Skip to content

Chapter C: G. Stuart-Menteath (20)

Text size

Tiam la fileto ekplorante diris, "Se vi plaĉos,--patreto,--patrineto diris,--ke ĝi estas,--sole por la--gevizitantoj!!"

DIVERSAĴOJ PRI LA ARTOJ.

De Walter Dexter, R.B.A.

Ke la plej granda nombro de niaj nuntempaj konstruaĵoj estas ordinaraj, kaj eĉ vulgaraj, ne estas neigeble. Pasos multaj jaroj, eble, antaŭ la stratoj en niaj urboj fariĝos tiel pentrindaj kiel la _Chester Vicoj_, aŭ la domoj de la negocistoj, kiuj staras laŭborde de la _Amsterdam_ kanaloj. Ĝis tia tempo alvenos, ni devas fari ĉion kion ni povas, por montri al aliaj homoj la belecojn de la konstruaĵoj mezepokaj, kaj de la _Renaskiĝo_, kaj tiel ni helpos fari amason de opinio publika, kiu ne volos permesi ke oni detruu tiujn memorigojn de tempo pli pentrinda ol la nia.

Estus bone, en multe da ekzemploj por la urbkonsilantaroj (konsilata de komitatoj de lokaj historiskribantoj, artistoj, arĥeologiantoj kaj aliaj kapabluloj) aĉeti la malnovajn konstruaĵojn kiuj staras interne de la urbaj limoj. Jam tiaj konstruaĵoj estas la solaj vizitindaĵoj por la tuta mondo, kiujn havas multe da malgrandaj urboj. Kaj, en la venontaj tagoj, "la viro sur la strato" lernos ami la artajn arĥitekturaĵojn kiuj estis produktataj de liaj praavoj, kaj ne restos kontenta ĝis lia propra domo ankaŭ estas interesa kaj bela.

* * *

S-ro Harry Quilter diras, en sia ensorĉa verko _Sententiæ Artis_:--"Granda lernejo de pentrarto estas neebla en la nuntempo, esceptinte ke ni povos aliigi, _unue_, la spiritajn kutimojn de la artistoj, _due_, la spiritajn kutimojn de la societo, _trie_, esceptinte ke ni povos provizi la popolon kun instinkto kiun ili ne posedas, _kvare_, esceptinte ke ni povos ŝanĝi la kondiĉojn de la moderna vivo."

* * *

Skizanta en la "lando de Nelson" mi estas surprizita je la beleco kaj diverseco de la pejzaĝo apud la marbordo, inter _Hunstanton_ kaj _Cromer_. Al multaj homoj _Norfolk_ estas sinonima kun plateco, sed ĝia norda bordo estas tute neplata. Inter la imposa perpendikulara markrutaĵo de Hunstanton kun siaj multkolora tavoloj, kaj la verdvestitaj montetoj de Cromer estas vastaj regionoj de sablo, kaj ŝlimaj platoj kuŝantaj je la piedoj de malgrandaj montetoj. Tie ĉi kaj tie estas ĉarmaj malnovaj urbetoj kaj vilaĝoj--memorigoj de la marhavenoj kiuj franĝis la bordon en la estinta tempo.

Burnham-Thorpe, la naskiĝloko de nia plej granda admiralo, estas lokata en valo ĉirkaŭ ses mejloj for de la marbordo. La tradicio diras ke ĝi foje estis haveno, kaj loko estas montrata al vizitantoj kie, oni diras, ŝipoj ricevis kaj senŝarĝis siajn ŝarĝojn je la urba bordmarŝejo. Sed, nuntempe, Burnham-Thorpe estas vilaĝo kvieta kaj stranga, kie la kredo en sorĉo tamen daŭriĝis, kaj kies loĝantoj nomas la loĝantojn de vilaĝoj apudaj--"alilanduloj!"

NEĜA SUPRO.

El Leconte de Lisle, Derniers Poemes (Le Piton des Neiges).

Verso kvinakcenta, dekunusilaba.

De l' oriento mondon lumo vekas;
Je disiĝantaj fajraj garboj strekas
L' aeron klaran. Supre, altaĵaro
Per neĝ' kovrita hele lumas; maro,
Malsupre, kuŝas, kvazaŭ kurbiĝinte,
Kun la senfina spaco kuniĝinte.
Simile ambaŭ ora je rivero,
Senlime fluas blua en aero.
Ĉe l' okcidento nebuleg' foriĝas;
Arĝenta stelo kiel larm' ruliĝas
El la okuloj noktaj elirante,
Tremetas super akvoj pendiĝante.
L' antikva Supro, reĝo de l' montaro,
Ĉiela gasto, mastro de l' akvaro,
Krutegajn flankojn alte malkaŝante
Senmove staras, tempon malŝatante.
Ĝi silentegas, kiam ektagiĝas:
Pepantaj birdoj tie ne aŭdiĝas,
Neniam blovas sur ĝi la ventetoj
Parfumaj, kiuj flirtas en valetoj,
Nek murmuradas maro, karesante
Koralajn rifojn, kvazaŭ revadante.
Ĝi, nesciante teran la bruadon,
Nenion nian, homan nek vivadon,
L' eternan vekon sole rigardadas,
Je neĝ' vestita Sunon atendadas.

J. Parisot.

KAMPARAJ AMUZAĴOJ.

Originale verkita de F. A. Meigh.

Ofte estas enigme je multaj homoj kiel obteni monon por bonfaradaj celoj, sed la vikaro de malgranda Angla vilaĝo elpensis sukcesan metodon antaŭ ne longe. La preĝejo bezonis renovigon, kaj la malgrandaj monaj kolektadoj kiujn oni semajne kolektis ne sufiĉis pagi por la necesaj riparaĵoj. Post multa pensado li decidis organizi teo-manĝon kaj sportojn en kampo pruntedonita je la okazo de farma mastro, kaj demandi po unu ŝilingo por ĉiu persono kiu eniris.

Anoncoj laŭe estis alsenditaj al la proksimaj vilaĝoj kaj urbetoj, kaj la premioj kiujn oni oferis al la gajnistoj de la sportoj altiris grandan amason da homoj.

Frue je la nomita tago kelkaj virinoj sin okupis tranĉi kukojn kaj buteritan panon, ĝis ŝajnis ke ili havis sufiĉan nutraĵon kontraŭstari dekdumonatan sieĝon. Sed kelkaj el la gastoj ŝajnis posedi nesatigeblan apetiton kaj peceto post peceto da kuko malaperiĝis kvazaŭ magie; dum la tasoj da teo estis trinkataj ne malpli rapide.

Iu rimarkis ke eble kelkaj el la viroj ne estis matenmanĝintaj, sed alia voĉo ridinde respondis "Ne! kaj mi pensas ke ili ankaŭ ne bezonos matenmanĝon morgaŭ."

Ĉiu estis tre bonhumora kaj multa gajeco okazis kiam kelkaj malbonemaj junuloj subite duonlevigis la finon de benko sur kiu (ĉe la alia fino) sidis dika farma mastro kaj lia edzino. Tiu ĉi malfeliĉa paro ekrulis teren, kaj ne trovante la epizodon tiel ridinda kiel la ĉirkaŭstarantoj tuj komencis riproĉi unu la alian por la okazo. Suprenrigardante la farma mastro subite ekvidis la verajn kulpulojn kaj penis ilin kapti, sed lia dikeco malfeliĉe malhelpis lian progreson kaj li baldaŭ revenis ruĝavizaĝa kaj senspira, sed samtempe promesante estontan venĝon al la ofendintoj.

Post mallonga tempo la sportoj komencis kaj la manĝantoj baldaŭ forlasis la te-tablojn. El la konkuroj por geknaboj inter la aĝoj de dekdu kaj dekkvar jaroj estis la jena.

Oni alligis ŝnuregon al du arboj kaj pendante de ĝi estis fadenoj kun bunoj je la finoj. Tiam geinfanoj kun la manoj kunligitaj malantaŭe staris apude kaj je signalo ili devis komenci manĝi la bunojn. Sed tiu ĉi ŝajnis esti malfacila tasko ĉar la malplej movado de la ŝnurego balancigis kaj saltigis la bunojn kaj la infanoj ilin sekvantaj malfermbuŝe ne povis ilin mordi. Anstataŭ, la bunoj frotadis la vizaĝojn kaj surmetis multe da sukero kaj glueco sur la vangoj. Subite unu buno falis teren kaj la konkuranto genufleksante, faris multan progreson mordante kaj englutante pecegojn kiel malsata hundo. Sed la ridado de la rigardantoj infektiĝis, ĝis eĉ la geknaboj mem apenaŭ povis manĝi.

Tamen la knabo kiu manĝis genuflekse finiĝis unue sed juĝante per la vizaĝo li ne estis gajninta la premion sen iom da nekonveneco al si mem. Post du-tri kuroj por la malgrandaj geknaboj unu sekvis por la edzinoj (junaj aŭ maljunaj) kiu estis vere amuziga.

Oni desegnis grandan rondon sur la tero sur kiu staris la edzinoj (blindigitaj bandaĝe per naztukoj). Meze de rondo estis viro, kaj kiu ajn marŝis tien kaj lin tuŝis unue estis la gajnistino.

Antaŭ ol ekiri ĉiu virino devis sin turniĝi unufoje kaj tiu ĉi tiel konfuzigis kelkajn ke ili vagis ĉie.

Post mallonga tempo la viro estis tuŝita de unu el la edzinoj, tiam alia kaj alia ĝis baldaŭ li ŝajnis kompatindan objekton. Kvin virinoj lin tenis kvazaŭ iliaj vivoj dependis sur la ago. Li estis preskaŭ senvestigita de sia vesto kaj ne povis movi. Ĉiu virino kredante ke ŝi estis la unua alvokis ĝojege al ŝiaj amikoj.

Sinjoro kiu malatente tro proksime marŝis al tiu ĉi interesa vidaĵo subite ĉirkaŭpreniĝis ĉirkaŭ la kolo de virino kaj malgraŭ la ripetadaj certigoj ke li ne estis la prava viro ŝi daŭris lin teni ĝis per rapida movo li forkuris.

El aliaj eroj sur la programo estis "Barela Kuro."

La bareloj estis tre malgrandaj kaj oni devis ilin ruli 300 futojn per la manoj. Ĉiuj la viroj komencis vice sed la bareloj nemanregiĝis kaj malrekte ruliĝis. Jen ili kune ruliĝis pinĉante multajn fingrojn kaj jen ili ruliĝis kontraŭ la kruroj de viro faligante lin teren. Sed kiam tere, viro ne havis baldaŭ la okazon sin releviĝi ĉar tiuj kiuj estis malantaŭ ankaŭ falis sur lin kaj viroj kaj bareloj tre konfuziĝis.

Post la daŭrigo de tiuj ĉi viglaj okazoj dum kelkaj horoj la dancarto komencis.

Oni ne ofte kreditas homojn je timemo sed mi rimarkis ke kelkaj kamparaj junuloj kune dancis ĉar ili estis tro timemaj por inviti la fraŭlinojn. Ĉiu persono dancis malsimile. Iuj sin turniĝis rapide kiel "teetotum" aliaj sin movis kun la gracio de la minueto. Iuj dancis sur la tero sed multaj ŝajnis paŝi pleje sur la piedfingroj de iliaj kunuloj!!

Ĉiu zorgo forgesiĝis kaj eĉ la maljunuloj penis remontri la facilmovojn de juneco. Sed ĉio finiĝas kaj antaŭ ol la amaso disiris ili donis tri korajn aplaŭdegojn por la vikaro kiu estis tiom farinta.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

25. (Vol. II., No. 11.)

_Novembro, 1905._

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

CONTENTS.
Page
The Congress of 1906 161
Notes on the Orient, Part V. (by Col. H. K. Gordon) 162
A Double Acrostic (by Clarence Bicknell) 163
Woman, The Incomprehensible
(translated by G. C. Law), concluded 164
Jacko (by E. W.) 165
Boulogne Reminiscences (by Clarence Bicknell) 168
The Caucasus, a Poem (translated by A. Nippa) 168
Our Land, Live On, Poems (by 4686) 169
The Esperanto Subjunctive
(by R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., F.R.S.E.) 170
Buddha, The Sower (by A. Simon) 171
Reminiscences, Part XI. (by E. Metcalfe, M.A., Oxon) 172
Saved from Death, Serial
(by General George Cox), concluded 174
The Congress Committee 176
The Inferno of Dante (by D. H. Lambert, B.A.) 176
Last Rose of Summer (by A. Grabowski) 176

MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.

THE ...
ESPERANTO
BLEND.

Registered Trade Mark, No. 270,042.
Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors--

BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."

LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...

Cigaredo Esperanto

(Speciale Elektita Tabako de Virginio).

Bonvolo skribi por detaloj al:

TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.

ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas,
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, ĉar kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.

* * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

_Is the Best Magazine for Busy People.
And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.

Correspondence Lessons in Esperanto

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._

POŜTMARKOJ.

Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.

STAMPS.

Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King's heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. W. Huddy, Fore Street, Liskeard, Cornwall. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kun samideanoj en Maltujo, Bulgarujo, Turkujo and Persujo. Ankaŭ sendos belajn ilus. p-k. por poŝtmarkoj.

Sro. James Krogman, 15, Tilney Street, Walton, Liverpool. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandaj Geesperantistoj.

Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Hants. Deziras koresp. per leteroj & koloritaj p-k. kun samideanoj. Ankaŭ kun Germanoj pri Art-forĝaĵoj. (Kundschmiedearbeiten).

Sro. T. Newburgh, Gasa Kompanio, Christchurch, New Zealand. Deziras kores. kun alilandanoj.

Sro. Waldemar Pfeiffer, Poste Restante, Lodz, Poland. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn aŭ p-k. kun Esperantistoj ne-Eŭropaj.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W.
AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

25. [Vol. II., No. 11.]

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net. Nos.
2 to 13, 6d. each; Later Issues
4d. each, net.

NOVEMBRO, 1905.

LETERO DE D-ro ZAMENHOF AL S-ro SCHNEEBERGER PRI LA DUA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SVISUJO, 1906.

Kara Sinjoro,--Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la Svisaj Esperantistoj decidis inviti la 2an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj Esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro.

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la "Komitato de Organizado" elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo kaj akceptos la inviton de la Svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.

Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj faros ĉion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la Esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da ne-Esperantistoj, kiuj venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj Esperantigitaj. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue.

Kompreneble, la Svisaj Esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la "Provizora Komitato de Organizado." Ili devas ankaŭ peti konsilojn de S-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la _propagando_, tial laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la Esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da _ne_-Esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel _gastoj_, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la "Provizora Komitato de Organizado." La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6-8 semajnojn antaŭ la kongreso.

Via,
Zamenhof.

Varsovio, 2. 10. 05.

N.B.--"Private ni aŭdis, ke D-ro Zamenhof ne sole venos al la kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la daŭro de tre multaj jaroj kaj kiu, malgraŭ sia granda graveco elvokos tamen nenian disputadon, ĉar ĝi konsistos nur en la kreado de aparta _sekcio_, al kiu ĉiu Esperantisto povos aliĝi aŭ ne aliĝi laŭ sia propra bontrovo."

ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

En Japanujo, oni diras, "Ne parolu la vorton, 'belega,' ne vidinte 'Nikko'n'": kiu ja estas vera!

"_Nikko_" certe estas paradizo de pejzaĝo Japana: la vilaĝo sidas preskaŭ cent mejlojn de "Tokio," sesdek per vagonaro, kaj dudek per vojo, tra la fama aleo de "_Cryptomeria_" arboj. La propra vilaĝo ja ne estas granda, sed estas la ĉirkaŭa arego da temploj, antikvaj, multekostaj, kaj speciale sanktaj. Vi rimarkos la ruĝan ponton trans la rivero de "_Daiyagawa_" trans kiu neniu, escepte Lia Moŝto Imperia, havas la rajton pasi.

La bela Lago de "_Chiuzenji_," sidante 4375 futoj da alteco super la marnivelo, kaj ĉirkaŭita de altaj montpintoj da ok--kaj naŭmil futoj, estas atingebla por pied-irantoj. La laga supraĵo estas longa po ok mejloj, kaj larĝa po tri. Salmoj kaj trutoj troviĝas en ĝiaj akvoj, kapteblaj per reto pli ol per hoko. Sur la vojiro, vi pasas la 350-futa akvofalo de "_Kegon-no-Taki_." Apude troviĝas la sanigaj sulfurŝprucoj de "_Yumoto_."

Tamen, el ĉiuj tiuj lokoj jam vizititaj la plej ŝatita estas "_Miyanoshita_" monteta saniga vilaĝo, atingebla de "_Yokohama_": 31 mejlojn per relo, kaj poste marŝante, aŭ portate supren. Hoteloj bonege mastrumataj per Japanoj estas multaj kaj tre favoritaj de vizitantoj: la kuirado estas laŭ la Franca modo: la aero estas ĝojiga kaj saniga: kaj troviĝas multe da banoj de ambaŭ natura varma kaj malvarma akvo, alkondukataj per bambuaj tuboj de "_Ojigoku_." Ĉirkaŭe troviĝas ekskursoj sufiĉaj por vi dum du semajnoj aŭ eĉ pli. Kiam vi intencas iri iom malproksime, memoru ĉiam kunpreni gvidon: alie, kredeble vi troviĝus danĝere konfuzata, precipe en nevizitaditaj lokoj.

La ĉefa apuda vidaĵo estas tiu de la bolantaj sulfurŝprucoj de "_Ojigoku_," vojirante al la Lago de "_Hakone_": oni bezonas paŝi tre singardeme: malmulto estas inter viaj pied-plandoj kaj la bolantaj akvoj malsupre: vaporo ĉie leviĝas ĉirkaŭe: la vidaĵo do estas stranga kaj vere mistera.

Ĉe la vilaĝo de "_Atami_" malsupre sur marbordo, troviĝas unu "_Gejzir_," simila al tiuj kiuj oni rimarkas en Islando.

De la alta mont-kolo de "_Otome toge_" belegaj vidoj estas troveblaj de la ĉiam mirinda konuso de Fuji.

Longe marŝinte, tre plaĉas reveni Hotelon por varma bano, kaj kviete ripozi antaŭ vespermanĝo.

Printempe, ĉerizarbaroj estas gloraj kun neĝa floraĵo: produktante neniun frukton, la Japanoj ilin kreskigas nur por la plezuro de ilin rigardi. Aŭtune, la folioj de "_Acer_"-arbaroj belege fariĝas flavaj kaj purpuraj kaj karminaj.

Kiel Ĥinoj, la Japanoj uzadas tian sterkon por nutri siajn kampojn kia farigas ilin tre malplaĉaj por pasantoj.

La pli malriĉuloj, kiuj ne povas eĉ sin doni ofte la lukson de bano aperas kontraste malpuraj, precipe la infanoj.

La arbaroj estas rimarkinde malplenaj de birdoj kaj bestoj; ni diras "Adiaŭ" al _Miyanoshita_ tre bedaŭre.

Kioto estas granda loko por artfabrikaĵejoj: ĝis kiam oni vidas la klopodon kaj tempon necesajn por fabriki la "Cloisonné," k.t.p., oni mankos formigi ideon nek pri modelo de ilia boneco, nek de ilia valoro.

De tie ĉi vi povas viziti la Lagego de "_Biwa_": kaj la trairo de la akvorapidaĵoj de "_Katsura_" estas spertaĵo rimarkinda; la novaĵo kaj ekscitiĝo vojaĝante tra oftaj serioj de ŝtonegplenaj kaj bolantaj akvegoj estas memorindaj: la boatoj estas tre maldikaj, kaj la malplej granda eraro vin pensigas ke vi iras ĝuste al detruiĝo! tamen malfeliĉoj oni diras estas maloftaj.

La pejzaĝo tra tiuj river-valegoj estas vera kalejdoskopo de natura beleco.

La plej belaj kaj bonevestitaj "Geisha" virinoj troviĝas en Kioto: sed Orientaj dancoj kaj muziko nepre ne estas interesaj por Eŭropanaj okuloj kaj oreloj.

La Japanoj, tiel ni ĉiuj scias, estas grandamantoj de fizika beleco: ĉe vojaj kurbiĝoj kie troviĝas belaj vidoj, vi preskaŭ ĉiam vidos bastonetojn, enmetitajn tere, portantajn paperetojn, sur kiuj estas skribitaj de pasantoj poetaj kaj imagaj versetoj. Ili estas lertaj ĝardenistoj, precipe je miniaturaj ĝardenoj: ili fariĝis adeptoj por malgrandigi arbojn, kaj krei monstraĵojn el la oraj karpfiŝoj: ankaŭ por formigi artan pejzaĝon de _ŝtonetaĵoj_, akvofaletoj, lagetoj, pontetoj, k.t.p.

Ni mankis renkonti la rimarkindajn antikvajn gentojn, la "_Aïnus_."

"_Nagasaki_" estas nia forira haveno, reirante al Hindujo. La fjordo, ĉe kies supro sidas la urbo, estas bela. Treege bedaŭrinde ni ne plu vidis la "_Pappenberg_" insulon ĉe la horizonto, sciante ke kun ĝi fine velkis de niaj okuloj la plaĉa lando de Japanujo.

Kaj, tiamaniere, kiel diras mallonge Samuel Pepys, hejmen: kaj ree labori ĉe Hindujo.

Ĝenerale, la Japanoj estas bonegaj kuiristoj laŭ Franca modelo: sia propra nutraĵo ne konvenas al Eŭropanaj gustoj: oni ne manĝas kun tranĉiloj kaj forkoj, sed kun "_lignetoj_" kiel Ĥinoj.

Ili estas tre sobraj: tre puraj ĉe siaj domoj: kaj ĉiam atendas ke vizitantoj forprenu siajn ŝuojn enirante la domon. Ne troviĝas meblaro: nek litoj, nek tualettabloj. Fenestroj kaj pordoj estas nur kadroj papere streĉitaj.

Neniam oni koleras, nek blasfemas: sed ĉiam kulturas ĝentilecon.

Alilandanoj ordinare devas pagi ĉion duoble kaj trioble pli ol patrujanoj.

Anglaj ĉashundoj baldaŭ mortas por internaj vermoj, supozeble trinkinte akvon de rizkampoj.

Nune, Japanoj feliĉe uzadas Romajn literojn por presi kaj skribi, anstataŭ Ĥinajn: ili ne elparolas la literon "l," kaj Ĥinoj ne elparolas "r": tamen en Korea, oni ambaŭ uzadas.

Japanaj vizaĝoj ĝis nun ne plene montras sekvojn de edukado kaj ĝentileco: sed sendube tiu ĉi rezultos post iom da tempo. Mi mem rimarkis kio povas deveni de prudenta penado tiun direkton: Marton, 1871, mi alestis en Parizo, kaj vidis ducentmilojn da Germanaj soldatoj marŝi sub la "Arc de Triomphe": antaŭ ne longe, mi estis, pasinte 33 jaroj, unu plena generacio, ĉe la Ekspozicio de Düsseldorf, ankaŭ Cologne, k.t.p., kaj tiamaniere havis okazon rimarki la grandan plibonigon je fizika sintenado kaj mieno de la popularo Germana:--laŭdindan celon tre pliigata per la nuna lerta Imperiestro.

Vera enigmo estas, kial nacio, nome tiel aferema kiel la nia, ne povas tion samon efektivigi!

DUOBLA AKROSTIKO.

Verkita de Clarence Bicknell.

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperantist, CompleteChapter C: G. Stuart-Menteath (20)

0%14 min left in chapter