Skip to content

Chapter L: ZAMENHOF, el "Fundamenta Krestomatio"

Text size

Celo - aim; simile - like; fantomo - phantom, apparition; sorto - fate;
moko - mockery; elekti - to choose; flanko - side; guto - drop;
frapi - to strike; bori - to bore; signo - sign; atingi - to attain;
laca - weary; semo - seed; cxesi - to cease; admoni - to exhort;
koro - heart; vento - wind; subita - sudden; velki - to wither;
desxiri - to tear from, pluck off; akiri - to acquire;
provi - to make trial of; hardi - to harden.

* * * * *

EL LA PAROLO DE D-RO. L. L. ZAMENHOF.
EN LA GUILDHALL, URBO LONDONO,
La 2lan de Auxgusto, 1907.

. . . La dua kulpigo, kiun ni ofte devas auxdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Cxar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj kaj cxar laux la opinio de la gentaj sxovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraux cxio, kio ne estas nia, tial ni laux ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraux tiu cxi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per cxiuj fibroj de nia koro! . . .

Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: cxu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter cxiuj viaj logxantoj, kvankam mi devis bedauxrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj--aux cxu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni gxuste vian sencon! Kiam via sankta nomo cxesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine cxiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluigxi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos esti lupoj unuj kontraux aliaj. Anstataux konstante batali inter si, elsxiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraux tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin cxiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo. Kaj se iam venos tiu felicxa tempo, gxi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn vi vidas nun en cxi tiu cxambrego kaj kies nomo, ankoraux tre malmulte konata kaj tre malmulte sxatata, estas "esperantistoj."

El "The British Esperantist."

Kulpo - fault; trakti - to treat; prediki - to preach;
gento - tribe, race; sxovinisto - Chauvinist; Litovujo - Lithuania;
sengxo - dream; atesti - to bear witness; revi - to imagine, dream;
bedauxri - to regret; sklavo - slave; senco - meaning; rajto - right;
alglui - to glue to, stick to, attach; lupo - wolf; trudi - to obtrude;
moro - manners, custom; paco - peace; konsenti - to agree;
kruda - crude, rough, raw; frukto - fruit;
sxati - to prize, appreciate, like.

* * * * *

Comments

Log in to leave a comment.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-GrammariansChapter L: ZAMENHOF, el "Fundamenta Krestomatio"

0%2 min left in chapter