer), and M. Lefebvre (Elboeuf) were some of the French participants; M. Kuhnl (Bohemia) and M. Seynaeve (Belgium), were also there. The Mayor kindly sent two delegates to be present at this international gathering.

After lunch, we walked about the ancient town, so interesting to us Englishmen, till five o'clock at which hour the concert began in St. Michel Hall.

Dr. Guyot, President of the Calais Group, again gave utterance to some very kind thoughts, and Captain Capé was elected chairman.

After hearing several telegrams from Esperantoland, we listened to most interesting discourses from many of those assembled.

The concert was thoroughly successful, and we all owe hearty thanks to M. Michaux, its devoted organiser.

At about 7.30 we separated for dinner.

Afterwards, some strolled along the shore, others entered the Casino Gardens, and all were quite content till the parting hour, when the Boulogne members returned to their homes, while I had to return to Dover by the one o'clock boat.

No longer did the wind blow, and the weather promised to be perfect for the automobile boats, which cannot yet endure rough seas.

August 8th begins! The elements applaud the Esperantist fête.

Everything imaginable has been done to make the gathering successful.

The visitors had special tickets at a lower rate, and the booking-clerk allowed that rebate only to persons wearing the green star. A capital idea!

Just before the arrival of the Esperantists the auto-boat race ended. France had gained the victory. Our neighbours thus showed their go-ahead qualities in this matter, as well as in Esperanto.

But what a sight! Tiny boats tearing over the smooth sea, at times almost hidden by the foam-curtain, which was thrown up by the tremendous pace through the water. Even the torpedo destroyers which accompanied them kept up with difficulty.

This race probably delayed our visitors' arrival. Certainly they missed an hour in England, but gained a longer roasting in the sun's rays.

Nevertheless, when the _Nord_ arrived we observed that the sea's smoothness, and the curiosity of those who had never before visited our island, had attracted a much greater number than we had expected. Nearly a hundred of them, before disembarking, joined in singing "Dio Savu La Reĝon." But the excessive hissing of the steam caused the effect to be lost, and we therefore all sang it again before the Lord Warden Hotel! I assure you, dear Readers, that none of the passers-by are now ignorant of the Esperanto movement!

The programme stated that we were to have a special boat to visit the Harbour works; but unfortunately, on account of the race, that proposed pleasure could not be included, and I had therefore to give a short verbal explanation of the magnitude of the undertaking, which will in a short time enable Dover to become one of our finest harbours. The present visits of the transatlantic liners have already assured its future importance.

In a café we sang the Marseillaise, heartily and in chorus.

We then scrambled up the hill to the ancient castle. A large proportion of the visitors had never before been in England, and much appreciated the natural beauty of our coast.

Dinner was taken at Mangilli's, but, of course, the unexpected number of persons greatly hindered the arrangements. A special tram took us to the Town Hall, which displayed an enormous motto--Bonvenon! Esperantistoj.

His Worship the Mayor, Sir William Crundall (who is a Member of the Group), had most kindly allowed us to assemble in the Council Chamber.

On entering this magnificent historical hall, ornamented with fine paintings and glass, I could not help thinking of the past. For, only a few weeks ago, I had entered the same Council Chamber to give the lecture which founded the Dover Group. And now, in the same building, I saw Esperantists assembled from four different countries listening to, and taking part in, an Esperantist concert. _Tempora mutantur!_

Our cause owes much, very much, to Messrs. Finez and Geddes, whose energy has brought about the happy event. But we also must send our sincere congratulations to all helpers.

Sir William Crundall himself could not be present, on account of the dinner in honour of the automobilists. But Mr. A. T. Walmisley, M.Inst.C.E. (one of the Council), who is President of the Group, announced a kind and encouraging message from the Mayor, who sent his most hearty welcome.

The first item of the concert was, of course,. "Dio Savu La Reĝon" (now learnt by heart). Then Mr. Geddes sang the first verse, and M. Dervaux the last, of the Marseillaise, all joining in the chorus. The roof shook with the fervour of the choristers!

The dear little Bergier and Michaux children, whom we remembered so well in Boulogne, had come to recite their charming Lafontaine fables, standing on the table.

The first part of the concert was thoroughly enjoyed; and, when we were informed that the Mayor had provided refreshments, we entered an adjacent room and ate his health in ices, and drank it in champagne.

The President had also to be present at the automobilist feast, and I was elected to the presidential chair.

The second part began with the new melodious hymn by Messrs. Hadfield and Ben Elmy. It will be printed in the next Gazette because many complain of the scarcity of Esperantist music.

M-e Michaux, the director of the concert, recited a tearful and amusing sketch, and Dr. Guyot made an appreciative speech. He said: "Our friends are very happy to respond to the kind invitation of the Dover Group. In Calais we have already received many foreign friends, especially those from across the sea. Yesterday and to-day Esperantists have planned a new and hearty mutual understanding. I must say they have succeeded. We thank not only all fellow-thinkers, but especially the Dover Group."

Messrs. Kuhnl and Seynaeve said a few words to encourage beginners, and to demonstrate that linguistic difficulties need not now exist between divers nationalities, thanks to our wonderful language.

Again "Dio Savu La Reĝon"; again "La Marseja Himno!"

A special tram conveyed sixty members to the pier, and the others walked there.

Shortly after eleven o'clock our foreign friends were once more separated from us by a narrow strip of sea. But sounds are sweet upon the water, and the voices of the choristers on ship and shore united with redoubled energy. Of Dr. Zamenhof we sang: "For he's a jolly good fellow!"

Mr. Reeve repeated "Kara Lu," and, of course, the two national anthems filled the harbour with inspiring strains. Only after midnight were the sweet receding sounds lost in the murmur of the rippling waves, and, realising that the first British Esperantists' International gathering now belongs to the memorable past, we look forward to many such happy meetings in the future.

KION DIRAS BIRDIDETO?

(Imitaĵo de Tennyson), de A. Motteau.

Kion diras birdideto
En la nesto, ĉe l' tagiĝo?
--Kiel flugas patrineto,
Flugos mi tuj en vekiĝo.

--Eta birdid', neste restu,
Ke pli fortflugila estu:
Tiam, kun mi, en vekiĝo,
Flugos vi ĉe la tagiĝo.

Ĉar obeos birdideto,
Baldaŭ, kiel patrineto,
Fortflugila ĝi vekiĝos
Kaj de l' nesto elflugiĝos.

Kion diras l' infaneto
En la lulil', ĉe l' tagiĝo?
Diras ĝi, kun la birdeto,
--Kuros mi tuj en vekiĝo.

--Infaneto, pace restu,
Por ke pli fortkrura estu:
Kune, tiam, en vekiĝo,
Kuros ni ĉe la tagiĝo.

Ĉar obeos l' infaneto,
Baldaŭ, kun la patrineto,
Ĝi, pli forta, krure iros
Kien ajn ĝi ja deziros.

LA ROZO KAJ LA LEKANTETO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Belega rozo kreskis en florejo;
Ne malproksime ankaŭ lekanteto;
La roz' rigardis ĝin sur la herbejo,
Kaj diris: "Kion faras vi, floreto?"

"Malgranda estas vi, kaj senodora;
Neniu vin admiras aŭ bezonas;
Vi senkultura vivas, senkolora;
Ĉu vi al mondo ian benon donas?

"Li papili' flugante en ĉielon
Sur via floro ne tre dolĉe tremas;
L' abel' de vi ne serĉas la mielon;
Nur la piedoj homaj sur vi premas."

"Malsupre tie vi ne povas aŭdi
La melodimuzikon de l' aero,
Nek la belaĵojn de la mondo laŭdi;
Kion vi faras do, ĉe l' nigra tero?"

Respondis al la roz' la lekanteto,
"Ne pensas mi pri gloro kaj beleco,
Sed sur la pint' de ĉia ajn tronketo
Cent semojn faras mi por l' estonteco."

"Sen ia dorn' pikanta ĉe l' folioj,
Mi staras al ĉielo rigardante,
Kaj brilas per la miaj lumradioj
La tero, kiu nutris min, amante."

"Mi vidas eĉ dezertojn ĉe l' kamparo,
Kaj ili ne beliĝos sen laboroj;
Mi do ekfloras dum la tuta jaro,
Por kovri ilin per malgrandaj floroj."

La rozon iu vidas kaj deŝiras;
La lekantet' malĝoja, sola restas;
"Ha," diras ĝi, "Pri glor' mi ne sopiras
Sed vivo kun laboro benoj estas."

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 12._

_Oktobro, 1904._

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C.

CONTENTS.

Page

Editor's Notes. 177-79
Physical Culture (J. F. H. Woodward) 179-80
The XIX. Century and Internationality
(A. Kofman) 180-81
Esperanto Sounds (R. J. Lloyd, D.
Lit., M.A.) 182-84
Child's Waking Prayer (translated
by A. Motteau) 184
The Emigrants (Clarence Bicknell) 184
Club News 185-87
The Holiday-Man (H. W. Southcombe) 188
Ĉituo, The Wolf-Child (by Alfred
T. Simper) 189
A Grievance and its Remedy (by E. W.) 190
Correspondence Page 191
Friendship (words by Ben Elmy,
music by J. Hadfield) 192

For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--

BATTERSEA--Sro. A. T. Lee,
2, Cupar Road, Battersea.

BRIGHTON--Miss Oxenford,
16, Upper Westbourne Villas, Hove.

BRIXTON--Sro. E. W. Eagle,
22, Kellett Road, Brixton.

CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga,
Trinity Terrace.

DOVER--Sro. H. R. Geddes,
Northumberland House, Dover.

EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street.

FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal,
74, Claremont Road, E.

GLASGOW--Sro. J. H. Wallace,
3, Hampden Terrace, Mount Florida.

HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor,
9, Norman Road, Birkby.

ILFORD--Sro. W. A. Jeffery,
42, Park Road, Ilford, E.

KEIGHLEY--Sro. J. Ellis,
Compton Buildings, Bow Street, Keighley.

LEEDS--Sro. J. E. Wyms,
3, Maxton Avenue, Chapeltown Road.

LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott,
5, Gresham Street, Edge Lane.

LONDON--Miss Lawrence,
41, Outer Temple, W. C.

NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan,
3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood,
182, Queen's Road.

PLYMOUTH--Sro. Thill,
6, Barton Crescent, Mannamead.

ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton,
133, South Street, St. Andrews.

TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson,
26, Park Crescent, N. Shields.

WEST LONDON--Sro. S. Maitland,
22 Maclise Road, Kensington, W.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

The Right Hon.
J. Chamberlain's Failure

Mr. Chamberlain's statements are always trenchant and to the point. He tells us in characteristic manner that he gave up shorthand for two reasons: his inability to write quickly, and, above all, to read his notes when written.

SLOAN-DUPLOYEN, the Modern 12-LESSON LEGIBLE SYSTEM, has done away with these defects.

Our handsome free book tells you all about it.

It's worth a postcard. Send one now.

HATCHARD & CASTAREDE, Ltd., 71 High Holborn, London.

The "Review of Reviews"

_Is the Best Magazine for Busy People.
And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

CONCORD:

Journal of the International Arbitration and Peace Association.

Published on 15th of each Month.

2/6 per annum, from 40, Outer Temple, W.C.

JUST PUBLISHED.

TEXT BOOK OF ESPERANTO.

By J. C. O'CONNOR.

Dedicated to Sir WILLIAM RAMSAY.

* * *

PRICE 1d.

Special price for propaganda purposes: 10d. per dozen, 6s. 3d. per 100, £2 12s. 6d. per 1,000.

To be had at these prices only from the Publishers--

Messrs. DIXON & HUNTING, Farringdon Press, Ltd., 180, Fleet Street, E.C.

* * *

Wholesale Agents for

LONDON: H. Brett, Pilgrim Street, E.C.

COUNTRY: W. Dawson & Sons, Breams Buildings, E.C.

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

No. 12.

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net. Nos.
2 to 8, 6d. each; Nos. 9 to 12,
4d. each, net.

OKTOBRO, 1904.

Karaj Helpantoj, Salutojn!

Estas eble ke malmultaj vortoj pri La Esperanta Gazeto estos por Vi interesaj. Estas la fino de ĝia unua jaro.

Kiam mi ekklopodis pri la laboro ŝajne estis nur du aŭ tri Anglaj Esperantistoj, kiuj verkus artikolojn por la Gazeto. La kuŝejoj de la Abonantoj estis por mi tute nekonataj. Mi kredis ke la afero estus mona perdo, ĉar la lingvo nur enkondukiĝis en Anglujon antaŭ kelkaj monatoj. Tamen la ekzisto de gazeto helpus la Aferon; La Esperanta Gazeto do ekvivis!

Feliĉe mi baldaŭ eltrovis ke, el ĉiuj partoj de Esperantujo, alvenis kleraj, interesplenaj artikoloj. Monato post monato Abonantoj plimultiĝis.

Al ĉiuj helpintoj mi deziras sendi koregan dankon. Dank' al Vi, ĉiunacianoj gajnis novajn pensojn, novajn konojn. Dank' al Vi, La Esperanta Gazeto povos vivadi.

Tute nemetiisto, mi penadis kiel eble plej multe plaĉi miajn legantojn.

Tro ofte metiistaj eldonistoj nur pensadas pri la eldonkosto, kaj malatentas pri la deziroj de la legantoj. Sed, je La Esperanta Gazeto, mi neniam estas estinta ŝparema. Ĉiuj certe kontentiĝas pri la boneco de ĝia papero, tipo kaj ĝenerala enhavo.

Pri la literatura stilo mi kompreneble ne povas kritiki, nur mem estante pli malpli eklernanto. Sed Doktoro Zamenhof ĵus estas skribinta: "Via Gazeto tre plaĉas al mi; kaj mi estas konvinkita ke ĝi ankaŭ plaĉas al ĉiuj Esperantistoj."

En tia afero oni ne devas forgesi, ke estus estinta tute neeble ke individuo eldonu eĉ gazeteton en ia nacia lingvo post nur kelkaj monatoj da libertempa lernado. Tio ĉi nur estas ebla per nia facila Esperanto.

Estas malfacila afero, tiu ĉi redaktado de Esperanta gazeto!

Ĉiu vorto sendota al la presistoj (Ho ve! ne ankoraŭ Esperantistoj) devas esti skribmaŝinata, kaj, eĉ post tio, la korektado de prespruvoj postulas multe da penado. Preskaŭ ĉiam gravaj eraroj preterpasas la aŭtoran atenton, kaj ofte la viglecon ankaŭ de la Redaktoro.

Mi fidas ke, estonte, ĉiuj eraroj malaperos. Sed, denove, mi petas ke miaj legantoj senkulpigu ilin, se ili ĉeestos.

Mi nun povas prezenti al la mondo praktikan pruvon de la viveco, facileco kaj disvastiĝo de la Internacia Lingvo. En ĉiuj partoj de la mondo La Esperanta Gazeto havas Abonantojn, tute sen komuna lingvo krom Esperanto.

Niaj kleraj verkantoj povas, per ĝi, sendi siajn belajn, originalajn aŭ tradukitajn pensojn en ĉiujn landojn. La Anoncantoj povas fidi je la Internacia Lingvo por gajni tutmondan vendejon por siaj komercaĵoj. Ĉiuj povas interkonatiĝi.

Hodiaŭ mi estas tre, sed ne tute, kontenta. Pro la akcepto de La Esperanta Gazeto unu el miaj ambicioj plenumiĝis. Mi nun diros al Vi alian!

Inter la bela literaturo jam posedata de Esperantistoj vane mi serĉis _unu sufiĉe vidindan volumon_! Libroj nur legindaj estas ja bonegaj; sed ĉu ili sufiĉas?

Supozu, ekzemple, ke oni aĉetas la necesegan _Fundamentan Krestomation_. Ĝia kosto, laŭ Angla mezuro, ne estas tro granda; kaj oni estas kontenta posedi la 460 interesplenajn paĝojn. Sed ĉu la kosto ĉiam tie finiĝas? Oni trovas ke, kiel Anglo, oni ne plene ŝatas legi libron sub papera kovrilo. Oni do devas elspezi monon por ĝin bindigi. Tio pligrandigas ĝian koston de kelkaj frankoj. Nu, post kelkaj jaroj, kiam la libro fariĝis valora memoraĵo de la unuaj tagoj de la lingvo, ĉu oni estos kontenta ekvidi, ke ĝia papero flaviĝis; makuliĝis?

La respondon mi lasas al la Esperantistaro.

Estas necese ke kelke da prezentindaj libroj, bonepresitaj sur bona papero, sub bela kovrilo, ekzistu. Pro tiu celo mi intencas eldoni diversajn utilajn verkojn. Estas ankoraŭ tro frue atendi, ke la vendo povos pagi iliajn proprajn elspezojn; sed ilia eldoniĝo helpos la Aferon.

La unua de La Esperantaj Juveloj estos _La Ventego, de Shakespeare_, tradukita de nia plej klera Esperantisto, Sro Motteau. Unua eldono, ilustrita, orumita supraĵo kaj belete bindata per malmola verda ledo [donacinda]. Kosto 2f. 60c., afrankite.

Finante, mi fidas ke Vi, kiuj ŝatas la _Verdkovrilaĵeton_ afable surskribos sur la enmetitajn abonpaperojn, kaj sendos ilin al mi, sub la enmetita kovrilo, antaŭ la fino de Oktobro. Kaj se Vi skribos aliflanke proponojn por plibonigi la Gazeton mi estos kontenta.

Mi esperas, kune kun Vi, ke post 1904 La Esperanta Gazeto enhavos dudek paĝojn anstataŭ ol dekses; sed tiu afero dependas de la nombro da Abonantoj.

Via Redaktoro.

Dear Supporters, Greetings!

It may be that a few words about The Esperantist will be interesting to you. It is the end of its first year.

When I undertook the work there were apparently but two or three English Esperantists who would write articles for the Gazette. The haunts of the Subscribers were, to me, quite unknown. I believed that the undertaking would be a financial loss, for the language had only been introduced into England a few months before. Nevertheless, the existence of a Gazette would help the Cause; thus The Esperantist sprang into being.

Happily I soon discovered that, from all parts of Esperantoland, well-informed, interesting articles came to hand. Month by month subscribers became more numerous.

To all helpers I desire to send most hearty thanks. Thanks to you, people in every land have gained new thoughts, new knowledge. Thanks to you, The Esperantist can continue its existence.

Quite an amateur, I have tried as far as possible to please my readers.

Too often professional Publishers merely consider the cost of production, and disregard the wishes of their readers. But, over The Esperantist, I have never been sparing. Certainly all are satisfied as to the good quality of its paper, type and general contents.

Concerning its literary style I of course cannot criticise, being myself, more or less, a beginner. But Dr. Zamenhof has just written: "Your Gazette greatly pleases me; and I am convinced that it also pleases all Esperantists."

In this connection one must not forget that it would have been quite impossible for an individual to issue even a small gazette in any national language after only a few months of spare-time study. This is alone possible with our easy Esperanto.

It is a difficult business, this editing of an Esperanto gazette!

Every word sent to the printers (alas! not yet Esperantists) has to be typewritten, and, even after that, proof correcting demands much care. Almost invariably serious errors escape the author's attention, and often the vigilance of the Editor also.

I trust that, in the future, all errors will disappear. But, once again, I beg my readers to excuse them, should they be present.

I now am able to present to the world a practical proof of the vitality, facility and spread of the International Language. In all parts of the world The Esperantist has subscribers entirely without any common language other than Esperanto.

Our clever writers can, by its means, send their beautiful, original or translated thoughts into every country. Advertisers can rely on the International Language to gain a universal market for their goods. All can become acquainted one with the other.

To-day I am very, but not altogether, content. On account of the reception of The Esperantist one of my ambitions is fulfilled. I will now tell you of another!

Among the fine literature already possessed by Esperantists in vain have I sought _one volume of sufficiently attractive appearance_. Books merely readable are, indeed, excellent; but do they suffice?

Suppose, for example, that one buys the indispensable _Fundamental Chrestomathy_. Its cost, according to English standard, is not too high; and one is pleased to possess the 460 interesting pages. But does the cost always end there? One finds that, as an Englishman, one cannot fully enjoy reading a paperback. One must therefore spend money on having it bound. That increases its cost by some shillings. Then, some years later, when the book has become a valuable reminder of the language's early days, will one be pleased to discover that its paper has turned yellow; has become foxed.

The answer I leave to the Esperantists.

It is necessary that some presentable books, well printed on good paper, and in a nice cover, should exist. On this account I intend to bring out several useful works. It is still too early to expect that the sale will cover their expenses; but their publication will help the Cause.

The first of The Esperanto Gems will be _Shakespeare's "Tempest_," translated by our most able Esperantist, Mr. Motteau. First edition, illustrated, gilt top, prettily bound in soft green leather [suitable for presentation]. Price 2s. 1d., post free.

In conclusion, I trust that you who appreciate the _green-covered one_ will kindly fill up the enclosed renewal application forms, and send them to me, in the enclosed envelope, before the end of October. And if you will write proposals on the back for improving the Gazette I shall be pleased.

I hope, with you, that after 1904 The Esperantist will contain twenty pages instead of sixteen; but that matter depends on the number of Subscribers.

Your Editor.

ĈU FIZIKA KULTURO PLIGRANDIGAS SPIRITAN FORTON?

La Unua Premia artikolo en "Health and Strength Gazeto," de 1903.

Tradukita en Esperanto de la Aŭtoro, J. F. H. Woodward.

La respondo al tiu ĉi demando povas esti tre vera, tamen tre mallonga. _Jes!_ Sed tiu respondo nek interesus nek kontentigus viajn Legantojn, tial ni esploros tiun ĉi aferon.

Ili do povas juĝi por si mem, ĉu ĝi ne estos je ilia profito partopreni en ekzercoj, kiuj ne nur plibonigas la sanon de la korpo, sed ankaŭ la povojn de la spirito.

Macfadden demandas: _"Kial la homo ne plibonigis fizike, kiel li faris en aliaj rilatoj?"_

Li respondas tiun ĉi demandon jene: _"Ĉar li dependis de medicina scienco por sia fizika bonstato."_

Tiu ĉi estas sendube vera pri la estinteco, sed ne pri la nuntempo, escepte pri tio, ke ni ne enhavu tiun grandan klason da personoj, kiuj povas kalkuliĝi laŭ miloj en la mondo, kiuj, kiam malsanaj, konfidas tute je ĉarlatanaj kuraciloj por sia resaniĝo.

Ni konas ke unu rezultato de tia malspriteco estas, ke grandaj nombroj da ili mortas multe da jaroj pli frue ol ili devus, se ili ne prenis tiujn ĉi ĉarlatanajn kuracilojn, kaj, anstataŭ ol tio alprenis "fizikan kulturon" kaj permesis al Naturo ordigi tion en la sistemo, kion ili sin mem malrektigis.

Se la malboneco tie ĉi finiĝis, ĝi estus sufiĉe malbona, sed malfeliĉe, ili naskigas en la mondon rason da malfortaj, malgrandaj estaĵoj, kiu mankas ĉian econ kiu igas grandajn kaj belajn virojn kaj virinojn, tiajn, kiaj estis la Spartanoj antikve. Ili nek havas fortecon nek grandecon de korpo, kaj estas pli malpli de malforta spirita povo. Tiuj ĉi kaŭzoj produktas moralan modelon de malalta grado. Ja ne estas fizika forteco sufiĉa por nutri malfortan cerbpovon; tia estas la opinio de multe da kuracistoj ĉe la rifuĝejoj de lunatikoj en Anglujo kaj alilande.

Nu, kio estas la kaŭzo de tio ĉi?

Nur estas unu respondo: _La malatento je konvena flego kaj pligrandigo de la korpaj povoj, netaŭga nutraĵo, tabakfumo, la drinkaĵo, kaj malbonmoreco._

Korektu tiujn ĉi aferojn, kaj, post du generacioj, estos nepra plibonigo ĉe la raso.

Tiu ĉi ŝanĝo jam estas iomete komencita, per la pliuzado de gimnastikoj, kaj per kluboj de naĝarto, _piedpilko_ kaj _kriketo_, inter la loĝantoj de urboj; kaj, se milita ekzerco estus farinta deviga en ĉia lernejo, la venanta generacio fariĝus pli supera je forteco kaj grandeco ol tiu de hodiaŭ; ĉar, kun brustoj plilarĝataj per plena spirado kaj aliaj atletaj ekzercadoj, kaj konvena fleksigo de la muskoloj de la ventro, mallakso kaj la ftiza mikrobo forpeliĝus.

Kun la korpo vivigata kaj la ĉirkaŭiro de la sango multege plibonigata, la povoj de la spirito kaj la memoro pliboniĝus laŭ la sama proporcio, kaj tio, kio nun estas spirita peno kaj cerblaciĝo, fariĝus plezuro. Tio ĉi estas la sperto de centoj da junuloj kaj maljunuloj kiuj faris la penon plibonigi sian sanecon kaj fortecon per "Fizika Kulturo," kaj kiuj sekvis la regulojn de Naturo kaj la konsilo de _Shakespeare_, kaj "_ĵetis drogojn al la hundoj_."

Antaŭa Unua Premiulo ĉe Cambridge diris al la aŭtoro ke, dum du semajnoj antaŭ lia ekzameno, li neniam rigardis libron, sed okupis sin de ekzerco sur ĉevalo, _raketoj_, kaj gimnastikoj. La rezultato estis ke, kun freŝa sana sango kuranta en la tuta korpo, kiam li envenis la ĉambron de la ekzameno, lia cerbo estis kiel eble plej freŝa kaj klara kaj li povis respondi al ĉiuj demandoj facile kaj akurate. Tiel li gajnis la plej altan honoron de la jaro ĉe la Universitato. Li diris, ke tio ĉi ne estus okazinta, se li ne estis uzinta "Fizikan Kulturon," kiu forprenis ĉian nebulecon de la cerbo. Sekve la spirito estis tiel klara kiel la lumo.

Ni ne povus havi pli bonan ekzemplon ol tio ĉi, pri la valoro de korpa ekzercado por cerba verko.

Iuj el viaj legantoj nun bezonos scii, kiel gajni altan gradon da korpa sano, kaj spirita potenco.

_Nu, la reĝa vojo tien estas per dieto, ekzerco, banoj, kaj dormo._

Ni konsideros ilin laŭvice, ĉar ĉiu el ili helpas la alian fari sian parton de la afero.

Mi ne nun aludas je preparado por ia speciala konkurso, sed je la ado de bona stato de ĝenerala sano, kio ebligos la korpon suferi grandan ekzercon sen sento de troa laceco, kaj kio konservos la cerbon en tre bona kondiĉo preta por serioza lernado, aŭ por la postuloj de vigla komerca vivado.

_Dieto._

Sen nutra manĝaĵo, manĝata je konvenaj intertempoj, kaj ĝuste digestata, estas certe ke nenia vera progreso povos esti farata. Taŭga nutraĵo estas la fundamento, sur kiu la forteco de la korpo kaj la povo de la spirito konstruiĝas.

Estas provite per la esploradoj de D-ro Alexander Haig kaj aliaj scienculoj kiuj faris specialan studon de la afero, ke la plej bona sano, kaj la plej grandaj povoj de persistado estas atingitaj per grenaj produktaĵoj, fruktoj kaj lakto, kaj ne de viando kaj de alkoholo.

Tio ĉi estas evidenta pro la venkoj antaŭ ne longe gajnitaj de atletoj en Anglujo kaj en Germanujo, kiuj nur nutradis sin per grenaj nutraĵoj, kontraŭ tiuj, kiuj alprenis viandan dieton.

Oni ne devas manĝi pli ol trifoje ĉiutage, kaj devas esti intertempo de kvar aŭ kvin horoj inter ĉiu manĝo. La plej malfrua ne devas esti post la sepa horo vespere. Ĉia mordaĵo devas manĝiĝi malrapide, kaj esti multe maĉata kaj trinkaĵo ne devas esti trinkata ĝis unu horo post la manĝo.

La Unuigitaj Ŝtatanoj estas fondintaj "Malrapidan Maĉon Societon."

_Ekzerco._

Promenu almenaŭ du aŭ tri mejlojn ĉiutage en freŝa aero. Metu ekzercilon en via dormoĉambro, kaj sekvu la instruojn presitajn sur la karto, por dekkvin minutoj tuj kiam vi leviĝas, kaj por la sama tempo kiam vi estas kuŝiĝonta.

_Bano._

Prenu varman banon kun sapo almenaŭ unu fojon ĉiusemajne por malfermigi la haŭttruetojn. Tio ĉi estas necesa por esti en perfekta sano; kaj ankaŭ bano sen sapo, varma aŭ malvarma, ĉiutage.

_Dormo._

Ĉiam dormu sep horojn neinterrompite, se eble. Dormu kun la fenestro malfermita iom ĉe la supro, kaj larĝe malfermita dum la somero. La ekzerco varmigos vin antaŭ ol enlitiri, kaj la ekzerco kaj la freŝa aero dormigos vin bone. La stomako nur havanta iom, se ion, por digesti, ankaŭ ripozos (se oni ne manĝis post la sepa horo vespere) kaj morgaŭe funkcios multe pli bone.

Je konkludo, se la fraŭloj deziras esti ja viraj viroj, ili ne devas drinki, ili devas eviti ĉiujn malbonmorajn kutimojn, ili devas fumi kiel eble plej malmulte (pli bone estas neniam fumi), ĉar ĉiu el tiuj ĉi estas malamikoj al forteco, kaj al konvena memkontrolo.

LA XIXa JARCENTO KAJ INTERNACIECO.

A. Kofman (Odessa).

Antaŭ kvar jaroj, kiam ĉiu ĵurnalo, gazeto, jarlibro kaj aliaj periodaj eldonaĵoj faris la karakterizon de la XIXa jarcento, oni venis unuvoĉe al la konkludo, ke tiu epoko estis precipa periodo de internaciaj komunikoj; oni kalkulis la kilometrojn da telegrafaj kaj telefonaj fadenoj, la milionaron da kilogramoj de fervojaj reloj, la kolosalan spezon de internacia komerco, la neimageblan sumon de eksterlandaj leteroj, k.c., k.c. Por ankoraŭ pli substreki la kreskon de la internaciaj rilatoj de la XIXa jarcento oni citis ekzemplojn, ke la Angloj, Francoj, Germanoj kaj aliaj nacioj sendas interŝanĝe siajn infanojn por la someraj tagoj en diversajn landojn kun la celo lernigi al siaj idoj la fremdajn lingvojn. Interalie oni montris, ke la turistaj kluboj vastiĝis sur la tuta tero, ellaborinte specialajn tarifojn por fervojoj, hoteloj, k.c., por siaj enlandaj kaj eksterlandaj membroj. Mallonge, legante tiujn ĉi sciigojn, oni efektive povus pensi, ke la nacioj faris grandegan progreson en la interkonatiĝo. Kio rilatas la fremdajn literaturojn, tiu ĉi punkto ŝajnis pli klara ol ĉio alia; de longe ja ĉiu biblioteko posedas la tradukojn de ĉiu pli aŭ malpli konata fremda aŭtoro.

Se tio ĉi diriĝis pri ĉiuj popoloj ĝenerale, kion oni devis diri pri la Angloj? La Angla nacio, kiu havas posedaĵojn en ĉiu parto de la mondo, kies ŝipoj vizitas ĉiun maron kaj golfon, kies turistoj estas precipe vojaĝemaj,--la Angla nacio devus unue koni la alilandan mondon, sed ... Cetere, estas preferinde paroligi Sron Ĉukovski mem, kiu sufiĉe konas Anglujon kaj la Anglojn.

Jen kion li skribas en la gazeto _Odesskia Novosti_, _No. 6372_, pri nia eminenta Rusa verkisto Anton Ĉeĥov, mortinta antaŭ nelonge:

"Mi vane atendis kelkajn tagojn, esperante trovi eĉ unu Anglan gazeton, kiu memorigus la nomon de nia ĵus mortinta verkisto. Sed ĝis hodiaŭ nenia gazeto aperigis eĉ unu linion pri li. Oni skribadis pri la _Malacca_, oni skribadis pri _Nju-Ĉvang_, sed la plej grandan perdon, la plej doloran Rusan malĝojon oni eĉ ne rimarkis....

"Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ĉiujn interesojn de la lando. Oni devas turniĝi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonaĵon de la _Brita Enciklopedio_. Mi trovas tie _Ĉefu, Ĉifu_,--la nomo de _Ĉeĥov_ malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la serĉatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas ĉion diritan tie:

"'En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Ĉeĥov, la ano de la nova partio. Kvankam li estas ankoraŭ juna, li jam montris sufiĉe grandan forton en siaj mallongaj noveloj. _Kelkaj noveloj de Gorki, de Ertel, de Jassinski ankaŭ montras konsiderindan kvaliton._'"

"Jen ĉio. Tio ĉi estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis _La Mevo, La Stepo, En la foso_ de Ĉeĥov. Kaj la paralelo inter Ĉeĥov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la Angloj ĉio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon. Sendube la aŭtoro de tiu ĉi artikolo malestimas la temon de sia skribo, ĉar aliokaze li ne aldonus sian negliĝa-protektan epiteton 'sufiĉe granda forto.' Kia grandanimeco!"

"Ĉu tio ne estas stranga? La Angloj vojaĝas pli ol ĉiuj aliaj homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkaŭze skribis en la _Heinemanna Internacia Biblioteko:_ 'Ni suriras la Alpojn, sed ni ne interesiĝas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas laŭlonge kaj laŭlarĝe la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon eĉ ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la verkistoj de tiu ĉi talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni apenaŭ faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, ĉu ne ekzistas inter la Poloj Pola _Dostoevski_, kaj inter la Portugaloj Portugala _Tolstoj._'"

"Kiel la Angloj konas Tolstoj'on mi jam parolis aliloke. Hodiaŭ, kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej serioza informilo _Webster's International Dictionary_."

--"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskiĝis en 1829 (?)"

"Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Ĉeĥov tute ne estas en _Webster's Dictionary_.

"Ekzistas ankoraŭ unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon. Tio ĉi estas la ĵurnalo _Athenæum_, organo de la Angla kritiko, kie koncentriĝas ĉiuj aŭtoritatoj de la lando. Ĉiujare la Julia numero estas dediĉata al la revuo de la tutmonda literaturo, kaj la plej granda ĉarmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas Ruso, pri Holando--Holandano, k.t.p. En la antaŭa tempo estis profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo; li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al tempo--ekzemple en 1901--la Angla ĵurnalo ŝajne opiniis ke la Rusa literaturo tute ĉesis ekzisti, kaj tial ĝi donis pri ĝi nenian raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Ĉeĥov oni silentis aŭ oni estis tre vortavara. Ĉiam oni okaze citis la nomon de Andre' Beli aŭ de D. Mereĵkovski pli ol de Ĉeĥov. Tial oni ne devas miri ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa verkisto. Estas vere ke tie ĉi aperis la traduko de _La Nigra Monaĥo_ de Ĉeĥov, sed pri tiu ĉi traduko mi ne volas paroli nun, por ne blasfemi sur la freŝa tombo.

"Mi scias ankaŭ alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto, perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Ĉeĥov _La Ĉambro N. 6_, kaj prezentis ĝin al la atenta eldonisto Fisher Unwin. Tiu ĉi proponis al li reveni post 6 monatoj por povi informiĝi, ĉu Ĉeĥov estas sufiĉe konata al la Angla publiko. Mia kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis--rifuzon: la eldonisto ne volis riski presi la novelon, ĉar _la Angla publiko ne konas la aŭtoron de 'La Ĉambro N. 6_.'"

Tiu ĉi artikoleto de Sro Ĉukovski ne bezonas grandan komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas ankoraŭ pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en la sfero de interkomunikiĝo de nacioj, ne atingis eĉ tian minimalan sukceson, ke la almenaŭa konatiĝo kun la eminenta Rusa verkisto, kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan jarcenton de internacieco! Tiu ĉi malĝoja kaj humiliga fenomeno estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas netransirebla baraĵo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia spirito, de ilia literaturo, malgraŭ la telegrafoj, telefonoj, fervojaj reloj, k.c. _Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la fremdaj popoloj restos por ĉiam tero nekonata._ Ni levu do alte la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, aŭdos kaj sentos, ke la lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenaŭ samlingva.

ESPERANTAJ SONOJ.

_Pri la plena malpermesebleco de ŝanĝoj de sonoj en Esperanto: verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ĉe la Universitato de Liverpool._

Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj, kaj de iliaj historiaj ŝanĝadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la granda plimulto da niaj kunverkantoj, danĝeron, kontraŭ kiu nia kara lingvo devos ĉiam, de tempo al tempo, fortege kontraŭbatali. Tio estas la danĝero de la dividiĝo de nia lingvo, per ŝanĝoj (diversaj en diversaj lokoj) de ĝiaj sonoj. La plimulto da niaj gefratoj tute ne rekonas tiun ĉi danĝeron; kaj ili estas iom inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri ĝi. Ĉar ĝi estas danĝero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble, sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam ĝi estas fariĝinta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj ŝanĝadoj, kiuj diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon. La ĉefa kaŭzo de tio ĉi estas, ke estas preskaŭ neeble, elradiki tiujn ĉi ŝanĝojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj akceptas ilin kaj praktikas ilin ĉiutage inter si. La diverseco, unufoje farita, restas ĉiam: kaj ĉiu nova diversaĵo proksimigas la tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni ĉesos sin reciproke kompreni.

Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ĉi danĝero: kaj li aperas ankaŭ en loko la plej neatendita,--en la bonega _Esperanta Sintakso_, de Sro Paŭlo Fruictier. Oni legas tie, §56:--

"En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole aŭ malmole)."

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, CompleteChapter C: G. Stuart-Menteath (2)

0%36 min left in chapter