Skip to content

Chapter C: G. Stuart-Menteath (13)

Text size

Tage, en la somero de 18-- mi komencis longan promenon kune kun la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao'n, kie estas elfluaĵoj de varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la maro.

Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas en _jinrikisha_ (homtirata kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la "jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis necese ke ni havu du virojn por la _jinrikisha_, ĉar li kredas ke sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis kaj ekmarŝis. La _jinrikisha-viro_ prava estis, ĉar, post ke ni marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita.

Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi persiste nin sekvis, mi diris al S-ro Kôsaka, mia instruisto:

"Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas."

Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj neniam ensorĉiĝis per ia besto.

Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis.

La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj diris al S-ro Kôsaka:

"Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas en Ikao."

Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris paroli kun mi.

Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi "protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon--mem la korpon--kaj diris:

"Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min ensorĉus."

SUR LA GLACIO.

El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A. Cowan.

Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj kiam la "grasa knabo" kaj S-ro Weller estis forŝovelintaj kaj forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto S-ro Bob Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al S-ro Winkle ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro, kaj la cifero _8_, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega kontentigo de S-ro Pickwick, S-ro Tupman kaj la sinjorinoj, kiu atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn evoluciojn kiujn ili nomis _Skota danco_.

Dume, S-ro Winkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn, helpata de S-ro Snodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo.

Fine, tamen, helpate de S-ro Weller, la malfeliĉaj glitiloj estis firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj S-ro Winkle leviĝis.

"Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al "ili, kiamaniere ĝin fari."

"Haltu, Sam, haltu," diris S-ro Winkle, kiu tremis forte, kaj ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto.

"Kiel glate estas, Sam!"

"Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis S-ro Weller. "Tenu! Sinjoro."

Tiu ĉi lasta rimarko de S-ro Weller rilatis je pruvo kiun S-ro Winkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo kontraŭ la glacio.

"Tiuj ĉi--tiuj ĉi--estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas Sam?" demandis S-ro Winkle, ŝanceliĝe.

"Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam.

"Nun, Winkle," kriis S-ro Pickwick, tute nekonscia ke io estis malprava.

"Venu; la sinjorinoj atendas vin."

"Jes, jes," respondis S-ro Winkle je timegiga rideto, "mi venas."

"Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi.

"Nun, Sinjoro. Ekiru!"

"Haltu momente, Sam," spiregis S-ro Winkle, tenante lin tre amante. "Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi povas ilin havi, Sam."

"Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam.

"Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris S-ro Winkle rapide. "Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos ĝin al vi posttagmeze, Sam."

"Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis S-ro Weller.

"Tenu min komence, Sam," diris S-ro Winkle.

"Nun--tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide, Sam! ne tro rapide!"

S-ro Winkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis helpata trans la glacio de S-ro Weller, je tre stranga kaj negracia maniero, kiam S-ro Pickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa bordo--"Sam!"

"Sinjoro?" diris S-ro Weller.

"Tien ĉi, mi bezonas vin."

"Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro vokas. Liberigu min, Sinjoro!"

Per fortega peno, S-ro Weller liberiĝis el la premo de la agonia Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la malfeliĉa S-ro Winkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo de la _Skota danco_, je la preciza momento, kiam S-ro Bob Sawyer faras svingon de neegala beleco. S-ro Winkle frapas forte kontraŭ li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien.

S-ro Pickwick kuris al la loko.

Bob Sawyer estis leviĝinta, sed S-ro Winkle estis multe tro saĝa por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj siaj trajtoj.

"Ĉu vi estas vundata?" demandis S-ro Benjamin Allen, kun granda maltrankvileco.

"Ne multe," diris S-ro Winkle, frotante sian dorson.

"Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris S-ro Benjamin Allen, tre avide.

"Ne, mi dankas vin," respondis S-ro Winkle, rapide.

"Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen.

"Mi dankas vin," respondis S-ro Winkle. "Plivole ne."

"Kion vi pensas, S-ro Pickwick?" demandis Bob Sawyer. S-ro Pickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je S-ro Weller, kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn."

"Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris S-ro Winkle.

"Demetu liajn glitilojn," ripetis S-ro Pickwick, firme.

La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. S-ro Winkle silente permesis al Sam obei.

"Levu lin," diris S-ro Pickwick. Sam helpis lin leviĝi. S-ro Pickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi remarkindajn vortojn.

"Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro."

"Kio?" diris S-ro Winkle, ektremante.

"Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin. Trompanto, Sinjoro."

Je tiuj ĉi vortoj, S-ro Pickwick turnis sin malrapide kaj rekunigis siajn amikojn.

AVIZO.

Pro mia libertempo, mi ne povas doni la kutiman raporton _Monato post Monato_. Mi esperas, ke la Legantoj ne malkontentiĝos pri tio. Proksiman monaton la raporto eble estos _tro longa_!

H.B.M.

VERA HISTORIO DE FANTOMO.

Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano).

Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj multe malhelpis la gemastrojn.

En la urbeto estis kuraĝa virino nomita S-rino P. kiu tute ne timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn timemulojn.

"Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?"

"Ne, S-rino P.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj kreitaĵoj."

"Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?"

"Kion ni faros en la tombejo?"

"Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn."

Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj.

La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi, kiam subite--ĥ-r-r-r-r!

Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta, leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la ĉielo.

Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la vojon.

"Mario, revenu!" alvokis S-rino P. "Malsaĝulino ridinda, revenu! Nur estas vesperto!"

Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita, la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel frenezulino, dum S-rino P. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu," pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos enuiga sen la junulino."

Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj S-rino P. komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam--jen la fantomo! Jen vere la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto, kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La fantomo fine haltis, kaj sen observi S-rinon P. metis sin genue sur la tombo kaj--preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de sia patrino. Tiam vere S-rino P. treege ĝojis pri tio ke la kriema Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela.

Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto.

MAJSTRO PASERO.

Babilado de Alfonso Wachter (Riga).

Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj, jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo.

Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo.

Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia amebrieco--en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la multenombraj staploj de traboj en plej karesa _kapo ĉe kapo_ kun blanka pasero li vidis sian amatinon!

Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado, kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron.

Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo de la paserviraro.

Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco.

Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian amiston.

Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo--ŝi, kiu estis la revo de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj.

La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel rigardas sub ŝtono miozoto.

En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino.

Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li turnis baldaŭ la konversacion--kiu, ĝis nun tuŝis diversajn trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn, k.t.p.

Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por serĉi siajn nestojn.

De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn.

Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele gardis ĉe ŝi.

Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj. Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo, kuniĝis kondolence kun li.

Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia tromemfido.

Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto!

Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando elparolis:

"Aliaj urbetoj--aliaj knabinetoj!"

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

20. (Vol. II., No. 6.)

_Junio, 1905._

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W.

CONTENTS.
Page
A Modern Hermit (Clarence Bicknell) 81
The Golden Heart (C. Oxenford) 82
Reminiscences, Part VI.
(Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 84
Oddments 86
To Give or not to Give (E. W.) 87
Recollections of Ireland (F. A. Meigh) 88
A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) 89
The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) 90
Pancakes (A. Vuillaume) 90
From the Light of Asia (A. Motteau) 91
The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) 92
The Home of the Essence of Roses
(Ilarion Raytcheff) 93
My Holiday (The Editor) 94
Indian Lions (H. K. G.) 96

Avizo Grava.

La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.

Buchanan, Scott & Co.,

Garthland Street,
Glagow, Scotland.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas,
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, ĉar kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.

* * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

_Is the Best Magazine for Busy People.
And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

FOR SALE.

160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.

Correspondence Lessons in Esperanto.

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

7/6 the Quarter.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.

Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos.

Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Korespondados Esperante, interŝ. ilus. p.k. and poŝtmarkojn, kun alilandanoj. Deziras ankaŭ ŝakludi per korespondado.

Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.

Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj Kolonioj.

Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam resp.

Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno, Moravia, Austria, interŝanĝos nur belajn koloritajn p-k.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

20. [Vol. II., No. 6.]

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net. Nos.
2 to 13, 6d. each; Later issues
4d. each, net.

JUNIO, 1905.

MODERNA ERMITO.

Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun siaj okuloj rigardantaj la teron.

Kio estas tio, mi demandis?

Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?

La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon kaj likvorojn.

Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen ĉapelo.

Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da vivado.

Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn, pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.

De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange, ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro malpacoj kaj ungogrataĵoj.

C. Bicknell.

LA ORA KORO.

Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.

Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu, kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi, aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto. Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu: estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,--min kisu--mi iras--," tiam, per lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi vian koron--ĝis vi--renkontos--la alian, tiam vi--konos. Adiaŭ, kar----"

La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis, ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj, kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne, tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete simila al la ŝia.

Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis, ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial. Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.

La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis, fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas, ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.

Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo, ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.

Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre, anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.

"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje. Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed--ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo."

Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.

"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita, kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro maljuna, tro malbela--malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole. Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa, malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli malbona ol tiu ĉi urbo."

Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu. Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la _Aleo de la Nekonatoj_, ĉe la fino de la aleo, vi trovos _La Simpativojon_; ĉe la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la _Strateton de la Amantoj_; kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan _Arbaron de Ellern-unu-la-alian_, kaj trapasinte tra tiu malfacila arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon trafi."

"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris. Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la vojon. Kial mi ne penas iri sole?"

"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj doloriga al tiuj kiuj penas."

"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do estas la unua strato, la _Aleo de Nekonatoj_, ĉu vi bonvolos diri al mi?"

Li ridetis.

"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco de la _Simpatia Vojo_. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj."

Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.

Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la _Simpativojo_; sed noktiĝante, ili restis ĉe _Amikdomo_ ĝis la sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ, sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj almenaŭ montros al vi kie la _Am-Strateto_ eliras el tiu ĉi vojo, kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo, paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la strateton.

"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi.

"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili estas jam en _Am-Strateto_, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li diris:

"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu." Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias, kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas."

Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne egalas la ŝian--supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la urbo.

"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio."

Tiam ŝi parolis--kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed, rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin; li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis.

Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la _Strateton de la Amantoj_ antaŭ falos la nokto, sed--! Jen rigardu! Longtempe ili estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis.

"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi, kaj kune ni trovos tiun belan landon, la _Paradizon de la Koroj_. Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do haltos hodiaŭ ĉe la domo de _Hymeno_, la forĝisto, kaj li forĝos ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe _Mielluna Dometo_, kaj morgaŭe ni kune iros tra la _Arbaro de Ellern-unu-la-alian_."

Tiun ĉi ili faris.

Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon, sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo. Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan kamparon de la _Eterna Korparadizo_.

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._

"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel eble plej akurate tion kio okazis.

Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj; almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado. La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis superakvego.

Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro, kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la balkonon kaj en la ĝardenojn?

Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate," kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj.

Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj, ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra gastemeco) estas senlimaj.

Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj, tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed multe malpli varma ekstera gastaro.

Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:--

La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas.

Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la sekvanta maniero:--

Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj la interkonsentantoj.

Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.

Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna dometo, la pastro ne estis malriĉulo.

Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi havis oran ringon.

Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo.

Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.

"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.

"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."

Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi karakterizon.

Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la instruisto estis mirigita.

"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"

"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."

Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la urbo Firenze (Florence)?"

Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi, sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis vian kapon."

Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu de malgranda samlandano.

Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"

Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.

"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe vidis?"

"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho! for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin _tuj_."

"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne memoras."

"Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino; mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."

"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"

"Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.' Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj, kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en la grandaj bluaj okuloj.

Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima fragmento mi revenos al mia priskribo.

MIKSAĴO.

Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn novajn librojn:--

_La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia eldonmaniero kaj enhavo.

_Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.

Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an Marton, 1905.

_Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga Sonorilo.

_Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.

_La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el _L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.

_L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré. Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, Bruxelles, Belgium.

_Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.

_La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de l'École de Medicine, Paris. 23 pp.

_La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904. Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.

_La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe Hachette, 24 pp.

Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, _Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.

Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj, altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de progreso.

Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la korespondado, estas nur eble citi malmultajn.

Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu ni kore dankas lin.

La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.

Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!

Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la 5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama propaganda laborado.

S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof.

La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière, apud la Reĝa Teatro.

S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin de la Universitato de Dijon.

S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala Kongreso:--

_Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la definitivan triumfon de nia kara afero.

_Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an, okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion, skribu tuj al ni.

_Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).

_Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos (krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.

Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al ni sendi.

Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux, advokato--Boulogne-sur-Mer (France)."

P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la tirkesto ne bone kreskis!_

DONI AŬ NE DONI!

E.W.

Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente, rigardante surtere.

Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.

La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."

Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la tutan vintron?"

Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.

De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti poŝtmarkojn.

En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."

Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino, diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."

"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo kiu ĝin bezonas."

"Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon, por ke mi ĵuru je ĝi!"

Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun manpremo, ni disigis.

Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur merituloj ricevu helpon.

Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al rimarko tiel nerespektoplena.

Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne en biero kaj alkoholo.

Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la venonta monato mi ne havus monon.

La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje plibonigis bonaĵo."

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, CompleteChapter C: G. Stuart-Menteath (13)

0%36 min left in chapter