Chapter C: G. Stuart-Menteath (10)
(iii.). Vidvo, kiu kore penadis fari ĝuste tion, kio plaĉus al lia estinta edzino, aŭdis la vesperan preĝon de ŝia sesjara nevino. Tiu ĉi, subite leviĝante, diris: "Mi nur volas ke miaj preĝoj vivus."
"Ke ili vivus? karega infano," ripetis la pia maljunulo, kiu atendis aŭdi en respondo kelkajn parolojn de fido aŭ de ama deziro, "ke ili vivus: kion vi volas diri?"
"Mi volas diri, ke mi estus feliĉa se miaj preĝoj estus vivantaj, kiel hundoj kaj katoj, por ke mi povu ilin bati, pinĉi, kaj piedfrapi--tiom mi ilin malamegas. Ĉiam estas preĝoj matene kaj vespere, tamen ne estas unu malpura ĉifonata bubetino sur la stratoj tiel malbona kiel mi!"
Ŝi parolis kun flamruĝaj vangoj, okuloj ekbrilantaj, kaj piedoj, kiuj perforte frapadis la teron.
Larmoj fluis supre la grizaj lipharoj de la maljuna militisto.
(iv.). Du fratoj, el kiuj Tomo estas pli juna de du jaroj ol Fredo, tre ŝatis ludi ĉe la fajro, kaj ofte faris malbonaĵojn. La pliaĝa sole puniĝis. Al mi tio malplaĉis, ĉar mi volis puni ankaŭ Tomon, hontigante lin.
Mi diris do: "Vi estas tiel malbona kiel Fredo; vi devas ĉiam lin devigi ne tuŝi la fajron."
"Kiamaniere mi povos lin devigi?"
"Diru al li: 'Mi vokos Anjon (la vartistinon),' kaj, se li persistos, alvoku ŝin."
Li promesis tiel agi.
Post kelkaj tagoj, la odoro de brulanta ligno nin rapidigis al unu ĉambro. La du knaboj ĝojis, ili lumigis fajron sur la planko, sub lito. Fredo puniĝis, sed ne Tomo.
Tiu ĉi rigardis min dube, kaj diris "Estas tute la kulpo de Fredo, li _volis_ ĝin fari!"
"Ĉu vi alvokis Anjon?"
"Ne, estas la kulpo de Fredo, li min ne memorigis alvoki Anjon!"
(v.). Nove naskito kuŝis sur la brakoj de sia patrino kaj faris bruetojn, kiel faras la infanetoj, kiam ili estas feliĉaj.
Ĝia kvarjara frato venis, dirante: "Panjo mia, tiu ĉi estas malbona infaneto, ĉar ĝi parolas Telegue. Mi parolas Angle, mi ne komprenas la lingvon, kiun parolas la infaneto, ĉar ĝi estas tre malpura Teleguo."
(En la parto Hindujo, kie oni parolas _Telegue_, la servistoj estis tre maldelikataj, tial ke la Angloj ne volis, ke siaj infanoj lernus ilian lingvon.)
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn pensojn. Kontraŭe mi diris ke mi ĉiam prenos la penson, kiu plej altiras min ĉe la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi parolos pri la vojoj.
Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre bonan ĉevalon kaj estas tre lerta veturiganto.
Lia veturilo, el speco kiun en la Ŝtatoj oni nomas _Buggy_ estas tre malpeza sed treege forta. Ĝi havis du altegajn radojn, kaj povadis enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas _Sulky_ (kolereta), ĉar, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo.
Forveturante mi ĉiam tre miris ĉu ni revenos sen kelka malfeliĉa okazintaĵo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo, mi iris piede la morgaŭan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi ĝin vidis mi apenaŭ povis kredi, ke mi ankoraŭ vivas. Tamen ni estis trotantaj tre rapide kaj la ĉevalo eĉ ne faletis.
Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la manieroj kaj kutimoj de sovaĝa gento, kiun, dum siaj marvojaĝoj, li vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:--_Manieroj_, _neniom_; _kutimoj_, _malagrablaj_.
Oni ankaŭ rakontas ke la fama Irlanda parolisto _Sir Boyle Roche_ foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia forestado."
Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankaŭ pensas pri la du supreskribitaj rakontetoj.
Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili eĉ estis fieraj pri ili. Tamen ili ne ĉie estas formovintaj la radikojn de la arboj, kiujn ili antaŭe dehakis, kaj foje la tuta malsupraĵo de la arbtrunko ankoraŭ restas sur la vojo mem. Ĉiujn tiajn kontraŭaĵojn la _Buggy_ supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min.
Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojaĝojn, la Amerikanoj ĉiam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo bonajn vojojn. Se en Eŭropo ni estus ricevintaj la fervojojn antaŭ ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni ŝuldas al niaj praavoj kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches).
Oni ankaŭ devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn. Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili loĝadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne ankoraŭ parolas la lingvon Amerikan. (Mi diras _Amerikan_, ĉar ĝi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu ĝi estas filo).
Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki.
"Sed la ĉevalo," mi diris, "ĉu ĝi restos senmove!"
"Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi ĉevalojn. Li tre bone restos."
Kaj preninte la kondukilon li ĝin alligas al la antaŭa parto de unu el la grandegaj radoj, tiamaniere ke ĝi estu iom prema.
"Nun," li diris, "se la ĉevalo antaŭeniros, la rado per sia turniĝo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne faros) ĝi certe rompus al li la makzelon. Se li ŝanĝos la movon kaj iros malantaŭen, ankoraŭ la rado turniĝante tiros la kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Ĉu vi ne tiel dresas en Anglujo la ĉevalojn?"
"Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufiĉe larĝaj por tiamaniere haltigi ĉevalojn. Tie ĉi mi certe ne plendas pri la mallarĝeco de la vojo. Ne, mia malfacilaĵo estas ke mi tute ne povas ie eltrovi vojon."
"Ho," li respondis, "la tuta plataĵo estas nia vojo. Ĉu vi deziras unu pli bonan aŭ pli belan?"
Mi ĉirkaŭrigardis sur la verdan plataĵon kaj respondis, "Ne"; tiam kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenaŭ ne dum daŭros la bela vetero." ...
* * *
Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna ponto per kiu la vojo trapasas la _Creek_'on.
Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:--
Trans la _Creek_'o oni metas du aŭ tri dikajn trabojn kiujn oni enfiksas en la du bordojn.
Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan tertavolon, kaj jen la ponto.
Barilojn ĝi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile enveturi de ĝi en la rivereton.
Sed malgraŭ la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto insistis traveturi la akvon.
"Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la ĉevalo; ĝi ankaŭ iom purigos la radojn de la _Buggy_. Jen du dezirindaĵoj."
Tiajn saĝajn parolojn mi ne povis kontraŭdiri. Ni enveturis la _Krikon_.
Mi skribis supre, ke la radoj de la _Buggy_ estas altegaj. Mi skribos tie ĉi, ke la kuŝejo de la _Kriko_ estis profunda. Pli kaj pli la akvo supreniris ĝis fine ĝi eniris eĉ en la veturilon mem. Sentante subitan malsekiĝon ĉe la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili estis en la akvo.
"Kion mi devas nun fari?" mi demandis.
Kaj trankvila voĉo respondis:--"Ho, metu viajn piedojn sur la spruĉ-ŝirmilon." Kaj alligante al la precepto la ekzemplon, la kuracisto levigis siajn krurojn al la nomita loko. Tion saman mi ankaŭ faris kaj kun niaj kvar piedoj elstreĉitaj rekte antaŭ ni, ni daŭrigis la traveturon. La akvo ankaŭ daŭrigis sian supreniron, sed antaŭ ĝi atingis la seĝon de la _Buggy_ ni trapasis la plej profundan parton de la rivereto.
Fine ni alvenis al la alia bordo kiu, laŭ sia kruteco, tre similis al domtegmento.
Mi certe estus preferinta suprenrampi per miaj propraj kruroj sed mia kunulo deziris, ke mi vidos kiamaniere Amerika ĉevalo povas suprenrampi riverbordon.
Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis ĝuste malsupre sub (aŭ ĉu mi diros post; estas malfacile diri en kia pozicio):--Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis malsupre sub forte suprenrampanta ĉevalo, kaj rimarkis kiamaniere ĝi streĉas kaj ŝveligas ĉiun el siaj grandaj muskoloj?
Ĉu li rigardis supren kaj vidis nur la bluan ĉielon, la supron de la bordo, suprependentan arbon, kaj la fortikan korpon de la besto?
Ĉu li entenis la spiradon kiam ĝi faletis, glitis, kaj li sentis malantaŭen rulon de la radoj (kiu tamen ŝajnas al li veran ruladon, tiel longe la sekundoj daŭras); kaj fine elspiras elspiraĵon de kontentiĝo kiam li trovas sin ankoraŭ en la akvo de la _Kriko_?
Ĉu li vidis la ĉevalon kun mieno honta komenci denove la saman supreniradon? Ĉu li kurbis sin antaŭen por ĝin helpi? Ĉu li vidis kiam per granda peno ĝi atingis per la antaŭaj hufoj la supraĵon, dum ankoraŭ la malantaŭaj faletas kaj glitas sur la kruta kaj mola deklivo?
Ĉu li sentis la ekskuon kun kiu la veturilo fine supreneksaltis; entiris en siajn pulmojn longan spiradon kaj ĉirkaŭrigardis la ebenan plataĵon tiel, kiel se li estus revidanta longe perditan amikon.
Se jes, li komprenos mian priskribon, kaj li ankaŭ atestos, ke en tia okazo, la suprenrampado de ĉevalo ne estas malsimila al tiu de grandega hundo.
Tion mi iom longe priskribis pro kaŭzo ke ĝi tre bone montras la fortecon kaj malpezecon de la veturilo kiun la Amerikanoj nomas _Buggy_.
En alia veturado kun alia veturiganto kaj en alia regiono la _Buggy_ en kiu mi veturis enfosiĝis ĝis la akso en sablon.
Mia kunulo neniel maltrankviliĝis kaj la malpezega kaj fortega _Buggy_ facile trapasis la sablan kontraŭaĵon.
Sed mi estas jam skribinta sufiĉon por montri, ke miaj veturadoj ne estis tute sen intereso.
KUKAĴETOJ ANGLA, SKOTA AND IRLANDA.
Originale verkitaj por la Kvina Hora Manĝo, de Jem Ross Archibald.
Angla. _Materialo_:--
3/4 funto da faruno (kribrita kun 1 teokulero da kuir-pudro).
1/4 da sukero (kribrita).
1/4 da butero, tri ovoj, teotaso da lakto.
_Metodo._--Frotu, per la fingroj trae, la sukeron, buteron kaj la kribritan farunon kaj kuir-pudron. En aparta pelvo batu la ovojn ĝis malpezaj, poste aldonu la lakton. Nun, per ligna kulero agitu rapide la tutan miksaĵon. Duone plenigu kelkajn buteritajn kukaĵet-stanaĵojn. Baku en varmega forno ĉirkaŭ 15 minutojn.
Kiam malvarmaj, ili estas pretaj.
Skota. _Materialo_:--
1 funto da butero.
1-3/4 da faruno (kribrita).
1/4 da faruno riza.
1/2 da sukero (kribrita).
_Metodo._--Metu la buteron en pelvegon kaj, per la mano, farigu ĝin krema. Nun aldonu la sukeron kaj kunmiksu trae. Poste (sed nur iom post iom) aldonu la du specojn da faruno, miksu ĝis ĝi fariĝas ebena elasta knedaĵo. Elrulu la knedaĵon per ligna rulilo ĝis ĝi fariĝas nur ĉirkaŭ duon-colo dike (1.5 cm). Formu ĝin en rondetoj, levigu ĉiun tre zorge, kaj metu ĉiun sur aparta buterita papero. Poste, por ornami la kukaĵetojn, piku la supraĵon meze per forko, kaj per la montra fingro kaj dika fingro pinĉu en punktoj la randon. La forno ne devas esti tre rapida, baku ĉirkaŭ 20 aŭ 25 minutojn. Dum varmaj, tiuj ĉi kukaĵoj estas tre facile rompeblaj. Lasu ilin ĝis malvarmaj sur la paperoj. Poste enmetu en biskvitujon, ĉar, en la aero, ili baldaŭ moliĝas.
Irlanda. _Materialo_:--
3/4 funto da faruno riza (kribrita).
1 da sukero (kribrita).
1/2 da butero.
1/4 da migdaloj (ŝelitaj per bolanta akvo kaj dishaketitaj).
9 ovoj, batitaj ĝis ŝaŭmaj.
Unu teokulero da citron-suko.
Unu teokulero da Karavaj semoj.
Unu teotaso da rozo-akvo.
_Metodo._--Batu la buteron per ligna kulero ĝis krema. Iom post iom aldonu la sukeron kaj la rozo-akvon, batu ĝis tre miksitaj. Aldonu la ŝaŭmigitajn ovojn, agitu rapide per ligna kulero, kaj aldonu iom post iom la riz-farunon jam kribritan. Nun aldonu la migdalojn, la semojn, kaj la sukon. Verŝu la miksaĵon en kukaĵ-ingon (stanan) jam pretigita per buterita papera subŝtofo.
Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ 90 minutoj.
EL PUŜKIN.
EL LERMONTEV.
Tradukitaj de A. Nippa (Ivanino).
En la kampo vasta, pura
Brilas neĝo ondigita,
Lumas luno trojko[113] kuras
Sur la neĝo trabatita.
Kantu vi! kaj mi silenta
Aŭdos nun avide kanton--
Bruas la malgaja vento,
Kaj malvarma lun' lumanta.
Kantu vi: en nokt' malgaja,
Sur la vojo, al la koro,
Estas dolĉaj sonoj gajaj
De la kanto belsonora.
PIEDNOTO:
[113] _Tri-ĉevala glit-veturilo._
Nokte staris la nubet' dormanta
Ĉe la brusto de ŝtoneg' grandega,
Kaj matene vojon venis ĝi fruege,
Sur bluaĵo gaje ludiĝante.
Sed malseka signo postrestadis
En la sulkoj de ŝtoneg' staranta.
Sola staras li, profunde pripensanta,
Kaj mallaŭte en dezert' ploradis.
LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.
El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.
Macha rapide ekkaptis la spegulon kaj forkuris. Ŝi kuris ĝis la kajuto, kiu estis senhoma. Ŝi eltiris la spegulon el sia pelto kaj rave rigardis ĝin. Ĝi estis simpla ornamaĵo, nur ovforma spegulo ornamita per opaloj. Ŝi ne laciĝis rigardi sin sur la spegulo, kiu redonis ŝian vizaĝon kaj grandajn bluajn okulojn kiel la limpida akvo el la fontoj.
La proksiman tagon ŝi atendis apud la ponto de la kastelo, kaj vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, ĉar, pro la rapideco de lia ĉevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri el la arbaro. Ŝi prenis la ĉevalon per la brido kaj prezentis al li la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizaĝon sur la spegulo, li ekkriis: "Malfeliĉo je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu konstruis tion, kion vi tenas!"
Li spronis la ĉevalon, la brido estis elprenita el la manoj de Macha, kaj la kavaliro forkuris.
Ŝi revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis fermata.
Macha ploris nokte kaj tage. Ŝi kulpigis la Diablon, pri tio, ke li trompis ŝin, kaj ŝi alvokis lin denove.
La Diablo falis el branĉo de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero falas de folio post la pluvo.
Macha, plorante, rakontis al li sian malfeliĉon. Nun, ŝi diris, mi estas, per vi, eĉ pli malfeliĉa ol antaŭe. Ĉar mi ne plu havas la konsolon vidi lin. Li ne ĉasas plu en la arbaro, kvazaŭ li timas iajn sorĉojn.
La Diablo ridegis.
Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi; ĉar tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi.
Macha respondis je fiera voĉo: "Esti, aŭ ne esti, al vi estas ne grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi, kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!"
La ruzulo respondis: "Mi neniam donas ion por nenio."
Macha estis aŭdinta pri kontraktoj kun la Malamiko, kaj ŝi tremegis.
"Kion vi volas por via laboro?" demandis ŝi, per tremante voĉo.
"Preskaŭ nenion!" respondis la Diablo. "Vian Patron!"
"Mian patron!" ekkriis la terurigita fraŭlino.
"Vian patron," respondis la Diablon malrapide.
Macha respondis: "Neniam!"
"Kiel vi volas," diris la ruzulo, kiu tuj malaperis, kvazaŭ englutita de la tero.
Macha revenis hejmen malfeliĉa, decidinte morti prefere ol doni sian patron al la Diablo. Ŝi renkontis la lignotranĉistojn sur la vojo. Ili marŝis unu post la alia, kaj portis la hakilojn sur la ŝultro. Ili akceptis Machon per gajaj krioj....
La kastelo restis silenta ankoraŭ kelkaj tagoj, sed, unu matenon, la servistoj kaj la hundoj trairis la ponton, kaj Macha revidis la belan kavaliron. Li galopis antaŭ ŝi, sen vidi ŝin, kiel ĉiame.
Macha freneziĝis pro kolero, kaj ekkriis: "Al mi, Ho Malamiko! Al mi!"
La longa kaj maldika formo de la Diablo eliris el musotruo. Li metis sian manon kontraŭ la orelo por ricevi la malproksiman galopon de ĉevalo sur la folioj.
"Aŭdu, aŭdu! Tiu estis la bela kavaliro. Li estas via, se vi volas!"
Macha sopiris. La Diablo daŭrigis: "Post kelkaj horoj la bela kavaliro povos aparteni al vi. Sed mi bezonas vian patron!"
"Prenu lin!" ĝemegis Macha.
La ruzulo tiam puŝis ŝin antaŭ si ĝis la Cervo-kruco, en tiu loko laboras la patro de Macha.
Noktiĝis, kiam ili alvenis al la loko. La lignotranĉisto dormis, sur la nuda tero, antaŭ malgranda amaso da ligno kiu brulis, kaj de kiu malrapide supreniris fumo. La koro de Macha fluidiĝis, vidante sian patron, sola, sen defendo, fordonita al la Malamiko per ŝi mem, per lia propra filino. Ŝi deziris ekkrii por veki lin. La hakilo brilis sur la herbo; ĝi defendus lin. Sed nenia sono eliras el ŝia gorĝo.
La Diablo metis sian hok-forman manon sur la ŝultro de la dormanta viro kaj, prenante lin per la piedoj, turnigis lin rapidege ĉirkaŭ sia kapo. Kiam li haltis, la homa formo de la ligno-tranĉisto malaperis, kaj nur restis en la mano de la ruzulo, speco da plata kaj sonora kesto.
"Nun," diris la Diablon, "donu al mi viajn fratojn. La ilo, kiu devos ĉarmi vian kruelan kavaliron ne estas finita...."
"Miajn fratojn," kriis Macha, levigante la brakojn al la kapo pro timego, "neniam!"
Ŝi foriris, malfeliĉa, kaj serĉis Traĵanon, Romon, Konstantenon kaj Liveon, kiuj segis en klaraĵo meze de faligitaj arboj. Ili lasis sian laboron, sed Macha ricevis iliajn salutojn sensente kaj timeme.
Dum la posttagmezo la kvar fraŭloj kuŝiĝis flanko ĉe flanko sur la lignosegejo, por dormi.
_Finota._
LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO.
Originale verkita de George J. Henderson.
Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia lingvo estas absurda kaj senespera.
Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis jam efektivigita antaŭ tri jarcentoj en la "senmova kaj neprogresema" Oriento!
Lt.-Kolonelo Gordon, sur la _Esperanta Gazeto_, paĝo 8, montris tiun ĉi fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble interesos iujn.
Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, aŭ Hindustani.
La celo de Esperanto estas ripeti tiun ĉi historion, kaj donaci al la Eŭropa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento.
Urdu, aŭ Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, aŭ ĵargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko, kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj. Sed la unua granda puŝo ĉe ĝia progreso estis donata de la klerega kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento.
Li tiam pensis, ke estus utile alfari ĝin, kaj fondi ĝin, kiel la oficiala lingvo de lia regno.
Post la forpelo de la Mughala Imperio, kaj dum la Brita okupado, la uzo de Hindustani fariĝis pli kaj pli universala, ĝis hodiaŭ, kiam ĝi estas la komuna komunikilo aŭ internacia lingvo de la Hindujo, meze da Babelo de lingvoj kaj dialektoj, inter tiom da homoj, kiom loĝas en la tuta Eŭropo.
Ĝia nomo Urdu estas Tartara vorto, signifanta "soldataro," el kiu ankaŭ devenas la Angla vorto _horde_.
En la komenco ĝi estis iom simila al la _Lingua Castrensis_ de la Romaj soldatoj, kaj ĝi ekekzistis pro la natura neceseco por ia komuna dialekto por reciproka kompreno, kiam du popoloj estas kunvenintaj pro komercaj aŭ militaj kaŭzoj, kiuj ne povas sin interkompreni.
_Pidgeon-English_, _Chinook_ kaj _Pennsylvania Deutsch_ estas nun-ekzistantaj ekzempleroj de tiaj naturaj ĵargonoj, sed Hindustani aŭ Urdu en sia nuna stato, malsimilas tiujn. Ĝi estas en granda parto arte-farita lingvo, ĉar ĝi estis aliformigata kaj alprenata laŭ difinita plano de la Imperiestro Akbar, kiam ĝi estis fondata kiel politika institucio.
EL EGIPTUJO.
Kara Sinjoro,
Vi diris al mi, ke vi kredis, ke viaj legantoj ŝatus lerni ion pri mia vivado tie ĉi. Nu, mi intencas skribi libreton pri miaj spertoj, kaj mi estas tre okupa pretigante sciigojn por ĝi. Sed mi diros al vi ion, kion mi eklernis hieraŭ; eble ĝi estos surprizo ĉe vi, kiel ja ĝi estas ĉe mi.
Ofte ni demandas cigaredojn Egiptajn, kredante ke ni estas fumontaj tabakon, kiu kreskis en Egiptujo. Sed, de 1890, nenia tabako estas kreskigita en tiu ĉi lando; tial ke la Kedivo estas ĝin malpermesinta. Efektive ĉia tabako venas tien ĉi el Turkujo, precipe el Latakia.
Ankaŭ la cigaredaj paperoj venas el Italujo, kaj oni ne faras paperojn tie ĉi.
La enlanduloj ne eĉ laboras aŭ zorgas pri la cigareda komerco, kaj la cigaredoj estas volvigataj de Grekoj, preskaŭ tute.
En Eŭropo la fumantoj insistas, ke ili ricevos "cigaredojn Egiptajn faritajn de kompanioj Grekaj," tial, en Kajro, estas multe da firmoj Anglaj, Francaj kaj Italaj, kiuj komercas sub titoloj Grekaj.
Mi mem kredas, ke oni enmetas en la cigaredojn iom da salpetro, sed tie ĉi ili min certigas, ke nenia falsiĝo estas permesata, kaj ke ili ricevas la bonan guston per prudentaj elektoj. Nu, estas eble!
El ĉiuj Egiptaj cigaredoj, tiuj en Kajro faritaj estas ja la plej bonaj; kaj ili estas preskaŭ ĉiuj sendataj alilanden. La enlandanoj fumas ĉiame cigaredojn, sed nur de la malsuperajn kvalitojn.
Da Kajraj cigaredoj ĉiuj estas volvigitaj mane.
Sufiĉe pri cigaredoj.
Mi baldaŭ iros al Assouan por vidi la novan grandegan akvo-ŝtopilon tie. Malfeliĉe ĝi subakvigis la insulon Philæ, kaj tial rabis de la vojaĝanto unu el la plej belaj vidaĵoj en la tuta mondo. Senpreza monumento de antikveco estas perdita, ĉar nur porcioj da tiuj belaj temploj povas esti vidataj supre la akvo de la Nilo, similaj al juveloj disŝiritaj el siaj tenejoj.
Sed, kompreneble, oni devas kalkuli kiel gajno la pligrandan prosperecon de la enlanduloj, kiu jam okazis, dank' al la plibona akvigado de la tero....
Via sincere,
Martyn Westcott.
LA STATO KAJ ESTONTECO DE ESPERANTO EN BRITUJO.
Originale verkita de Colonel H. K. Gordon.
Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ĉe diversaj lingvoj, kaj, vojaĝinte multejare eksterlande, mi penadis lerni multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana, Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, aŭdinte pri Esperanto, mi tuj interesiĝis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine jen estas arta lingvo, saĝa kaj praktika, kiu ne nur iras pli malproksime ol iaj antaŭaj provoj tiun direkton, sed nepre ŝajnas apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia ĝin superos.
Kvankam sendube ĝi mem devos pliboniĝi aŭ aliformiĝi laŭ la ŝanĝaj bezonoj, komunaj al ĉiuj mondaj aferoj, al tiuj ŝanĝoj ĝia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, ĝiaj fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj.
La unua afero kiu frapis min estis tiu ĉi: ke Esperanto ne estas triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn banalajn aŭ utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj praktikaj, kiuj en ĝi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si mem havas la ecojn necesajn por povi tuj fariĝi tiu, kiun ĝi pretendas vere esti, nome, _helplingvo internacia_.
Ni ĉiuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas), iom koleriĝi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpiĝus, almenaŭ iaparte. En tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ĉe "interkompreniĝo" estas komence mortita, kaj la golfo, malfeliĉe por ĉiuj, pli larĝiĝas ol kontraŭe.
Kaj tiu ĉi pripenso rilatas al ĉiuj aferoj de la vivo ĉe nacioj kaj individuoj.
De la plilarĝa internacia vidpunkto, la malutilaĵoj estas gravaj, kaj estas allasitaj tre longatempe.
Tiu ĉi aperas precipe ĉe aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel ankaŭ ĉe socialaj rilatoj.
Interkonatiĝo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe koncerniĝi.
Ni progresu metode.
Ne estas necese almeti veturilon antaŭ ĉevalo. Tiaj rezultatoj fariĝos aŭtomate en sia propra tempo.
Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian legantaron kaj aliajn personojn ŝati nian eltrovon, kiun ni ŝuldas al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof.
Tiel kiel ĉe multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj antaŭ publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu eĉ volas aŭskulti sufiĉe longatempe por vidi ĝiajn punktojn, kvankam tio ĉi ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado.
Oni devas ekkompreni ke:--
(i.). Esperanto estas lingvo jam plene kaj vere science konstruita, tute preta por tuja efektiva praktika uzado, parole kaj skribe, kaj ne nur frenezaĵo, tia kia eble multe da aliaj estintaĵoj estis.
(ii.). Estas vera postulo por tia internacia helplingvo.
(iii.). La lernado de Esperanto estas multege pli facila ol la lernado de ia sola alilingvo, kun gramatiko kiu estas modelo de scienca simpleco, kaj ke estas plezura surprizo ĝin ellerni.
(iv.). Homoj, kies nomoj portas sendube aŭtoritaton en aferoj filologiaj, ĝin publike aprobas.
(v.). Nuntempe la amaso da temoj instruitaj ĉe niaj lernejoj permesas nenian tempon por bone lerni eĉ la patrujan lingvon, kaj ĉe multe da okazoj la penadoj por instrui alilandlingvojn sekve montras indiferentajn rezultatojn: kaj tiu ĉi okazas precipe ĉe junaj studentoj, kiuj devas frue forlasi lernejojn por eniri profesiojn kaj komercajn situaciojn, tie gajni vivilon senprokraste.
(vi.). Kiam libertempo okazas por la studado de fremdaj lingvoj (prefere en la landoj mem) akiro de Esperanto estas neniel malhelpo, sed estas vere helpo por lernantoj.
Se ni povas (kaj ni nur povas penadi), konvinkigi la publikon pri tiuj ĉi punktoj, la memstaraj bonecoj de Esperanto certe trafigos ĝin.
Multe da diskutado nuntempe aperas en ĵurnaloj pri la Greka kaj Latina lingvoj, kiel cerbaj gimnastikaj uzadoj; kiom valoraj tiuj ĉi estu por libertempuloj, kiuj deziras ilin lerni legante, parolante, kaj skribante, la frua studo precipe de la gramatiko sendube naŭzas la plej multe da lernantoj, kvankam ili ĝuus tradukojn. Nenio povas esti plifacila ol la gramatiko Esperanta. Se oni deziras lerni la bilardaludon, oni uzas rektan ilon, anstataŭ la pinton de ombrelo--kvankam eble oni povus penade ludi tiamaniere!
Se cerbaj gimnastikaj uzadoj estas valoraj, ĉu ni ne havas matematikojn, kaj el ludoj, ŝak- kaj vist-ludojn?
En la ĉiutagaj ĵurnaloj nuntempe multa diskutado okazas kontraŭ la Stato de Edukado en tiu ĉi lando, pri kiu vastega sumo da mono elspeziĝadas.
Pro la severa kunkurso, precipe el Germanujo kaj Ameriko, oni plendegas, ĉiaflanke, je nesufiĉaj rezultatoj. Oni diras ke niaj knaboj, el ĉiuj klasoj de Societo, foriras de lernejo kun malmulte, eĉ neniom, da inteligenta taŭgeco kontraŭ la vivbatalado. Ke kamparanetoj lasas lernejon atinginte nenian kapablecon je ia metio, kaj kun nenia deziro pliigi sian sciadon, tia kia ĝi estas, kaj tiel nekapablaj legi inteligente, ke ili ne havas la eblon fari progreson, eĉ tion dezirante. Kaj ke ili ricevas nenian sciencan instruadon nek kuraĝadon tiun direkton. Ke junuloj difinitaj por la Militistaro aŭ la Reĝa Ŝiparo povas nek skribi nek silabi ĝuste sian propran lingvon, kaj konas preskaŭ neniom da alilandaj lingvoj, da geografio aŭ da ĉirkaŭekzistantaj natursciencoj.
Ankoraŭ, aliaj, starante pli alte, eliras el Kolegio kun malmulte pli ol supraĵa kono de Latina kaj Greka, sen povi senĝene paroli ian modernan lingvon.
La celo de Edukado estas instruadi lernantojn pri sciencaj pensad-metodoj, instruadi ilin kiel ellernadi kaj deprenadi por si mem, laŭ la maniero la plej efektiva kaj sen malŝpari valoran tempon: tiel ke, kiam ili lasos la lernejon, ili sin sentos kuraĝigitaj je plia studado: anstataŭ ol, kiel kutime, naŭzitaj je verko, pleje libraverko ĉambre, kun ĝia akompananta nescio pri ĉirkaŭaferoj.
Unue, ŝajnus necese koni, se estus eble, por kiu metio aŭ profesio la knabo estas edukota: ni konas, ke tio ĉi ne ĉiam estas ebla. Tiaokaze ĝenerala praktika instruado, alfarita al lia stato, estas ĉio, kio estas cirkonstance ebla. Sed, kiam tio estas konata, la afero estus multe pli facila. Videble, ne estas rezone instruadi por Inĝeniero knabon iĝonta farmisto, aŭ por la Ŝiparo Reĝa se iĝonta Soldato aŭ por Advokato se iĝonta Kuracisto, k.t.p. Tiamaniere, devas esti punkto kie instruado devas komenci specialiĝi, prefere ĉe lernejoj specialigitaj.
Rilate knabinoj, ne okazas la sama malfacileco: kvankam ĝi iom ekzistas.
Kompreneble, por la alta edukado, precipe kontraŭ la libertempuloj, niaj Universitatoj provizas okazon: kvankam sendube ili estus plibonigeblaj.
Ne estas kaŭzo por timi, ke iu, bezonante studi Latinan aŭ Grekan aŭ ian alian lingvon, vivan aŭ nevivan, ne trovos plenan okazon en la estanteco, kiel en la estinteco.
Kontraŭ Latina kaj Greka, oni pretendas ke, ĉar ili estas lingvoj tre malfacilaj, ilia akiro farigas neegalan instruadon por la spirito: kaj forigante ilin, ni ne povus ĝuste kompreni nian propran lingvon.
Kvankam tio ĉi eble estas iom vera, kaj kono pri ili, tiel ĉia scieco, estus profite akirinda, estas ja multe da verkistoj de pravegaj Anglaj libroj, kiu scias nenion pri ili.
Tial ili ne estas necesaj, kaj vortodeveno estas lernebla el lernolibroj, aŭ eĉ el bona vortaro. Scieco pri historio de la homa progreso estas atingebla per tradukoj el lingvoj nevivaj kaj vivaj. Sinjoro Profesoro Huxley diras: "_La vera celo de vivo ne estas scieco, sed agado._"
Nun, por la ordinara lernanto, eble estos utile instruadi "Esperanto," ĝis kiam li povas trovi tempon por lerni estontajn utilajn alilandajn lingvojn. El Esperanto li povas lerni la gramatikon en la formo la plej severe simpla, kaj scienca, fondita sur la sperto el multe da gramatikoj de nunaj kaj antikvaj lingvoj. Plie li nepre trovos ĝin vortodevena helpon pri la lernado de modernaj lingvoj.
Ankaŭ, oni demandas, ke niaj junuloj devas ricevi instruadon pri patriotismo, siaj rajtoj kaj devoj kiel Angloj: la graveco de nia Imperio, la Administracio de nia patrujo, k.t.p.
LA OFERO DE LA SKULPTISTO.
Tradukita de C. S. Bickell.
Skulptisto, kiu treege penadis sed trovis sin preskaŭ sen nutraĵo, ĵus estis fininta laboron, je kiu li estis metinta ĉiujn siajn esperojn.
Ĝi estis plastra modelo de bela virino, kaj la artisto enamiĝis en la senvivan figuron sur kiu li elspezis tiom da tempo kaj laboro. Li ja esperis, ke ĝi metus lin sur la vojon, kiu kondukas al la Famo kaj al la Riĉeco.
Estis malvarmega nokto, kaj la malfeliĉa viro, tremetante pro malvarmo en sia mizera subtegmento, maltrankviliĝis pri la sendanĝereco de la modelo, ĉar la frosto estas pereiga malamiko al la plastro.
Kun sopiro de laceco kaj kun ĝemo kiu trapasis lian maldikan korpon, li demetis la eluzitan veston de siaj nevestitaj ŝultroj. Ameme li drapiris la figuron per la malnova vesto, kaj, ĵetinte sin teren apud ĝi, li dormadis.
Kiam la mateno venis, la frosta suno malfacile ĵetis siajn radiojn tra la fenestro de la subtegmento kaj brilis sur du figuroj, malvarmaj kaj senvivaj.
La skulptisto kuŝis morte glaciiĝinta apud sia bela kreitaĵo: li donis sian vivon pro la arto, kiun li tiel amis.
Multaj artistoj, kortuŝataj pro la malfeliĉa sorto de nekonata frato, monoferis sufiĉan sumon por fari bronzan modelon de la virina figuro, kaj oni metis surskribon sur la pedestalon de la statuo, rakontantan la malĝojan historion de la ofero de la skulptisto al la Arto.
Dormu!
Words by Edward Metcalfe, Music by F. G. Rowe.
Dormu, Dormu en lulilo,
Paĉja, Panja korligilo;
Panjo ja apude sidas
Ci al panja am' konfidas.
Ci en sendanĝero estos
Panjo ja apude restos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm',
dormu, dormu, dorm'!
Kovras ja flugilaj vestoj
Sur birdetoj en la nestoj
Sed flugiloj cin anĝelaj
Kovras en mallumo helaj:
Ci en sendanĝero restos
Ĉar anĝeloj apudestos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm',
dormu, dormu, dorm'!
Dolĉa en lulil' trezoro,
Ŝlosilet' de panja koro,
Cin al brakoj mi konfidas
Kies ci vizaĝon vidas;
Ci en sendanĝero restas
Nia Patro apudestas;
Laŭ infana elkonfido
Dormu kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm',
dormu, dormu, dorm'!
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
_18._ (Vol. II., No. 4.)
_Aprilo, 1905._
THE
ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS.
Page
Black David (Fairy Tale by E. W.) 49
Month by Month 51
An Unexpected Meeting, Alphonse Daudet
(translated by Paŭlo Burĵado) 52
Legend of the First Violin (translated
by F. L. G. Maréchal) concluded 53
Reminiscences, Part III. (Edward
Metcalfe, M.A., Oxon) 55
A Masked Ball (D. H. Lambert, B.A.) 56
The Lion and the Gnat (A. Motteau) 57
Outdoor Education (Thomas Hoskison) 58
Doggie's Views on the Servant Question
(Clarence Bicknell) 59
Rain, from the Bulgarian (translated
by Penko Petrov) 60
"Conscience makes Cowards of us All"
(F. A. Meigh) 61
Coniston and Grasmere (A. R. and
D. H. Lambert) 62
Inflexible, W. E. Henley (translated
by Ben Elmy) 63
From Rubinstein's Thought-Basket
(translated by Vs. Lojko) 64
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street,
City, Glasgow, Scotland.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas,
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, ĉar kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People.
And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. Cedric H. Akaster, 31, Connaught Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj.
Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj.
Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
Sro. H. Clegg, 14, Norfolk Street, London, W.C. Volas renkonti fremdajn Esperantistojn, kiuj vizitos Londonon dum Paskatempo. Li plezure almontros la vidindaĵojn & klopodos por fari la viziton ĝuebla.
Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japonujo. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn; precipe deziras ricevi antaŭtempajn kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ĉiam respondos.
Sro. L. A. Gill, Churchfield Halls, Acton, London, W. Deziras koresp. kun ĉiul. per ilus. p-k.
Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
18. [Vol. II., No. 4.]
Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net. Nos.
2 to 13, 6d. each; Later Issues
4d. each, net.
APRILO, 1905.
DAVDO DHU.
Ferakonto originale verkita de E.W.
Seka printempo sekvata de somero varmega faris neŝipireblaj eĉ la plej grandajn riverojn, tial ke la Sisnaĥoj reiris Orientan Britujon, forlasante la belegajn regionojn, kiujn ili ruinigis.
Iom post iom revenis en siajn hejmojn la mizeraj kamparanoj, sola restaĵo el multaj centoj da feliĉaj kaj diligentaj homoj.
El tiuj ĉi preskaŭ ĉiuj mortis batalante pro la patrujo, aŭ, perdinte esperon, serĉis alilande la liberecon, kiun ili ne plu povis defendi ĉe si.
Sed, inter la malfortuloj, la virinoj kaj infanoj kiuj plorante revidis siajn senhomajn vilaĝojn, troviĝis almenaŭ unu heroo.
Davdo Dhu, tiel nomata pro la nigreco de liaj haroj kaj okuloj, estis farinta miregindaĵojn de boneco, pacienco kaj saĝeco dum tiu ĉi melankolia reven-tempo.
Unue li sole esploris la landon por scii ĉu la malamikoj ja forlasis la scenejon siaj kruelegoj. Tion eltrovinte, li multe komfortis kaj kuraĝigis la revenantojn kaj laboradis tage kaj nokte al la rekonstruo de ter-mura protekto kontraŭ luparoj, kiujn la odoro de neenterigitaj homoj kaj bestoj allogis el la montoj kaj arbaroj.
Neniam li dormis sub tegmento ĝis ĉiu alia kapo kuŝis en hejmo sia.
La vilaĝanoj lin amis kaj respektegis, vidante en li iom da superhoma, ili volonte estus elektintaj lin sia princo, sed li insiste rifuzis altiĝi super siaj kunuloj. Li volis nur ilin servi. Estante orfo, oni urĝis lin edziĝi, sed tion ankaŭ li rifuzis, sciante ke multe da junuloj bezonis pli ol li vivadon feliĉan.
Pro la rabadoj kaj detruo faritaj de la lupoj oni revivigis antikvan leĝon, kiu permesis al neniu edziĝi antaŭ mortigi difinitan nombron da lupoj.
Davdo helpis ĉiujn fraŭlojn ĉasi, kaj alporti ilian takson de kapoj kaj feloj, ĝis kiam ĉiuj, kiuj ĝin deziris, fariĝis fianĉoj aŭ edzoj.
La plej bela fraŭlino el ĉiuj estis rifuzinta multajn proponojn. Oni diris ke ŝi rezervas sin por la heroo. Ŝi estis sprita, lerta kaj ĉarma. Kiam do Davdo pripensis la amon, nature li enamiĝis en ŝi, kaj ŝi konfesis al li longe kaŝatan amon.
Ĉiuhore li revis pri Sisilo, sed li estis serioza, kaj tute ne parolema, tiel ke neniu sciis lian senliman amon pro la fianĉino--eble ŝi mem eĉ ne sciis ĝin.
Avide dezirante akiri kiel eble plej baldaŭ sian impoŝton da feloj, Davdo ĉasis preskaŭ ĉiun duan tagon, kun neŝanĝa sukceso, sed, enfine, la bonŝanco mankis al li.
Ĉasata de luparo li provis salti trans larĝa profundaĵo, sed li falis, glitadis kaj nekonsciiĝis.
Kiam li iom reviviĝis, li sin sentis subtenata de molaj brakoj. Konfuze li demandis: "Kie mi estas? Kies brakoj tenas min?"
Voĉo dolĉega murmuris: "Vi restas sur la brusto kiu vin nutris dum via infaneco, vin ĉirkaŭas la brakoj kiuj tiam vin portis."
Kiam Davdo refortikiĝis, la feino parolis kun li tiel aminde kaj sincere, ke li kuraĝis ŝin demandi por ke ŝi lin elŝtelis de liaj gepatroj, kaj kiu estis la infano tie forlasita anstataŭ li.
Ŝi klare kaj afable respondis: "Al ni feinoj ja estas permesite edziniĝi kun viroj. Se, dum la tuta vivo, la viro restas fidela, la feino ricevas senmortan animon. Ŝi povas elekti aŭ morti kun li, aŭ longan vidvinan vivon, lumigitan per la espero por eterna reunuigo. Fea edziĝo konsistas nur el manpremo kun kiso. Tia simpla ceremonio nur ligos honorulon. Feino, kiu sin degradis per amo por perfidulo devas necese penton fari per disŝiro de ĉiu ligo kiu ŝin memorigos de li.
Forlasite, mi devis forpeli mian idon, kaj ĉar mi konis la bonecon de viaj gepatroj, mi anstataŭis al ili mian trezoron, kaj ŝtelis vin. Mi tion lastan faris, ĉar, laŭ niaj leĝoj, ĉiu feino devas varti infanon almenaŭ dum kvardek jaroj.
Mi sciis ke, kun ili, vi ne perdus la ĉe ni infusan bonecon. Vere feoj estas virtaj, sed tiu virto ne estas laŭdinda, ĉar ni ne povas senti malbonan deziron. Bonfari estas nia naturo, nia vivo mem. Homoj per feinoj nutritaj, per feoj instruitaj, devas fariĝi la plej granda beno de la homaro. Vi, karulo, estos la koro kaj la cerbo de viaj venkitaj Britoj. Vi vane ne vivos!"
Apenaŭ resaniĝinta, Davdo volis iri hejmen sed ne povis. Laŭ fea leĝo, devas neniu homo felandon lasi veka kaj konscia. Tial estis dormante ke li portiĝis de vilaĝo en vilaĝon, de monto al monto, de kaverno en kavernon, por prediki la evangelion de rezignacio.
Malmultaj kaj malfortaj, la Britoj ne povos sukcese kontraŭstari al la barbaroj. Ili do devas cedi kvazaŭ al dekreto de Dio, devas servi senhonte la novajn regnestrojn, penadi ilin plibonigi kaj konverti al Kristo.
Davdo transportiĝis eĉ en Kimrujon, kie li trovis la pli militaman popolon pri kiuj la profeto Taliesin diris, ke, multon perdinte, ili ĉiam gardos sian sovaĝan landon kaj belan lingvon.
Al la Kimroj Davdo rekomendis virton, unuecon, kaj bataladon. Ĉirkaŭ la urbo de Merlino li vidis popolon preskaŭ feliĉan, tutfide kredantan en ilian profetinon. Pri ŝi ili diris: "Ŝi estas inspira virgulino, amata de Dio, de anĝeloj, de sanktuloj kaj de tiom da feoj, kiom homoj. Ŝi loĝas en la monteto de la profeto, klopodas pri lia domo atendas lian vekiĝon, legas lian libron, kaj klarigas al ni lian volon. Ni tute ne bezonas alian juĝanton, pastron aŭ reĝon, ol nia Vivieno." ...
Unu matenon Davdo, vekiĝante en sia hejma vilaĝo ĝoje rapidis ĉe Sisilo, kaj sciiĝis de ŝiaj gepatroj ke, lin kredinta pereitan, ŝi antaŭ ok monatoj edziniĝis.
Lia koro ĉesis bati, dum kelkaj momentoj li nenion vidis nek aŭdis. Tiam silente li formarŝis.
Tiun tagon li sin kaŝis.
Morgaŭe la vilaĝanoj vidis la saman gajan aktivan helpeman viron, kiun ili perdis antaŭ du jaroj.
Nokte li ofte ploris, tage li sin devigis pensi nur pri siaj najbaroj. Kiam li ne volis malĝojiĝi pro sia doloro, li rakontis pri sia falo, kaj sia savo de la feoj; pri lia misio kaj pri ĉio, kion li vidis en Britujo kaj Kimrujo. Sed pri la felando li parolis neniam, ĉar bone li ellernis ke homa lingvo ne povas esprimi sentadojn aŭ eĉ agadojn feajn.
Tiamaniere pasis unu jaro. Davdo, silente batalante, tute venkis sian doloron. Sisilo estis feliĉa, la vilaĝo prosperis, sed homoj devis severe laboradi por vivi, kaj li helpis al multaj.
Varmegan vesperon, junulino portis lignon el la arbaro. Ŝi estis pala, maldika, kaj tro malforta por tia laboro, sed sia patro kaj gefratoj mortis, kaj sia patrino estis malsanulino kiun ŝi, Mirio, sole subtenis. Mirio ne posedis spriton, lertecon, aŭ belecon. Ŝi estis tute sen geamikoj kaj sen espero.
Fleksigita sub sia ŝarĝo, kaj preskaŭ svenanta, ŝi ĝin sentis subite forprenata, kaj ŝi aŭdis la voĉon de Davdo, kiu diris: "Tiu ĉi ne estas virina laboro. Mi portos la lignon, mi petas tenu brakon mian."
Sen ia penso pri amo aŭ edzeco, li diris al Mirio, ke ne estos necese ke ŝi plu laboru, ĉar li estos filo al ŝia patrino.
Mirio nekomprenis kaj ĝoje akceptis la neintencan proponon. Ŝi estis tiel feliĉa, tiel danka, ke li ne kuraĝis vidi la doloron kiun kaŭzus la scio de ŝia eraro. Li do nur diris ke li morgaŭe vizitos la patrinon.
La tutan nokton li vagadis en la arbaro kaj aŭskultis feajn voĉojn. Li bezonis konsilon.
Kio estis la fea konsilo kiun li ricevis? Jen estas:
"Vi estas aminta, sed neniam vi reamos. Mirio ne estas amata de ĉiuj; oni diras ke ŝi estas ne verema kaj bonkora. Ŝi estas do sufiĉe kompatinda! Ĉu vi volas plimultigi ŝiajn dolorojn per rifuzo de la amo kiun ŝi neniam estus espriminta se vi ŝin ne trompis per vortoj maldiskretaj. Bedaŭro estas parenco de la amo. Sed ĉu la bedaŭro ne mortos, kiam ŝi estos kontenta, ĝojega? Ne timu!"
Davdo kaj Mirio fariĝis geedzoj.
La vilaĝanoj miregis, sed lia ĝentila bonega respekto por la malforteco havis tiom da simileco al timema amo, ke ili tute trompiĝis.....
Post kvardek jaroj gefiloj kaj genepoj enterigis Mirion apud la antaŭ ne longe morta Davdo, la heroo, patrioto, kaj saĝulo--Davdo Dhu.
MONATO POST MONATO.
Enlandaj & eksterlandaj Korespondantoj skribis aprobante la rimarkojn faritaj lastan monaton pri la fondigo de Internacia Esperanta Komitato. Nun estas konsiderinde en kia direkto restas ĝiaj funkcioj.
Ŝajne ĝi ne posedos iometon plu da aŭtoritato por ŝanĝi la formon de la neelparoleblan vorton _scii_, aŭ por forigi la uzon de la vorto _ol_ post _anstataŭ_, ol posedas jam la ordinara Esperantisto. Sed ekzistas multaj manieroj, laŭ kiuj tia organizaĵo povos elmontri sian valoron, & kore ni invitas niajn legantojn, ke ili pripensu la aferon, & sendu al ni siajn proponojn, zorge evitante "neeblaĵojn"! Ni klopodos por ke la ricevotaj respondoj estu submetitaj al la Bulonja Kongreso, ĉe kiu tiom da ni ĉeestos.
Bedaŭrinde, via Redaktoro povos ĉeesti Bulonjon nur de Aŭgusto 5 ĝis 8.
Sed, kiel kompenso pro ĉi tiu malfeliĉo, li donas al si la privilegion ekviziti multajn samideanojn en Alĝero, Multujo, & aliloke.
Ĉar estas, malkontentige, neeble esti ĉe du lokoj je unu & la sama momento, estas neeviteble ke korespondantoj devos atendi kelkajn semajnojn por respondoj al iliaj afablaj komunikaĵoj. Sed, Majfrue ni esperas reordigi la aferojn kiel kutime. La eldonigo de la The Esperantist kompreneble daŭriĝos kiel kutime. La Maja kajero jam presiĝis.
La progreso dum la pasinta monato ne estas estinta speciale rimarkinda.
Artikoloj alvenis el Queensland, Hindujo, & la Unuigitaj Ŝtatoj, kiuj vekigis iom da intereso. Nova grupo fondiĝis ĉe Chippenham (Wilts), kies Hon. Sek. estas S-ro Harry Wiltshire, Pierrepont House.
S-ro Rhodes (Keighley) eldonigis belforman Rim-Vortaron (kosto 70c.) kiu utilos al niaj estimindaj poetoj. Ni ankaŭ ricevis numeron de la _Alĝera Duonmonata Stelo_, kiu, sendube, estas nukleo por pli granda organo de niaj Nord-Afrikaj kunbatalantoj.
El nedirekta deveno alvenis la sciigo ke Japonaj kunstudentoj intencas fondigi sian Esperantan organon.
Konkludante, ni deziras danki ĉiujn verkistojn pro ilia afableco; &, kvankam ni plenege estimas la sindoneman laboron de niaj oftaj verkantoj, ni precipe deziras danki tiun kreskantan aron da diversnacianoj kies verkoj aperas sur niaj paĝoj por la unua fojo.
MONTH BY MONTH.
Correspondents at home and abroad have written approving of the remarks made last month concerning the foundation of an International Esperantic Committee. It is now to be considered in what direction its functions lie.
Apparently it will not possess one iota more of authority to change the form of the unpronounceable word _scii_, or to abolish the use of _ol_ after _anstataŭ_, than the ordinary Esperantist possesses at present. But many ways exist in which such an organisation can show its value, and heartily do we invite our readers to consider the matter and send us their suggestions, taking pains to avoid "impossibilities." We will see that the replies received be submitted to the Boulogne Congress, at which so many of us will be present.
Unfortunately, your Editor can be in Boulogne from August 5 to 8 only.
But, as compensation for this disappointment, he is allowing himself the privilege of paying a flying visit to many fellow students in Algiers, Malta, and elsewhere.
As it is, unfortunately, impossible to be in two places at one and the same time, it is inevitable that correspondents will have to wait some weeks for replies to their kind communications. Early in May we hope to put things in their usual working order once more. The publication of The Esperantist will, of course, continue as usual. The May number has already been printed.
The progress of last month has not been especially remarkable.
Articles have come to hand from Queensland, India, and the U.S.A., which have aroused some interest. A new group has been founded at Chippenham (Wilts), the Hon. Sec. of which is Mr. Harry Wiltshire, Pierrepont House.
Mr. Rhodes (Keighley) has issued a neat Rhyme Vocabulary which will be useful to our esteemed poets. We have also received a number of the _Alĝera Duonmonata Stelo_, which will doubtless form the nucleus of a larger organ for our North African friends.
From an indirect source comes the news that Japanese Esperantists intend to found their Esperanto journal.
In conclusion, we wish to thank all contributors for their kindness; and, although we fully appreciate the devoted work of our frequent contributors, we especially thank that growing number of "Internationals" whose compositions appear on our pages for the first time.
RENKONTIĜO NEATENDITA.
De Alphonse Daudet, tradukita de Paŭlo Burĵado (Narbonne).
"Blidah! Blidah!" ekkriis la kondukisto, malfermante pordokurtenon.
Konfuze, tra vitraĵoj malglatigitaj de nebuleco, Tartareno de Taraskono ekvidis placon de beleta subprefekturo, placon regulan ĉirkaŭatan de arkadoj kaj plantatan de oranĝujoj, meze de kiu plombaj soldatoj ekzercadiĝas en klara nebuleco roza de la mateno. Ĉe la kafejoj oni deprenis la fenestro-kovrilojn. En angulo, halo kun legomoj....
Estis ĉarme, sed tio ne odoris ankoraŭ la leonon.
"Al sudo! Pli al sudo!" murmuris la bona Tartareno, reinterniĝante en sian angulon.
Ĵus tiam, la pordo malfermiĝis. Blovigo da aero freŝa eniris, alportante per siaj flugiloj kun parfumo de la oranĝujoj floriĝantaj, malgrandetan sinjoron aveljake vestitan, maljunan, sekan, sulkigitan, simetrie regulan kun figuro dika kiel pugno, kravato nigrasilka alta je kvin fingroj, leda paperujo, pluvombrelo: la vera notario vilaĝa!
Ekvidante la militilaron de la Taraskonano, la malgranda sinjoro, kiu sidiĝis kontraŭe, ŝajnis treege surprizata kaj ekrigardis Tartarenon kun insisteco ĝenanta.
Oni maljungis, oni jungis. La veturilego forkuris.
La malgranda sinjoro rigardadis ĉiam Tartarenon, kiu fine malpaciencis.
"Tio mirigas vin?" diris li, rigardante siavice la malgrandan sinjoron plenvizaĝen.
"Ne, tio ĝenas min," respondis la alia tute trankvile, kaj ja per sia tendŝirmilo, sia turnpistolo, siaj du pafiloj en iliaj ingoj, sia ĉastranĉilo kaj plie sia korp-amplekso natura Tartareno de Taraskono okupis multon da loko.
La respondo de la sinjoro incitis lin.
"Ĉu vi imagas okaze, ke mi iros al leono kun via pluvombrelo?" diris la granda homo kun fiereco.
La malgranda sinjoro rigardis sian pluvombrelon, ridetis senbrue; poste, ĉiam kun la sama flegmo: "Tiam, sinjoro, vi estas...?"
"Tartareno de Taraskono, mortigisto de leonoj!"
Elparolante tiujn vortojn la brava Taraskonano skuis kiel kolhararo la glanon de sia ĉekia'.
Iĝis en la veturilego ekmovo de miregiĝo.
La Trapisto faris la signon de la Kruco, la du virinoj elpuŝis krietojn de timiĝo, kaj la fotografisto de Orléansville alproksimiĝis al la mortigisto de leonoj, jam revanta la honoron kiun li faros lian fotografilon.
La malgranda sinjoro, li ne konfuziĝis.
"Ĉu vi jam mortigis multe da leonoj, Sinjoro Tartareno?" demandis li tute trankvile.
La Taraskonano akceptis lin per bona maniero.
"Ĉu mi mortigis multe da ili, sinjoro! Mi deziras por vi, ke vi havu nur tiom da haroj sur la kranio!" Kaj ĉiu veturilano ekridis, rigardante la tri flavajn harojn kiu stariĝas sur la kapo de la malgranda sinjoro.
Sia vice, la fotografisto de Orléansville ekparolis:
"Terura profesio la via, Sinjoro Tartareno! Oni travivas iafoje malbonajn momentojn.... Tiel tiu kompatinda Sinjoro Bombonel."
"Ha jes; la mortigisto de panteroj," diris Tartareno iom malŝate.
"Ĉu vi konas lin?" demandis la maljuna sinjoro.
"Ho per Dio! ĉu mi konas lin! ... Ni ambaŭ ĉasadis pli ol dudekfoje kunekun."
La malgranda sinjoro ekridetis. "Vi ĉasas do ankaŭ la panterojn, Sinjoro Tartareno?"
"Iafoje, por pasigi la tempon," diris la obstinega Taraskonano.
Li aldonis, relevante la kapon per gesto heroa, kiu elflamigis la koron de la du virinoj: "Tio ne valoras la leonon!"
"Sume," riskis la fotografisto de Orléansville, pantero estas nur "dika kato!"
"Nepre ĝuste," diris Tartareno tute ne malkontenta, ke li humiligis iom la gloron de Bombonel, precipe antaŭ la sinjorinoj.
Ĉi tie, la veturilego haltis, la kondukisto venis por malfermi la pord-kurtenon, kaj, turnante sin al la malgranda maljunulo: "Jen vi estas alveninta, sinjoro," li diris kun plena respekto.
La malgranda sinjoro sin levis, malsupreniris kaj, antaŭ li refermis la pordon, li diris: "Ĉu vi volas permesi, ke mi donu al vi konsilon, Sinjoro Tartareno?"
"Kian, sinjoro?"
"Mian fidon! aŭskultu, vi havas eksteraĵon de bona viro, mi preferas diri al vi tion, kio estas.... Revenu vi rapide Taraskonon, Sinjoro Tartareno. Vi perdas vian tempon ĉi tie. Restas ja ankoraŭ kelkaj panteroj en la provinco, sed fi! ĝi estas tro malgranda ĉasaĵo por vi! Sed pri leonoj, estas finite. Ne restas unu en Alĝerio ... mia amiko Ĉasaing ĵus mortigis la lastan!"
Poste la malgranda sinjoro salutis, fermis la pord-kurtenon, kaj foriris ridante, kun sia paperujo kaj pluvombrelo.
"Kondukisto!" demandis Tartareno kun sia kutima grimaceto. "Kiu do estas tiu bona homo?"
"Kiel eble! Vi ne konas lin? Sed li estas Sinjoro Bombonel."
LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.
El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.
En la direkto de la Kastelo, oni sonigis la ĉaskornon. La ĉasistoj venis al Macha. Tra la arbetoj ŝi rekonis, meze de lia brilanta sekvantaro, sian amaton, klinantan super la kolo de la ĉevalo. Neniam li aperis al ŝi tiel bela, ol en tiu momento. Ne plu li estas viro, sed vivanta revo, mirinda kreitaĵo de ŝia deziro.
Ŝiaj fratoj estas ankoraŭ etendataj en la dormego de la juneco.
La blovo de varmega elspiraĵo turnigis ŝin. Satano estis tie kaj, per gesto, li montris la dormantajn ligno-tranĉistojn, kaj tiam li pantomimis kiel viro, kiu postulas monon.
Macha tordis siajn brakojn supre la kapo. Ŝi adoregis siajn fratojn ... tamen ŝi fordonis ankaŭ ilin al la Diablo!
Tiu ĉi metis en sian maldekstran manon (pli rigida ol ŝtalo) la duan fingron de Traĵano; per la dekstra mano li prenis la finon de la fingro; li tiris ĝin kiel fadeno.
Kiam Macha turnis la kapon, ŝi vidis la duonon de la korpo de Traĵano ĉe la interna parto de la diabla mano, kaj la alian duonon transformigata en longan kaj maldikan fadenon. Pli senmova ol la trunkoj de la arboj, ŝi vidis la restaĵon de sia frato iom post iom pasi tra la malgranda truo, dum la fadeno ĉiam plilongiĝis kaj fariĝis pli kaj pli maldika.
Kiam lia tuta korpo trapasis, la Diablo tranĉis fadeneron tiel longa kiel la homa brako.
Comments
Log in to leave a comment.
The Esperantist, CompleteChapter C: G. Stuart-Menteath (10)
0%36 min left in chapter